Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj

ENKONDUKO

1.1 Ekzistas kaj estas praktike uzataj la jenaj tri sistemoj por trakti la proprajn nomojn en Esperanto:

a) Plena esperantigo, jam tradicie uzata por multaj gravaj geografiaj nomoj (ekzemple Afriko, Nov-Jorko, Bulonjo-ĉe-Maro, Rejno, Himalajo) kaj por historie gravaj personoj (ekzemple Konfuceo, Julio Cezaro, Ŝekspiro). Plene esperantigitan propran nomon karakterizas kelkaj nepraj trajtoj:

1) Ĝia parola formo uzas nur la 28 Esperantajn sonojn, kiuj en ĝia skriba formo estas reprezentataj de la respektivaj Esperantaj literoj;

2) La nomo havas la finaĵon[1] “-o” (kio estas nepra por ĉiuj Esperantaj substantivoj).[2]

3) Ĉe elparolo de la nomo oni sekvas la akcentajn regulojn de Esperanto.

Krome, en plenaj esperantigoj oni emas eviti sonkombinojn nekutimajn por Esperanto.

b) Parta esperantigo, kiun karakterizas la uzado de Esperantaj literoj prononcataj laŭ la reguloj de Esperanto, sed eventuale kun alia akcentado ol en Esperanta vorto (ekzemple Zamenhof, Gamal Abdel Naser kaj Ban Ki-mun).

c) Uzo de la originala skribo de la propra nomo (tradicie uzata nur se la originala nomo estas skribata per latinalfabetaj literoj, ekzemple Kálmán Kalocsay) aŭ iu pli-malpli akceptita sistemeca latinliterigo de la propraj nomoj, originale skribataj per alia skribosistemo (ekzemple ĉinaj propraj nomoj en pinjina transskribo, kiel Dèng Xiăopíng).

1.2 Aldone, esperantigo (ĉu plena aŭ parta) povas en tri malsamaj manieroj baziĝi sur alilingvaj versioj[3] de la nomo:

a) Ĝi povas baziĝi sur la origina prononco de la nomo, ekzemple Ŝekspiro kaj Budapeŝto.

b) Ĝi povas baziĝi sur la origina skribo de la nomo, ekzemple Londono kaj Freŭdo.

c) Ĝi povas baziĝi sur la origina signifo de la nomo, ekzemple Nigra Maro kaj Bonaero.

Ofte estas uzata kompromiso inter du aŭ tri el ĉi tiuj esperantigo-manieroj, ekzemple Alzaco (bazita sur originaj skribo kaj prononco), Santiago de Ĉilio (bazita sur originaj skribo kaj signifo) kaj Nov-Jorko (bazita sur originaj signifo kaj prononco).

LA AKADEMIO KONSTATAS, KE:

2.1 Ĉiu el la tri sistemoj menciitaj sub 1.1 havas siajn proprajn relativajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn:

a) Plena esperantigo pli bone konformas al la spirito de la lingvo, estas facile uzebla parole, ebligas tujan kaj klaran derivadon kaj estas egale oportuna rilate al ĉiuj lingvoj kaj skribosistemoj. Tamen ĝi povas malfaciligi la rekonon de la esperantigita propra nomo; krome, ne ĉiam estas facile elekti la plej taŭgan plene Esperantan formon (ofte pri tio decidas nur la lingva tradicio).

b) Parta esperantigo ebligas facilan legon kaj elparolon de la nomo (se ne atenti pri la akcento, kies pozicio estas neniel indikita), sed manko de la Esperanta finaĵo ne ebligas al la propra nomo iĝi normala Esperanta vorto. Ĉi tiu sistemo estas uzata precipe por la lingvoj kaj skribosistemoj, kiuj uzas alfabeton alian, ol la latinan (kaj ties variaĵojn).

c) Uzo de la originalaj latinliteraj propraj nomoj ofte (sed ne ĉiam) ebligas facilan rekonon de la koncerna vorto en la skriba formo (precipe por tiuj, kies gepatra lingvo uzas variaĵon de la latina alfabeto), sed malebligas facilan derivadon kaj povas kaŭzi multajn problemojn kaj miskomprenojn ĉe la bezono pri ĝia parola uzo.

2.2 Pro la supre prezentitaj konsideroj nun ne eblas rekomendi unu solan ĉiam uzindan manieron trakti diversajn proprajn nomojn en Esperanto.

LA AKADEMIO REKOMENDAS:

3.1 Elektante kaj uzante iun el la prezentitaj sistemoj (depende de la bezonataj celoj en diversaj situacioj) oni ĉiam konsideru kaj pesu la eventualajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kiujn povas kaŭzi la uzo de ĉiu sistemo en ĉiu konkreta okazo.

3.2 Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri:

a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo).

b) La propraj nomoj vaste konataj (ekzemple grandaj urboj aŭ aliaj geografiaĵoj; nomoj de eminentaj historiaj personoj, ekzemple Komenio, Voltero, Ejnŝtejno, Baĥo) aŭ ĉiuj ajn nomoj, por kiuj oni bezonas la eblon de facila derivado (ĉefe en scienco, ekzemple Galvano – galvanismo, Koŝio – koŝia vico).

c) La propraj nomoj ofte ripetataj en iu sama teksto (ekzemple la nomo de la ĉefobjekto en iu granda informa teksto aŭ la nomoj de la ĉefaj personoj de iu beletra verko; ekzemple sinjoro Tadeo).

3.3 Dum mankas ĝenerale akceptitaj principoj pri esperantigo de diverslingvaj propraj nomoj, ĉe eventuala esperantigo estas rekomendate sekvi la modelojn de la jam tradiciiĝintaj ekzemploj: interalie, ne ĉiam sufiĉas rekte transskribi la originalan elparolon per la Esperantaj literoj, aŭ simple kopii la skriban formon aldonante al ĝi la finaĵon “-o”; necesas zorgi, ke la rezulto estu ekvilibra rilate la prononcon, skribon, kaj laŭeble facilan rekoneblon. Traduki nomojn aŭ nompartojn eblas en ĉiuj okazoj, kiam la nomo aŭ nomparto havas travideblan signifon en sia origina formo; tamen tia tradukado estas klare preferinda al prononca-skriba adapto nur kiam temas pri nomoj, kies diverslingvaj versioj similas inter si pli laŭ la signifo ol laŭ la prononco kaj skribo (kiel ĉe Nigra Maro).

3.4 Krome, oni konsideru la fonetikajn apartaĵojn de Esperanto: la esperantigo ne entenu silabe elparolendajn konsonantojn (kiel la “r” en Brno[4]), kaj prefere oni evitu nekutimajn sonkombinojn, precipe se por multaj Esperanto-parolantoj estas malfacile prononce distingi ilin de iuj pli kutimaj sonkombinoj (kiel la “rŭ” en Rŭando[5] aŭ la “ngk” en Hongkongo[6], kiujn multaj prononcus same kiel “ru” kaj “nk”).

3.5 Kiam temas pri relative novaj aŭ malmulte konataj esperantigoj (tamen nepre bezonataj en iu konkreta okazo pro la supre prezentitaj konsideroj), oni laŭeble menciu la originalan formon de la nomo parenteze aŭ piednote por eviti miskomprenon.

3.6 La neesperantigitajn proprajn nomojn laŭeble akompanu prononc-indiko konforma al la jenaj postuloj:

a) La prononc-indiko estu prezentita tuj ĉe la unua apero de la propra nomo inter rektaj aŭ rondaj krampoj per minusklaj literoj.

b) La prononc-indiko principe uzu nur la Esperantajn literojn (en la okazo de manko de ĝusta Esperanta sono responda al la alilingva oni prezentu la plej proksiman Esperantan sonon, eĉ se tiel oni nur proksimume transdonas la originalan prononcon kaj perdas iujn informojn).

c) Por indiki la akcenton oni prefere uzu la dekstran tipografian kornon super la akcentata vokalo (tio estas la modelo prezentita en la Fundamento), ekzemple [gastón varengjén]; en la okazoj, kiam ĝia uzo prezentas malfacilaĵon, oni prezentu la akcentatan vokalon majuskle (ekzemple [gastOn varengjEn]).

Rimarko 3.6.1. Kiam tio povas esti utila, precipe en fakaj aŭ enciklopediecaj tekstoj, oni povas libere prezenti diverslingvajn proprajn nomojn ankaŭ en la origina formo, eĉ se ili uzas nelatinliteran skribon. Okaze de nelatinlitera skribo estas tamen dezirinde provizi ilin ankaŭ per latinlitera formo (plene aŭ parte esperantigita) aŭ per prononc-indiko.

Rimarko 3.6.2. En specialaj okazoj, kiam la prezento de ĝusta prononco estas aparte grava, oni povas prezenti ankaŭ aliformajn prononc-indikojn (ekzemple per la uzo de la Internacia Fonetika Alfabeto aŭ iuj aldonaj tipografiaj signoj kaj rimedoj), tamen oni konsciu, ke la sola sistemo egale komprenebla por ĉiuj esperantistoj estas la uzo de la Esperantaj literoj.

3.7 Ĉiu esperantisto povas mem decidi kiuforme uzi sian nomon en la Esperanta medio. Sed oni konsciu, ke formo, kiu ne estas almenaŭ parte esperantigita, ĉiam estos konsiderata kiel fremdaĵo en Esperanta teksto kaj povas esti misprononcita aŭ iel misformita okaze de kopiado aŭ alia reuzo de tiu nomo.

4. Ĉi tiu rekomendo plene anstataŭas la antaŭajn Rekomendojn pri propraj nomoj de la Akademio de Esperanto de la jaro 1989 (el la Aktoj de la Akademio III, 1975 – 1991, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11). Tiuj antaŭaj rekomendoj do perdas sian statuson de validaj rekomendoj de la Akademio de Esperanto.

Kromdeklaro pri la nomoj Zamenhof kaj Vaŝington

La Akademio de Esperanto, lige kun sia esploro pri la skribado de diversgrade esperantigitaj propraj nomoj, rekonsideris rimarkon IV en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. La rimarko aperis en sekcio I(B) de la Aldono:

“B) 2 propraj nomoj

Paŭl/o
Zamenhof

RIM.IV. La nomo Zamenhof komence estis uzata kun apostrofo (ekzemple en la “Unua Libro”); en la Fundamento (fine de la Antaŭparolo) ĝi aperas sen apostrofo, tiel same kiel la virnomo Vaŝington (12, 19). Dume oni trovas en la U.V., ĉe an/, la urbonomon Nov-Jork sen apostrofo, sed en la ekzercaro (37, L. 1) troviĝas Nov-Jorko, kie ne povas temi pri preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, laŭ kiu ĉe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de l’ substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem.”

(Fonto: Aktoj de la Akademio II, 1968-1974, p. 12.)

La Akademio ĉi-pere nuligas tiun licencan interpreton de la apero de senapostrofaj Zamenhof kaj Vaŝington en la Fundamento kaj konstatas, ke tiuj nomformoj estas rigardendaj kiel nur parte esperantigitaj.

La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri Prononco: Christer Kiselman, prezidanto; Brian Moon, vicprezidanto; Probal Dasgupta, vicprezidanto kaj direktoro de la Sekcio pri Prononco; Renato Corsetti, sekretario.

Notoj

1. Notu ke kiam finaĵo aldoniĝas al iu vortobazo en Esperanto, tiu vortobazo ĉiam devas havi almenaŭ unu silabon. Tial, ekzemple, oni konsideru la nomon Bo ne plena esperantigo, sed nur parta esperantigo.

2. Ĉi tiu regulo ne validas por citaĵecaj nomoj, ekzemple la nomo de la komedio Kiel plaĉas al vi de Ŝekspiro. Sub ĉi tiun fenomenon de citaĵecaj nomoj oni ankaŭ klasigu la uzon de nesubstantivaj Esperantaj vortoj kiel propraj nomoj, ekzemple la nomojn Amplifiki kaj Kore de Esperantaj muzikgrupoj. Tiaj citaĵecaj nomoj eĉ povas enteni skribsignojn kutime ne renkontatajn ene de vortoj; ekzemplo estas la krisigno en la nomo lernu!.

3. La esperantigo povas baziĝi ne nur sur la origina lingvo de la nomo aŭ (ĉe geografiaj nomoj) sur la lingvo parolata en la nomata loko, sed sur diverslingvaj formoj: ekzemple, la Esperanta nomo Kopenhago de la dana ĉefurbo baziĝas ne sur ĝia dana nomo København [kebmháŭn], sed sur ĝiaj nomoj en multaj aliaj eŭropaj lingvoj.

4. Preferinda povus esti la formo Bruno laŭ la germana kaj latina nomoj de tiu urbo (temas pri la dua plej granda urbo de Ĉeĥujo).

5. Preferinda estas la formo Ruando (temas pri la afrika ŝtato).

6. Preferinda estas la formo Honkongo (temas pri speciala administra parto de Ĉinujo).

Laŭ Oficialaj Informoj, №22 (2013 10 10)

Ĉi tiu artikolo aperos en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/akademio-2/

13 komentoj pri “Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj”


  1. Valentin Melnikov

    Tro multe da literoj, sed fakte nenio nova estas dirita. Kiel oni diras ruse, svingo por rublo, bato por kopeko…

  2. Tuomo Grundström

    Cxu demandi iun Bruno logxantan en Brno en Cxehxio pri la nomo? Aux cxinon logxantan en Xiānggǎng pri prefero? – Pli serioze, iuj vaste praktikataj esperantigoj sonas tre komike, almenaux cxe originallingvanoj: Helsinko (sinkas?), Tampereo (pereas…)

  3. A. Künzli

    Tiu stranga (kaj en tiu formo superflua) Akademio turnighas konstante chirkau si mem.

    Sed oni ne miras: la stranguloj, kiuj sidas en tiu AdE estas la samaj stranguloj, kiuj formas la koterion de AIS kaj UEA. Temas kvazau pri privata klubo, kies anoj estas ankau la prezidantoj, prezidintoj kaj prezidontoj de sennombraj hximeraj organizajhoj, kies agado fakte nur ridindigas Esperanton.

  4. Alcebíades Geraldo Lopes

    Mi bedaŭras pro tio, ke Esperanto, kiu fieras pro esti FONETIKA lingvo, daŭre restas katenita de la katenoj, kiuj kaĝas la etimologiemajn geesperantistojn. Miaopinie, tradicio ne devas esti subtenilo de mallogikeco, malfacileco, historiaj malkoherecoj ktp. rilate al la fonetika principaro de Esperanto!
    Pacon, sanon, prosperon kaj feliĉon por vi… kaj por la tuta Homaro!
    Fratece, Alsebia-dez Ĵeraldo Lopez (Onklo Bidao).

  5. Markovo-Vito

    Jen kohera, klara k praktike uzebla rekomendo akademia, kiu certe havos multajn okazojn esti citita k utiligita! Gratulon k dankon! Miavide sola aspekto, kiu tie ne pritraktitas estas ordigo de la nomoj, kiam sinsekvas persona(j) nomo(j) k familia(j) nomo(j), k gxuste tiurilate ekzistas malsamaj kutimoj en okcidentaj k orientaj mondregionoj. Plej logike laux la Fundamento (regulo 11, kiu mencias ke la cxefa vortelemento lokigxu fine), familia nomo aperu antaux la persona nomo k la tuto unuvorte, ekzemple Zamenhofo-Ludoviko, kio mallongigeblas al cxu Zamenhofo (se nebezonatas precizigi pri kiu familiano temas), cxu Ludoviko (se nebezonatas precizigi al kiu familinomo ligitas). Por iuj, kiuj akumulas plurajn nomojn (ekzemple hispanoj), oportunas sekvi tiun strukturon, ekzemple Frias-Cxavezo-Rafaelo-Hugo igxas mallonge Cxavezo-Hugo, aux sole Cxavezo.
    Sed mi jam tre kontentas pri la nuna rekomendo, kiu supozeble (kvankam lia nomo ne aperas inter la subskribantoj) almenaux parte inspirigxas el la detala studo de Pokrovskij-Sergio tiuteme:
    http://pok.heliohost.org/eo/artikoloj/fremdaj-nomoj.html
    Plej amike,
    Vito

  6. Ed Robertson

    Mi kredas, ke chi tiu decido estas pasho malantauen. Se la parolantoj de Esperanto volas vidi pli vastan rolon por nia lingvo, ili chesu tiel internenrigardadi. Kiam mi vidas personan nomon de grava persono, mi shatus eble kapabli serchi ghin en neesperanta enciklopedio au librokatalogo, ekzemple. Se mi vidas loknomon, mi shatus eble kapabli mendi trajn- au bus-bileton al ghi, au kontroli en horaro. Mi ne scias pri la akademianoj, sed mi ankorau ne trovis fervojan stacidomon au busstacion kie oni parolas Esperanton.

    Respekto por aliaj kulturoj signifas respekti la rajton de homo uzi la personan nomon kiun sh/li havas, kaj se tiu nomo estas skribita per la latina alfabeto (ech kun diakritoj), oni uzu tiun nomon en esperanta medio, kaj se ghi enhavas sonojn ne troveblajn en la norma esperanta fonemaro, simpla ghentileco postulas, ke la homoj faru almenau provon redoni ion similan al la ghusta prononco.

    Se homoj bezonas precizan prononcindikon, ekzistas jam vaste rekonata internacia normo, la Internacia Fonetika Alfabeto. Lernu ghin. La esperanta fonemaro enhavas nur 28 fonemojn; kelkfoje tio sufichas por reprezenti la ghustan prononcon de propra nomo, ofte ne.

    Aliaj lingvoj uzatas en la mondo, krom Esperanto. Alkutimighu. Au chu la Akademio opinias, ke chiuj parolantoj de Esperanto estas (estu?) tro stultaj au tro malkosmopolitaj por provi fari tiun minimumon de respekto kaj praktikeco? Se jes, eble ni celas allogi la malghustajn homojn.

  7. A. Künzli

    Cetere, ĉu la termino “raŭmismo” estas oficiale akceptita de la Akademio de Esperanto?

  8. Jehosxua Tilleman

    Aldone al la pravegaj vortoj de Ed Robertson mi diru, ke dum la lastaj jardeko aux du AdE faris pliajn pasxojn malantauxen kaj malsupren. La deklivo ekaperis kun la apero de la Nova PIV, en kiu la redaktoteamo sub la gvido de Michel Duc Goninaz permesis al si agi kontraux (laux mi) la cxefa principo, laux kiu oni arangxas la ampleksajn nacilingvajn vortaroj, kiuj devas enhavi la tutan vortotrezoron de tiuj lingvoj, ecx se gxia plimulto arkaikigxis dum la jarcentoj. Spacomanko ne povas preteksti diverskauxzan forigon de centoj da vortoj; mi malkovris la forigon tute hazarde dum kontrolo de lingvo-testo por edukado.net antaux kelkaj jaroj: vorto ne konata al mi ne troveblis en la jxus ricevita NPIV, sed ja en originala PIV! Traleginte tiam atente la Antauxparolon mi malkovris la klarigan pretekston.

    Poste mi malkovris du pliajn pasxojn malantauxen: cxe ambaux temis pri malaprobo de la lingvaj klarvido kaj intuicio de d-ro Zamenhof.

    1. Lia siatempa uzado (do iusence rekomendo) uzi la a-finajxon por precipe euxropaj virinaj nomoj (anstataux la monstraj Ludovikino, aux dubaj formoj Martino), kiu estis prave prezentita en PIV kiel fakta uzado nuntempa, kaj estis lingvistike pravigita far Kalman Kalocsay k Gaston Waringhien en PAG — estis abolita en NPIV, kaj la nomoj kun la a-finajxo estas prezentataj kiel fremdaj.

    2. La cxiama zorgo de Zamenhof lauxeble distingi inter malsamaj signifoj de unuopaj radikoj pere de kreado de “gxemelaj” radikoj (provi – pruvi) aux konsonant-duobligo vato – vatto), estas sisteme subfosata far la Akademio, kiam temas pri land- aux urbo-nomoj. Precipe ekde la periodo de prezidanteco de Andre Albault, kiu fi-famigxis poste per sia “Trefo” en kiu li reklamis sian reformon de la E-alfabeto, li mem provis (kaj sukcesis en AdE) “internaciigi” la landnomojn kiel Egiptio kaj Koreio (laux li Egipto k Koreo). Sed ankaux post lia foriro AdE dauxrigas tiun disting-forigon inter nomoj de geografiaj objektoj (lagoj, montoj, riveroj) aux nomoj de cxefurboj kaj landnomoj, trudante tion ankaux al UEA-eldonajxoj kiel la Jarlibro (bonsxance en la NPIV el 2002 temas intertempe nur pri Rimarkoj). Tiel Meksikio (menciita ankoraux en la Lingvaj Respondoj) igxis “Meksiko” (cxu “Meksikurbo” sonas internacie al iu?!), Kamerunio, Luksemburgio k Senegalio igxis resp-e “Kameruno”, “Luksemburgo” (“Luksemburgurbo” belsonas, cxu ne?) k “Senegalo” ktp. Al tio oni povas aldoni la rezonadon de iu el la membroj de AdE, kiujn mi hazarde malkovris en la s.m. edukado.net, denove pri landnomoj. Tie temis pri “-stano”, kiel ebla sufikso en nomoj de Kazahxstano, Turkmenistano ktp, apud Kazahxujo/-io, Turkmenujo/-io (pro precizigo mi diru, ke ekzistas en geografio nur 4 objektoj, cxe kiuj “-stano” estas efektive parto de la radiko: Dagestano, Pakistano, Ragxastano k Turkestano). Cxu eble AdE konsideros nun aldonon de la metalo “stano” al la sxajna kaoso de la landnomoj?

    Amike,
    Jehosxua Tilleman

  9. Markovo-Vito

    La vortoj de Ed’ mi certe ne taksus “pravegaj”, cxar ili montras ke li mislegis aux miskomprenis la rekomendon kiu ja kuragxigas indiki originan formon, kiam oni esperantigas (vd 3.5), kio evidente estas kohera agmaniero, kiam oni volas esti komprenita.
    Same pri respekto de cxies rajto uzi propran nomformon, tio estas senambigue indikita en la rekomendo (vd 3.7).
    Mi scivolas, kion opinias homoj pri la diroj de Auxldo (W. Auld):
    http://satesperanto.org/Auxldo-Auld-pri-esperantigo-de.html
    cxu ankaux li taksteblas stulta k malrespektema esperantisto?
    Pri o-finajxo por inaj vortoj k ne a-finajxo, la pravigo situas en la Fundamenta gramatiko, je regulo 2:
    “Substantivo cxiam finigxas per o”
    Do Kalocxajo k Varingjeno, euxropaj beletremuloj latinistaj, faris pasxon du jarmilojn malantauxe volante pauxsi la Romian tradicion!
    PAVito (= Plej Amike, Vito)

  10. Ed Robertson

    @Vito, mi tute atente legis la tekston de la opinio de la Akademio. La specifaj punktoj kie mi malkonsentas kun la decido de la Akademio estas tri:

    i) “Plena esperantigo pli bone konformas al la spirito de la lingvo” (2.1a)

    Tio ne estas vera. La uzado de NEkripligitaj versioj de propraj nomoj okazis en nia lingvo ekde ghiaj fruaj tagoj. Chiaokaze, lingvoj ne posedas “spiriton”. Por kompreni kiel funkcias lingvoj, ni bezonas lingvosciencon, ne lingvoteologion kun dioj kiujn ni “sekvu”.

    ii) “Uzo de la originalaj latinliteraj propraj nomoj … malebligas facilan derivadon kaj povas kaŭzi multajn problemojn kaj miskomprenojn ĉe la bezono pri ĝia parola uzo.” (2.1c)

    Titolo de lastatempa esperantlingva publikajho estas: “Nevalideco de la de-malsupre-supren-a derivo en la Minimumisma Programo de Chomsky-a genera gramatiko”. Tie oni vidas, ke same kiel chiu vivanta kaj funkcianta lingvo, Esperanto trovis vojon fari adjektivon el
    neasimilita propra nomo, kaj en tiu sama titolo ech trovis vojon fari adjektivon el trivorta sintagmo. Tiuj lertajhoj ne aperas en ia “Fundamento”. Kompreneble. Esperanto ne estas trigrosha lingvo reduktebla al peceto da papero tauga por idiotoj. Ghi estas sistemo plene kapabla je chio. Fari adjektivon el “fremda” vorto estas bagatelajho por ghi.

    kaj

    iii) “Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri: a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj … b) La propraj nomoj vaste konataj (ekzemple grandaj urboj aŭ aliaj geografiaĵoj … c) La propraj nomoj ofte ripetataj en iu sama teksto” (3.2)

    Mi mem uzas esperantigitajn proprajn nomojn, sed nur kiam
    ili enradikighis en la lingvon de miaj kunparolantoj almenau same bone kiel la originala nacilingva versio, alie homoj ne komprenus min. Kion mi plej kontrauas estas la supozo, ke esperantigi propran nomon estas chiam akcepteble kaj ke fari tion reprezentas ian idealon. Ni ne vivas en fantazia mondo kie chiu parolas Esperanton. Eble por kelkaj homoj Esperanto estas infaneca sekreta lingvo, kiu anstatauu chion nacilingvan, sed la plimulto el ni vivas en la reala mondo: multlingva mondo en kiu rasistaj kaj shovinismaj fortoj kaptas chiun oportunon por krei malamon surbaze de malestimo de chio “fremda”. Chu la Esperanto-movado sekvu la perspektivon de tiaj fortoj? Ne, ni respektu “fremdajn” lingvojn. Ili ne estas problemo, ili estas fakto. Nia ekzistokialo, ech. Kial la plejmulto el ni lernas Esperanton? Chu pro tio, ke ni malamas eksterlandanojn? Mi esperas, ke ne.

  11. Markovo-Vito

    Jen reage al la Ed-aj rimarkoj:

    i) Ĉiu rajtas prifajfi la Eo-fundamenton, kiu se ne sankta, tamen estas referenco, sed aserti ke ĝi ne estas vera estus iom troige. K ĝi, konsistigante la kernan bazon de la lingvo, se ne ĝia “spirito”, klare preskribas plenan esperantigon de propraj nomoj per reguloj 2 k 15:
    2: “Substantivo ĉiam finiĝas per o”
    15: “La “fremdaj” vortoj, t.e. tiujn, kiuj plejparto de la lingvoj pruntis de la sama fono, ne ŝanĝiĝas en Esperanto. Ili nur alprenas la ortografion k gramatikajn finaĵojn de la lingvo.”
    Ke estas granda tolerado al neesperantigado, eĉ foje uzata de Zamĉjo mem, ne signifas ke tio estu k restu la regulo. Z mem preskribis klare la malon:
    “La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio esperanta), ĉar alie, trovante en verko esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli.”
    “Originala Verkaro” (II, 29, p. 81)

    ii) La formo “Chomsky-a” (anst. Ĉomskia) estas same kohera kiel la formo “تلمسان-a” (anst. Tlemsena), alidire ĝi estas stumbliga lingvomiksaĵo. Eo estas iom pli ol tio. Endas konsideri ke Eo ne estas lingvo de nur latinalfabetuloj, sed kiel trafe rimarkigis aziano:
    “Multaj okcidentanoj ne
    konscias, kiom malracie ili kondutas
    skribante, ankaŭ en Esperantujo, sian
    propran nomon senŝanĝe en nacilingva
    literumo. Ni, neeŭropanoj, ekz-e mi,
    japano, ŝanĝas la nomon el la propra
    japanlingva alfabeto, do tute sen la
    origina nomo en ĉinaj ideogramoj…..
    Dum legado de teksto por registri
    voĉe, mi devas ofte stumbli kaj halti,
    ne sciante, kiel prononci renkontitajn
    proprajn nomojn…”
    El Kiel traduki… de Andreo Andrio (SAT-Amikaro 2011, p194)
    Do spiti parton de la esperantistaro pro nura nomfetiĉismo ŝajnas al mi ne tre kamaradeca (sed eble mi devus diri “fair-play-a”?!) konduto. Plie postuli, ke tiuj lernu la fonetikan alfabeton (kio utilas nur se fonetikalfabeta transskribo aperas en la teksto, kio plejofte mankas!), estas pure elitisma.

    iii) Laŭ vi kiel enradikiĝas en la lingvon esperantigitaj propraj nomoj, se ne per la uzado far lingvouzantoj mem? La formo “Pariza” eke de 20a jc ne uziĝis, sed anstataŭe la lama “Paris-a”, kiun neniu havus ideon uzi hodiaŭ. Do tial gravas la pionireco de tiuj, kiuj kuraĝas sisteme esperantigi eĉ nomojn de malgrandaj urboj aŭ nefamkonataj homoj. K vi komplete eraras, imagante ke esperantigo signifas malestimon al origina formo. Male estas elmontro de respekto, doni sufiĉan gravon al fremda vorto por asimili ĝin en nia vortaro esperanta. Multaj lingvoj fonetikece asimilas ĉiujn proprajn nomojn, do kial Eo, ankaŭ fonetikeca, tion malpermesus?

    Mi plu scivolas, kion vi opinias pri la praktika konsidero de Aŭldo…

    PAVito

  12. Ed Robertson

    Dankon pro viaj komentoj, Vito.

    > Ĉiu rajtas prifajfi la Eo-fundamenton

    Ne temas pri prifajfi. Mi rekonas la “fundamenton” kiel bazon de la lingvopropono kiu farighis Esperanto, sed ghi ne povis esti kompleta priskribo, char tiutempe Esperanto estis ankorau ne uzata de vivanta komunumo. Tiam lingvistiko ankorau ne ekzistis kiel scienco, kaj konceptoj kiaj “fundamento”, “akademio”, kiuj che nia movado enfosiliighis kiel eternaj veroj, moderna lingvistiko malakceptus kiel sensencajhojn, char lingvoj simple ne funkcias tiele. Pri kio estas akceptebla au neakceptebla en vivanta lingvo decidas la parolantoj kaj la audintoj chiun fojon kiam iu malfermas la bushon, ne memelektita komitato.

    > 2: “Substantivo ĉiam finiĝas per o”

    Denove trosimpligo de la realo: “La 100-a UK okazos en Lille, Francio”. Chu problemo? Ne. Klare “UK” kaj “Lille” estas substantivoj. Eble la timo kiu kushas malantau la asertoj de Vito estas pri kion fari se substantivo finighus per konsonanto kaj aperus kiel objekto de transitiva verbo. Senbaza timo, tamen. Ni scias jam de la Fundamenta Ekzercaro ke Esperanto havas defaultan SVO-vortordon. Sed en frazo sen neasimilitaj propraj nomoj kia “Multe da katoj vidis multe da birdoj”, kiu vidis kiun? Evidente la katoj vidis la birdojn. Se vi ne kredas tiun analizon, legu la modelfrazojn en la Fundamenta Ekzercaro, kaj vidu chu eblas trovi simplan propozicion kun transitiva verbo, en kiu la subjekto ne antaueniras la objekton. SVO estas la defaulto en nia lingvo se la finajhoj ne kontraudiras.

    Pli poste, esperanto-parolantoj plene ekuzis la liberecon provizitan de la markado de la akuzativo por varii vortordon, por krei malsamajn emfazojn, belaj evoluajhoj nek menciitaj nek prirevataj en 1887. Kontraste, frazoj kiaj “Johannes vidis Betty” estas tute “laufundamentaj”. (Kaj pro tio la lastatempe aperinta prepozicio “na” populara en avangardaj rondoj por marki la akuzativon che neasimilitaj nomoj au plurvortaj sintagmoj, fakte ankau ne bezonatas, kaj ekzakte same esperantoshovinisma asimiligo estas plejofte harfenda nenecesajho).

    > … estas granda tolerado al neesperantigado …

    Ies “tolerata” estas alies “normala kaj plene permesebla”.

    > La formo “Chomsky-a” (anst. Ĉomskia) estas same kohera kiel la formo “تلمسان-a” (anst. Tlemsena)

    “Ĉomskia” estas formo kiun mi antaue ne vidis, kaj mi suspektas, ke ghi ne estas tuj rekonebla de multaj. Kiam mi entajpas ghin en Google, mi ricevas 8 trafojn (inkluzive de via komento, Vito :-)). Kiam mi entajpas “Chomsky-a” mi ricevas 41 milionojn. La esperantlingva vikipedia artikolo ech ne “esperantigas” lian nomon. La formo “تلمسان-a” estas bizara kombino de nelatina maldekstrena skribsistemo, sen la vokalindikoj ech, kunigita kun dekstrena finajho en alia skribsistemo. Neniu serioze proponas tion, krom vi en viaj (homelpajlaj) akuzoj pri “spiti [nelatinalfabetan] parton de la esperantistaro”. Ni diskutas latinalfabetajn proprajn nomojn, kaj kie ekzistas norma latinigo, oni uzu tion. Kie la problemo pri la uzado de Tlemcen, bazita sur la franca skriba formo, Tilimsan (transliterigo el araba) au Tala-Imsan (el berbera), chiuj troveblaj per retsercho?

    > postuli, ke tiuj lernu la fonetikan alfabeton … estas pure elitisma.

    La IFA ja sukcesis farighi internacia normo. La uzado de esperanto kiel internacia normo estas bedaurinde ankorau revo.

    > Laŭ vi kiel enradikiĝas en la lingvon esperantigitaj propraj nomoj, se ne per la uzado far lingvouzantoj mem?

    Jes, uzado, memevidente. Sed homoj faros tion nur se ili opinias tion la plej bona solvo. Chiu scias kie trovighas Parizo, do ghi enradikighis en esperanton. Chiu ne scias kie trovighas “Tlemseno” au kiu estas “Ĉomskio”.

    > Mi plu scivolas, kion vi opinias pri la praktika konsidero de Aŭldo…

    Kiu? (“Ŭiljamo Aŭldo”: 6 trafoj; William Auld: 2 milionoj). Serioze tamen, jes, en fikcio, originale verkita en esperanto, tute en ordo. Tamen en tradukita fikcia verko, kiu estas jam internacie bone konata en formo uzanta la originalajn nomojn de la roluloj, mi ne tiom entuziasmas.

  13. Markovo-Vito

    Dankon al vi Ed’ pro plua reago, do mi ankoraŭ respondas.

    > decidas la parolantoj kaj la aŭdintoj ĉiun fojon kiam iu malfermas la buŝon, ne memelektita komitato.

    Prave, pri tio mi plene konsentas, k kvankam mi salutis bonvenige ĉi akademian rekomendon, mi ne faris tion precipe ĉar ĝi fontas el altrangulaj cerboj, sed simple ĉar ĝi estas racie k kohere elpensita k prezentita.

    Al mi plej gravas praktiko, k parola praktiko (kio laŭ mi pli gravas ol skribo). Tro ofte homoj argumentas pensante pri Eo nur kiel pri skriba lingvo, dum viva lingvo estas unue parolata lingvo.

    La frazo “La 100-a UK okazos en Lille, Francio” prononciĝas tute regule “La centa uko (aŭ: Universala Kongreso) okazos en Lil’, Francio”. Do jen ne el katedra pruvo pri nepreco de esperantigoj, sed simple el plej ĉiutaga uzado. Ekzakte same funkcias per Ĉomskio (kies esperantan nomon mi indikis en Vikipedio en 2010, sed kiun iu senkiale forigis en pasinta septembro, do dankon pro atentigo, mi reindikis la Eo-nomon!) k por Tlemseno (aŭ Tilimsan’ aŭ Talaimsan’, efektive).

    IFA estas tute bonvena en Vikipedio (ja enciklopedieca) sed komplete senhelpa kiam vi buŝe diskutas kun neelpajla esperantisto.
    Parizana franciano prononcas “Orléans”: Oĥlea’, anglo proponcas Olins’, nu la esperanta formo Orleano ebligas tutmondecan elparolon de la vorto, kio neniel malhelpas plu uzi la nacian formon pro praktikaj kialoj (sendo de poŝtkarto, orientiĝo per francia mapo ks).

    Foje mi diskutis kun japanianino, kiu celis klarigi al mi ke ŝi vizitis la ĝardenojn de fama pentristo Klaŭdo Moneto (Claude Monet). Ni estis ĉetable (manĝotablo, ne skrib-!) k mi devis tre peni, kvankam mem franco kiu konas la koncernan famulon, por kompreni ke la aŭdita “Ĉibelini'” estas provo france mencii la urbon Ĝivernio (Giverny, pr Ĵiverni’). Se ŝi konus esperantan formon, ŝi sen ridindiĝo povus taŭge mencii la lokon k mi sen peno kompreni ŝin.

    IFA simple estas neuzebla en tutmonda kunteksto, kiam vi frontas al homoj kiuj ne scipovas prononci ĉiujn eblajn sonojn kiujn registras IFA (k tio estas la normala situacio de plejmulto de esperantistoj k eĉ de homoj ĝenerale, el kiuj nur malmultego estas poliglotoj kapablaj regi ĉiujn sonojn de homaj lingvoj).

    Nerespondita restas miaopinie la kerna demando: Multaj lingvoj fonetikece asimilas ĉiujn proprajn nomojn, do kial Eo, ankaŭ fonetikeca, tion ne farus, tiel rezignante parton el sia tutmondeca karaktero?

    Plej amike, Vito

Vi devas registriĝi por komenti.