La viro kiu volis direkti

Rakonto de Jerome K. Jerome

Jrerome K JeromeMi informiĝis de homoj, kiuj devus scii – kaj mi povas kredi tion – ke en la aĝo de dek naŭ monatoj, li ploris ĉar lia avino ne permesis al li manĝigi ŝin per kulero, kaj en la aĝo de tri jaroj kaj duono oni elprenis lin lacegan el pluvo-barelo, kien li estis grimpinta por instrui ranon naĝi.

Du jarojn poste li neripareble vundis sian maldekstran okulon, montrante al kato kiel porti katidojn sen damaĝi ilin, kaj dum tiu sama periodo li estis danĝere pikita de abelo dum li portis ĝin de floro, kie liaopinie ĝi nur malŝparis sian tempon, al floro pli riĉe mieloprodukta.

Lia deziro estis ĉiam helpi aliajn. Li pasigis tutajn matenojn klarigante al maljunaj kokinoj kiel kovi ovojn, kaj rezignis pri posttagmezaj rubusaj promenoj, anstataŭe sidante hejme elŝeligante nuksojn por sia dorlotita sciuro. Antaŭ ol li havis sep jarojn, li disputis kun sia patrino pri la estrado de infanoj kaj riproĉis sian patron pro ties maniero eduki lin.

Dum la infanaĝo, nenio pli plaĉis al li ol “varti” aliajn infanojn, kaj nenio malpli plaĉis al ili. Li prenis al si tiun admonan devon komplete propravole, sen espero pri rekompenco aŭ danko. Ne gravis al li, ĉu la aliaj infanoj estis pli aĝaj ol li aŭ malpli; pli fortaj aŭ malpli; kiam ajn kaj kie ajn li trovis ilin, li komencis “varti” ilin. Iam, dum lerneja ekskurso, aŭdeblis kompatindaj krioj el fora parto de la arbaro, kaj post serĉado oni trovis lin kuŝanta sur la grundo, kaj lia kuzo (knabo duoble pli peza) sidis sur lin kaj konstante batadis lin. Savinte lin, la instruisto diris:

“Kial vi ne restas kun la etaj knaboj? Kion vi faras ĉe
li?”

“Bonvolu, sinjoro”, estis la respondo, “mi vartadis lin.”

Li “vartus” eĉ Noan, se li trovus lin.

Li estis afabla knabo kaj en la lernejo li ĉiam permesis al la tuta klaso kopii de sia tabulo – ja li kuraĝigis ilin kopii. Li celis helpi, sed ĉar liaj respondoj ĉiam estis tute malĝustaj – kun distingebla kaj neimitebla malĝusteco specifa al li – la rezulto al liaj sekvantoj estis rimarkinde malkontentiga; kaj pro la malmatureco de juneco, kio ignoras motivojn kaj juĝas nur per rezultoj, ili kutimis atendi lin ekstere kaj bategi lin.

Lia tuta energio estis dediĉata al la instruado de aliaj, lasante neniom por liaj propraj celoj. Li venigis malspertajn junulojn al sia ĉambro kaj instruis ilin boksi.

“Nun, provu bati al mi la nazon”, li diris, starante antaŭ ili en defenda pozo. “Ne timu. Batu kiel eble plej forte.”

Kaj tion ili faris. Kaj post kiam li reekregis sin post la surprizo, kaj iom malpliigis la sangadon, li klarigis al ili kiel ili faris ĝin tute malĝuste, kaj kiel facile li blokus la baton se ili nur batus lin ĝuste.

Du fojojn dum golfo li kripligis sin por pli ol semajno, montrante al novulo kiel svingi; kaj mi memoras iam dum kriketo vidi lian centran palison fali kiel keglo, dum li klarigis al la sendanto kiel irigi la pilkojn rekte. Poste li longe disputis kun la juĝisto pri la poentado de tio.

Estas sciate, ke dum ŝtorma veturo tra la Markolo, li kuris en ekscito al la komandejo por informi la kapitanon, ke li “ĵus vidis lumon du mejlojn for maldekstre”; kaj se li estas en omnibuso li kutime sidas ĉe la ŝoforo kaj atentigas lin pri la diversaj obstakloj, kiuj povus malhelpi ilian progreson.

En omnibuso komenciĝis mia propra persona konateco kun li. Mi estis sidanta malantaŭ du sinjorinoj, kiam la konduktoro venis por kolekti monon. Unu el ili donis al li sespencon, petante bileton al Piccadilly Circus, kiu kostas du pencojn.

