Atendante la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z

Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni ankaŭ Stano Marček antaŭ 12 jaroj. La ĉefa diferenco kun respondoj de Marček estus la tono. Valle saturas sian intervjuon per stumblaj ŝercoj kaj troigoj pli ol decas al la redaktoro de la Oficiala Organo, kiu estas submetita al lupeoj de diversaj flankoj. Unu akcidenton oni povas pardoni, sed ni konsilas al li estonte esprimi sin same digne kiel li estas vestita en la foto apud sia intervjuo.

Ni fidu je la juĝpovo de la estraranoj. Verŝajne la kvalitoj kaj kapabloj de Valle tiom superis tiujn de la kvin aliaj kandidatoj, ke oni riskis elekti homon, kiu laŭ sia propra konfeso dum pli ol dek jaroj restis ekster la movado kaj eĉ ne estis membro de UEA. Ĉu malgraŭ tiel longa foresto li tamen havas “bonan konon de la Esperanto-movado”, kiel preskribis la anonco pri la vakanta posteno, tion ni povos baldaŭ prijuĝi. Kono de la movado estos necesa, kiam li devos decidi pri temoj por artikoloj kaj pri invitindaj kontribuontoj kaj kiam li kribros el la miŝmaŝo de raportoj pri ĉiaj movadaĵoj tiujn, kiuj vere ion signifas. Redakti estas ankaŭ pesi, kaj por tio necesas sufiĉe koni ankaŭ tion, kio okazis dum la lastaj 12 jaroj kaj ne nur pli frue.

En Fabrício Valle UEA do ricevos ne nur novan redaktoron sed ankaŭ novan membron. Legante lian intervjuon ni komencis pensi, ke eble lia longa vagado ekster UEA eĉ ne estis necesa. Inter la linioj eblas konkludi, ke Valle povis esti je dispono jam en 2001, kiam UEA serĉis posteulon de István Ertl meze de la demisia krizo post la Zagreba UK. Tiam nek li nek aliaj ricevis okazon anonci sian interesiĝon, ĉar la tiama estraro ne serĉis kandidatojn publike, sed ĝi trovis Stanon Marček en enigma maniero. Laŭdire iu estrarano klarigis, ke mankis tempo por fari publikan konkurson. Tio tamen ne povis esti la kaŭzo, ĉar novan ĝeneralan direktoron oni serĉis per publika konkurso, kvankam Osmo Buller ne demisiis pli frue ol Ertl.

La plej verŝajna klarigo por la trovo de Marček estas, ke li mem estis rapida kaj proponis sin al prezidanto Renato Corsetti kaj vicprezidanto Humphrey Tonkin tuj, kiam li eksciis pri la foriro de Ertl. Meze de la granda krizo Marček falis al ili el la ĉielo, ĉar ili bezonis plu serĉi nur direktoron kaj, kiel dolĉa bonuso, ili perturbis la vivon de Giorgio Silfer, al kiu subite mankis redaktoro de Heroldo de Esperanto. En postaj jaroj Silfer tamen ne ĉesis moke danki Roterdamon, ke ĝi liberigis lin de malbona redaktoro. Estas vero, ke la aperado de Heroldo ne suferis pro la eskapo de Marček. Ĝia agonio paradokse koincidas nun, kiam Marček finas sian periodon ĉe UEA. Klarigo estas simpla: Giorgio Silfer estas nun 12 jarojn pli aĝa ol ĉe la foriro de Marček el Heroldo. Ankaŭ la fortojn de la Imprimatura Komisiono erodas la jaroj.

En la antaŭa fojo ni miris pri la silenta akcepto de la eksigo de Marček. Simila provo nur tri jarojn pli frue kaŭzis bruan kakofonion kaj lanĉon de nomkolektado favore al Marček kaj alian por maldungo de Buller, la supozata malbona spirito malantaŭ la decido. Ni ne havas bonan klarigon pri tiu silento, sed ni ne miros, se post kelkaj numeroj de Valle la sopirantoj de Marček reaŭdigos sin. Ni vidos, ĉu aŭdigos sin ankaŭ tiuj, kiuj longe volis adiaŭi Marček.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/kz-5/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Atendante la revuon de Valle

  1. Reinhard Haupenthal diras:

    Char jure ne ekzistas ia Akademio de esperanto, ne ekzistas ecx ties “korespondantoj”. Kiu korespondas kun kiu?

  2. A. Künzli diras:

    La stila nivelo sub la redaktado de I. Ertl estis akceptebla. Se restarigi tiun nivelon, oni povus esti kontenta. Tio estus la supera (necesa, ebla) limo de la intelekta nivelo por tiu gazeto. Kvankam ankau la Ertl-periodo ne estis libera de ridindaj artikoloj (kiujn mi neniam akceptus, se mi estus redaktoro). Chian fatrason kaj chiujn malbone (fushe) verkitajn tekstojn mi resendus (kiel mi faris kiam komence de la 90aj mi estis redaktoro de la politika rubriko de MONATO, je la chagreno de kelkaj autoroj).

    Por restarigi la kredindecon de Esperanto, plej grave estus rezigni pri la tuta troigita tono kaj fanfarona stilo pri laudiraj sukcesoj de la Eo-vomado. Sed mi timas, ke la e-istoj kaj precipe UEA nek povas (kapablas) nek volas rezigni pri ghi.

  3. Valle, same kiel La Balta Ondo, shajnas konscii pri la graveco de la reta atingeblo de la revuo:

    “Nu, pri la ĉeesto de la revuo
    Esperanto en la reto, tio estas nepra
    kondiĉo, por ke ĝi sekvu la evoluon en
    tiu direkto, ke al ĝi eblos aktive rilati kun
    la legantaro, kun la celpubliko.”

    Interalie ankaŭ pri la sociaj retoj:

    “Mi laboros por profilo de la
    revuo en la sociaj retoj, kie ankoraŭ ne
    estas ĝia profilo (en Facebook ĝi jam estas,
    en Esperanto), ankaŭ – kaj eble ĉefe – en
    pluraj naciaj lingvoj. En Linkedin, por
    varbado de anoncantoj.”

    Mi rimarkis ke multaj esperantistoj, kiuj partoprenis en Ipernity aŭ similaj platformoj, nun transiris al Facebook, kvankam la prezentmaniero tie estas pli-malpli ĥaosa.

  4. dennis keefe diras:

    La komentoj de Komitatano Z estas, kiel chiam, interesaj kaj utilaj por ni chiuj kiuj volas kompreni la Esperanto-Movadojn kaj la funkciadon de la la Asocio UEA. Nia komitatano donas kelkajn pensigajn perspektivojn pri la revuo Esperanto.

    Eble unu el la plej malfacilaj taskoj nuntempe en nia mondo estas sukcese gvidi gazeton, ia ajn gazeton. En la lasta jardeko, multe da ech la plej bone verkitaj revuoj daure kaj rapide perdis legantojn. Multe da famaj revuoj kun grandegaj rimedoj malaperis. Kaj tiuj perdoj okazis en kulturoj kiujn la estroj de tiuj revuoj tre bone komprenis. Internacia revuo estas alia afero. Malsamaj kutimoj, malsamaj shatoj. Organizi ion ajn trans la limoj de nia propra lando kaj kulturo estas malfacila afero.

    Mi persone tute ne vidas manieron plibonigi la revuon Esperanto. Tiuj kiuj scias kiel fari tian plibonigadon, kaj tiuj homoj ekzistas, eble povas komenci volontule gvidi parton de la revuo kiel subredaktoro. Tia subestrado estas kutimo en kutimaj gazetoj, chu ne?

    Mi demandas al la legantoj se iu pensas, ke estus bona ideo malplialtigi la oftecon de la publikado. Chu sesfoje chiujare anstatau dek unu? Eble kvarfoje chiujare? Tiu eldonritmo estus por la Esperantistoj, la UEA-membroj. Mi persone preferus pli altkvalitan, pli multpaghan revuon pli malofte. Eble tamen, la plejparto de la legantoj de la revuoj kontraue pensas.

    Sed ni probable ankau volas impresi la eksteresperantan publikon. Tia ekstera strategio bezonus nur unu numeron da la revuo de tempo al tempo. Konsiloj de publikaj rilatistoj bezonatas tiurilate. Se iam estus unu revuo, unufoje chiujare en Esperantujo, chu ni ne povus nomi ghin Esperanto Today, au Jin Tian de Shi Jie Yu?

  5. A. Künzli diras:

    “UEA aprobis miajn plej radikalajn kaj kostajn proponojn, post longa batalado, diskutado, ŝotado de pilko tien kaj reen kaj eĉ “karambolado” de la redaktoro kun la Estraro kaj Centra Oficejo.” (Esperanto, UEA, dec. 2013, p. 249).

    Ĉi tiu frazo eble estas la plej interesa ero en tiu stranga intervjuo, kiu indikas, ke a) devis okazi malagrablaj diskutoj, kaj b) ke UEA aprobis novajn (pli altajn?) kostojn. Tio almenaŭ devus veki la atenton kaj suspektemon de la membraro, kiu eble volus baldaŭ ekscii pri kiuj “plej radikalaj kaj kostaj proponoj” temas.

    Kaj:

    “Eble oni atendis de la novbakita redaktoro timeman kaj singardan sintenon, sed sin prezentis veterana kaj hardita batalanto, ne preta rezigni facile pri siaj ideoj.”

    Wow !

    Kiel mi jam ie aliloke skribis, oni povos juĝi pri la laboro de tiu nova redaktoro nur kiam li estos liverinta kelkajn numerojn. Tio probable estos en somero, antaŭ la venonta UK.

    Surbaze de la publikigitaj intervjuoj kun tiu nova redaktoro mi atendas neniujn pli inteligentajn solvojn el Brazilo. Sed mi volonte lasos pozitive surprizi min, por reekzameni la demandon, ĉu indas rekotizi al UEA aŭ necesas definitive rezigni.

    Al la nova redaktoro oni povas nur doni la konsilon, ke li ne tro volu “radikale ŝanĝi la profilon de la Esperanto-movado”, (kiu, cetere, estante ege konservativa, ne estas radikale ŝanĝebla), sed prefere daŭrigu pli malpli la saman redaktan linion, kiun sekvis jam la redaktoroj antaŭ li. Por resti realisma, kaj eviti fiaskon.

    Plej interese vere estus scii, kiuj estis la aliaj kandidatoj por la posteno de la redaktoro de la revuo “Esperanto”.

Respondi