Nia trezoro: Johano Paŭlo la Dua

Kameraoj panoramas valon de la rivero Bug, sur kies alta eskarpo situas baroka komplekso de la episkopejo Drohiczyn en la nordorienta parto de Pollando, nomata Podlaĥio. Estas la 10a de junio 1999. Mi deĵoras en la varsovia televidcentro kaj registras la Diservon, kiun celebras la papo Johano Paŭlo la 2a. La valon plenigas plurreligia homamaso, super kiu dominas provizora altaro. Tie la papon akompanas ne nur romkatolikaj hierarĥiuloj, sed ankaŭ altrangaj reprezentantoj de ortodoksa eklezio, de judismo kaj islamo. Ĉi tiuj religioj kunvivas en la regiono de Podlaĥio, kies ĉefurbo estas Bjalistoko. Oni ne povis elekti pli ĝustan lokon por ekumena Diservo. Kiam ĝi finiĝis, supreniras personoj, elektitaj por renkonti vid-al-vide la papon antaŭ la altaro. Sur mia monitoro aperas d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, ni ĉiuj de Di’ estas filoj”, – diras la nepo de Ludoviko Zamenhof. “Ho, Esperanto!” – entuziasme respondas la papo kaj akceptas la enmanigatan Medalon de Toleremo. Sekvas interŝanĝe kelkaj frazoj en la pola lingvo.

Johano Paŭlo la Dua (Karol Wojtyła, 1920–2005) en 1946 estis konsekrita kiel pastro, en 1958 episkopo, en 1967 kardinalo. En 1978 li estis elektita papo. Karakterizis lin karisma personeco de sciencisto, poeto, majstra oratoro. Li malfermis sian pontifikecon al la mondo kaj vizitis 135 landojn. Al ĉiu vizitata popolo li klopodis paroli en ĝia lingvo.

Karol Wojtyła montris plurfoje sian simpation al Esperanto. Kiel metropolito de Krakovo li akceptis en 1977 la honoran patronecon de la 37a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en Ĉenstoĥovo kaj skribis jenajn salutvortojn: “Simile kiel Jesuo Kristo preĝis por siaj disĉiploj por ilia unueco, same mi nome de la Eklezio preĝas por via intenco. Unu kredo kaj unu amo helpu vin unuigi la dividitan mondon. Unu supernacia lingvo – Esperanto – efike servu tiun ĉi noblan celon”. Li promesis kuncelebri la meson dum la kongreso de IKUE, sed ne povis pro la devo ĉeesti la funebran ceremonion de la ĵus mortinta episkopo de Poznano.

Jam kiel Johano Paŭlo la 2a, Karol Wojtyła benis la Universalan Kongreson de Esperanto en Valencio (1993). En sia mesaĝo la papo instigis la kongresanojn – parolantajn la saman lingvon, sed reprezentantajn diversajn popolojn, kulturojn kaj religiojn – ke ili efektivigu tiun fratecon, kiu sen diskriminacio regu inter ĉiuj homoj kiel membroj de unu granda familio de Diaj filoj.

En 1994 Johano Paŭlo la 2a aldonis Esperanton al la listo de lingvoj, en kiuj li salutis la urbon kaj mondon okaze de Kristnasko kaj Pasko. Aŭskultinte la unuan fojon Esperanton en la buŝo de la papo, mi spontane sendis gratulon kaj dankon. Je mia surprizo baldaŭ venis letero el Vatikano. Interne troviĝis bildkarto kun portreto kaj subskribo: “Ne timu transpaŝi la sojlon de espero! Johano Paŭlo la 2a”. La uzadon de Esperanto en siaj salutoj “urbi et orbi” la papo ne ĉesis ĝis sia morto kaj enskribiĝis en la historio kiel la unua ŝtatestro, kiu regule parolis publike la internacian lingvon. Esperanton li uzis kiel la trian antaŭ la fino. Poste sekvis nur la pola kaj latina.

Dum la pontifikeco de Johano Paŭlo estis oficiale aprobitaj liturgiaj tekstoj en Esperanto (1981 kaj 1990). En 1992 Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estis rekonita kiel “asocio de kredantoj laŭ la papa leĝo”. En 1997 dum la 50a Kongreso de IKUE 300 aliĝintoj ĉeestis la ĝeneralan aŭdiencon sur la Placo de Sankta Petro. Distingis ilin granda panelo ESPERANTO. La papo turnis sin al ili per saluto kun aludo al “la spirito de universalismo kiu konsistigas la bazon de la lingvo disvastigata de vi”.

En la 1990aj jaroj mi estis verkanta libron La Zamenhof-strato laŭ konversacioj kun d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Ni tuŝis la Kongreson en Bulonjo-ĉe-maro. Ĝi restas en la historio kiel simbolo de toleremo, kie “kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”. Tiel diris la kreinto de Esperanto je ĝia malfermo. Tamen en la sama inaŭgura parolado Ludoviko Zamenhof ne rajtis plene deklami sian poemon Preĝo sub la verda standardo. Laŭ la postulo de la organizantoj li devis forlasi la lastan strofon: “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, / Ni ĉiuj de Di’ estas filoj”.

Preskaŭ cent jarojn poste Johano Paŭlo la 2a plurfoje deklaris: “Ĉiuj homoj estas Diaj filoj”. Li kvazaŭ citis vortojn de Ludoviko Zamenhof. Krome li estis la unua papo en la historio, kiu vizitis sinagogon kaj omaĝis la “Noblan Koranon”. “Mia avo tutcerte ŝatus danki al tiu ĉi papo”, – diris foje d-ro Zaleski-Zamenhof. Mi pensis same.

Sed kion fari? La plej bona solvo estus, se UEA atribuus al Johano Paŭlo la Dua sian Premion Zamenhof. Tamen la tiama estraro supozis, ke tio ĝenus la statutan principon de neŭtraleco rilate al religioj. Bonŝance en Bjalistoko aktivis Zamenhof-Fondumo, establita okaze de la centjariĝo de la lingvo internacia. D-ro Zaleski-Zamenhof estis ĝia honora patrono. La estraro de la Fondumo akceptis nian ideon distingi la papon. Oni decidis, ke tio estu Medalo de Toleremo kun reverse ĉizitaj la du famaj versoj el la Preĝo sub la verda standardo. La medalo baldaŭ estis preta. La kapitulo, tiucele elektita, decidis solene atribui ĝin al la ĉefpontifiko de Romo. Montriĝis, ke tio estis nur komenco de la afero.

Necesis trovi respondojn: kiel akiri aproban decidon de la papo kaj kiel okazu enmanigo de la medalo? Mi mem ŝarĝis min per tiu ĉi tasko. La proceduro daŭris iom pli ol unu jaron. Dum tiu tempo mi riĉigis mian scion pri la meandraj vojoj de la eklezia strukturo. La fina decido atingis la episkopon de la Bjalistoka diocezo. La eminenco informis la Fondumon, ke la enmanigo de la Medalo de Toleremo al la Sankta Patro okazos la 10an de junio 1999 post la Ekumena Diservo en Drohiczyn…

D-ro Zaleski-Zamenhof enmanigas la Medalon de Toleremo en Drohiczyn.

Mi legis en raporto pri ĉi-jara IKUE-kongreso, ke unu kongresa tago estis dediĉita por pilgrimado “laŭ la spuroj de la beata Johano Paŭlo la 2a, ĉiela patrono de katolikaj esperantistoj”. Kaj nun ni scias, ke ekde la 24a de aprilo 2014 la ĉiela patrono estos sanktulo.

Roman Dobrzyński

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/230trezoro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Nia trezoro: Johano Paŭlo la Dua

  1. Andreas Kuenzli, kial Vi ne respondis al mia supra demando? Cxu Vi miskomprenis gxin? 😮

  2. Carlo diras:

    Ne Vin mi celis, sed gxenerale.

  3. A. Künzli diras:

    Mi nenion miskomprenas/is.

    Ŝajnas, ke la e-istoj kutimas/is ĉion miskompreni, kaj mis- aŭ fuŝinterpreti.

    Jes, la historio de Esperanto estas revizienda, por korekti la miskmprenojn. Favore al Esperanto.

    Pri tio mi verkis i.a. en:
    http://www.planlingvoj.ch/Interlinguistik_21Jh.pdf

  4. Carlo diras:

    Lau mi ekzistas konkreta miskompreno inter: subtenanto de E-o, amiko de E-o, dankemulo pro la agado de e-istoj; simpla konanto de la ekzisto de E-o.
    Antau jaroj la E-movado aplaudegis dirojn de Mau Ze-Dong, de Gaddafi, de Francisko Franco, Mussolini ktp pri E-o, pro iu “finvekismo”, kiu foje farigxas patologia. Nun oni volas revizii la historion, forprenante – kiu cele. car paperoj restas? mi demandas al mi – la honoran patronecon de Franco super la hispana UK.
    Mi dezirus, ke ia patologie misformita finvenkismo ne tradukigxu al perdo de tusxo al la tero.
    Pro tio mi skribas tion cxi: lau sia stilo, ankau papo Benedikto la 16a montris interesigxon pri E-o
    http://www.ikue.org/arkivo/b16rv.mpeg

    Kaj malgrau forgeso de e-istoj, la elsendoj de RV en esperanto dauras, nu, silente lau reagoj, sed simbole lau la atesto pri la ekzisto de E-o.
    Carlo

  5. A. Künzli diras:

    Tio validas esence kaj principe por ĉiuj revuoj kaj redaktoroj de Eo-gazetoj (inkluzive de Monato, kies enhava nivelo ŝokis min, kiam mi lastatempe havis la okazon vidi unu numeron).

    La Eo-revuoj, inkluzive de la Ondo de Eo, fariĝis iusence speco de rubujo por plej diversaj strangaj artikoloj de eĉ pli strangaj aŭtoroj, kiuj ŝajne povas aperi nur en la Eo-gazetaro, sed probable havus problemon esti akceptitaj de (seriozaj) nacilingvaj periodaĵoj, ĉar la koncernaj redaktoroj certe mirus pri la altgrada strangeco de tiuj artikoloj.

  6. A. Künzli: “Kiel redaktoro de revuo, kiu pretendas esti ĉiurilate gvida en la Esperanto-movado…”
    Andreas, pri kiu revuo temas? 😮

  7. A. Künzli diras:

    Do, ŝajnas ke dank´ al la beno de tiu papo kaj lia eklezio, kiu laŭ la konvinkiĝo de Lech Walęsa kontribuis ankaŭ al la fal(ig)o de la komunismo, Esperanto entute post- aŭ pluekzistis. 🙂 Kiel oni povus kvazaŭ kaj iusence kun la ironio de la historio subkompreni la fanfaronan artikolon de RD.

    Povas esti, ke kiel polo Wojtyła pozitive kaj favore rilatis al Esperanto. Tion mi eĉ volonte kredas. Kaj tio estas en ordo, bona kaj rimarkinda en la historio. Ŝajnas, ke tiu epoko definitive pasis.

    La provoj de la e-istoj ligi la diversajn teologiajn aludojn en la diraĵoj kaj skribaĵoj de JP II kun la intencoj de Esperanto/Zamenhof estas pure spekulativaj kaj povas kreski nur sur la sterko de la Eo-propagandistoj, kiuj kvazaŭ mistike supertaksas kaj troigas en siaj interpretoj la aferojn.

    Do, la eventualaj penoj kaj klopodoj forĝi el JP II kvazaŭ-esperantiston, kiel en aliaj similaj kazoj (kaj artikoloj en ĉi tiu serio), estas maltrafaj kaj vanaj, ĉar la substanco mankas. Tio kio restas en la memoro kaj konscio pri tiu glora papo estas, ke li parolis frazon en Esperanto okaze de Pasko kaj Kristnasko. Eble okazis ankoraŭ aliaj (signifaj) aferoj, pri kiuj RD silentas. Kiel sciate, la nuna papo (bedaŭrinde) rezignis pri tio, same pri la sesdeko da aliaj lingvoj.

    La tuta rakontado pri medaloj, UEA-premioj kaj bildkartoj estas ridinda balasto, infaneca palavro, tipe esperantista. Sed kion fari, se oni havas nenion substancan por raporti?

    Dum la plimulto de la artikolo estas dediĉita al Zaleski-Zamenhof (anstataŭ al JP II), la revuo “Espero Katolika” ŝajne ne estis uzita kiel fonto. En ĝi kaj en la katolika literaturo de IKUE oni verŝajne povus trovi iujn kromajn citaĵojn kaj detalojn ĉi-rilatajn.

    Laŭ mia scio ekzistas kelkaj aliaj detaloj lige kun Esperanto kaj la pola papo, kiuj atestas, inter alie, ke kiel junulo li lernis Esperanton (kiel informis min iu alia pola e-isto). Sed RD aŭ ne konas ilin aŭ ne konsideras inde ilin mencii, ĉar ili ne devenas el lia kuirejo.

    Por vidi kio ankoraŭ aperis de aŭ pri JP II, necesus konsulti almenaŭ la katalogon de TROVANTO, kie oni konstatus, ke ankaŭ iuj enciklikoj verkitaj de JP II estis tradukitaj al Eo. Speciala bibliografio pri mencioj lige kun JP II aperintaj en Eo-publikaĵoj estis kompilita de Krystyna Macińska.

    Nemenciita en la artikolo estas ankaŭ tio:
    http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7630

    Kio mankas en Esperanto estas objektiva biografio aŭ monografio pri JP II. Nur se tia ekzistos, Eo havos iun ŝancon esti serioze konsiderata de la scienco, kaj, tra ĝi, de la politiko.

    Kiel redaktoro de revuo, kiu pretendas esti ĉiurilate gvida en la Esperanto-movado, mi estonte pli zorgus pri la “intelekta nivelo” de la tekstoj. Sed kion fari se aliaj pli taŭgaj aŭtoroj ne estas troveblaj kaj simple mankas! La viruso de la fanfaronado, blufado kaj troigado, kaj unuflanka prezentado, profunde sidas kiel nekuracebla malsano en la mensoj kaj koroj de la e-istoj, kaj apenaŭ estas elsarkebla, verŝajne ĝis la Fino de la Tagoj.

Respondi