Komentoj pri: La Balta Ondo en 2013

De: Svetlana
Multajn gratulojn al Aleksander kaj Halina! Plurajn sukcesojn en la Nova Jaro kaj aron da novaj legantoj!

De: dennis keefe
Resumo: 104 vortoj.   Komentado: 455 vortoj.

Resumo:

Du el la plej bonaj agadoj en la nuntempa Esperanto-Movado estas la Balta Ondo de Aleksander Korjhenkov kaj Halina Gorecka, kaj la Retradio de Anton Oberndorfer kaj lia teamo.  Pli ol sescent artikoloj en la lastaj tri jaroj por Ondo, kaj chirkau mil por la Retradio!   Kia bela aperritmo!!  En tiuj du fontoj trovighas abundo da alloga materialo por niaj merkatikaj kaj publikrilataj celoj, kaj ankau por niaj meznivelaj kursoj de Esperanto.   Mi persone esperas, ke ekaperos iom da kunlaborado, travidebla, inter Ondo kaj Retradio.  UEA eble povas preni kaj Ondon kaj Retradion kiel fontojn kaj modelojn por sia nova retejo kaj novvoja revuo.

Komentado:

En la mondo de Esperanto estas du esperplenaj agadoj, la unua revua kaj la dua radia, kiujn, mi esperas, ni pli kaj pli utiligos por antauenigi nian lingvon, kaj publikrilatcele kaj instrucele.

Chi tie, en la paghoj de la Balta Ondo, kaj de la Ondo de Esperanto, estas trezoro de artikoloj pri diversaj temoj, aranghitaj alloge sur retejo.   Pli ol sescent en la lastaj tri jaroj!!  Kia aperritmo!!  Se iu ne-Esperantisto petas min montri al li au shi, ke Esperanto nuntempe sufiche vigle vivadas, tion mi parte povas fari per montro de la trezoro de Aleksander Korjhenkov kaj Halina Gorecka.   Lau merkatikaj kaj publikrilataj principoj, oni ne bezonas  (kaj fakte ne devas) montri tro da informo al celgrupo; oni devas montri nur ion KONVINKAN, kaj por tia celo, ni povas diri al la Balta Ondo, koran gratulon.

Che la alia flanko de la amaskomunikila universo staras la retpaghoj de nun CENTOJ da radiaj programoj aperantaj dum jaroj sub la gvidado de Anton Oberndorfer kaj lia teamo de kunlaborantoj http://esperantaretradio.blogspot.co.at/?view=magazine .   Kiom da sonartikoloj!!  Kia aperritmo!!  Tiuj retradiaj sonartikoloj povas helpi montri al skeptika publiko, ke Esperanto estas parolata hierau, hodiau kaj morgau, char en Retradio,  CHIUTAGE, sen perdi ech unu, ekaperas nova, fresha sonartikolo de Anton Oberndorfer kaj lia teamo.

Do, centoj da allogaj revuaj artikoloj, centoj da interesaj radiaj elsendoj nun donas multon kion ni bezonas por konvinke montri ke Esperanto ne mortis antau jaroj, kaj ke Esperanto povas esti utiligata en chiutagaj cirkonstancoj.   La senlaca aperritmo ankau montras, ke ie malantau la lingvo Esperanto ekzistas ia speciala forteco.

Tiu abundo da verkado ankau povas servi al niaj instruistoj kaj instruantoj de meznivelaj kursoj de Esperanto.  Lau mi, niaj kursgvidantoj kaj lokaj kluboj tro neglektas la gelernantojn kiuj JAM lernis Esperanton iomete, kaj kiuj nun volas utiligi ghin por paroli pri io alia ol lingvo, gramatiko, detaloj de gramatiko, kaj lingvistiko.   Niaj kursgvidantoj devas pli bone priatenti, ke lernomatieralo kaj instruometodo radikale shanghighas lau la scioj kaj konoj de la lernanto.   La materialo de la Balta Ondo kaj de la Retradio donas ege bonajn fontojn por kursmaterialo por la meznivelaj kaj la pli altaj shtupoj de lingvolernado.

Venontece, mi esperas, ke de tempo al tempo ekaperos retradia artikolo kies fonto estas la Balta Ondo.   Simile, estos fruktodone, se dufoje au trifoje jare ekaperos io en la Balta Ondo kiu rilatas la sonartikolojn de Retradio.   Tia kunlaborado sen iaj ajn financaj interesoj certe povas certagrade helpi la Esperanto-Movadojn.   Se tia kunlaborado ankau estos travidebla, ghi servos kiel modelo por la malpli travideblaj partoj de niaj Movadoj.

Ni che UEA (mi estas B-Komitatano de la asocio) povas multe inspirighi che trarigardo de la laboro de La Balta Ondo kaj de Retradio.

Amike, kaj Bonan Novan Jaron,

Dennis Keefe

De: Ĵajro
Mi ankaŭ estas unu el la numeroj prezentita tie ĉi en tiu leginda informilo.

Mi volas gratuli nia estimata Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka pro sia bonega laboro per tiu informilo “La Balta Ondo”.

Certe ĝi devos esti modelon por aliaj samideanoj de aliaj Esperantujoj.

Do, dankon pro via laboro karaj samideanoj. Mi deziras senfinan sukceson!