Amiko: Nikolaj Ogarjov 200-jara

OgarjovNe nur por siaj konatoj, sed ankaŭ iom por la historia memoro, li restis antaŭ ĉio amiko. Tiel okazis, ke li havis plej abunde tiun raran talenton. Lia kamarado Aleksandr Hercen (Herzen) jene skribis pri li:

Ogarjov… estis dotita je precipa magnetismo, virineca kapablo de allogo. Sen iu videbla kaŭzo al tiaj homoj altiriĝas, albordiĝas la aliaj; ili estas aperta manĝotablo, al kiu sin sidigas ĉiu – ripozas, iĝas vigla kaj paca kaj iras for – amike.

Nikolaj Platononiĉ Ogarjov naskiĝis antaŭ 200 jaroj, la 24an de novembro (Gregorie: la 6an de decembro) 1813 en Peterburgo. Poeto, publicisto kaj demokrato, li estis (dirante tute banale kaj ne malpli juste) signifa figuro de l’ rusa 19a jarcento. Demokrato en konvinkoj politikaj kaj politika agado, soci-devene li estis aristokrato-bienisto: tiu medio estis en la unua parto de la jarcento natura, por ne diri – preskaŭ unika, fonto de la rekrutiĝo al la armeo de la rusa demokratio. Dekjara infano, li konatiĝis en Moskvo kun Hercen (knabo iom pli aĝa), post kvar jaroj de konatiĝo la du amikoj solene promesis lukti por la liberigo de la popolo. La vivo montris, ke ili restis fidelaj al tiu adoleska promeso (fakto rara, stranga, eĉ psikiatrie interesa laŭ kelkaj modernaj konsideroj).

Ekde sia 20-jara aĝo la juna apostato de sia klaso konas la prizonon, li estis metita en karceron por naŭ monatoj pro kantado de “kalumniaj versoj”. Sekvas tipa kompleto de biografiaj detaloj: ekzilo, elmigro, partopreno en la eŭropa demokratia movado. Ogarjov helpis al Hercen en la afero de l’ libera rusa tipografio; pli radikala ol Hercen li helpis al Bakunin en la afero de revoluciaj konspiradoj.

La baza ideo de la rusa demokratio de tiu epoko estis la kredo je precipa vojo de Ruslando. La kapitalisma Okcidento kun ĝiaj drastaj misharmonioj kaj senĉesa batalo de klasoj, la mizera burĝa moralo de konsumado konsternis la aristokratan konscion de rusa populisto; formala ateisto en plejparto, sed tre religiema en animo. Sendube, Ruslando povas eviti tiun refalon de l’ agrara sklaveco en sklavecon industrian, ĝi havas por tio premison: en la koro de la popola vivo restas preskaŭ netuŝite la vilaĝa komunumo. La vilaĝa komunumo kun ĝiaj sociaj reguloj kaj instinktoj de justeco savos la rusan mondon kaj la tutan homaron.

Iom poste tiu romantika bildo de estonteco iĝos forpremita de l’ socia konscio pere de la propagando de novaj – proletaj – profetoj.

Ogarjov ne ĝisvivis la triumfon de la proleta pragmatismo. Same kiel por lia kamarado Hercen, por li Markso ĉiam restis komika mizera figuro de l’ germana elmigrintaro. Evidente, Ogarjov ne estis profeto. Li estis idealisto, kiu ne kredis, ke el la libereco de la proleta vakuo povas naskiĝi la plenriĉo de l’ monda harmonio…

Ĉu tamen li estis ja iom profeta?

Alen Kris

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/12/jubileo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi