Vladimir Putin – la plej influa terano

PutinHieraŭ, la 30an de oktobro 2013 la prestiĝa usona revuo Forbes prezentis novan version de sia listo de la plej influaj personoj en la mondo.

Ĉi-foje la unua en la listo estas la 61-jara Ruslanda prezidento Vladimir Putin. Li iĝis la plej influa teranto pro sia agado enlanda kaj pro la sukcesoj en diplomatio. Estis ĝuste Putin, kiu trovis la kompromisan solvon de la Siria problemo kaj evitigis eksteran invadon en ĉi tiun landon. La decidon de Forbes influis ankaŭ tio, ke Putin solvis la aferon Snowden, kiu kaŭzis multajn problemojn por la Usonaj sekretservoj kaj por tiuj ŝtatoj, al kies gvidantojn Joseph Snowden turnis sin por subteno.

Sub la kontrolo de Vladimir Putin plu restas grandega nuklea armilaro, voĉo de la Sekureckonsilio de UN kaj grandaj rezervoj de gaso kaj nafto. Putin plu gvidos Ruslandon ankoraŭ dum pli ol kvar jaroj kaj povos poste kandidatiĝi por plia sesjara prezidenteco.
Obama
La 52-jara Usona prezidento Barack Obama sinkis el la pasintjara unua loko al la dua ĉefe pro tio, ke ĉi-aŭtune li ne sukcesis konvinki la kongreson (la Usonan parlamenton) pri sia financa plano: rezulte multaj ŝtataj instancoj restis sen financo kaj ne funkciis dum du semajnoj. Tamen Obama plu gvidas la plej potencan ekonomian kaj militfortan regnon en la mondo.
Xi Jinping
La trian lokon en la listo de Forbes havas la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidento de Ĉinio, 60-jara Xi Jinping.

Sekvas en la listo: (4) Papo Francisko, (5) Germania kanceliero Angela Merkel (la plej influa virino en la mondo), (6) fondinto kaj direktorarestro de “Microsoft” Bill Gates, (7) prezidanto de la Usona federacia financa rezervo Ben S. Bernanke, (8) Saud-Arabia reĝo Abdullah bin Abdul Aziz, (9) prezidanto de la Eŭropa centra banko Mario Draghi kaj (10) Michael Duke – direktoro de la giganta venda kompanio Wal-Mart Stores.

En la listo estas 72 politikistoj, financistoj, entreprenistoj kaj sociaj agantoj (unu persono por 100 mil teranoj). La ranglisto estas ĉiujare kompilata surbaze de pluraj kriterioj, inter kiuj estas la nombro de influataj homoj, kontrolata aŭ administrata financo, kaj la aktiveco de la uzado de la potenco.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/forbes-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

12 Responses to Vladimir Putin – la plej influa terano

  1. A. Künzli diras:

    Jen grafika mapo pri la radiuso de la rusaj raketoj kaj la celoj kiujn ili povas atingi – ne nur en la baltaj ŝtatoj, kiuj estas en principo aparte minacataj de Ruslando, en Pollando kaj en okcidenta Eŭropo – sed ankaŭ en Ukrainio, kiu estas speciala objekto de agresema ĉantaĝo flanke de la Kremlo nuntempe.

    http://www.welt.de/politik/ausland/article123034547/Putin-rueckt-Raketen-naeher-an-Deutschland-heran.html

  2. A. Künzli diras:

    SEKRETA STARIGO DE ATOMKAPABLAJ RAKETOJ EN LA KALININGRADA REGIONO CHAGRENAS KAJ MALTRANKVILIGAS POLLANDON KAJ LITOVION

    Putin realigis la “promeson”, kiun li faris antau du jaroj: li starigis la raketojn, kiuj povas porti atombombojn, en la kaliningrada regiono. Lau la rusa gazetaro la ministerio pri defendo nerekte konfimis la sekretan starigon de tiuj raketoj Iskander-M (Nato Code: SS-26 Stone). Shajnas, ke la la raketoj estis starigitaj tie antau duona jaro.

    La pola kaj litova registaroj estas chagrenitaj kaj maltrankviligitaj. La pola registaro planas diskuti la aferon kun NATO, kaj la litova ministro pri defendo avertis, ke tiuj raketoj kauzas timon en la tuta balta regiono.

    Unuafoje tiuj raketoj estis utiligitaj en la milito de Putin kontrau Kartvelio en la jaro 2008.

    Chi-rilata artikolo (germaningva):

    http://www.spiegel.de/politik/ausland/russische-iskander-raketen-in-kaliningrad-veraergern-polen-und-litauen-a-939430.html

  3. A. Künzli diras:

    Lau tiuj chi subaj informoj Putin realigis sian minacon kaj poziciigis raketojn apud la okcidenta limo de Ruslando proksime de la baltaj shtatoj kaj Pollando, en la Kaliningrada distrikto, kiuj estas direktitaj kontrau la Okcidento.

    http://www.bild.de/politik/ausland/nuklearwaffe/putin-stationiert-raketen-fuer-atomsprengkoepfe-nahe-polnischer-grenze-33848846.bild.html

    http://www.spiegel.de/politik/ausland/streit-um-raketenschild-russland-stationiert-abwehrraketen-an-nato-grenze-a-802294.html

    NATO akre kritikis tiun novan fifaron de la ruslanda shtatetro, kiu lastatempe fifamighis chefe pro diversaj provokoj kontrau Europo kaj la Okcidento, tiel ke en la Okcidento oni komencis paroli pri nova Malvarma Milito.

    Kie estas la palavraj Esperanto-pacamantoj, kiuj eventuale povus protesti kontrau tiu plej nova provoko de Putin? Kiel mi pritaksas la e-istoj, ili vershajne ech subtenas lin kaj liajn intencojn.

  4. Grigorij Arosev diras:

    Putin devas sufere morti pro la kancero de la testikoj.
    Dankon pro la atento.

  5. A. Künzli diras:

    Bedaurinde, Ruslando nenion lernis el la historio. La tuta koncepto de Putin, ke Ruslando devos farighi denove grava mondpotenco kaj kritikantoj devas esti silentigitaj (kun la helpo de tiu terura reakcia eklezio, kiu estas totale misuzata de Putin), estas eksmoda kaj ridinda. Se Ruslando ne havus la atombombon kaj la gason, kiun ghi povas vendi multekoste, ghi havus nenion kaj estus vasta dezerto. Shajnas, ke ghuste en tiu chi punkto trovighas la “historia psika minuskomplekso” de la rusa nacio, pri kiu la okcidentaj historiistoj tiom ofte skribis, kaj kiu en eksterlando estas perceptata kiel mizera popolo gvidata de la mafio, kiu akapris chujn gravajn resursojn de la lando kaj vaste kaj sisteme subpremas la civilsocion, por ke la potenco de tiu mafio ne estu endagherigita.

    Mi tre bedauras, ke La Balta Ondo faras propagandon por tiu mafio, dum la esperantistaro silentas, same kiel la Esperanto-movado chiam silentis kiam temis pri la lezado de la homaj rajtoj, praktike en chiuj landoj.

  6. alonso soso diras:

    Mi venis al la Balta Ondo antaux nelonge kaj pensis ke gxi estas leginda magazino, sed post tiu artikelo mi dubas pri tio. Aliaflanke profunda komentoj ankaux eblas. Dankon A. Kuenzli.

  7. A. Künzli diras:

    Gundjaev alias Kiril I., kiu donis iun altan premion al Putin, devus konscii pri la militkrimoj de la kremlestro, ekzemple la genocido kontrau la chechena popolo kaj la milito kontrau Kartvelio kaj ke li vaste kaj sisteme subpremas la civilsocion kaj la homajn rajtojn en Ruslando. Tio shajne ne malhelpas, ke Putin estas konsiderata de la rusoj kiel kvazau-pacnobelpremiito. Kia nauzo! Oni devas chiutage vomi senchese, kiam oni legas la novajhojn pri la heroaj faroj de la ruslanda shtatestro.

    Shajnas ke la diversaj hitleroj kaj stalinoj chiam estis admirataj de siaj komplicoj kaj koterianoj, dum la veraj pacapostoloj estis ignoritaj, persekutitaj, malliberigitaj kaj ech mortigitaj. Ankau en Ruslando. Oni povas nur esperi, ke la honesta kaj demokratia parto de la mondo ne kredas tiujn fabelojn produktitajn de la rusa propagando.

    http://www.bild.de/bildlive/2013/19-putin-33258962.bild.html

  8. Andrej Peĉënkin diras:

    Ĉu indas tro atenti la falsigistojn el Forbes kiuj opinias ke per indiki la plejan “influulon” liste kun aliaj fiuloj oni montros al ni ke ni “influatu”, do obeu la manipuladon. Nu, eĉ se la “plej influa”, kio do? Li volas rekrei imperion kaj evidente estri tie, pensante ke li havos en-imperi-ulojn pluaj sklavoj kiaj li opinias nin esti. Apenaŭ. Putin estas priridinda neniulo mem manipulata sed megalomaniece kaj mem-trompatece sin konsideranta mondsavanto. Persono kiu mensogas, trompas, ŝtelas kaj humiligas ktp, neeviteble trovos sian laŭan lokon. Ve, dum tro multaj dormas, tio prenos pli longan tempon ol oni dezirus. Kaj la pago por ĉio estos egega.

  9. A. Künzli diras:

    Cetere, en la titolo estas eraro: Devus esti “la plej influa tirano”.

  10. A. Künzli diras:

    PS Eĉ pli groteska estas la rezulto, ke Dmitrij Medvedev, kiu tamen oficas kiel ĉefministro de Ruslando, ricevis nur la 53an pozicion.

    http://www.forbes.com/powerful-people/list/

    Kio estas interpretebla tiel, ke ĉefministroj en Ruslando havas malgrandan potencon, almenaŭ tiaj kiel Dmitrij Medvedev. En la kazo de Medvedev certe temas pri baze malforta figuro. Eĉ se li faras pli simpatian impreson, sed tio estas nur trompo. Verŝajne temas nur pri la “pli afabla Putino”, ekstere. Li ja subtenas la saman politikon de sia “mentoro” (eble kun iuj nuancoj). Ke li daŭre estas ĉefministro, iom mirigis la mondon, kiu spekulativis pri tio, ke la Putino ekspedos lin en la dezerton kaj kiu neniam “pardonos” al li, ke li akceptis ludi la groteskan prezidentan interŝanĝan farsludon kun la Putino. Do, li funkciis/as nur kiel “utila idioto”. Ĉiukaze, la potencon en Ruslando ne havas la ministraro (krom eble unuopaj homoj, kiel Ŝojgu), kiuj funkcias nur kiel pupoj kaj marionetoj de la administracio de la prezidento, kiu havas la realan povon en la landon, krom la FSB nature, kaj iom la eklezio, sur la morala nivelo, kiu ludas kiel ĉiam la rolon de la komplico de la Kremlo.

    Ĉar mankas demokratio en Ruslando (kiun oni tie eĉ cinike diskreditis kaj kvazaŭ abolis kiel stultan, danĝeran kaj nenecesan importaĵon de la Okcidento, kiu “celas detrui Ruslandon”), mankas ankaŭ travideblaj strukturoj en la politika sistemo de Ruslando mem. Tiu sistemo estas vendita de la Kremlo al la rusoj kiel la “specifa rusa vojo”, kiuj verŝajne grandparte kredas tion, pro malhavo de alternativaj knsideroj. Krom por kanajlaj ŝtatoj, tiu profunde korupta sistemo ne povas esti alloga por aliaj landoj kaj civilizoj. Pro tio, Ruslando devas esti nomita la anti-civilizo en si mem (germane: schlechthin). Kiom da tempo tiu siteno ankoraŭ ekzistos, neniu povas scii. Persone, mi fidas la prognozon de la rusa verkisto Vladimir Vojnoviĉ, kiun li pentris en sia romano “Moskvo 2042”. Sed ŝajnas, ke kun la regado de la Putino tiu prognozo efektiviĝis jam nun.

    Probable Ruslando ne komencos militi kontraŭ la Okcidento, sed samtempe estas esence grave, ke la defenda arsenalo de la Okcidento restos nekonkurencebla, por povi bridi la arogantecon kaj agresemon de kanajlaj ŝtatoj, kiuj de tempo al tempo devas esti disciplinitaj.

  11. A. Künzli diras:

    La prezento de la Putino kiel pacanĝelo estas ne nur ekstreme naŭza faro sed ankaŭ unu el la plej absurdaj spektakloj de la aktuala publico. Putin nenion esencan faris por la paco en Sirio, kie la milito daŭras. Putin plu liveras abunde kaj amase armilojn al Asad kaj daŭre malhelpas, per sia vetoo en UN, ke internacia paca solvo povu esti trovita favore al milionoj da homoj, kiuj suferas en tiu lando. En la svisa radio oni hodiaŭ povis ekscii la novaĵon, ke la produktejoj por venena gaso estas intertempe detruitaj en Sirio. Tio certe ne estas la merito de la Putino, kiu nur bojkotas ĉiujn intencojn de la Okcidento kaj de UNO kaj fanfaronas, ke li bridis la atakoplanojn de Obama, kiun la rusoj klopodis diskrediti kiel nobelpremiiton por paco. Kontraŭ la atako per vevena gaso, kiu okazis antaŭ kelkaj monatoj kontraŭ civiluloj en Sirio, la Putino silentis kaj nenion entreprenis. Verŝajne li eĉ ĝojis pri tio.

    La kazo Snowden estis misuzita de la Kremlo por la propra propagando kaj por damaĝi la reputacion de Usono. Ĉi tiu stulta Snowden, kiu nun mem estas kaptita en Ruslando, kiun li povus forlasi nur kaŝe, por ne esti tuj arestita de la usonanoj, espereble intertempe rimarkis, kian perversan ludon oni ludas kun li.

    Kion tiu Putino ankoraŭ faris en aliaj okazoj, kiuj estas kompreneble prisilentitaj de la Balta Ondo, estas de multaj jaroj dokumentatite detale ĉi tie:

    http://www.osteuropa.ch (Retestro estas Andreas Künzli, Berno, Svislando)

    Per sia monopolisma influo la Putino certe sukcesis subpremi la civilsocion en Ruslando, persekutante ĉiujn opoziciulojn, kiuj povus fariĝi danĝera por li (Hodorkovskij, Navalnyj, Pussy Riot k.a.). En tiu “atingo” la germana verkistino Herta Müller vidas la sukcesan kreadon de etoso de la timo, kiu nuntempe regas en Ruslando, simile kiel en la tempo de Sovetunio, kiam la komunistoj sufokis la tutan vivon en tiu lando. Se la Putino regos la landon ĝis 2024, tio estas la afero de la rusa popolo. Kiel vaste konate, Putin estis “elektita” surbaze de manipulitaj kaj falsitaj balotoj de popolo, kiu ne havis realajn politikajn alternativojn. Mi ne kredas, ke tiu prezidanto faris, as kaj os ion bonan por tiu popolo, krom plenigi la vendejojn, kies varoj estas aĉetitaj dank´ al la mono gajnita el la vendo de gaso. Ion alian Ruslando ne produktas, kio povus interesi alilandajn aĉetantojn (nature krom iuj armiloj por kanajlaj ŝtatoj). Esence Ruslando restis mizera lando, kie la plimulto de la homoj vegetas kiel malriĉuloj kun kelkcent dolaroj monate en la poŝo (kiujn multaj homoj grandparte elspezas por alkoholaj trinkaĵoj). Putin nenion faris por plibonigi tiun staton, dum li mem fariĝas pli kaj pli riĉa. Ne estus mirige, se Putin lanĉus novan militon kontraŭ Ĉeĉenio aŭ Kartvelio, eble eĉ kontraŭ aliaj landoj, se li PERSONE kredas tion necesa, ĉar la tutan eksterlandon tiu paranoja ŝtatestro konsideras kiel malamikan zonon. Do, kulpas la ruslanda popolo mem, kiu helpis, ke tiu sinistra figuro povis fariĝi tiom potenca – kaj aperi sur la unua pozicio de Forbes. Pro tio oni povas kaj devas nur senĉesi vomi. Ĉi tiu Forbes-listo ilustras, ke ĉefe negativaj politikistoj influas kaj stiras la mondon.

    Eble la rusoj opinias, ke la Putino estas bona homo. Bedaŭrinde ili trompas sin mem, ĉar la konkludoj pri la Putino estas, ke li estas esence kaj baze malbona homo.

Respondi