ALTE: Nova inicato de MASI

ALTELa 1–4an de novembro 2013 sukcese pasis la unua Alternativa Lingva Trejnado en Esperanto (ALTE) – nova aranĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi estas lingva trejnado ekde la nivelo B1 por esperantistoj, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj praktiki parole Esperanton.

La tuta renkontiĝo konsistas el Esperanto-lecionoj, sed ili malmulte similas al kutima studado. Estas multe da literatura kreado, teatrumado, lernaj ludoj kaj amuziĝoj. Laŭ la anticipa decido la eventon partoprenis ĝuste 20 homoj, 16 el kiuj estas MASI-membroj, plejparte gejunuloj, sed estis ankaŭ du reprezentantoj de Moskva spertula esperantistaro kaj du aliurbanoj.

La partoprenintoj agrable surprizis la organizantojn per siaj disciplinemo, lernemo, malkrokodilemo kaj preteco sekvi la Leĝojn. Tiuj estis: la tagordo (ĉiu aranĝo startas en la planita tempo), partopreno (neniu rajtas neglekti iun ajn programeron), lingva disciplino (neniu krokodilado) kaj amikemo-interhelpo.

La programo estis tre riĉa kaj enhavis multajn nekutimaĵojn. Ekzemple, dum du vesperoj el tri ni havis lumbildprezentadojn far preskaŭ ĉiuj partoprenintoj pri la temoj: “Nekonataj faktoj pri konataj landoj”, “Faktoj el natursciencoj”, kiuj enhavis analizon de la lernenda leksiko. Dum literaturaj kaj teatraj trejnadoj, dum prelegoj pri gramatiko kaj ekzercadoj pri aŭdkompreno ni studis, vere, tre multon.

Ĉiuj dezirantoj, konsentaj kun la reguloj de ALTE, rajtas kaj estas bonvenaj partopreni ALTE-2. Sed bonvolu konsideri la neceson de ĝustatempa aliĝo, ĉar ni akceptos ne pli ol 20 homojn. La evento ĉiam pasos dum la Ruslandaj novembraj festotagoj en apudmoskvaj aŭ eĉ en pli foraj urboj.

Pliaj detaloj en la VK-grupo ALTE:
http://vk.com/1alte2013

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
ĉeforganizanto de ALTE

Ĝi estas artikolo el la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/masi-6/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi