Pascoli, melankolia poeto

Pascoli, Giovanni. Myricae (Mirikoj) / Tradukis el la itala Nicolino Rossi. – Venafro: Edizioni EVA, 2012. – 144 p.

Je mia bedaŭro mi devas konstati, ke mi jam vivis tiom longe por observi debaton en la lando, kie mi vivas, pri la legindeco de literaturaj klasikuloj. Postmodernaj nanoj “sur la ŝultroj de gigantoj” vere ĉirpas pri la temo, ĉu vere endas aŭ eĉ indas legi la klasikulojn… Kion diri, anstataŭ gapi en plena miro?

Kun tiu senutila debato en freŝa memoro, mi prenis la eldonon de Mirikoj de Giovanni Pascoli en la traduko de Nicolino Rossi. Giovanni Pascoli estas preskaŭ komplete nekonata en lingvoj, kiujn mi pli-malpli kapablas legi. Do des pli bone, ke ni almenaŭ en Esperanto havas belan eldonon de lia ĉefverko.

La libro komenciĝas per tre (fakte: tro) konciza enkonduko pri la vivo kaj la poezio de Pascoli. Rossi referencas al eseo de Pascoli mem: “La poezio estas jam en la aĵoj, sufiĉas ĝin eltrovi; kaj inter la poeziaj aĵoj, krom la belaj simplaj de la naturo, enestas ankaŭ la sento kaj la kontentiĝo pri la propraĵo, eĉ se limigita”. Do bone, sed mi estus preferinta prezenton en iom malpli kompakta lingvo por tiom malofta verkisto.

Ho dom’ de mia patro, nura, trista

Kiam Pascoli estis 11-jara, la familion trafis katastrofo. La patro reveninte “la neston” estis murdita.

murdite li diris: Pardonon;
kaj krion en okuloj retenis,
du pupojn li portis por dono…

Kaj nun tie la hejmo ermitas,
atendas lin vane:
li senmova, mirgapa alspitas
la pupojn ĉielen, lontane.

(La dekan de Aŭgusto)

La perdoj daŭris, ariĝis. En la sekvo de kelkaj jaroj mortis ankaŭ la patrino, du fratoj kaj unu fratino. “La nesto” fariĝis ŝlosilvorto por Pascoli, simbolo por la perdita familia harmonio, kion li klopodis rekrei, sed la antaŭa idilio spite al ĉiuj klopodoj estas perdita.

En la rozuj’ sovaĝa branĉ-skeleta
ekpendas nesto, kiom printemptage
tra ĝi dissonis triloj ondovage
de la idaro birda, kantimpeta!

Nun sola plumo nuras, flirte eta,
hezitas kaj leĝeras ventolage;
tiu antikva rev’ en menso aga
fuĝemas ĉiam, restas tamen preta;

kaj jam rigardo de l’ĉiel’ sin turnas,
de la ĉielo kie lasta brilo
eksoris disradie kaj vanuas;

tere ĝi kraŝas, kie putre urnas
folioj ŝimaj dum la ventpupilo
ploradas onde, tra l’kamparo fluas.

(La nesto)

Tiel Pascoli estas unu el la grandaj melankoliaj poetoj de la itala literaturo. La libro estas tre bonvena aldono al nia parnaso.

Pacon! Krias sonorilo
sed lontana, febla jam.

Marmorkruca tombokorto
staras kie ombro mutas
kaj fuĝema fumeskorto
el ĉiel’ dislume gutas.
Pacon! Pacon! al mi ŝutas
el la blanka nokto-pram’.

(Neĝa nokto)

Densa lingvaĵo, ankaŭ en la traduko. Mi jen kaj jen prenis la italan originalon por konstati, ĉu Rossi vere transponis al la Esperanta prozodio la apartecon de la poezio de Pascoli. Tiu leganto diras, ke li sukcesis.

Ĝi estas bela libro, zorge produktita kun bela papero, kaj estas plezuro legi ĝin post tiom da elektronikaj libroj. Tamen estas – maloftaj sed ĝenaj – komposteraroj en ĉi tiu plaĉa eldono.

La libro estas rekomendata al ĉiuj seriozaj interesatoj de la monda literaturo.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu recenzo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/01/recenzo-30/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi