Zamenhof-Tagoj 2013 en Litovio

«Dum la UK en Danzig, 1927, Julio Baghy pere de Pál Balkanyi proponis, ke la 15a de decembro (naskiĝtago de Zamenhof) estu ĉiujare la tago de la Esperanto-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la esperantistoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. De tiam oni konsideras morala devo de ĉiu “vera” esperantisto, okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu Esperanto-libron». (Enciklopedio de Esperanto, p. 536).

Ĉu vi estas vera esperantisto? Se jes, vi povos plenumi vian moralan devon la 14–15an de decembro 2013 en Kaŭno (Kaunas, Litovio), kie en la Malgranda salono de la universitato Vytautas la Granda (str. Daukanto, 28) okazos la tradiciaj Zamenhof-Tagoj.

La programon de la tradiciaj Zamenhof-Tagoj komenciĝos sabate je la 12a horo. Unue okazos la 49a kongreso de LEA. Post la tagmanĝo je la 16a horo eksekvos pliaj programeroj, interalie:

  • Proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2013
  • Prelego de Aleksander Korĵenkov “Antaŭ cent jaroj: Zamenhof en la 1913a jaro”
  • Prelego de Halina Gorecka pri la romano de Bernhard Schlink La legisto
  • Impresoj pri la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko kaj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj
  • Libera tribuno
  • Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero

Dum la Zamenhof-Tagoj oni povos aboni Esperanto-gazetojn, aĉeti librojn (do, plenumi la “moralan devon”) kaj esperantaĵojn, aliĝi al la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero kaj al la 50aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Jelgava (Latvio). La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu nun estas dissendata el Litovio, akceptos la abonkotizojn kontraŭ speciala Zamenhof-Taga tarifo: loĝantoj de Litovio pagos nur 59 lidoj por la tuta jaro 2014.

La partopreno estas senkotiza. Ĉiuj partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate en la universitata kafejo Vero Cafe. Krome, LEA pagos la noktadon en komunloĝejo por ĉiuj litoviaj esperantistoj. Programkontribuoj (precipe por la koncerto) estas bonvenaj.

La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. Tamen ĝis la 9a de decembro inkluzive bonvolu informi la organizantojn pri la datoj de via alveno kaj forveturo kaj la preferatan noktumejon (komunloĝejo aŭ hotelo).

Poŝta adreso: Litova Esperanto-Asocio p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio
Retadreso: irenaa@takas.lt
Poŝtelefono: +370-686-69875
Telefakso: +370-37-228616

Pliaj informoj (loĝado, manĝado k. a.) estas legeblaj en la informilo, elŝutebla en la retejo de LEA.

Bonvenon al Kaŭno!

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi