Oktobro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Internacia Maljunula Tago.

Fondotago de Ĉina Popola Respubliko.

Antaŭ 75 jaroj (1938) la germana armeo invadis en Sudetion, kaj la pollanda armeo invadis en Teŝinan Silezion.

2. Antaŭ 750 jaroj (1263) ĉe Largs okazis batalo inter la armeoj de Norvegio kaj Skotlando.

3. Tago de la germana unueco.

Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita la sovetia esperantisto Vladimir Varankin (1902-1938), aŭtoro de la romano Metropoliteno.

4. Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita la sovetia esperantista verkisto kaj tradukisto Nikolaj Nekrasov (1900-1938).

5. Monda Instruista Tago.

DiderotAntaŭ 300 jaroj naskiĝis Denis Diderot (1713-1784), franca verkisto, kleriganto, filozofo kaj fondinto de la Enciklopedio.

Antaŭ 250 jaroj mortis Aŭgusto III (1696-1763), reĝo de Pollando kaj grandprinco de Litovio (1734-1763), kaj princo-elektanto de Saksujo (Frederiko Aŭgusto II, 1733-1763).

6. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la franca piloto kaj sportisto Roland Garros (1888-1918), kies nomon havas la fama tenisejo en Parizo kaj pokalo en ĝi organizata.

Antaŭ 600 jaroj mortis Dawit I (1382-1413), reganto de Etiopio el la Salomonida dinastio.

9. Antaŭ 50 jaroj (1963) pli ol 2 mil homoj pereis pro katastrofo de la digo Vajont en Italio.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nikolaj Buĥarin (1888-1938), bolŝevista funkciulo en Sovetunio.

Piaf

10. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la itala komponisto Giuseppe Verdi (1813-1901).

Antaŭ 50 jaroj mortis Édith Piaf (Aŭtente: Édith Giovanna Gassion, 1915-1963), franca kantistino kaj aktorino.

11. Antaŭ 875 jaroj (1138) en Alepo pro sismo pereis ĉ. 230 mil homoj.

Antaŭ 50 jaroj, la sekvan tagon post Édith Piaf, mortis Jean Cocteau (1889-1963), franca verkisto, pentristo kaj reĝisoro.

14. Antaŭ 100 jaroj (1913) 439 ministoj pereis pro eksplodo en la brita minejo Senghenydd.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Katherine Mansfield (Aŭtente: Kathleen Beauchamp, 1888-1923), la plej grava novzelanda verkistino.

15. Antaŭ 150 jaroj (1863) unuafoje dronis armea submarino (“H. L. Hunley”) kun sia tuta okpersona skipo.
Batalo de l' Popoloj che Lepsiko
16. Antaŭ 200 jaroj (1813) apud Lepsiko komenciĝis la kvartaga “Batalo de l’ popoloj”, en kiu la Napoleona armeo malvenkis al la koalicia armeo.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Egidius Lucas Maria Wensing (1913-2004), nederlanda esperantisto, diverstempe vicprezidando kaj ĝenerala sekretario de UEA.

Antaŭ 75 jaroj mortis Karl Kautsky (1854-1938), germana ekonomikisto kaj marksisto.

Eugeno de Savojo18. Antaŭ 350 jaroj naskiĝis princo Eŭgeno de Savojo (1663-1736), aŭstra militestro.

Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Andrej Bolotov (1738-1833), rusa verkisto, sciencisto kaj filozofo, kiu oficis en Kenigsbergo, kiam ĝi estis sub la Ruslanda administrado (1758-1762).

22. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Bao Dai (Ngueyn Phúc Vinh Thuy, 1913-1997), la lasta imperiestro de Vjetnamio.

24. La tago de UN.

JerofejevAntaŭ 75 jaroj naskiĝis Venedikt Jerofejev (1938-1990), rusa verkisto famiĝinta pro sia “poemo” Moskva-Petuŝki.

25. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la franca komponisto Georges Bizet (1838-1875).

28. Antaŭ 475 jaroj (1538) en Sankta Domingo estis fondita la unua universitato en Ameriko: universidad Santo Tomás de Aquino.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Li Dazhao (1888-1927), kunfondinto de Ĉina Komunista Partio.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Eros Ramazzotti (1963-), itala kantisto kaj komponisto.

Antaŭ 875 jaroj mortis Boleslavo III Kurbabuŝa (1086-1138), princo de Pollando (1107-1138).

rugha kruco29. Antaŭ 150 jaroj (1863) fondiĝis Internacia Ruĝa Kruco.

30. Antaŭ 75 jaroj la radia versio de La milito de mondoj de Herbert Wells, emisiita de CBS, kaŭzis grandan panikon en Usono.

31. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Dunga (Carlos Caetano Bledorn Verri, 1963-), brazila futbalisto, kapitano de la brazila futbala teamo gajninta la Mondpokalon en 1994.

Ĉi tiu listo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/oktobro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi