Monda Pupekspozicio 2013

Agnieszka Mozer

La varsovia esperantistino Agnieszka Mozer, kiel “pupambasadorino”, venis al Higashikagawa por la Monda Pupekspozicio 2013. (La foton sendis Etsuo Miyoshi)

Kun la rekorda nombro de 15 mil vizitantoj la 6an de oktobro finiĝis la 3a Monda Pupekspozicio en la japana urbeto Higashikagawa. Al ĝia sukceso kontribuis 20 mencioj en japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj 30 informoj en ĵurnaloj, televido kaj radio eksterlande.

La ekspozicio estis ĉi-jare dediĉita al Pollando por omaĝi la naskiĝlandon de d-ro Zamenhof. La pupkolekto kun pli ol 800 pupoj en tradiciaj kostumoj el 44 landoj estis farita danke al la tutmonda esperantistaro. Inter la polaj pupoj troviĝas ekzempleroj el porcelano donacitaj de la Pollanda Ambasado en Japanio, de la Pollanda ĉekarpata regiono, de la vojevodo de Silezio, de la vojevodo de Mazurio kaj 17 pupoj donacitaj de Facebook-amiko.

“Ĉi tiu pupekspozicio estas okazo por lerni pri aliaj kulturoj kaj kreskigi la popolan interkompreniĝon”, – emfazis dum sia parolado la ambasadoro de Pollando en Japanio, Cyryl Kozaczewski dum la malferma ceremonio. Ĝin ĉeestis ankaŭ la guberniestro de Kagawa, S-ro Keizô Hamada, la Urbestro de Higashikagawa, S-ro Hideki Fujii kaj aliaj aŭtoritatuloj pri kulturo kaj turismo de la regiono.

Atentokapta por la ĉeestantoj kaj la amaskomunikiloj estis, ke la edzino de la Pollanda Ambasadoro, iliaj du filinoj kaj nia pupambasadorino veninta el Pollando, Agnieszka Mozer, surhavis tradiciajn polajn kostumojn.

Etsuo MiyoshiGastoj estis bonvenigataj en la ĉefsalono per muziko de Chopin. Tutmura mapo de Pollando montris la diversajn vojevodiojn kaj sur 16 podioj estis prezentitaj pupoj laŭ la vojevodia deveno.

La enketiloj montras, ke la vizitintoj pozitive taksis la ĉeeston de ĉarma pupambasadorino, la prezentitan materialon kaj esprimis sian esperon pri la plua okazigo de la ekspozicio. Plie, homoj esprimis sian rekonsciiĝon pri la kultura valoro de la japanaj pupoj. 50% el la vizitantoj sciigis, ke ili konas, kio estas Esperanto, ke ĝi necesas por la monda paco kaj kuraĝigis la esperantistojn daŭre agi malgraŭ la nuna dominado de la angla.

La pupekspozicion ĉiujare organizas la Nova Turisma Asocio en la urbo Higashikagawa. Ĉi-jare ĝin aŭspiciis la Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo de la Pola Respubliko, la Ambasado de Pollando en Japanio kaj la polaj vojevodioj Lubuŝio, Mazovio kaj Silezio.

Etsuo Miyoshi

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/pupoj/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi