Renovigita ZEO

Kopřivnice: inaŭguro en 2013

En la ĉeĥa urbo Kopřivnice Rudolf Zanáška (1907-1954) fondis esperantistan kaj skoltan movadojn. En 1950 li iniciatis inaŭguron de monumento omaĝe al Doktoro Esperanto en loka parko, sed poste la parko estis likvidita por liberigi la lokon al novaj domoj.

En 2010 lokaj skoltoj trovis la muskokovritan ŝtonegon de la monumento en arbaro post la urbo, kaj en la vilaĝo Lichnov la domon de la esperantisto Roman Michna (1915-2003), kiu savis la tabulon. Liaj heredantoj volonte donacis la tabulon al la skoltoj, kiuj la 13an de septembro 2013 reinaŭguris la monumenton en sia skolta centro Vanaivan kaj plantis la Kverkon de Konkordo, kiel rememoron al la skolto-esperantisto Rudolf Zanáška. La inaŭguron partoprenis ankaŭ esperantistoj.

Reinaŭguro en 2013

En la urba muzeo estis inaŭgurita ankaŭ la ekspozicio Ĉu Esperanto estas morta lingvo?

Filmeto de loka televido kun esperantlingvaj subtekstoj estas spektebla rete:
https://www.youtube.com/watch?v=syWni8f4tFI

Miroslav Malovec

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/229zeo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi