Komentoj pri: Jaro 2013: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

De: Anjo Amika
Je la afabla atento de prof. d-ro Humphrey Tonkin:

http://www.esperantio.net/index.php?id=2322

De: dennis keefe
Resumo: 101 vortoj.   Komentado: 424 vortoj.

Resumo:

Mi pensas, ke la observo de Cindy McKee, ke la publika sinteno rilate Esperanton iel shanghighis en la lastaj jaroj, estas ege interesa.  Mi parolas iomete pri miaj observoj en Hispanio, Francio kaj Chinio rilate shanghantajn publikajn sitenojn kaj Esperanto.   Ghustaj observoj pri lokaj sintenoj estas fundamenta bazo de chia strategio.   Blinde informante pri Esperanto estas sinefika kaj monomalshpara strategio.   Ni devas scii, kion la ekstera Esperanta publiko pensas pri Esperanto en diversaj landoj, en antauaj jaroj kaj en la nunaj jaroj.   La temo ankau rilatas motivigadon kaj eklernadon de Esperanto.   Mi invitas homojn kiuj interesighas pri tiu temo kontakti min.

Komentado:

Se tio kion supre skribis Cindy McKee estas ghusta, ni havas alternativan bazon por konstrui novan kreskostrategion por la Esperanto-Movado.   Mi citas shin:

“Iam, kiam homoj aŭdis ke Esperanto estas planlingvo, ili diris: “Tio ne estas natura, do estas monstra!” Nun homoj ofte reagas: “Ho, planlingvo, en ordo”. Laŭ mi, tiu novtempa reago al Esperanto (al ĉiuj planlingvoj, komputilaj lingvoj) pli solidiĝis en 2013. Homoj vidas Esperanton nun en Google, en Android, en sociaj retejoj, en Vikipedio, ktp. Do, Esperanto iĝas pli kaj pli akceptita kiel normala afero.”   Cindy bone kaj bele pensigas nin.

Dum miaj ok jaroj en Hispanio, pli ol dek en Francio kaj chirkau sep en Chinio, mi spertis, kiel instruanto kaj instruisto de Esperanto, tre diversajn publikajn sintenojn pri Esperanto.

En Hispanio en la tre fruaj okdek jaroj, estis multe da homoj kiuj pozitive reagis al la ideo Esperanto.   Tamen, nur du-tri jarojn poste abrupte shrumpighis, pro io, tiu entuziasmo.   Kial?

En Francio, mi chiam alfrontis skeptikajn homojn rilate Esperanton.   Kial?

En Chinio, estis kaj estas eble la plej granda fonto de pozitivaj reagoj al la ideo Esperanto.  Kial?  En Chinio, tamen, por fruktodonigi tiun akceptemon al Esperanto bezonatas fortikigho de ponto inter Azio kaj aliaj kontinentoj.   Intershanghoj, longdauraj (ne vizitaj) kontaktoj kun Chinio kaj chinaj Esperantistoj.

En landoj kiel Hispanio, Francio kaj Chinio ni povas konstati, ke la publika reago al Esperanto povas esti tre malsimila lau geografio kaj ankau lau tempoperiodo.   Kio estas la kauzoj de tiaj shanghoj?

La observo de Cindy nun estus bona ilo por komenci vidi, en diversaj landoj, kia ia nova sisteno rilate Esperanton povas ekekzisti.   Tiu nova sinteno certe parte devenos de la novaj komunikaj teknologioj menciitaj de shi.

Blinda informado pri Esperanto ne estas bona strategio.   Oni devas bone koni la homojn kiujn oni volas informi.   La mesagho pri Esperanto en Hispanio en 1980 eble ne estas la ghusta mesagho en 2014.   Kaj la informado en Francio eble tute ne similos tiun de Chinio, kaj ne samos la informado en Usono au Britio, kie la angla lingvo estas denaska lingvo.

