Komentoj pri: Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

De: Reinhard Haupenthal
UEA-redaktoro

Libera Folio donis al siaj legantoj du informojn pri ĉi temo: 1) la gazetaran komunikon de UEA (2013-10-17), kaj intervjuon kun Fabricio Valle (sam-date).

Ni iom analizu la tekstojn:

1. Kiel en skriba sinprezento oni montras “grandan energion kaj kreemon”? (Formuloj de Fettes.) Kaj kie legeblas la “telefona intervjuo” kiun li faris kun la brazilano?

2. La “eldon-entrepreno” de Valle konsistas el du titoloj (laŭ la katalogoj de IEMW kaj UEA). Energio kaj kreemo?

3. La ok numeroj de Brazila Esperantisto redaktitaj de Valle kuŝas antaŭ mi. Kio en ili “elstaris grafike, stile kaj enhave”, mi ne scias. Ke li limiĝis al ok numeroj li mem juĝas “granda mispaŝo”.

4. Eble la sobro de la realo baldaŭ pikos en la puf-vangajn planojn de Valle kaj ili krevos kiel sap-veziko. Bombasta retoriko ne helpas.

Pri la intervjuo:

1. Kion konkrete signifas: “Mia kunredaktoro estas Heraklito [...] kiu flustras al mi en la orelon [...]” Ĉu jam spiritisma halucino? Similan deliron oni legis jam en “Brazila Esperantisto” (2002: 320, p. 34). Sed Valle scias: “La mondo eterne fluas kaj ĉiam ŝanĝiĝemas.”

2. Kion, en la lingvaĵo de la duopo Fettes-Valle signifas la metaforado “iri rekte en la kernon kaj pritrakti kompetente la tranĉajn eĝojn”? De kie Valle prenas la certon, ke “la rezulto kontentigos ĉiujn” kaj kion signifas “mi garantias”?

3. En kiun “novan fazon” eniras laŭ Valle “nia kara lingvo”?

4. Jen la ĝis nun pruvitaj talentoj de la nova redaktoro: a) komerca peranto, b) eldonisto (de du libroj?), c) distribuanto de kosmetikaĵoj, ĉ) makleristo de nemoveblaĵoj d) peranto de ĉinaj risortaj matracoj.

5. Valle “startos kampanjon” (kredeble: startigos) por distribui 5000 varbilojn. Sukceso garantiata?

6. Valle revas “reveni en Roterdamon” “por ĝui la vivon kaj gustumi denove la roterdamajn bierojn”. Ĉu la membroj de UEA financos ĉi bier-vojaĝon?

7. Jar-deko ekster la fluoj de la Movado – kia kvalifiko estas tio por redaktoro de UEA?

Post tiom da svagoj oni sci-volas pri agoj. La kurteno leviĝos januare…

Reinhard Haupenthal