La legisto de Bernhard Schlink en Esperanto

La legistoBernhard Schlink. La legisto: Romano / Tradukis el la germana Jean-Luc Tortel; Notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2013. — 120 paĝoj; 400 ekzempleroj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 19).

Milionoj da venditaj ekzempleroj en kvardeko da lingvoj, prestiĝaj libropremioj, la unua loko en la usona literatura furorlisto (unuafoje por germana literaturo) kaj la samtitola filmo (2008), kies ĉefaktorino Kate Winslet estis Oskar-premiita (2009) pro la rolo de Hanna, atestas la sukceson de La legisto de Bernhard Schlink. Ĝi senprecedence rapide estis enmetita en la studprogramojn de la germanaj gimnazioj. Laŭ Newsweek, «La legisto de Bernhard Schlink estas mallonga, morale komplika, erotike ŝargita romano, studanta la influon de la kulposento al la germana generacio, naskiĝinta post Holokaŭsto».

Pri kio temas? La subita amo de 15-jara adoleskulo el profesora familio kaj 36-jara virino same subite ĉesis, kiam ŝi senaverte forlasis la urbon. Post ok jaroj li, jam studento de la lasta studjaro de jura fakultato, revidis ŝin en proceso inter eksaj voktinoj de porvirina koncentrejo. Sed ĉi tiu ne estas la sola mistero, kiun frontis la protagonisto de La legisto.

Esperanto iĝis la 40a lingvo en kiu La legisto aperis. Ĝin tradukis el la germana originalo Jean-Luc Tortel kaj eldonis Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kun permeso de la kopirajt-posedanto Diogenes (Svislando). La romano aperis kiel la 19a ero en la populara libroserio Mondliteraturo.

La legisto estis lanĉita la 7an de julio 2013 en la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena (Litovio). Ĝi estas aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj gravaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 12 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite ĉe la eldonejo Sezonoj kaj ties reprezentantoj en la koncernaj landoj.

Legu la komencon de la romano.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La legisto de Bernhard Schlink en Esperanto

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Kiel antaŭ 125 jaroj kompiliĝis la unua listo de adresoj, kiel ĉiu kongreso kaj kunsido registras aliĝintojn, necesas same fari pri tia libro: kiu aĉetis la unua, kiu estis en la unua deko, kiu konfirmis la rezulton per komento? Por tia libro havendas klubo (aŭ: Tia libro havendas klubon? … _ _ _ …
    vban…..sur gugla poŝto

  2. Valdas BANAITIS diras:

    Kiel anta

Respondi