Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno

Etsuo MiyoshiLa 12an de novembro en la Imperiestra Palaco en Tokio la japana esperantisto kaj mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno. Ĝi estis donita al li pro la kreo de la bastonvalizo Walkin’Bag, kiu helpas handikapulojn por moviĝi ien ajn dum komercado, promenado, vojaĝoj, eĉ hejme.

Etsuo Miyoshi mem rakontis pri la evento:

«Ĉirkaŭ unu mil ordenricevantoj estis en la granda halo. La Imperiestro gratulparolis. Poste, li promene sin direktis rekte al mi. En mia koro regis konfuzo. Mi ne komprenis, kio okazis. Li afable demandis pri mia sano, mi dankis pro lia komplezo, kaj li kliniĝis. Sekve, la Imperiestro ĉirkaŭiris, salutante ĉiujn.

Post mia naskiĝo mi kaptis poliomjeliton. Infanoj primokis min, amikinoj foriris de mi, malfacilis al mi promeni, kaj nun mi batalas kontraŭ postpoliomjelito. Tiaj premoj trejnis min persisti en la kreado, surmerkatigo kaj manaĝerado de ĉio ajn. Tiel mi povis transiri Rubikonon.

Retrorigardante mian vivon, mi konstatas, ke Dio benis min. Mia malsano utilis por helpi aliajn suferantojn kaj krei paradizon.

Koran dankon pro via subteno kaj komprenemo por mia agado en Oomoto, Esperantujo kaj komercado».

Ĉi tiu artikolo aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/ordeno-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi