Jubilea kongreso de EEU ĉe Adriatiko

RijekaInter la 6a kaj 12a de julio 2014 okazos en la marborda Kroatia urbo Rijeka la jubilea 10a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honore al la fakto, ke Kroatio eniris la Eŭropan Union en 2013 kiel la plej nova 28a membro.

La temo de la kongreso estas “Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj – malmultekosta komunikado”. Tiusence kadre de ses pritemaj prelegoj tri estos de neesperantistaj universitataj fakuloj, inter kiuj profesoro Milorad Pupovac, membro de la parlamento de Kroatio.

Kiel kutime, la programo abundos per kulturaj aranĝoj, inter kiuj estas ankaŭ ĝis nun neviditaj, ekzemple, spektaklo de UMS-rokopero el Svislando.

Ni ŝatus en 2014 havi imponan kongreson de EEU en Kroatio pro bona situo, bona mediteranea klimato, bonaj lokaj kondiĉoj, forta Esperanto-movado en Kroatio, bona temo kaj elektojaro de EEU. Impona signifas ankaŭ granda. La plej granda ĝis nun estis la kongreso en Parizo kun preskaŭ 500 personoj, dum la plej eta estis en 2012 en Galway kun nur 150. Ni forte esperas en Kroatio havi almenaŭ 250 partopreantojn.

Amasos ankaŭ turismaĵoj: kvartaga antaŭkongreso en la meza Kroatia marborda regiono (Biograd) kaj dumkongresaj ekskursoj al proksimaj insuloj kaj montaro.

Detalajn informojn vi trovos en la reto:
http://eeu-kongreso.webnode.com

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/12/rijeka

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi