Postprezidaj meditoj

Probal DasguptaLa Asocio

Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj. Fine de la UK en 2007 Ranieri Clerici, daŭrige al delonga okupiĝo de la asocio, proponis al la estraro kernan tagorderon: “UEA rigore formulu prilingvan homan rajton, UN-iniciate prisekveblan ĉe ĉiuj ŝtatoj; kaj ligu al la esperantismo la strebadon por la akceptigo de tiu rajto”. Apud la multe gurdita epokfareco de la interreto, tiu tagordero motivis la ĝenevan simpozion en 2008 kaj la ŝtupaltigon de partoprenado en UN-organizoj kaj ALTE ligitan kun la nomoj Blonstein, Keller, Kováts, Maradan. La tagordero Clerici reliefas en la strategia laborplano nun efektivigata.

La kontinentaj devenoj gravetis nur dum la tokia Nitobe-simpozio, kiam japana membro de la spektantaro pasie deklaris al la ensalonaj eŭrop/amerikanoj, “La historio estintus malsama, se la latina estus skribata per ĉinaj ideogramoj”. Reage al li, lia samkontinentano, prezidonta la asocion, kaptis mikrofonon kaj aforismis, “Bonvolu rimarki, ke finfine Esperanto ja estas la latina skribata per ĉinaj ideogramoj”, tiel reformulante klasikan hipotezon de Piron. Tamen ne tiaj detaloj movas la movadon; la eventuala surpodia plusvaloro de iu prezidanto estas kremo sur aliloke bakitaj kukoj. Gravas la organizaĵo. Bonvene tenas ĝin enfokuse ĝia nuna estraro.

La Komunumo

Tamen ne nur tiu ĉi organizaĵo mastrumas la komunumon. Nian movadon markas multe pli da interorganiza kontinueco, ol la publiko rimarkas. Ekde Rejkjaviko 1977, la tuta komunumo refasonas la kernajn celojn de sia ekzistado kaj impetado. Tial ni faras esplorojn kongruajn kun la scienca seriozeco. Tial ni romane kaj aliĝenre revizitas niajn biografiojn kaj la potencialojn de senpera dialogado inter la diverstipaj individuoj formiĝintaj en la Esperanta komunumo.

El tia kirlado fontis interalie la agnostikismo Jordan-Cole-Dasgupta kovita dum NASK en 1978; ni tri frukte kunmetis vidpunkton skeptikan pri la lapenismo kaj iuj tepidaj postskriboj suplementintaj ĝin. Mi mem trafis plu kovi tiudirektajn komprenojn kun diverskonsista amikaro vidalvide kaj koresponde. La rezulton sintezas mia verko Loĝi en homaj lingvoj (Novjorko: Mondial, 2011). Miaj konversacipartneroj evidente ne estas la solaj rekonceptantoj: en la Esperanta komunumo vibre sonas kaj resonas malsamegaj memkomprenoj, lingvistikoj, poetikoj. Tiun diversecon esprimas diversampleksaj organizaĵoj. El ili UEA, SAT, la Esperanta Civito kaj MAS foje identigas sin kiel tegmentajn. Tamen ankaŭ TEJO, ILEI, la Akademio de Esperanto kaj ESF tegmente resumas vivadojn kaj opiniadojn (ĉi tiu aludo al Ribillard ne bezonas vian atenton, se vi ne kaptis ĝin). Interpersonaj agordiĝoj por ebligi komunajn laborojn trans instituciaj limoj, foje en subvenciataj projektoj, pli kaj pli karakterizas la hodiaŭan komunumon.

La Entrepreno Esperanto

Preter la diverseco de voĉoj, ni rimarku ankaŭ fundamentan renovigon de la entrepreno, kiu nin ĉiujn kunligas. Niaj pioniroj pretis celi, ke la naci-ŝtatoj en siaj edukejoj kaj komunikejoj adoptu Esperanton kiel ĉefan interlandan lingvon; tiuepoke eĉ niaj taktikaj desubistoj rigardis la popolanojn kiel premgrupon laborontan por la sama strategia celo. Hodiaŭ ni rekomprenas, kiastile do ni intervenu sur diversaj podioj historiaj sed ne ŝtataj. Mia verko Loĝi en homaj lingvoj proponas, ke nia komunumo ne nur kibicu pri la ŝtatoj, sed sin engaĝu senpere en la historia sfero – rekte alirante kaj refasonante la principan ilaron, per kiu la homoj serioze komprenas siajn lingvanecojn kaj tradukemojn.

Ĉi-epoke laŭ mi ni plej bezonas postlapenan reanalizon de nia rilato al la sinsekvaj lingvistikoj. Provizore akceptu, mi petas, la ideon ke la historia lingvistiko – specifa reago al la konatiĝo de Eŭropo kun la sanskrita lingvo kaj la lingvoteoria tradicio de Panini ĝis Bhartrihari – leviĝis lige kun la romantikisma “etna” kompreno de “la popoloj”, kaj ke post tiu “etnopa-diakrona” epoko ni eniris “naciopan-strukturan” epokon en la lingvistiko. Laŭ tiu dismeto, la aktuala lingvoscienco kaj la postmodernaj iniciatoj – grave rekomprenendaj lige kun la demokratiiga figuro Bhartrihari fine de la paninia tradicio, sed tio estas tagordero ne jam digestita en niaj medioj – rilatas ne nur al kolektivoj sed unuavice al la rajtanta homo unuopa, kiu sin identigas sub diversaj rubrikoj sen foroferi la individuecon. Lige kun tiu rekompreno, niaj diversterenaj lingvemuloj – en kaj ekster Esperantujo, sed laŭeble la esperantujanoj ludu gvidan rolon – devas laŭ siaj cirkonstancoj renovigi la rilaton inter la lingvistiko, la beletristiko kaj la arto ĝenerale. Mi pensas pri la emfazo de William Auld pri la parenceco inter la lingvoj kaj “aliaj artoj”. La scienco estas nur parto de nia repertuaro.

Multaj ligas la Esperantan entreprenon kun la klerismo – do, kun la elano de la dekokajarcenta Eŭropo. Tamen la lumecon de la epoko makulis kolizioj inter imperiestroj kaj imperiatoj. Ne surbaze de la klerismo ni povas hodiaŭ refari la scenejon, mi pensas. Prefere ni fasonu modelon renesancan, universaleman, ĝisoste demokratiaman. Kreaj renkontiĝoj povos kreski, se ĉiuj kultivos propralokajn, proprasektorajn renesancojn kaj refadenos al malnovaj aŭ loke gravaj renesancoj.

Tia kultivado evidente devos esti multvoĉa. Ĉi-konekse mi reatentigas vin pri la graveco de la Projekto Vizaĝoj. Tiu kontribueto mia – akceptita en la nuna strategia laborplano, dankon – ne nur reliefigas la voĉdiversecon de la Esperanta komunumo. Ĝi ankaŭ subkomprenigas, ke ni ĉiuj havas la devon diversnuancigi nian aŭskultadon. La Vizaĝojn mi komprenas kiel figurojn, ĉe kiuj renkontiĝadas la Esperanta entrepreno kaj diversaj aliaj kontribuadoj al la homa historio. Aldoni plusan vervon al tiu renkontiĝado miakomprene bezonas fariĝi unu el la gravaj prioritatoj en nia komuna entrepreno – por plikomunigi ĝin.

Probal Dasgupta

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/dasgupta/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Postprezidaj meditoj

  1. A. Künzli diras:

    Por MONATO la intelekta nivelo sufichus. Homo kiel PD estas sufiche inteligenta, klera kaj informita pri temoj, kiuj koncernas lian landon kaj kiujn mi supre menciis. La problemo de tiuj homoj estas la manko de intereso, la manko de kuragho (esprimi sian personan politikan vidpunkton, kvankam PD lau mia scio ja estas au estis politike aktiva persono, por la bengalaj KP) kaj ilia limigita penshorizonto, kio estas granda problemo en la universitata akademia mondo ghenerale, kie umas amaso de akademiaj au eburturaj idiotoj, kaj psikopatoj. Tiu chi problemo estis la chefa kialo kiam mi forlasis la universitaton post mia diplomigho en 1992. Kiam dudek jarojn poste mi rekontaktis la universitatajn mediojn (por proponi disertacion pri interlingvistika temo), mi devis konstati kun hororo, ke la samaj eburturaj idiotoj kaj psikopatoj tie daure ekzistas. La situacio ech akrighis, lau mi. Dum en mia tempo ekzistis ankorau veraj personecoj kiel profesoroj kun multaj diversaj personaj intelektaj interesoj, nuntempe mi observas, ke la plimulto shajne konsistas el duonkretenoj kaj tedaj teknokratoj, kies interesoj limighas al kelkaj specialaj temoj, dum por chio cetera ili sentas sin malkompetentaj (ech ene de la sama scienca brancho).