“Ne”, diris la alia sinjorino al sia amikino, donante al la viro ŝilingon, “Mi ŝuldas al vi ses pencojn, do vi donu al mi kvar pencojn kaj mi aĉetos ambaŭ.”

La konduktoro prenis la ŝilingon, truis du dupencajn biletojn, kaj poste staris klopodante kompreni la aferon.

“Tio ĝustas”, diris la sinjorino kiu parolis laste, “donu al mia amikino kvar pencojn.”

La konduktoro faris tion.

“Nun vi donu tiujn kvar pencojn al mi.”

La amikino transdonis ilin al ŝi.

“Kaj vi”, ŝi konkludis al la konduktoro, “donu al mi ok pencojn, kaj tiam ĉio estos en ordo.”

La konduktoro donis al ŝi la ok pencojn – la sespencon ricevitan de la unua sinjorino plus pencon kaj du duonpencojn el sia propra sako – iom suspekteme, kaj foriris, grumblante pri tio, ke liaj devoj ne inkluzivis fulmokalkuladon.

“Nun”, diris la pli maljuna sinjorino al la pli juna, “mi ŝuldas al vi ŝilingon.”

Mi konsideris la incidenton finita, kiam subite ruĝvanga sinjoro sur kontraŭa seĝo ekkriis stentore:

“Hej, konduktoro! Vi trompe retenis kvar pencojn de tiuj sinjorinoj.”

“Kiu trompis kiun pri kiuj kvar pencoj?” respondis la indigna konduktoro de la supro de la ŝtuparo. “Tio estis dupenca tarifo.”

“Du pencoj du fojojn ne faras ok pencojn”, respondis la ruĝvangulo arde. “Kiom vi donas al la homo, kara sinjorino?” li demandis, parolante al la unua el la junaj sinjorinoj.

“Mi donis al li ses pencojn”, respondis la sinjorino, ekzamenante sian monujon. “Kaj poste mi donis al vi kvar pencojn”, ŝi aldonis, parolante al sia akompanantino.

“Jen multekosta dupenco”, trudis sin krud-aspekta viro sur la malantaŭa seĝo.

“Ho, tio ne eblas, kara”, respondis la alia, “ĉar mi ŝuldis al vi sespencon dekomence.”

“Sed mi donis”, persistis la unua sinjorino.

“Vi donis al mi ŝilingon”, diris la konduktoro, kiu revenis, fingromontrante akuze al la pli maljuna sinjorino.

La pli aĝa sinjorino kapjesis.

“Kaj mi donis al vi sespencon kaj du pencojn, ĉu ne?”

La sinjorino konsentis.

“Kaj mi donis al ŝi” – li montris al la pli juna sinjorino – “kvar pencojn, ĉu ne?”

“Kiujn mi donis al vi, kara, kiel vi scias”, komentis la juna sinjorino.

“Diablo prenu min, se tiu ne estas mi, kiu estis trompita je kvar pencoj”, kriis la konduktoro.

“Sed”, diris la ruĝvangulo, “la alia sinjorino donis al vi sespencon.”

“Kiun mi donis al ŝi”, respondis la konduktoro, denove indikante per la akuza fingro la maljunan sinjorinon. “Vi povas priserĉi mian saketon se vi volas. Mi ne havas ajnan sespencon.”

Ĝis nun ĉiuj forgesis, kion ili faris, kaj kontraŭdiris sin kaj unu la alian. La ruĝvangulo surprenis la taskon ĝustigi ĉion, kun la rezulto ke, antaŭ ol Piccadilly Circus estis atingita, tri pasaĝeroj ekplendis pri la malĝentila lingvaĵo de la konduktoro. La konduktoro jam vokis policanon kaj skribis la nomojn kaj adresojn de la du sinjorinoj, celante procesi kontraŭ ili pro la kvar pencoj (kiujn ili volonte pagus, sed la ruĝvangulo ne permesis tion al ili); la pli juna sinjorino konvinkiĝis, ke la pli aĝa sinjorino intencis trompi ŝin, kaj la pli aĝa sinjorino ploradis.

La ruĝvanga sinjoro kaj mi plu iris al la stacio Charing Cross. Ĉe giĉeto ni eksciis, ke ni celis la saman kvartalon, do ni iris tien kune. Li parolis pri la kvar pencoj la tutan vojon.

Ĉe mia pordo ni manpremis, kaj li afable esprimis ĝojon pri la malkovro, ke ni estis proksimaj najbaroj. Mi tute ne komprenis, kio pri mi allogis lin, ĉar li ege enuigis min, kaj mi, laŭ mia kapablo, klopodis eviti lin. Poste mi eksciis pri lia kurioza trajto, ke lin ĉarmis ĉiu, kiu ne rekte insultis lin.

Tri tagojn poste li enrompiĝis en mian kabineton neanoncite – li ŝajnis rigardi sin mia intima amiko – kaj pardonpetis, ke li ne vizitis pli frue; mi ja pardonis.

“Mi renkontis la poŝtiston survoje”, li diris, donante al mi bluan koverton, “kaj li donis al mi ĉi tion, por vi.”

Mi vidis, ke estis fakturo pri la akvoservo.

“Ni devas oponi ĉi tion”, li daŭrigis. “Tio estas por akvo ĝis la 29a de septembro. Vi ne devas pagi tion en junio.”

Mi respondis, ke la akvo-fakturo estas pagenda, kaj ne ŝajnis al mi grave, ĉu mi pagas en junio aŭ en septembro.

“Temas ne pri tio”, li respondis, “sed pri la principo. Kial vi pagu por akvo, kiun vi neniam havis? Laŭ kia rajto ili devigas vin pagi tion, kion vi ne ŝuldas?”

Li estis flua parolanto, kaj mi estis sufiĉe stulta por aŭskulti lin. Post duona horo li persvadis min, ke la demando estis ligita kun la neforpreneblaj rajtoj de la homaro, kaj ke se mi pagus tiujn dek kvar ŝilingojn kaj dek pencojn en junio anstataŭ en septembro, mi estus malinda je la privilegioj, por kiuj miaj antaŭuloj batalis, havigis ilin al mi kaj mortis.

Li diris al mi, ke la kompanio tute ne pravis, kaj incitita de li, mi eksidis kaj verkis insultan leteron al la prezidanto.

La sekretario respondis, ke pro la sinteno, kiun mi alprenis, ili devus trakti tion kiel testan kazon, kaj supozis, ke miaj advokatoj konsentus servi min miaflanke.

Kiam mi montris al li ĉi tiun leteron, li ekĝojis.

“Lasu ĝin al mi”, li diris, enpoŝigante la korespondaĵon, “kaj ni donos lecionon al ili.”

Mi lasis ĝin al li. Mia sola senkulpigo estas, ke tiam okupis min la verkado de tio, kion oni tiutempe nomis komedidramo. Mia malmulta penso-kapablo verŝajne estis absorbita de la teatraĵo.

La decido de la juĝisto iom malardigis min, sed nur pliflamigis lian fervoron. Lokaj juĝistoj, li diris, estas ventkapaj kadukuloj. Tio estis afero por pli supera juĝisto.

La sekva juĝisto estis afabla maljuna sinjoro, kaj li diris, ke konsiderante la nekontentigan vortumadon de la sub-klaŭzo, liaopinie la kompanio ne rajtas ricevi plenan kompenson de siaj kostoj, do sume mi devis pagi nur iom malpli ol kvindek pundojn, inkluzive la originalajn dek kvar kaj dek pencojn.

Poste nia amikeco velkis, sed loĝante en la sama antaŭurbo, mi neeviteble ofte vidis lin, kaj eĉ pli ofte aŭdis pri li.

Ĉe ĉiaj festoj li estis aparte rimarkebla, kaj dum tiaj okazoj li, estante en sia plej gaja humoro, estis plej timinda. Neniu pli penadis por la plezuro de aliaj, nek produktis pli kompletan malfeliĉon.

Unu kristnaskan posttagmezon dum vizito al amiko, mi trovis dek kelkajn maljunajn gesinjorojn, kiuj trotis solene ĉirkaŭ vico de seĝoj en la mezo de la salono dum Poppleton ludis la pianon. De tempo al tempo Poppleton subite ĉesis, kaj ĉiuj falis lace sur la plej proksiman seĝon*, videble ripozemaj; ĉiuj krom unu, kiu tiam mallaŭte forŝteliĝis, sekvita de enviaj rigardoj de tiuj, kiuj plu restis. Mi staris ĉe la pordo rigardante la strangan scenon. Baldaŭ eskapinta ludanto proksimiĝis al mi, kaj mi demandis lin, kion celis la ceremonio.

“Ne demandu min”, li respondis grumble. “Nur ia damna stultaĵo de Poppleton.” Kaj li aldonis akre, “Ni devos ludi taskludojn post ĉi tio.”

La servistino ankoraŭ atendis taŭgan momenton por anonci min. Mi donis al ŝi ŝilingon por ne anonci min, kaj mi eskapis nerimarkite.

Post bona vespermanĝo, li ofte proponis improvizan dancadon kaj petis helpon volvi la tapiŝojn, aŭ helpon movi la pianon al la alia flanko de la salono.

Li sciis sufiĉe multajn societajn ludojn por fondi sian propran malgrandan purgatorion. Ĝuste kiam vi estis en la mezo de interesa diskuto, aŭ en rava babilado kun bela virino, li kaptis vin per: “Venu por literaturaj konsekvencoj”, kaj tirante vin al la tablo kaj metante paperan slipon kaj krajonon antaŭ vin, li komandis vin verki priskribon de via plej ŝatata heroino en fikcio kaj kontrolis, ĉu vi plenumis ĝin.

Li neniam indulgis sin. Ĉiam estis li, kiu volontulis eskorti la maljunulinojn al la stacio, kaj kiuj neniam foriris antaŭ ol li vidis ilin sekure eniri la malĝustan vagonaron. Estis li, kiu rolludis “sovaĝajn bestojn” kun la infanoj, kaj teruris ilin ĝis plorĝemoj, kiuj daŭris la tutan nokton.

Se temis pri intencoj, li estis la plej bonkora homo en la mondo. Li neniam vizitis malsanajn homojn sen enpoŝa frandaĵo, kiu naŭzis kaj plimalsanigis ilin. Li aranĝis el sia propra poŝo jaĥtajn ekskursojn por maraj malemuloj, kaj ŝajnis rigardi iliajn sekvajn agoniojn kiel maldankemon.

Li ĝojis aranĝi geedziĝojn. Iam li planis aferojn tiel, ke la fianĉino alvenis al la altaro tri kvaronhorojn antaŭ la fianĉo, kio kaŭzis malagrablaĵojn en tago, kiu devus esti plena nur de ĝojo, kaj iam li forgesis la pastron. Sed li estis ĉiam preta konfesi, kiam li faris
eraron.

Ankaŭ dum funebroj li ĉiam aktivis, atentigante la malĝojajn parencojn, ke estis pli bone por ĉiuj, ke la kadavro mortis, kaj esprimante pian esperon, ke ili baldaŭ sekvos ĝin.

La plej ĉefa ĝojo de lia vivo, tamen, estis implikiĝi en geedzaj kvereloj de aliuloj. Neniu proksima geedza kverelo estis kompleta sen li. Li kutime eniris kiel arbitracianto kaj poste fariĝis ĉefa atestanto por la apelacianto.

Se li estus ĵurnalisto aŭ politikisto, lia mirinda kompreno de aliulaj aferoj alportus al li estimon. Lia eraro estis apliki ĝin praktike.

Tradukis el la angla Russ Williams

Pro ĉi tiu traduko Russ Williams ricevis laŭdan mencion Liro-2012 en la branĉo Traduko el la angla lingvo.

Noto

* Temas pri societaj ludoj: seĝludo (post ĉeso de muziko, oni sidiĝu sur seĝojn ĝis la lasta estas okupata), taskludo (ĉiu lote eltiru noton kun tasko), literaturaj konsekvencoj (oni verku daŭrigon aŭ simile), bestludo (oni imitu bestan konduton aŭ/kaj blekadon).

Ĉi tiu rakonto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Represo plena aŭ parta malpermesata sen la konsento de la organizanto de Liro kaj de la tradukintoj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La viro kiu volis direkti

  1. Lee Miller diras:

    Mi konsentas kun Cindy McKee, kaj pri la bona traduko, kaj pri Kunzli.

    Cetere, ĉu s-ro Kunzli entute komprenas ion pri aliaj homoj, mi tre dubas.

  2. A. Künzli diras:

    Ho, kia stulta komento – mi nenion diros, char mi tute ne legos tiun tradukon kiu tute ne interesas min.

    Cetere, chu s-ino Cindy entute komprenas ion pri literaturo, mi tre dubas.

  3. Cindy McKee diras:

    Mi tre ĝuis tion! Bonega, flua traduko.
    Ĉio, kion diros Kunzli pri la traduko malpravos, mi antaŭdiras.

Respondi