Ekonomia Forumo en Krynica denove kun Esperanto

La 3–5an de septembro Esperanto denove estis prezentita dum la Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), kiun partoprenas multaj gravaj politikistoj, ekonomistoj, ĵurnalistoj, artistoj.

EEU tradicie pretigis la Esperanto-standon, ĉe kiu oni povis informiĝi pri Esperanto kaj ricevi informilojn pri la lingvo. Ĉe la stando deĵoris, ankaŭ tradicie, aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo. Danke al la subteno de UEA eblis ne nur financi diversspecajn informilojn, sed ankaŭ prepari paneldiskuton “Federacia Eŭropo – ĉu kun komuna lingvo por ties loĝantoj?”

La diskuton gvidis estrarano de EEU Peter Baláž, kiu anstataŭis la prezidanton de EEU Seán Ó Riain, kiu ne povis pro laboraj kialoj forlasi Bruselon en tiu tempo. Partoprenis ĝin Jozef Reinvart, nome de Ministerio de eksterlandaj aferoj de Slovakio, kun sia tre trafa prezento: “Bezono je radikala ŝanĝo en la tradicia lingva kaj kultura politiko de EU”.

Al la diskuto kontribuis ankaŭ du eminentaj gastoj. La unua estis Artur Sosna, kunprezidanto de la Luksemburga-Pollanda komerca klubo, mem parolanta ses lingvojn kaj tre interesiĝanta pri Esperanto kaj ties ebla utiligo en EU. La dua estis la eksa ĉefministro de Saksio (Germanio) kaj nun profesoro en la universitato en Dresdeno: Georg Millbrodt. Li mem parolas plurajn lingvojn, bone konscias pri la lingva problemaro de EU kaj ankaŭ pri la avantaĝoj de Esperanto, sed iom skeptikas pri Esperanto kiel komuna lingvo por la komuna Eŭropo. Fine de la paneldiskuto plurajn pensigajn vortojn pri la temo diris Halina Komar – multjara Esperanto-movadano kaj aganto por triaaĝa publiko. Sen ŝia persista kaj pacienca laboro la ĉeesto de Esperanto en la Ekonomia forumo estus ne ebla.

Necesas konscii, ke la Esperanto-budo estas entute ununura stando de neregistara organizo en la tuta forumo – kaj krome tute senpage permesita de la organizantoj! (Simpla partopren-kotizo por la forumo kostas 450 eŭrojn!). Estas do tre bone, ke Esperanto-movado povas videbliĝi tie kaj informi la partoprenantojn (ĉi-jare partoprenis ĉirkaŭ du mil homoj) pri la internacia lingvo. Per tia ĉi agado nia lingvo iĝas pli aktuala kaj rimarkata fenomeno. Ni strebu, ke okazu pli da tiaj publikaj prezentoj de Esperanto – nia lingvo meritas tion!

Peter Baláž
EEU-estrarano

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/09/228krynica/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Ekonomia Forumo en Krynica denove kun Esperanto

  1. La temo paneldiskuton “Federacia Eŭropo – ĉu kun komuna lingvo por ties loĝantoj?” povus permesi, ke oni prezentas Esperanton kiel libervolan oferton al la eŭropaj popoloj. Sed plej verŝajne oni nur postulas devigan enkondukon de supre.

    Kiam lernas la Esperantistoj, ke la nunaj kondiĉoj permesas instrui Esperanto ĉie en Eŭropo ekster la ŝtataj strukturoj? Privataj lernejoj kaj universitatoj transprenas grandiĝantan parton de la merkato de la ŝtata eduksistemo.

    Privataj kompanioj povas interne utiligi ĉiun lingvon, sendepende de la decidoj de la superaj Eŭropaj strukturoj. Tion mesaĝon mi atendus kiel komercisto en ekonomia forumu. Kie estas la sukcesoj de transnacia komunikado pri ekonomiaj aferoj en Esperanto? Kie estas la transnaciaj asocioj, kiuj utiligas Esperanton?

  2. Mi aldonu, ke la titolo de la menciita supre artikolo estas: “Wielojęzyczna Europa” (Plurlingva Eŭropo)

  3. AlKo montras ligilon al http://www.forum-ekonomiczne.pl/ kie en pollingva versio estas artikolo: <>. En la artikolo estas: “Unia Europejska powinna wspierać proces godzenia różnic językowych. Jej 28 państw członkowskich mówi w 23 oficjalnych językach (najnowszym jest chorwacki).” traduko: “Europa Unio devas apogi procedon de akordigado de la lingo-diferencoj. En la 28 membro-landoj estas 23 oficialaj lingvoj (la plej nova estas la kroata)”. Bonvolu rimarki, se la autoro de tiu artikolo ne scias kiom da oficialaj lingvoj estas en EU – do bedaurinde la nivelo de tiu Forumo ne estas tro alta. Kial esperantistoj kiuj partoprenis en la E-paneldiskuto ne rimarkis tiun gravan misinformon ?

  4. A. Künzli diras:

    PS Cetere, la sola bela, rigardinda kaj interesa afero estas la dejhorantinoj 🙂

  5. A. Künzli diras:

    (ĝui senpagan budon kaj esti la sola NRO ĉeestanta la Forumon),

    Jes, iom nenormala – kaj suspektinda kazo! :-)))

    En WEF Davos io tia certe ne eblus (la tiea partoprenkotizo estas minimume po 15000 frankoj por persono! Sed tie aperas vere gravaj kaj signifaj homoj)

  6. José Antonio Vergara diras:

    Estas tre salutinde ke estas E-aktivuloj kiuj persiste utiligas tiun ĉi gravan ŝancon.

    Estus interese scii kiel tio eblas (ĝui senpagan budon kaj esti la sola NRO ĉeestanta la Forumon), ĉar ja temas pri vere signifa atingo, verŝajne senprecedenca. Ke oni ĉiujare allasas la partoprenon de la esperantuloj laŭ tiel favoraj kondiĉoj ja devus esti indiko ke ili faras interesan kontribuon al la evento, ĉu ne?

  7. A. Künzli diras:

    Iom stranga komento.
    En la gazetaro aperis sufiche da informoj pri tiu forumo, kiel oni povas ekscii, se oni serchas en la interreto:

    https://www.google.ch/#q=Wirtschaftsforum+in+Krynica

    Cetere, en la libera Okcidento, la gazetoj mem elektas siajn temojn, se ili trovas ion interesan au gravan. Tiaj forumoj kiel en Krynica okazas multaj chie en la mondo, kvankam tiun de Krynica oni kutimas nomi la “Polan Davos”. Tion devus scii ankau la sinjoro, kiu loghas en Belgio.

    Se la e-istoj havas nenion pli interesan por montri ol la Literaturhistorion de Sutton, ili ankau ne devas miri, ke oni ne speciale atentas ilian standon. La stultajhoj, kiuj estas skribitaj en tiuj EEU-kaj UEA-informiloj vershajne pli forpushas ol allogas homojn.

    Bedaurinde oni ne raportas pri la enhavo de la paneldiskuto, kie elpashis Balazs kaj Komar, du penseble plej maltaugaj personoj por esprimi objektivan opinion pri la “lingva problemo” en Europo kaj la dezirata rolo de Esperanto antau tia publiko.

  8. AlKo diras:

    Evidente, la belga gazetaro malmulte interesiĝas pri la eventoj en Orienta Eŭropo. En la ruslingva gazetaro oni ja informas pri ĝi. Vi povas legi pli en la retejo de la forumo (pola, angla, rusa)
    http://www.forum-ekonomiczne.pl/

  9. Mi ĉiujare legas ion pri esperanta partopreno al Ekonomia Forumo en Pollando, sed neniam mi eĉ mencion de ĝi trovis en mialanda (belga) gazetaro. Mi ja legis ke proksimume samtempe okazis internacia ekonomia konferenco en Japanio.

Respondi