La 4an de novembro 2013 en Berlino pro grava malsano forpasis
Jelena (Lena) Karpunina (1963–2013)
Ŝi naskiĝis en la Ruslanda urbo Kaluga, sed en la infanaĝo kune kun la familio ŝi ekloĝis en Duŝanbeo, la ĉefurbo de Taĝikistano, kie ŝi diplomiĝis en la Taĝikia Ŝtata Politekniko (1986) kaj laboris kiel inĝeniero pri aŭtomobiloj. En 1993 ŝi migris al Germanio, kie ŝi loĝis 20 jarojn en Berlino kun sia edzo, konata esperantisto Gerd Bussing.
En 1988 ŝi lernis Esperanton kaj dum kelkaj jaroj partoprenis multajn esperantistajn kongresojn kaj renkontiĝojn. Komence de la 1990aj jaroj ŝi ekverkis novelojn en Esperanto, kiuj aperis en Monato kaj aliaj gazetoj, kaj ricevis kelkajn premiojn kaj honorajn menciojn en la Belartaj Konkurso de UEA. Kun la aŭtora nomo Lena Kaprunina aperis du ŝiaj novelaroj: La bato (2000, 2a eld. 2006) kaj Neokazinta amo (2007).
“Ŝia majstra talento verkista konsistas ĉefe el homa psikologio kaj kapablo prezenti eĉ la plej strangajn personojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin. En la Esperanta literaturo tiu ŝia talento estas vere malofta”, – skribis pri ŝi Sten Johansson.
En 2010 pro siaj literaturaj meritoj Jelena Karpunina estis elektita al la Akademio de Esperanto, kie ŝi laboris en la sekcioj “Literaturo” kaj “Konsultejo de la Akademio”.
Konatiĝinte kun Lena en Eŭropo-Azio’ 91 en Sverdlovsk (1991), kie ŝi multe rakontis pri sia vivo kaj pri la malfacila situacio en la Centra Azio fine de la perestrojko, ni poste malofte havis la eblon renkontiĝi sed kun ĝojo sekvis ŝian literaran karieron. Bedaŭrinde, plia renkontiĝo ne okazos.
Ni funebras kaj kondolencas.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Laŭ informo de Gerd Bussing, la entombigo okazos mardon, la 12an de novembro, je la 10a horo, sur Friedhof Heerstraße, Trakehner Allee 1, U/S Olympiastadion.
Foto de Paul Peeraerts (IF 2007).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/nekrologo-4/
mi kaj mia familio havis felicxon konatigxi kun Lena kaj Gerd
en Berlino,oktobre de 2006, Lena donacis al mi sian libron La Bato, kiun mi legis gxuante la legadon, cxar mi kaj Lena naskigxis en la sama jaro kaj niaj infan-jaroj pasis iom simile. Poste novembre de 2006 Lena kaj Gerd venis al nia familio en nordan Kirov-on, en apuda urbeto Lena havis onklon kiun neniam vidis. al Lena kaj Gerd tre placxis Kirov, kaj la vojagxo estis sukcesa, ankau vintraj frostoj jam ne estis venintaj. Ni kondolencas kaj funebras
familio Pah’omov-oj: Sergeo,Marina, Mariana
Ni konatiĝis kun Lena en la jaro 2009. Ŝi tiam gastis ĉe sia patrino en Kalugo, kaj ni, kelkaj moskvaj esperantistoj vizitis Kalugon por turismaj celoj. Iom poste mi renkontiĝis kun Lena en Moskvo, kiam ŝi transdonis al mi mian poŝtelefonon, kiun mi forgese lasis en la hotelo de Kalugo. Lena tiam helpis al mi retrovi la perditan aĵon. Post ioma tempo ŝi gastis ĉe mi hejme kun sia patrino, kaj ni bone interamikiĝis. Al mi imponis ŝia aktiva rilato al la vivo, interesiĝo pri literaturo kaj muziko… Post jaro, en novembro 2010 mortis ŝia patrino, kaj Lena kun sia edzo Gerd venis el Germanio por la funebra ceremonio. Ili restis dum kelkaj tagoj en mia hejmo, kaj ni denove bone interkomunikis. Estas interese, ke ĉi foje Lena kaj Gerd denove alportis al mi alian mian aĵon, kiun mi forgesis repreni en la hotel-ĉambro en Germanio dum mia vica Esperanto-vojaĝo. Do, Lena estis mia bona feino, kiu ĉiam savis min en implicaj situacioj.
Nia lasta renkontiĝo okazis en aprilo 2011 en la sudfrancia urbo Seto, kie okazis IREM-11. Ŝi tiam admire aŭskultis la koncerton de Patric, akiris kelkajn liajn sondiskojn de la okcitanaj kantoj. Ĉu mi tiam povus pensi, ke ŝi neniam atinĝos la aĝon de sia patrino, pri kies sano ŝi tiel maltrankviliĝis, penante ĉiurimede penis savi ŝian vivion?
Dormu pace, mia bona feino! Kara Gerd, mi tutkore kondolencas al vi!
Ludmila NOVIKOVA
Tre malfeliĉigaj novaĵoj.
Pacon al shia animo kaj fortojn al Gerd!
Mi funebras kaj kondolencas.
Ankau “majstra talento verkista” estas vershajne fanfarona troigo, post kiam mi legis diversajn kritikajn recenzojn.
Majstro talento verkista estas ekzemple Tolstoj, Dostojevskij kaj tuta aro da similaj nomoj.
Do, oni lasu ankau en chi tiu kazo la preghejon en la vilagho.
Grandega perdo por la literaturo. Pacon al sxia animo, kaj fortojn al Gerd