Manĝi kaj paroli en Kaŭkazo

ArmenujoMi kaj mia edzino Anna ĉeestis la Mezorientan Kunvenon (MK) en Armenujo kaj krome vojaĝis en Kartvelujo. La redakcio invitis min skribi pri niaj spertoj rilate al lingvo, do al la raporto de Renato Corsetti aperinta en la junia Ondo mi aldonas kelkajn rimarkojn pri lingvo… kaj pri manĝo, kio estis ankaŭ interesa por ni.

Pri manĝado

Mi manĝas vegane kaj Anna manĝas vegetare. Ni iom supozis, ke en la iom tradiciaj konservativaj kulturoj de Armenujo kaj Kartvelujo, vegetarismo ne estas populara nek vaste konata – des malpli veganismo! Ĉar grava parto de MK evidente estis komuna manĝado ĉiutage, ni do demandis la ĉeforganizanton Karine Arakeljan pri la ebloj. Ŝi ne havis multan sperton pri veganismo, sed tute afable petis pliajn informojn pri la afero, kaj certigis nin, ke ŝi aranĝos veganan manĝon por ni, tiel ke ni ĉiam povos komune manĝi kun la grupo. Kaj jen tiel estis!

Ni estis tre agrable impresitaj de ŝia zorgado en ĉiuj el la antaŭaranĝitaj restoraciaj komunaj manĝadoj, ke mi kaj Anna ricevu iajn veganajn ĉefpladojn, ne nur grandajn kaj bongustegajn, sed ja laŭ la armena kuirarto, do ni estis tre dankaj pro tiu gastama zorgado. Laŭ manĝa vidpunkto, la vojaĝo estis tute sukcesa kaj sategiga! Ni jam konis iujn armenajn manĝojn, kiuj plaĉas al ni, danke al armena restoracio en nia pollanda hejmurbo, sed ja estis bonege malkovri kaj ĝui tiom pli multajn diversajn aŭtentajn bongustaĵojn de la regiono. Jen bona kaj espereble inspira ekzemplo por aliaj aranĝoj en ne tre vegetaraj kulturoj.

Komuna manĝo en MK (Foto: Gavriel Zeevi)

Krome, kvankam la koncepto de vegetara kaj vegana dieto ja apenaŭ disvastiĝis en tiuj du landoj, ni trovis surprizan manieron elturniĝi, danke al konsilo de Esperanta amiko loĝanta en Tbiliso: pro religiaj kialoj, multaj armenoj kaj kartveloj fastas regule laŭ loka kristana kutimo, kaj tute koincide, tiu fasto ne signifas, ke oni ne manĝas entute, sed signifas, ke oni ne manĝas bestajn produktojn – do tute koincide kaj pro aliaj motivoj ol niaj, ilia fasto estas simple vegana manĝado! Do ni lernis peti “fastan” manĝon en la lokaj lingvoj. Tiel, kiam ni solaj esploris promene, ni sukcesis facile kaj certe aĉeti vere veganan manĝon, ekzemple ĉe la oftaj kioskoj vendantaj bongustegajn freŝajn panaĵojn kun diversaj legomoj interne, sen zorgi pri konfuzoj pri “ĉu fiŝaĵo estas vegetara? ĉu ovoj estas veganaj?”, ĉar ĉiuj vendistoj verŝajne komprenas, kio estas fasta manĝo! Interese, ke turistaj gvidlibroj kiel Lonely Planet havas kelkajn pesimismajn konsilojn por vegetaranoj kaj veganoj, sed tute ne menciis ĉi tiun tre efikan fastan mendoteĥnikon!

Pri lingvoj

Malkiel dum multaj el niaj diverslandaj vojaĝoj, ni trovis, ke en Armenujo kaj Kartvelujo la angla lingvo estas ne tre utila (krom en butikoj aŭ restoracioj klare destinitaj al eksterlandaj turistoj). Ambaŭ landoj havas siajn proprajn unikajn lingvojn kun siaj propraj unikaj alfabetoj. Do plejparte vizitantoj devas dependi de la rusa lingvo, kio estis nekutima sperto por ni. Mi tute ne scipovas la rusan, sed Anna iom parolas ĝin, kaj ŝi ĝuis ekzerci sian rusan dum la vojaĝo dum ni aĉetis manĝon, biletojn, kaj tiel plu.

Eĉ evidente edukitaj riĉaj homoj ofte parolis ruse sed ne angle. Ekzemple, negocisto en moda kompleto, kiu afable helpis nin trovi buseton en labirinta busostacio, tute ne parolis angle. Simple, por la armenoj kaj kartveloj la rusa estas natura dua lingvo, kiel konfirmis al mi kelkaj el la lokaj esperantistoj, dum ni parolis pri la uzado de la rusa. Nur junaj studentoj ŝajnis paroli la anglan pli bone ol la rusan (kaj en Tbiliso svarmis lernolibroj pri la angla por studentoj). Iam Anna ruse petis informon de junuloj, kaj ili ne komprenis ŝin kaj respondis angle – malofta okazo dum nia vojaĝo!

Por mi kiel eksterulo estis trafega kontrasto inter la situacio de la rusa lingvo tie kaj ĝia situacio en Polujo, kie la rusa estis trudita desupre de Sovetunio post la dua mondmilito, kaj (laŭ miaj polaj konatoj) poloj plejparte ne volis lerni aŭ uzi ĝin, ĉar ĝi estis la trudita lingvo de la subpremanta potenco. La ne tiel liberiga sovetunia “liberigo” de Polujo de la nazioj, kiu enkondukis postajn mizerajn jardekojn, estas sufiĉe evidenta klarigo. Do tio scivoligis min, kial la sinteno de armenoj kaj kartveloj al la rusa estas tiel alia? Ĉu nur temas pri la paso de tempo? Kiam la rusa unue estis trudita sur Armenujon kaj Kartvelujon de Sovetunio, ĉu homoj simile malemis lerni kaj uzi ĝin, kaj nur post kelkaj generacioj ĝi fariĝis jam normala akceptita afero (simile al, ekzemple, la angla en Barato?) Aŭ ĉu temis pri tio, ke Polujo restis nur satelita lando sub influo de Sovetunio, dum Armenujo kaj Kartvelujo estis partoj de Sovetunio? Mi aŭdis, ke en la frua sovetunia tempo, Armenujo iom prosperis, do supozeble tio helpis favorigi lokajn sintenojn al la rusa lingvo. Ĉiuokaze, la diferenco inter armenaj kaj polaj sintenoj al la rusa estis tre interesa por ni!

Krome ni rimarkis, ke la rusa evidente restas kvazaŭ-esperanteca interlingvo inter homoj de la ekssovetuniaj landoj, ĉar dum la kongreso ukraina kun armenaj esperantistoj ofte senkonscie “krokodilis” ruse! Mi kaj Anna ŝercis inter ni, ke estus bele, se ekzistus ia vere internacia lingvo, kiun tiuj malsamlandanoj povus uzi por interkompreniĝi 🙂

Russ Williams

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/09/kavkaz/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Manĝi kaj paroli en Kaŭkazo

  1. A. Künzli diras:

    PS Vikpedian artikolon pri la lingva situacio en Armenio:

    http://en.wikipedia.org/wiki/Languages_of_Armenia

    (En la rusa versio estas notite, ke la rusa lingvo estas deviga lernfako en la armniaj lernejoj, lau MID de Rusio el la periodo 1998/2001.)

    Analogan artikolon pri la lingva situacio en Kartvelio mi ne trovis, sed mi trovis aliajn interesajn superrigardojn:

    http://www.skase.sk/Volumes/JTL11/pdf_doc/5.pdf

    http://conference.osu.eu/globalization/publ2011/292-302_Sedlarova.pdf

    http://dspace.mah.se/dspace/bitstream/handle/2043/12290/Kobaidze_Mother_Tongue_Language_Use.pdf;jsessionid=ED0743D8CC85612F19A3D1AD3C2A9FE6?sequence=2

    http://georgehewitt.net/pdf/Geo_Sociolinguistics.pdf

    http://www.academia.edu/3445121/The_status_of_minority_languages_in_Georgia

  2. A. Künzli diras:

    La plej lasta frazo tekstu pli bone tiel:

    En tiuj etnaj respublikoj la indiĝenoj estas aŭ tiom forte rusigitaj, tiel ke oni apenaŭ rekonas ilin kiel indiĝenojn (krom eble laŭ ekstera aspekto), aŭ la indiĝenoj vivas en ĉirkaŭaĵo, kie la rusoj formas la plimulton de la loĝantaro, sen havi ajnan (pozitivan) rilaton al la indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj. (Du ekzemploj por la unua kazo estas Tatario kaj Ĉuvaŝio, kie laŭstatistike la “titola etno” formas la plimulton, kaj por la dua Udmurtio kaj Mordovio, kie laŭstatistike la rusa etno formas la plimulton. En Mari El estas duone-duone, kun malgranda rusa plimulto. Kompreneble, en unuopaj vilaĝoj povas esti la inversa situacio).

    La situacion en Norda Kaŭkazo mi konas malpli bone, ĉar mi neniam vizitis tiun regionon, sed mi trovis interesan tekston, kiu estas elŝutebla sub
    http://www.lingref.com/isb/4/103ISB4.PDF

  3. A. Künzli diras:

    1.
    Kion V. Melnikov supre rakontas kongruas kun la tordita historiografia percepto kaj la politika propagandaĉo de la Kremlo. La sublimala ŝovinismo de la supraj komentantoj (estas ĉiam la samaj, precipe V. Melnikov), kiuj volas konsideri Armenion kaj Kartvelion (kaj probable ankaŭ Baltion) kiel “russkaja zemlja”, estas neeltenebla, malakceptebla kaj rifuzinda.

    2.
    Eble vi ne sciis (ĉar tion oni ne rakontas en tiu formo en rusaj kaj sovetiaj historiaj libroj), ke Armenio, Kartvelio, Azerbajĝano sed ankaŭ la baltaj landoj estis KIEL KOLONIOJ dum jarcentoj plej senskrupule ekspluatataj de la imperiisma RUSLANDO, poste ankoraŭ pli draste de Sovetunio, kaj ne de Usono (kiu post 1991 celis helpi restarigi la civilizon kaj akceli la ekonomion en tiuj landoj, kion Moskvo konsideris kiel netolereblan enmiksiĝon en sian influzonon). Do, la dezerteco kaj drasta subevoluinteco, karakterizntaj tiujn landojn hodiaŭ (mi vizitis ilin en 2003), estas grandparte ŝuldata kaj dankata al la brutala koloniisma kaj ekspluata politiko de Ruslando kaj Sovetunio, kiuj misuzis tiujn periferiajn landetojn kiel armeajn bazojn kaj por geostrategiaj celoj.

    3.
    Cetere, Saakaŝvili (kiu ludis gravan rolon jam dum la tempo de Ŝevardnadze) ne estis rekte instalita de la usonanoj, sed li estis elektita, almenaŭ en formale liberaj elektoj, de la kartvelia popolo en 2004 (kun 96%!!!) kaj reelektita en 2008 kun granda plimulto, en konkurenco kun pluraj aliaj kandidatoj. (vd. http://ru.wikipedia.org/wiki/Президентские_выборы_в_Грузии_(2008)

    Ĉar S. promesis okcidentan kurson, la kartveloj elektis lin. Eble li estis ĉarlatano, emocia demagogo kaj fuŝulo, sed tian riskon on devas enkalkuli ĉe multaj politikistoj (en tiuj ekssovetaj respublikoj kaj ne nur tie).

    4.
    Cetere, ĉiu suverena ŝtato estas libera mem elekti siajn konsilistojn kaj subvenciantojn, ankaŭ la ekskolonioj de Ruslando kaj Sovetunio, kiuj fariĝis suverenaj ŝtatoj post la malfondo de SU, kion Moskvo kaj multaj rusoj evidente neniam digestis, havas tian rajton. Sed ĉar S. dekomence ne plaĉis al Putin, de kiu li estis propagandata kiel malamiko de Ruslando, oni komencis misfamigi kaj kontraŭbatali lin en Ruslando kaj eĉ ne hezitis kapti la okazon lanĉi novan kruelan militon kontraŭ Kartvelio en 2008 (laŭdire post stulta provoko de S. kaj por defendi la rusan kolonion Sudosetio). Tiu komplete superflua milito kaŭzis kelkcent mortviktimojn kaj kelkmil vunditojn, ankaŭ ĉe la civila popolo, kiu restis ruinigita post tiu milito en la koncernitaj teritorioj. (Kio vere okazis en tiu milito estis analizita en jena raporto elŝutebla sub http://www.ceiig.ch/pdf/IIFFMCG_Volume_I.pdf).

    5.
    Eble mi rajtas rememorigi, ke Suda Osetio (kiun mi mem vizitis en 2003) estas okupita teritorio de Ruslando, kvankam ĝi estas konsiderata de Tbilisi kiel integra parto de la kartvelia ŝtato. La plimulto de la ŝtataro kaj internaciaj organizaĵoj subtenas la vidpunkton de la registaro en Tbilisi rilate la statuson de Sudosetio.

    6.
    Do, anstataŭ primitive polemiki kontraŭ S., kiel Melnikov faras, prefere prezentu faktojn kaj ciferojn pri la realaj sukcesoj kaj malsukcesoj dum la regado de S., por ke oni povu diskuti sur objektiva grundo. Malgraŭ ĉio ŝajnas, ke post la S.-jaroj Kartvelio fartas ĝenerale iomete pli bone ol en la tempo kiam mi vizitis ĝin (2003); la ekonomio kreskis, reformoj efektiviĝis kaj investoroj povis esti allogitaj. (Faktojn kaj ciferojn vd. sub http://de.wikipedia.org/wiki/Wirtschaft_Georgiens).

    7.
    Antaŭ ol kondamni la anglan kiel koloniisman lingvon, oni objektive esploru la realan rolon de la rusa lingvo en la pasinteco, ekzemple pri ĝia rolo kiel forpuŝanto de pli malgrandaj etnaj lingvoj en Ruslando kaj Sovetunio, kiuj estas hodiaŭ minacataj ekzisti kaj riskas komplete malaperi, se oni ne revivigas ilin. La formalaj etnaj respublikoj en Ruslando (de kiuj mi vizitis plurajn ekzemple en la volgia regiono) similas al dezertaj rezervejoj por indiĝenoj, kie la lokaj lingvoj fariĝis pura formalaĵo sen kvalita literaturo kaj estas uzataj ankoraŭ iomete en etnaj asocioj kaj medioj, la privata sfero kaj folkloro), kvankam tiuj lingvoj havas la statuson kiel oficialaj (kaj eble estas iom uzata en la politiko kaj administracio, kie laulege ili devas esti aplikitaj, kvankam ĉiuj homoj scipovas la rusan lingvon, kiu kutime estas proklamita kaj servas kiel “dua” oficiala lingvo de la koncerna respubliko – la nivelon de la formala aŭ praktika uzado de la etnaj lingvoj oni povas observi ekzemple laŭ la oficialaj retpaĝoj de la koncernitaj respublikoj, sed ilian praktikan uzadon ekzemple en la unuopaj respublikaj parlamentoj necesus aparte esplori). En tiuj etnaj respublikoj la indiĝenoj estas tiom forte rusigitaj tiel ke oni apenaŭ rekonas ilin kiel indiĝenojn (krom eble laŭ ekstera aspekto), aŭ kie la rusoj formas la plimulton de la loĝantaro, sen havi ajnan (pozitivan) rilaton al la indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj.

  4. Kiam mi flugis al Litovio en 2008 al la Monda Kongreso de Esperantistoj-Jxurnalistoj, iu litovo en la aviadilo diris al mi, ke cxiuj litovoj jam scipovas la anglan. En Vilno sur stratoj mi multfoje provis paroli la anglan, sed neniu litovo scipovis. Kiam mi sxangxis la anglan je la rusa, ili cxiuj estis felicxaj paroli la rusan kun mi. 🙂

  5. Al la vortoj de Vjaĉeslav indas aldoni, ke Armenio k Kartvelio estis integraj partoj de Rusio jam ekde komenco de 19-a jarcento. Do ne temas pri “sovetia” influo.
    Nature k racie oni uzas la lingvon de ĉiama granda najbaro, sed ne lingvon de fora imperio, kiu emas nur ekspluati la landojn. K tiu koloniisma lingvo (la angla) estis vere _trudata desupre_ (en Kartvelio) – ĉar ties “prezidento” Saakaŝvili (reale – gvidanto de kolonia administrado, postenigita k salajrata el Usono) ĉiel komplezas al siaj “ĉefoj”, farante ĉiaspecajn aĉaĵojn al Rusio k ricevante pro tio grandan “helpon”…

  6. Vjaĉeslav diras:

    La rusa estis “trudita” malpli dolorige, ol en Pollando, ankaŭ en la periodo ene de la komuna imperio. En Sovetio la rusa ne vere estis “trudita”, ĝi estis la natura unua lingvo de la unueca ŝtato — sekve homoj scipovis paroli ĝin (samtempe la kartvela, ekz., estis iusence “trudata” en la etnaj aŭtonomioj kiel la oseta — kun anstataŭigo de osetlingvaj lernejoj per la kartvellingvaj ktp.).

    Nun la rusa daŭre estas uzata en eks-sovetiaj respublikoj, nelaste ĉar la loĝantoj daŭre estas forte ligitaj kun la parencoj en Moskvo kaj aliaj regionoj de Rusio (speciale aktuala kaŭzo por Armenio, la armena diasporo en Rusio grandas). En Pollando mankas similaj nutraj faktoroj por ioma populareco de la rusa (kvankam mi foje ĉeestis la penojn de polaj kaj orient-germanaj turistoj atingi interkomprenon en la rusa kun bulgaraj servistoj en Bulgario; certe do troviĝas aliaj aplikebloj).

    Scienco pruvas, ke oni malofte forgesas lingvojn pro ideologiaj kialoj: aŭ lingvo estas uzata kaj utila (tiam ĝia scio vastiĝas), aŭ ĝi ne estas uzata pro iuj naturaj kialoj (kiel manko de rusia influo en multaj postsocialismaj landoj).

Respondi