La 25an de decembro 2013 pro koratako en sia hejmo en Vraco forpasis la bulgara esperantisto
Ljubomir Trifonĉovski (1958–2013)
dramaturgo en la pupteatro de Vraca. Esperantisto ekde 1973, sekretario de la Esperanta PEN-Centro (2008–2013). Vickonsulo de la Esperanta Civito (2002–2013), ĉefredaktoro de la revuo Literatura Foiro (1996-2013), aŭtoro de Manuskriptoj por bruligo (1992) kaj Balado pri la Luno kaj la Cervo (1998), verkinto kaj tradukinto de kelkaj teatraĵoj.
Ni funebras kaj kondolencas pro la morto de nia amiko kaj kolego.
Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov
Kun Ljubomir, kiun mi – kiel ĉiuj – simple nomis Ljubĉjo, mi konatiĝis en 1987 en Pollando, okaze de la tiamaj jubileaj kongresoj. Mi tuj amikiĝis al li kaj lin ekadmiris. Li estis la plej flua kaj verva esperanto-parolanto, kiun mi konis ĝis nun. Poste niaj vojoj bedaŭrinde disiĝis, sed neniam elglitis el mia memoro nia iama amikeco, lia vervo, niaj plaĉaj babiloj. Krome, li multe helpis kaj apogis min komence de mia verda “kariero”. Ankaŭ tion mi neniam forgesos. Tial mia dankemo al li neniam ĉesos.
“Kaj kvankam la epoko de Trifonĉovski [kiel redaktisto de Literatura Foiro] iĝos ĉi-jare la plej longa, la plej intensaj kaj variaj restas la unuaj du [fare de Silfer kaj Martinelli], kiuj koincidis kun grandaj eventoj en Esperantio kaj en la mondo.” – diro de la chefmodestulo Silfer, legebla en http://www.esperantio.net/index.php?id=1656
Lau mia opinio eblas shanghi la E- civiton per demokrata maniero.
Eblas kanditatigi kaj kanditatighi.
La lastaj provoj shanghi la prezidanton de KCE bedaurinde fiaskis- pri kio mi kunkulpas.
L. Trifonchovski ne kuraghis kontraustari – i.a. char li ankau apartenis al la verda majoritato en la E- parlamento.
Dum la lasta sesio en junio 2013 en Budapeshto L.Ttrifonchovski ja aspektis tre malsana.
Li grave akcidentis: la ripoj traboris la pulmon – kiu necesigis operacion.
Por mi, lia morto ne estis surpriza.
Mi konsentas kun J. Camacho ke estas fenomeno kiom multe da E-istoj adoras nur unu personon
La lasta publikajho de la Forpasinto rememorigas la lastan de Dimitar Haĝijev en LF – ne ĉesu ilia penado…
Trifo ofte plendis ĉe mi pri malagrablaj spertoj faritaj kun Silfero, kiam li estis en Svislando, aŭ en aliaj okazoj. Kiam Silfero tion rimarkis, li ekklopodis eviti la kontaktojn inter Trifo kaj mi (mi konatiĝis kun Trifo survoje al IJK Swanwick kaj en la 80aj jaroj ofte estis lia gasto en BG). Do, bedaŭrinde ankaŭ Trifo fariĝis iusence viktimo de Silfero, sed iel li fatalisme akceptis tiun sorton kaj alkutimiĝis al ĝi, pro ŝajna manko de alternativoj. Bedaŭrinde, li nun ne plu vivas kaj ne plu povas rakonti pri la civitaj kaj aliaj faroj de Silfero, pri kiuj Trifo komplete fajfis, laŭ mi, same pri la stultaĵoj lanĉitaj de la cetera Eo-movado (vomado), kiujn li ne plu partoprenis, tenante kontaktojn sole kun kelkaj individuoj (amikoj). Se mi ĝuste interpretas liajn rimarkojn faritajn ne sen ironio (ekzemple: “la bg. e-istojn interesas nur manĝi kaj trinki“), la bulgaran Eo-movadon li konsideris esence elĉerpita kaj principe finiĝinta. Tiel statas la realaj aferoj. Mi devas vomi, legante la hipokritan “oracion” de Silfero.
Mi neniam komprenis, pri kio vere temis lia akcidento, kvankam li faris iujn aludojn. La sekreton li eble tenis por si mem, aŭ nur kelkaj plej proksimaj personoj scias kio vere okazis. Kelkajn tagojn antaŭ lia morto mi skajpis kun li kaj sentis, ke io ne estas en ordo kun lia sano. Sed mi simple kredis, ke li tro abunde festis. Daŭrigu li do la gajan festadon en alia mondo…
Oracio honore al Ljubomir Trifonchovski:
http://www.esperantio.net/index.php?id=2320
Kara Ljubomir’! Ne haltu via laboro, daŭru via memoro, ne ĉesu, ne ĉesu! en kor’ al ni sonas, nian sulkon, ĝis nun nur fositan, ni plugos tra kaj flugos super Fundamento. Kun espero, obstino kaj la pacienco por retroiri, relegi kaj retrovi la ĝustan intencon, esencon kaj estontecon.
http://jorgecice.blogspot.tw/2013/12/ljubomir-trifoncovski-kunmotoro-de.html
Sufiĉe fia rimarko, Jorge. Vi povintus atendi almenaŭ unu tagon.
Talenta verkisto?! Mankas nur ke iu komparu lin kun Mandela. Per sia prisilenta, fidela redaktado de LitFol li sukcesis iĝi unu el la kunmotoroj de silferismo.
Ho ve!
Li estis talenta verkisto, poeto, aŭtoro de teatraĵoj, tradukisto kma.
Liaj libroj “Manuskriptoj por bruligo” k “Balado pri la luno kaj la cervo” estas vere bonegaj. La dua estas tradukita al la lingvoj angla, finna, itala, sveda.
Brile kompetenta en literaturo, li nature estis perfekta redaktoro k recenzisto. “Literatura Foiro”, gvidata de li, laŭmerite estas taksata kiel la plej altnivela literatura revuo en E-o.
Estis vera ĝuo kunlabori k simple amike babili kun li.
Vere dolore, kiam forpasas tiom bonega homo, des pli tiom juna…
Mi tre bedaŭras la forpason de mia longjara amiko en Vraca, kiu estas la ĝemela urbo de mia loĝloko. Simple pro tio ni havis specialajn rilatojn kaj vizitis nin reciproke. Mi absolute ne sukcesas esprim mian malĝojon, kiam mi eksciis pri tiu ĉi homa tradegio.
Li certe havos lokon en mia memoro kaj en la koro.
Sed ankaŭ kiel esp-isto ni perdis grandan animon, kiu forte subtenis la esperantistaron de Vraca kaj ebligis konatiĝojn kun la vasta mondo de la literaturo.
Mankas vortoj 🙁 🙁 🙁 🙁
Terure. Ekde nia junaĝo ni estis amikoj, plurfoje ni gastis unu ĉe la alia. Lastatempe malpli oftis la kontaktoj, sed de tempo al tempo ni renkontiĝis. Mi tre bedaŭras lian foriron.
Tre bedaurinde…
La plej terura novajxo, kiu nur povis veni antaux la festoj… Juna, gaja kaj aktiva… Vortoj mankas…