    Ech se mi ne estas profesia politologo (sed nur studis historion, slavistikon kaj internacian juron), ekzemple, mi senprobleme kaj sufiche kompetente povus verki artikolojn ankau pri politikaj temoj, ne nur svisaj, por revuo kiel MONATO, kie chefe amatoroj kunlaboras.

    Do, la argumenton pri kompetenteco mi povas nur parte akcepti. Ofte tiu averto servas kiel preteksto por ion ne devi fari.

    Do, mi esperas, ke vi komprenis, kion mi celis diri.

  2. José Mário Marques diras:

    La similecon al sxafoj – mi forgesis aldoni – estis sugestita de Andy mem. Ecx sxafoj vivas en gregoj, kaj estas multe pli facile al individuo supervivi la dangxerojn ecx la plej mortigajn, se ili vivas grege, kiel fisxoj, sxafoj, kaproj kaj bovoj.

    Kaj sviso devus scii cxion pri gregoj. Tamen kial Andy volas nepre melki lakton el bovo aux boko? Estas malsagxe, kiel li povas lerni el siaj propraj samlandanoj. El lingv(ik)a ekspertizulo kiel PD, oni povas pretendi nur verkojn priajn, kiel mi komence jam asertis.

  3. José Mário Marques diras:

    Estas sensence pretendi ke PD verku en primovada instanco, kiaj la Ondo de Esperanto kaj la Balta Ondo pri la temoj indikitaj de nia disidento, antauxe pli konata kiel ekspertizo pri sovetiaj disidentoj (li certe prisauxdadas!).

    Por tio, unue PD devus kompetenti pri la temoj de li postulataj, dum sxajnas al mi ke lia kompetento,kiel universitata profesoro, direktigxas al pli abstraktaj temoj, cxu Andy volu, cxu ne.

    Se li kompetentus pri tiuj temoj li ja devus preferinde priverki kaj publikigi en Bharato mem, kie li tutcerte trovus atentan legantaron, cxefe se li sukcesus prezenti solvojn por tiaj gravaj problemoj de lia lando.
    Tamen ne tie cxi.

    Mi konfesas, ke mi sxatus legi en Esperanto aux en iu ajn alia lingvo de mi regata, ne pri tiuj temoj indikitaj de Andy, tamen pri aliaj multe pli interesaj, kiaj:

    a)la fakto ke Hindio (Bharato, Bangladesxo kaj Pakistano) estis la dua plej ricxa lando en la mondo (post Cxinio) kaj havis sian ricxecon pumpitan dum preskaux du jarcentoj fare de la fifama Orient-Hindia Komerckompanio, per sistema detruo de la tuta enlanda ekonomio favore el Anglujo;

    b) la giganta ricxeco de iom pli ol 32 milionoj da homoj, kiuj akaparas pli ol 42% de la monda ricxeco, laux la Banko Crédit Suisse;

    b) pri la stato de senlaboreco de milionoj de euxropanoj pro la krizo gxuste kauxzata de la monavido de tiu kelkmiliono da (mal)felicxuloj;

    c) pri la akrigxanta konflikto inter la tri pli fortaj centraj ekonomioj de la Euxropa Unio (Germanujo cxekape) kaj la periferiaj landoj (pig-oj?) Portugalujo, Irlando kaj Grekujo, al kiuj jam delonge aldonigxis Hispanujo, Italujo (eble same malpuraj?) kaj la purega vikinga aria Islando, kiuj ne sukcesas elturnigxi el la ekonomia euxromarcxo en kiu ili estis volonte (cxu?) metis sin.

    d) kaj, parolante pri malpureco, mi ankaux volonte legus pri la malpureco de difinitaj urboj kaj regionoj en difinita euxopa lando kaj pri la financa ruinigxo de la antauxe gravaj usonaj urboj Cxikago kaj Detrojto kaj praktike kompleta kolapso de la urbaj plej gravaj servoj (Cxu nova, nun nordamerika, Bengalujo?

    Eble Monato povus malfermi siajn foliojn al tiaj interesaj artikoloj. Andy mem povus verki ilin, pro liaj multtalentaj kapabloj kaj arda deziro verki – nur por ekstera publiko, kiel li jxus asertis en Libera Folio – en Esperanto, pri temoj gravaj, ne pri etlingvaj diletantajxoj, escepte se temas pri la laux li definitiva kaj senkondicxa (tutcerte de li dezirata) fiasko de Esperanto kaj de la Esperanto-Movado, surbaze de la pseuxdoauxtoritataj fatalismaj asertoj de iuj Svisaj Profetoj, teoriumantoj de iaspeca Darvina lingva kaj movada malevoluo. Hodler kaj Privat tutcerte volvas sin en siaj tomboj. Kia honto!

    Iu alia multe pli forta kaj dangxera ankaux deziris tiun fiaskon, dum fiaskis lia fanfarone antauxanoncita Jarmila III-a Regno, kiu ne sukcesis transvivi jarcentkvaronon, dum Esperanto kaj la Esperanto-Movado ekpasxis la III-an Jarmilon, malgraux li kaj malgraux multaj aliaj, kiuj kasxe aux subkasxe cxion faris kaj faras por bremsi la evoluon kaj kreskon de nia lingvo kaj movado, kun la senhonta helpo de alpaj kaj cxirkauxalpaj (tamen talpaj) lupoj, kiuj similaj al sxakaloj, jam delonge snifas cxiumomente por vidi cxu la la lasta kadavro de la grego ekputros por frandi la restajxojn (Ili ja pensas nur pri malpurajxoj), dum la grego malgraux cxio sukcesas transvivi sinsekvajn vintrojn, cxar cxu Andy volu, cxu ne, post cxiu vintro sekvas printempo.

    Oni ne povas allasi senresponde tiujn mallojalajn, do perfidajn atakojn al Esperanto kaj Esperanto-Movado kiu celas ilian diskreditigon kaj lancxon de duboj en la mensoj de la Esperanto-aktivuloj por ke tiuj perdu la kuragxon kaj intereson okupigxi pri la Movado kaj entute pri Esperanto, kaj bedauxrinde multaj lasas sin kaptigxi en la masxoj de tiu damninda reto.

    Esperantistoj similas ne al sxafoj, kiel sugestis aliloke cxi tie, sed al fisxoj, kiuj se pro eventuala sekeco mortas, sukcesas reproduktigxi kiam novaj pluvoj alvenas, aux al la arboj de mia regiono kiuj perdas cxiujn foliojn dum sekeco, sed tuj plenfoliigxas kaj ekfrutas, kiam la pluvoj revenas.

    Feniksa lingvo kaj movado, kara Andy.

  4. A. Künzli diras:

    Mi ghojas, ke vi pensis pri mi :-)))))

    Prefere PD verku artikolojn pri praktikaj kaj aktualaj temoj, ekzemple pri la inflacio de la hindia rupio, la malpureco en hindiaj urbegoj, la giganta malricheco de unu miliardo da homoj, la konflikto kun Pakistano kaj la atombomba programo de la novdelhia registaro. Kaj proponu praktikajn solvojn. En Esperanto. Tio havus pli da senco ol fantazii pri ia renesanco de, kun au per Esperanto, kiu neniam okazos.

  5. Valdas Banaitis diras:

    Mi memoras la sloganon de la prezidinto pri impeto per interreto. Nu, la interreto forimpetis,dum ni surloke tretis. Kvannkam estis fondita diskutlisto de litovaj GE-esperantistoj kun 189 membroj, neniu diskutas, neniu komentas,nur Kuenzli disidentas.

Respondi