ARKONES: Oni ne povas kabei…

Arkones

Kiam al Martin Wiese aliĝis Bertilo Wennergren, antaŭ la arkonesanoj aperis “Persone du-trione”, kaj mankis nur Anders Grop ĝis la kompleta “Persone”. (Foto: Andrzej Sochacki)

Saluton… Finfine Vi venas… mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ne vidis vin ĉi tie. Saluton, tre agrable ekkoni vin! – ĉiuj ĵus venintaj homoj aŭdis tiajn bonvenojn la 20an de septembro en la longa koridoro de la Fervojista Kulturdomo en Poznano. Tie malgravis, ĉu oni estas nova esperantisto, kiu apenaŭ komencis verdan aventuron, ne konante la etoson de Esperantaj renkontiĝoj, ĉu malnova amiko, kiu konas ĉiujn kaj estas de ĉiuj atendita, ĉu eĉ stelulo, kiu ludos, kantos, gvidos ludojn aŭ prelegos dum tiu unika semajnfino. Ne ekzistas simila renkontiĝo: ARKONES havas unikan etoson, unikajn celojn kaj, laŭ mi, ĝi plej taŭgas por la unua renkontiĝo. Kial?

Ducento da personoj en la aĝo de 5- ĝis eble 90 jaroj ebligas trovi grupon al kiu oni apartenas kaj samtempe permesas senti unuecon – la ege maloftan impreson, ke ne plu gravas, kiu vi estas, vi apartenas al la loko al kiu vi volas partopreni, ĉar ĝi estas taŭga, bela kaj interesa. Kiu ne volas aparteni al la grupo de talentuloj?
Arkones (Foto: Andrzej Sochacki)
ARKONES montras la plej montrendan flankon de Esperantujo: nian kulturon. 21 prelegoj donis ĉi-foje la bildon de la komunumo, kiu konsistas el kaj prenas elementojn de multaj landoj kaj tradicioj. Prenas, kompreneble, la plejbonaĵojn! Portretoj de famaj esperantistoj pruvis, kiel interese Esperanto povas ŝanĝi la vivon; rakontoj pri la juda artistino Vera Gran, klezmera muziko, religio Oomoto, novdruidoj kaj eĉ bovina lakto montris la buntecon kaj diversecon de esperantistaj interesoj.

Arkones-29La organizantoj ankaŭ prizorgas esperantistojn, kiuj volus ekscii pli pri la Esperantaj movado kaj kulturo. Pro tio ne mankis prelegoj pri la nova teamo de UEA, volontula laborado de doktoroj-klaŭnoj, lingvoinstruado kaj multaj pliaj. La du libroservoj donis la eblecon legi, kion oni ne povas spekti aŭ alimaniere sperti en Fervojista Kulturdomo.

En Poznanon ĉiujare venas por la antaŭlasta septembra semajnfino artistoj, kaj pro tio tuttempe daŭras koncertoj aŭ spektakloj, kaj sur la muroj en koridoro (ĉiam plena da homoj, kiuj diboĉas, marĉandas kaj klaĉas en la longa koridoro) pendas artaj afiŝoj. Anjo Amika koncerte malfermis la renkontiĝon, koncertis la dueto ĴeLe, kaj Jarlo Martelmonto fermis la Konfrontojn per sia spektaklo Ma ma ma. Ili prezentiĝis ankaŭ pasintjare, sed ĉi-jare okazis ankaŭ koncerto de la fama “Persono” Martin Wiese kun kantoj novaj kaj klasikaj kaj koncerto de klezmera muziko.

Jarlo Martelmonto

Jarlo Martelmonto estas verŝajne la plej ofta eksterlanda artisto en ARKONES. Ankaŭ ĉi-septembre la sveda poeto venis al Poznano kun sia nova spektaklo, kiun li surscenigis helpe de internacia teamo. (Foto: Andrzej Sochacki)

La organiza teamo ne forgesis pri tiuj, kiuj volas pli aktivan amuziĝon. Oni povis ludi preskaŭ tuttempe diversajn ludojn. Nur Risko kaj pasis la temp’ estis en la programo, sed mi vidis kelkajn aliajn. Jakub Rebelski ĉiĉeronis tra Poznano tri grupojn, kaj la urbestraro faciligis tion, anoncinte semajnon sen biletoj.

Ĉio, pri kio mi skribis, montras, kiel taŭga ARKONES estas por novuloj, kiuj de tempo al tempo ne certas, ĉu ili volas daŭri la aventuron kun internacia lingvo. Mi certigas, ke post tiu rakonto oni ne povas kabei, oni vidas, kiel ege interesa, diverskolora kaj bela estas la kulturo de la verda stelo.

Anna Maria Koniecpolska-Lachowska

Fotoj: Andrzej Sochacki

Legu ankaŭ pri la kvar laste okazintaj Konfrontoj:

Aleksander Korĵenkov: ARKONES jubileas (2009)

Halina Gorecka: ARKONES XXVI (2010)

Przemysław Wierzbowski: ARKONES – tradicie moderna (2011)

Konstantin Tiĥomirov: ARKONES: Kulta kulturaranĝo (2012)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/arkones-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to ARKONES: Oni ne povas kabei…

  1. A. Künzli diras:

    Al V. Minin:

    Kiel vi devus scii, mi ne estas germano, do via averto ne koncernas min :-)(

    Mi ankau ne nomighas Adreas, kiel V. Banaitis skribis, sed ANdreas, do chi-rilate mi devas esti iom pedanta kaj averti vin (nu mi komprenis… tajperaro :-(( Ghenerale mi tute ne estas pedanta, sed nur sekvas /au klopodas sekvi) la normojn kaj regulojn PAG kaj PIV, kaj la stilon de LLZ, kompreneble, sed ne de Eo-fushuloj, kiuj havas nul komprenon kaj senton pri gramatiko, kaj lingvo entute. :-() Cetere ankau inter litovaj e-istoj ekzistas tiaj, kiuj sisteme “forgesas” la difinitan artikolon kaj la personan pronomon, krom la akuzativoN, komprenebe.

    Chu 🙂 au 🙁 decidu mem.

  2. Valdas BANAITIS diras:

    ghia kreebla kreiveco

  3. Valdas BANAITIS diras:

    Adreas estas tre pedanta, sed temas ne pri manko de subjekto (fakte la sama por tiuj du verboj bedauri kaj povi)). Temas pri la kauzo de povi kabei, kiu turmentas Andreason kaj min, kiu jam pensas pri kabei pro neeblo de logika diskuto kun esperantistoj. Ech Zlatko mem en sia penta konfeso “Mia sagho post 50 jaroj de instruado de Esperanto” faras la saman konkludon, kiun faris la sinofera Boxer en la “Animala farmo” de George Orwell.
    En la persono de idisto Michael Sedgley mi tamen trovis kauzon por dume ne kabei. Tamen neniun inter la t. n.
    “samideanoj”, kiujn Esperanto mem tute ne interesas. Kaj ne progresas.
    Chi lastan frazon vi povas ne korekti, kara Adreaso. Suficho pli gravas ol neceso. Sed, kara Pani Anna-Maria, chu la atingojpost 125 jaroj vere inspiras vin? Chu la teknologiaj protezoj ne faros nian planedon simia?
    Mi tamen preferas Esperanton pro ghi faru-memeco (DIY)

  4. Andreas, cxu vi ne komprenis la tekston de Svetlana? 😮 Germanoj ofte mirigas min, cxar ili sxatas uzi vortojn, kiuj tute ne enhavas utilajn informojn kaj estas superfluaj. 🙁

  5. A. Künzli diras:

    Rusoj (au kiuj ajn slavoj) ofte ne nur forgesas la difinitan artikolon, sed ankau la personan pronomon. La frazo devus esti: “Mi bedauras, ke MI ne povis chi-jare partopreni…”.

  6. Svetlana diras:

    Mi bedauras, ke ne povis chi jare partopreni ARKONESon. Ghi estas vere tre interesa! Malfacilas por organizantoj dum tiom da jaroj fari(gi) ghin pli kaj pli alloga, des pli nur por 2 neplenaj tagoj. Kaj s-ro Roland Schnell venu gustumi barchon al Ukrainio au Rusio! Bonvenon!

  7. Estas unu el la plej malutilaj trajtoj de la esperantista ĵurnalismo, ke aŭtoroj fanfaronas pri la elstara kultura valoro de aranĝo. Eĉ la plej eta alludo al kritiko estas ignorata.

    Fakte miaj spertoj pri ARKONES 2013 estas malpli gloraj. Precipe la prelegoj estis tute diversnivelaj. Kelkaj prelegantoj eĉ ne konsciis la plej bazajn teknikojn de perkomputila projekciado. Pri didaktaj scioj oni foje nur povis revi. Ne sufiĉas, ke la temo estas grava por la preleganto.

    Elstare pozitiva ekzemplo estis la prelego pri novdruidismo, sed verŝajne ĉi tiu temo falas en la ombron de forgeso. La preleganto eĉ ne bezonis teknikan helpon. Li bone konis sian temon kaj povis prezenti vigle kaj amuze.

    Apartan lauxdon meritus la “kafejo”, kies cxarmaj dejxorantinoj senlaze ofertis polajn specialajxojn je malalta prezo.

    Eble venontjare ili sukcesos pligrandigi la oferton per “Barszcz czerwony” por la eksterlandanaro. La ruĝa supo interesis min kaj mi povis aĉeti ĝin pulvore en vendejo. Mi dankas al la kuiristinoj, ke ili donis al mi varmegan akvon kaj ujon por taksi la guston. Finfine mi kunportis kelkajn pakaĵon al Berlin, kie ne estas havebla.

Respondi