Mi multe interesighas pri motivigo kaj lernado ghenerale, kaj de la motivigo por eklerni Esperanton speciale.   Se iu el vi konas artikolon pri motivigado kaj lernado de Esperanto, bonvolu mencii ghin.   Se vi mem havas personajn observojn en via lando pri kial la homoj tie lernis au ne lernis Esperanton, mi volas auskulti vin.   Se vi havas observojn kial la interesigho pri Esperanto shanghighis en via urbo au lando tra la jaroj, bonvolu komenti, au sendi al mi privatan mesaghon:  keefeinchina@gmail.com

Bonan Novan Jaron,

Dennis Keefe

De: dennis keefe
Resumo, 102 vortoj.  Komentado, 706 vortoj.

Resumo:

Mi respondas al la tre interesaj komentoj de Valdas Banaitis pri INSTRUADO kaj LERNADO de Esperanto.  Li havas dubojn pri la valoro de oficiale organizitaj kursoj.   Mi montras, ke 6 el la 12 komentantoj de Jaro 2014: Niaj Atingoj. . . , menciis esperantajn kursojn en siaj komentadoj pri sukcesoj.   Mi distingas inter kursoj por eklerni Esperanton, kaj kursoj por uzi Esperanton por lerni ion alian (ekzemple, astronomion).   Mi enkondukas la temon MEMLERNADO kiel jam science esplorata temo.   Mi konkludas, ke Chinoj bezonas organizitajn kursojn, kaj prefere kune kun Europanoj, alikontinentanoj.   Mi kredas, ke nuntempaj esploristoj pri edukado kaj memlernado interesighus pri la fenomeno Esperanto.

Komentado:

Estimata Valdas Banaitis.

Kia interesa komentado pri instruado kaj lernado!

Mi ne ofte audas plendojn pri la instruado de Esperanto, do mi legis kaj trastudis viajn komentojn tiurilate dufoje.    Mi ech vizitis la belan retejon http://www.tekstaro.com por traserchi tion kion Zamenhof skribis pri instruado kaj lernado.    Lau mia limigita trasercho, shajnas ke via observo pri la komentoj de Zamenhof estas trafa.   Li pli ol kvicentfoje utiligis la radikon INSTRU, tamen ne rilate la instruadon de la lingvo Esperanto.   Chu pli detala studo ankau konfirmos tion?   Demando por niaj historiistoj.   Kio, lau nia historiistoj, estis la sinteno de Zamenhof pri la instruado de Esperanto en formalaj kursoj?

Supre en la artikolo NIAJ ATINGOJ. . . , ses el dek du komentantoj menciis diverspecajn Esperantajn kursojn.   Renato, kiel vi ankau indikas, volas havi pli da kursoj por NE-Esperantistoj.  Katalin Kovats esperas havi pli da kursoj oficiale menciitaj en http://www.edukado.net (pri tio mi kore konsentas).   Mi mem menciis la kursojn de Heidi Goes en Indonezia kiel bonegan aferon.   Ana Bartek parolas pri ateliero pri redaktado kaj beletra kreivo.   Martin Schaeffer skribas pri la Universitato de Esperanto.   Humphrey Tonkin nerekte indikas, ke http://www.lernu.net estas bona sukceso.   Kaj por fini, mi supre listigas la atingon de Amri Wandel, meti kompletan universitatan kurson pri astronomio kaj astrofiziko sur la Interreto.

Do multaj komentantoj pensas, ke instruado estas grava.   Tamen, vi eble parolas nur pri la kursoj por LERNI Esperanton, kaj ne pri la kursoj en Esperanto por lerni ion alian, kiel okazas en la Universitato de Esperanto http://www.universitato.info .   Sed chu kursoj por komencantoj ne multe helpis lanchi la esperantan movadon?   Antau cent jaroj estis multe, eble centoj da instruistoj kaj instruantoj de Esperanto.   Chu estas nura koincido, ke ankau tiam estis multe da homoj, relative, kiuj eklernis Esperanton?   Abundis ankau belaj, lerte kaj logike verkitaj lernolibroj por instrui Esperanton.  Ankau tiam estis multe pli da mencioj pri Esperanto en jhurnaloj, chu instruado kaj la aperado de artikoloj en jhurnaloj ne havas rilaton?

Certe estas homoj kiuj lernas Esperanton sole kaj sen lernolibroj.   Ankau estas homoj kiuj lernas multon sole, sen au kun lernolibroj.   En la fako Edukado de Plenkreskuloj, grava subfako estas ghuste la studoj de tiaj homoj, tiaj memlernantoj.   En la sesdekaj jaroj Profesoro Allen Tough de Ontario, Kanado komencis esplori tiajn homojn.  Li montris, ke memlernado ludas multe pli grandan rolon ol oni antaue pensis.   Ankau en la sama jardeko che la Universitato de Chicago, Doktoro Cyril Houle faris esploron pri homoj, plenkreskuloj, plejparte pli ol 40-jaraj, kiuj ege volis lernadi ion.   Multe el tiaj homoj ne shatas lerni en grupoj, ili ne shatas enskribighi en kursoj.  Se vi proponus al tiaj homoj la plej bonan kaj belan kurson en Esperanto instruatan de la plej bona instruisto, ili preferus legi kopion de la Fundamento de Esperanto.

Mi pensas, ke vi eble estas memlernanto rilate Esperanton.   Mi, preskau estas.   Mi cheestis ses lecionojn en Madrido en la okdekaj jaroj kaj rapide konkludis, ke memlernado estus pli bona por mia kazo.    Relative facila afero por ni, memlernado.   Se vi kaj mi jam parolas unu lingvon de Europo, nia vortstoko — danke al la latina kaj greka lingvoj kaj multe da intershanghoj dum jarcentoj en tiu kontinento — estas relative internacia kaj granda.   Kontraue por china lernanto.   Chinio estis relative fermita dum jarcentoj, kaj la china lingvo estas tre malproksima de europaj lingvoj.   Trovi internacian vorton en la china lingvo estas kiel trovi ghirafon en Novjorko.   Eblas, sed nur se vi scias serchi, ekzemple, en la bestghardeno.

Chinaj lernantoj bezonas kursojn kaj multe da studhoroj.   Krome mi dirus, ke speciale helpas kiam Chinoj kaj Europanoj lernas kune kiel refoje okazos per la instruado de Jano Klark en Esperanto-Insulo de Chinio en januaro kaj, februaro, 2014.

Sed pri lernado de lingvoj, chiaj vidpunktoj estas bonvenaj, char ili helpas kompreni pli bone, ke homoj lernas lau diversaj manieroj, kaj kelkaj el ili lernas pli bone sole.   Mi pensas, ke la esplorado kaj studado de niaj MEMLERNANTOJ donos al ni fruktodonajn rezultojn.   Ne priatenti la fenomenon memlernado en Esperantujo estas eble miskompreni la naturon de Esperanto-lernado por multe da eminentaj parolantoj de la lingvo, pasintece kaj venontece.   Trovi nun la sciencistoj kaj esploristoj pri la fenomenoj memlernado, kaj montri al tiuj ne-Esperantistoj estus eble bona ideo.

Amike,

Dennis Keefe

De: Valdas Banaitis
Al Renato Corsetti

Ne eblas disvastigo de Esperanto per instruDado, pri kies bankroto konfesis Zlatko Tishljar ėn „Mia saĝo post 50 jaroj da instruado de Esperanto“. Kaj Zamenhof mem tute ne intencis Esperanton por instruado –  en ĉiuj siaj  elpaŝoj ekde publikigo dela Unua Libro ĝis publika adiaŭo en 1912 li neniam uzis la radikojn  INSTRU, LECION kaj similajn rilate Esperanton, sed nur LERN kaj KOMPREN – 263 fojojn. Eblas nur disvastiĝo per adekvata prezento de la

reciproke interkompreniga lingvokrea modelo faru-mema, trastudebla en unu horo. Zamenhof deklaris tion en la antaŭparolo de la Unua Libro, aperinta inkunable en ok lingvoj. En 1900 li tiun aserton ripetis en ok formuloj en „Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia“. Ĉio ĉi eldoniĝis en „Fundamenta Krestomatio“ 18-foje tra naŭdek jarij ĝis 1992. Jam de dek jaroj ĝi alireblas interrete en Gutenberga Projekto. Ĉu la kursanojn oni gvidas almenaŭ al tiu nivelo (aŭ eble al Nova Krestomatio)? Ĉu la kursoj kreas legivon kaj legemon?

La kohera kompakta foneme markita mekanismo de Esperanto tute ne bezonas la balaston de rutina gramatika priskribo, kiu trudas lerneja tradicio. Zamenhof strebis purigi Esperanton de  ĉia balasto, en limoj de neceso kaj sufiĉo. Vidante, ke la konstruo de lia lingvomodelo estas tute fremda al la popoloj de Eŭropo, li pseŭdofaciligis la aferon priskribante konvencie, ke oni eĉ ne rimarku iun konstruan diferencon inter de Esperanto kaj propra lingvo. Per tio li  senkonscie misgvidis kaj trompis jam multe pli ol dek milionojn da komencontoj kaj inspiris la plej entuziasmajn semadi la plej facile semeblan lingvon. La rikolto post 125 jaroj estas katastrofa – la nombro de la esperantoj ne superas tiun de islandoj… La konkludo de Zlatko Tiŝljar estas la sama kiel tiu de Boxer en „Animala farmo“,

La unika ĉefa avantaĝo kaj atuto de Esperanto restas neuzita kaj apenaŭ uzota pro alveno de lingvoproteza teknologio…

Al Marie-France Conde Rey

Se instruado/instrudado kondukis al sakstrato, literaturo restos perspektivo kaj kapitalo ekde la propra Zamenhofa ekzemplo (solidare kun li Andrea Gacond kaj Madeleine de Zilah) Nostalgion mi eksentis ĉe mencio de alfabeto por la fiota lingvo. Tia lingvistika konstruado estis vaste praktikata en Sovetio por evoluo de kulturo de multegaj  tribaj lingvoj kaj islamaj popoloj – komence per alfabeto latina, post jardeko – transŝalto al la cirila, post plia jardeko pro ebleco formi registaron kaj eksporti komunismon – ree al latina. Povra lingvo moldava, parolata de kelk milionoj, krom dudek milionoj de la rumana translime, suferis tian ŝanĝon sesfoje… Mia propra litova 40 jarojn estis senigita de latina alfabeto, kaj reakiris ĝin pruntinte supersignojn de la ĉeĥa lingvo. En la kazo de la fiota min amuzis la sprita utiligo de y kaj w kiel diftongiloj –  tion faris akademiano Andre Albault en sia apokrifa traduko de „Milito pro fayro“. Fi, eksterfundamentaj karaktroj! Esperanta U arketa estus pruntita el belarusa alfabeto, kiu posedas ambaŭ diftongilojn – u kurtan poststvokalan, kaj i kurtan, same postvokalan. Esperanto uzas unu literon j por du roloj – konsonanta antaŭvokale, kaj diftonga postvokale. Estus tre logike uzi j senpunktan por diftongilo. Mi ne scias, kia utilus por la fiota lingvo, sed por Esperanto estus granda oportuno senpunkte skribi tre oftajn j en pluraloj kaj en vortetoj kaj, plej… Sed por demonstri E-influon sufiĉus ankaŭ la sola supersigna ĉ… en la fiota.

Kara Etsuo Miyoshi

Konciza, trafa kaj samtempe dolora estas via repliko. Ironio de sorto – lingvoludo Ludovika, genie renversita infana ludo kaŝlingva (Pig Latin) restas for de infanoj…

Mark Fettes

Laborplanoj + varbmetodoj + statistiko = Nova Epoko?

Dennis Keefe

Du atingoj, analogaj al iama „Mi jam komprenas la radion“ de Ajsberg, kaj neio negativa

Katalin Kováts

Statistiko – mistiko. Laŭ ĝi la nombro de E-parolantoj estas la sama en Ruslando kaj Litovio. En tiu „patrujo de zamenhof“ okazis neniu kurso en 2013.