Juna Amiko: nova redaktoro, nova elano

Juna AmikoJuna Amiko, la revuo de ILEI por junaj lernantoj, havas novan redaktiston Stano Marček el Slovakio kaj iras per nova elano al bonkvalita kaj enhavoriĉa eldonado. Stano Marček eldonis kaj eldonas diversajn revuojn kaj verkis sukcesan lernolibron; do li kutimas plenumi tian taskon, kiel eldonadon de revuo por lernantoj. La dua numero de la jaro 2013 aperos antaŭ la jarfino. En 2014 aperos 4 numeroj.

Juna Amiko disponas je granda skipo de kunlaborantoj, entute 12 personoj, kelkaj el ili havas regulan rubrikon, aliaj sendas paĝon laŭ emo. La antaŭa redaktoro Stefan MacGill plu kunlaboros en la skipo. Stano Marček ne nur laboras per plej modernaj kaj profesiaj teknikoj, sed esploras pri kontaktoj kun retaj lernpaĝaroj. Plie prezentiĝas eblo havi retajn ekzercojn lige kun la enhavo de la revuo.

La prezo de la abono por unu jaro: en A-landoj: 16 eŭroj, en B-landoj: 11 eŭroj. Rabato ekde mendo de tri ekzempleroj.

La adreso de la redaktoro: redaktoro@gmail.com
La adreso por aboni la revuon: Sébastien Cyprich sebacyp@jabster.pl.
La abonopago iru al UEA per la konto de Juna Amiko: juna-l

Mireille Grosjean
prezidanto de ILEI

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/junaamiko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Juna Amiko: nova redaktoro, nova elano

  1. Svetlana diras:

    Sincerajn gratulojn al Stano kaj al legantoj de “juna Amiko”!

  2. Kun malpacienco mi atendos rivaladon inter “Juna Amiko” kaj “Esperanto” en 2014. 🙂

  3. Laŭ la titollino (litertipoj, koloroj) mi havas la impreson, de temas pri revuo el la 1960-aj jaroj, ne de la 21-a jarcento. Profesie aplikata la tekniko nomiĝas “retro style”

Respondi