SES 2014 ankaŭ en Ruslando

SESLa 17–25an de aŭgusto 2014 – jen la memorinda tempo! Almenaŭ por ĉiuj, kiuj emus partopreni la unuan Someran Esperanto-Studadon (SES) ekster Slovakio – nome en Ruslando!

La deziro de E@I kaj de la SES-teamo estas alporti Esperanton al laŭeble multaj homoj, ebligi al ili lerni la lingvon en bona etoso, kontraŭ akceptebla prezo, kun amuza aldona programo. Tial ekestis planoj okazigi ne unu grandan SES, kiun ne povas partopreni nepagipovaj homoj de tro foraj landoj. Oni do decidis provi okazigi SES-ojn en pluraj lokoj, por tiel alporti ĝis pli proksime al la homoj. Unu el la problemaj landoj dum pluraj jaroj estis Ruslando – multaj interesatoj ne povis veni al SES en Slovakio pro granda distanco, alta vojaĝkosto, vizoj ktp.

Danke al la kunlaboro kun la Moskva Esperanto-Asocio MASI, kaj ĉefe kun ties gvidantino Irina Gonĉarova, venont-jare okazos la unua SES en Ruslando – proksime al la ĉefurbo Moskvo, je nur 20-minuta vojaĝo de la internacia flughaveno Ŝeremetjevo. En novembro jam eblos aliĝi al SES 2014 en Slovakio aŭ en Ruslando (kompreneble, eblos aliĝi al ambaŭ).

La organiza teamo esperas venigi multajn lernemulojn de Ruslando, Ukrainio, sed kompreneble ankaŭ de aliaj mondopartoj, por kiuj jam estas preparata interesa aldona programo kun netradiciaj ekskursoj.

La jaro 2014 estos por E@I riĉa je agado – ne nur laŭ retaj projektoj, sed ankaŭ laŭ la organizataj aranĝoj: SES en Slovakio (12–20 jul 2014, urbo Nitra), SES en Ruslando (17–25 aŭg 2014, rande de Moskvo) kaj KAEST en Modra, Slovakio (13–16 nov 2014).

Planata estis ankaŭ SES en Rio-de-Ĵaneiro, sed pro kelkaj malfacilaĵoj (malkongruaj datoj, tempomanko, piedpilka mondpokalo samtempe ktp.) estis decidite prokrasti ĝin. Tamen la organizantoj ne cedis pri la ideo kaj forte pripensas okazigi SESon en Brazilo januare 2015 – tuj antaŭ la Brazila Esperanto-Kongreso. Tiel la aranĝo daŭre estos “somera”, kaj ĝi ebligos al homoj de Suda Ameriko partopreni ĝin dum iliaj ferioj.

Detaloj baldaŭ aperos en la retejo:
http://ses.ikso.net

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Legu ankaŭ:

Katarína Nosková. SES plena je surprizoj (SES 2013)

Katarína Nosková. SES 2012: rekorda kaj perfekta (SES 2012)

Miroslav Hruška. SES: ĉu ankaŭ alikontinente? (SES 2011)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/229ses/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi