Pri la nigrflugila pasero

Grigorij ArosevAtentaj ŝatantoj de la romano Lundo ekas sabate, verkita de Arkadij kaj Boris Strugackij, parkere scias versaĵon, kiu aperas en la dua ĉapitro de la unua parto. La protagonisto Aleksandr Privalov pasigas maltrankvilan nokton en la sorĉodomo, kaj interalie trovas la libron Kreado de mensmalsanuloj kaj ĝia influo je evoluo de sciencoj, arto kaj tekniko, kiun aŭtoris Pavel Karpov.

Jen estas la originalo de la Versaĵo №2 kaj ĝia laŭvorta traduko:

В кругу облаков высоко
Чернокрылый воробей
Трепеща и одиноко
Парит быстро над землей.
Он летит ночной порой,
Лунным светом освещенный,
И, ничем не удрученный,
Все он видит под собой,
Гордый, хищный, разъяренный,
И, летая, словно тень,
Глаза светятся как день.

En la cirklo de nuboj, alte,
nigroflugila pasero
tremerante kaj solece
ŝvebas rapide super la tero.
Flugas ĝi en la nokta tempo
lumigita de la nokta lumo,
kaj de nenio ĉagrenita
ĝi ĉion vidas sub si.
Fiera, raba, furiozigita.
Kaj flugante kiel ombro
la okuloj brilas kiel tago.

La versaĵo estas ege amatora – la senco estas sufiĉe svaga, ankaŭ la verstekniko. Krom ruslingvaj adasismoj (kiuj estas iom pli libere permesataj, ol en Esperanto), oni vidas kelkloke deŝovon de akcentoj sur malĝustajn silaboj. Ekzemple la rimparo “высоко-одиноко” (alte-solece). La unua vorto laŭregule akcentiĝas je la lasta silabo, sed por rimiĝi kun la dua la akcento mise falas sur la antaŭlastan. Alia amuzaĵo estas forigo de la litero “ё” el la lasta vorto de la kvara verso. Alie oni ne povus rimi la du vortojn – la dua sonus tute alie, malkonvene por la rimo. Transforminte “ё” al “е”, oni sukcesas.

Karpov. Kreado de mensmalsanulojMultaj legantoj opinias, ke la “poemo” estis verkita de la aŭtoroj – fratoj Strugackij. Tamen estas interese, ke la citita libro efektive estis eldonita en 1926, kaj tie enestas ĉi tiu versaĵo. Eĉ pli: ĝi enhavas pliajn 14 versojn, kiuj tamen estas eĉ malpli klaraj kaj lertaj. Laŭ Karpov, ĝin verkis “iu malsana kozako”, laborinta pri ĝi tre longan tempon – la versaĵo estas datita “1890-1907” kaj ĝin en la libro akompanas ampleksa klarigo de la aŭtoro.

La signifo de la versaĵo en la libro Lundo ekas sabate estas evidenta – ĝi celas eĉ pli perpleksigi la protagoniston kaj legantojn. Se la leganto profundiĝas en la tekston (kio ja devas okazi ĉe ajna lego), la celo sendube atingiĝas – provante kompreni la versaĵon, oni paneigas propran cerbon.

Fine mi citu du tradukojn. La unuan faris mi mem, kiam la libro ankoraŭ ne aperis en Esperanto (la retrovo de la traduko kaŭzis la verkon de ĉi noticeto):

En la cirkl’ de l’ nuboj, alte,
nigrflugila la paser’,
treme, sole kaj senhalte
ŝvebas lerte super ter’.
Flugas ĝi en nokta hor’
de l’ lunlumo lumigita,
de nenio ĉagrenita
ĉion vidas li en for’ –
raba best’ kolerigita.
Kaj, flugante kiel sag’,
brilas la okuloj – tag’.

La duan faris M. Bronŝtejn, tradukinta la tutan libron:

En la nubara alteco
Nigroflugila paser’
Tremante kaj en soleco
Ŝvebas rapide super la ter’.
En la nokto flugas ĝi,
De lunlumo lumigita,
Per nenio tristigita
Ĉion sube vidas ĝi,
En fier’, kolerigita,
Kaj dum lia ombra flug’
En l’ okuloj – taga lum’.

La diferenco estas tuj videbla – mi intence decidis ne modifi la akcentojn, sed en la dua traduko la deŝovoj estas eĉ pli oftaj, ol en la originalo (3 kontraŭ 2). Probable mi ne pravis, ĉar Esperantlingva poezio ofte pekas je misakcentado de vortoj, do sekvo de la “tradicio” havas eĉ plian sencon. Mi absurdigis la tradukon per ege mallerta “l’ lunlumo” (duobla “l”) kaj kunmeto de kvar konsonantoj – “nigrflugila”. Kelkajn vortojn mi ŝanĝis je aliaj, havantaj same svagan rilaton al la senco. Senduba bona trovo de la dua traduko estas adasisma rimparo “alteco-soleco”.

Amuze estas vidi la koincidon de pensmanieroj de la tradukintoj: ni ambaŭ rimis la vortojn “paser’ – ter’” (kvankam tio nature sekvis el la originalo) kaj ambaŭ konstruis la verson “de lunlumo lumigita”.

En la romano ankaŭ la menciita libro estas sorĉa – ĉiam, kiam la protagonisto prenas ĝin, ĝi evidentiĝas esti tute malsama – kun aliaj aŭtoro kaj titolo. Do verŝajne ankaŭ la versaĵon pri la nigrflugila pasero necesas percepti sammaniere – kiel ion efemeran kaj povantan tuj vaporiĝi.

Grigorij Arosev

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/arosev-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi