Ĉu io nun estas nova?

Vortoj de komitatano Z

Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero.

La aero tamen ĉesis vibri jam antaŭ la kongreso. Ne ekestis diskutoj pri kandidatoj kaj iliaj celoj. Neniu eĉ flustris eblan alian nomon por prezidanteco ol Mark Fettes. Silentis tiuj, kiuj antaŭe plendis pri la sovetieco de la elektoj. Amri Wandel, kiu fine elfalis el la estraro, ne postulis revizion de la elektoregularo, sed li flegme akceptis la sorton. Eĉ la reelekto de Dasgupta en Havano okazis en pli streĉa etoso, kun aldona vigligo pro la nuligo de la kontrakto kun redaktoro Marček kaj tuj poste la nuligo de la nuligo. Ankaŭ ĉi-foje Marček estis fordankita, sed neniu ekkampanjis por li. Male, du estraranoj, kiuj en Havano petskribis por li, ĉi-foje maldungis lin. Kiam laste povoŝanĝo en UEA pasis same sensuke?

UEA havas novan estraron, sed kiel novan? Nia kongresa raportisto kalkulis, ke ĝi estas pli maljuna ol la antaŭa, kiam ĝi estis elektita. Evidente la reelektitaj Pietrzak kaj Keller aĝas nun tri jarojn pli ol en Havano, sed ankaŭ ĉiuj aliaj estas jam super 50. Fettes kaj Vergara ne estas novaj, ĉar iam ili jam estis estraranoj. Unuafojaj estas nur tri, sed ankaŭ el ili MacGill kiel direktoro de la CO antaŭ 30 jaroj ne impresas tre freŝe. La elekton de MacGill akompanas enigmo: jarkomence li rezignis kiel prezidanto de ILEI por havi tempon por redakti Junan Amikon. Kiel li nun tamen havas tempon por UEA?

Novaĵo estas, ke kelkaj gvidantoj havas eksterajn interesojn, kiuj povas kunfrotiĝi kun tiuj de UEA. Fettes prezidas la usonan fonduson ESF, kun kiu estas finance plektitaj la instrua retejo de Katalin Kováts, la retkursejo Lernu! kaj la firmao E@I, kies direktoro Peter Baláž elektiĝis al la nova organo de UEA, la konsilio, same kiel Francesko Maurelli el la firmao Kosmo, kies dancado sur la delikata limo inter delikto kaj permeseblo ĉirkaŭ eŭropaj subvencioj ne ĉesas kaŭzi bruon. Ĝenerala sekretario Martin Schäffer starigis retan adresaron, kiu iel konkurencas kun la delegita reto de UEA kaj Pasporta Servo de TEJO. Ankaŭ lia fonduso Esperanto Internacia paŝas sur tereno, kiu tradicie apartenis al UEA. Ni vidos, kiel tiuj samideanoj solvos siajn dilemojn.

Jes, nova estas la konsilio, kiu “kunpensos kaj kunaktivos” kun la estraro. Tempo montros, kiel vivipova ĝi estos, sed unu konsekvenco ŝajnas neevitebla: plia pasiviĝo de la komitato. Pri la aktivigo de la komitato devus zorgi la estraro, sed de longe ĝi ne sukcesis pri tio. La nova estraro apenaŭ povos esti pli sukcesa, eĉ se ĝi volus, ĉar ĝi ne havos tempon por okupiĝi pri la komitato, se ĝi volos doni sencon al la nova konsilio.

Fine, nova estas la Strategia Plano. Ĝi havas pli da ŝanco ne esti rapide forgesita kiel antaŭaj planoj, ĉar Fettes kiel ĝia ĉefa aŭtoro certe sentas sin honorligita al ĝi, sed inter la komitatanoj verŝajne malmultaj legis, kion ili akceptis. Al la membraro la dokumento restos fremda, ĉar ĝi estas nedigesteble ampleksa. Helpus, se ĝi estus kristaligita al unu aŭ kelkaj frapfrazoj, kiuj povus emocie kapti la animojn, sed el ĝiaj ĉefvortoj – konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo – saltas neniu sparko. Se tamen la estraranoj foliumos ĝin de tempo al tempo, ĝi almenaŭ servos al ili kiel utila memorando pri farindaj aferoj, kaj tio estus tute sufiĉa.

Ni esperu, ke ja komenciĝis nova ĉapitro. La mezurilo pri sukceso tamen ĉiam restos la sama: membrostatistiko.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/kz-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

28 Responses to Ĉu io nun estas nova?

  1. 1. Ĉu Strategia Plano-SP povas esti malgranda?
    2. Ĉu Strategia Plano ne devus esti multiplikita je Jaraj Ekzekuciaj Mondaj Planoj-JEMP?
    3. Ĉu JEMP ne devus esti multiplikita je multaj Jaraj Ekzekuciaj Kontinentaj, Landaj, Provincaj/Subŝtataj, Lokaj
    Plano?
    4. Ĉu oni ne povas fari klopodon por ke la tuta planaro estu
    ekzecucita kunordigitamaniere, kun interkomunikado tra la tutaj niveloj, monda, kontinentaj, landaj, provincaj/subŝtataj, lokaj?
    5. Se tiu kunordigo ne eblas, nun ĉu oni povus ankoraŭ nomi tiun je Movado?

  2. Geĉjo diras:

    Tre interesa pridiskuto. Kiel mi imagas, antaŭ ĉiu pli-malpli aktiva esperantisto stariĝas demando – kio estos plu, post kiam ekposedis la lingvon. Jen li/ŝi aŭdas – “Esperanto – morta lingvo, vana afero”, de alia flanko E-komunumo ion-tion faras, plenumas sian rolon = disŝiro de formato.
    Kion fari?
    Evidente, grava manko — tre-tre febla financa/komerca fundamento. Tiu kiu riskas labori por E-komunumo tre baldaŭ estas metata antaŭ dilemo: plu vivi vegete aŭ reorientigi sian bizneson je alia celita grupo (neesperantista!).
    Ĉu estas espero je ŝanĝo de tiu situacio? Apenaŭ. Estas multaj kontraŭobstakloj: 1. en bizneso ne estas amikoj; 2. ŝtatoj tre rivale rilatas al pozicio de sia lingvo kaj konsideras E-ton kiel subfosanto de tiu pozicio (plej verŝajne en subkonscia nivelo); 3. multajn servojn kaj varojn eblas ricevi pli malmultekoste ol pere de e-kanaloj.
    Sola avantaĝo de E-to – sur kultura nivelo, sed ĉu multaj bezonas tion?

    Do, restas — “fosi nian sulkon” kaj ĝui homajn kulturajn kontaktojn inter espoj tra tuta mondo.

  3. Mir. Malovec diras:

    Enrique, la plej pesismismaj kontribuoj estas la viaj. Vi senĉese demandas: Kiu faros tion?

    Nia movado similas al konstruado de domo, sed nur unu procento de esperantistoj konstruas, ĉirkaŭ dudek procentoj propagandas kaj ĉirkaŭ okdek procentoj nur gapas.

    Niaj propagandistoj ne propagandas konstruadon de la domo kaj ne varbas konstruantojn, ĉar ili vidas sian cdelon en varbado de plej multaj gapantoj. Tial ili varbas nur propagandistojn.

    Se vi lernos la hungaran lingvon, vi ne bezonas zorgi pri la hungara kulturo, ĉar ekzistas 10 milionoj da denaskuloj, kiuj mem prizorgas librojn, gazetojn, filmojn, kantojn ktp. Vi kiel lernanto povas resti nur pasiva konsumanto, nur gapanto.

    Sed ĉe Esperanto estas tute alia situacio. Kion ne faros esperantistoj mem, tion faros neniu alia. Ni mem devas krei niajn librojn, gazetojn, enciklopediojn, turismajn prezentojn kaj ĉion alian. Tamen la Esperanta kulturo ne estas varbilo, por persvadi novulojn. Ĝi devas servi precipe al malnovuloj, kiuj jam konas la lingvon. Ankaŭ la hungara kulturo ne estas kreata por varbi fremdulojn, ke ili lernu la hungaran lingvon, sed servas ĉefe al hungaroj mem. La varba efiko estas nur akcesora.

    Lerni Esperanton nur por scii ĝin, ne havus sencon. Lingvo ne estas nur komunikilo, por ke oni dum vojaĝo povu demandi pri la vojo al hotelo kaj mendi ĉambron kaj kafon.
    Ĝi devas servi ĉefe kiel fonto de informoj kaj de kulturo, ne por varbi novulojn, sed por utiligi la scion de malnovuloj.

    Ne sufiĉas cent libroj, por ke novuloj povu trejni la lingvon. Ni bezonas milojn da libroj kaj aliaj tekstoj, por ke nia scio estu uzebla en la praktika vivo. Simile kiel ne sufiĉas en niaj gepatraj lingvoj tiuj tekstoj, kiuj jam ekzistas, sed ĉiutage aperas novaj. Ni ne legas tiujn tekstojn por lerni aŭ trejni la lingvon, sed por utiligi la jam ekzistantan scion. La kulturo de iu lingvo ne estas varbilo, sed celo.

  4. Enrique diras:

    Miroslav Malovec diris:

    >Por mi estas pli facile enkomputiligi 100 librojn ol persvadi 100 homojn.

    Tiuj centoj aux miloj da libroj helpas persvadi kelkajn homojn. Se libroj kaj revuoj (kaj aliaj aferoj) ne estus en la reto, estus multe pli malfacile persvadi iun ajn.

    >Mia amiko sukcesis instrui Esperanton al 150 studentoj ĉe Masaryk-univeristato en Brno, sed post la kurso restis nur unu studento kaj unu instruisto, kiuj aliĝis al nia klubo.

    Eble iuj el tiuj 150 revenis aux revenos al Esperanto, precipe se ili “denove malkovrus” Esperanton. Ne cxiuj revenantoj anoncas siajn revenojn.

    Multaj fojoj mi trovis ie en la reto, iujn el miaj lernantoj kiuj ne finis la kurson. Kelkaj ne sxatas studadi laux iu kurso, sed ili praktikas siamaniere. Kelkaj lernantoj revenas al mi post unu jaro aux pli.

    >La ceteraj ne volis fariĝi esperantistoj (movadanoj)

    Cxu homoj kiuj uzas Pasportan Servon, aux tiuj kiuj babilas en babilejoj … cxu ili estas movadanoj? Mi kredas ke la celo de Esperanto estas uzado, ne lernado.

    Mi kredas ke tio okazas pri cxiuj lingvoj. Multege da lernantoj cxesas la studadon … kelkaj el ili iel uzas tiujn lingvojn.

    >En Hungario eble 50 000 universitataj studentoj faris ekzamenon pri Esperanto

    La situacio en Hungario estas tre speciala. Tiuj lernantoj ne lernas Esperanton cxar ili sxatas Esperanton. Ili lernas gxin nur por savi stud-horojn.

    >Novaj esperantistoj estas bezonaj, sed nur por konservi la nunan staton. Eĉ se la nombro dekoble kreskus, tio neniel puŝus la movadon antaŭen. La 150 000 al mi ne helpas pli ol kiam estis nur 15 000 kaj neniel helpus al mi, se ili estus 1 500 000.

    Mi ne konsentas. Se unu el milo, farigxas esperantulo … milono de 150 000 estos pli granda ol milono de 15 000. El tiuj esperantuloj, kelkaj farigxos movadanoj, kaj eble persvadus kelkajn pli.

    >Internacia lingvo, Esperanto aŭ la angla aŭ iu alia, devas esti antaŭ ĉio fonto de informoj, tutmonda enciklopedio.

    Kiuj farus tiujn laborojn por Esperanto? Ni bezonas multege da esperantuloj por ke iuj el ili volus labori por fari cxion kion vi postulas. Dumtempe estas kelkaj homoj kiuj laboras. Vikipedio estas pli malgranda ol Wikipedia … sed ni bezonas pli da homoj kiuj grandigos gxin.

    Estas kelkaj retejoj kiuj montras novajxojn kaj interesajn artikolojn. (ne tiel multaj kiel la angla lingvo):

    http://esperanto.cri.cn/
    http://esperanto.cri.cn/radio/video.htm

    Cxina Radio Internacia estas suficxe granda entrepreno, ne esperantista.

    http://pola-retradio.org/aktualajoj-2/

    Klaku sur: Novaĵoj, Felietonoj, Sciencaj informoj.

    http://esperantaretradio.blogspot.com/
    http://www.espero.com.cn/
    https://www.mondogazeto.com/
    http://novajhoj.weebly.com/

    Ni plendas pri komencantoj kiuj ne restas kiel esperantuloj. Se iu komencanto trovas kaj legas debatojn kiel cxi tiu, kiu havas tiom da pesimismo, la komencanto ne restos … Ni bezonas pli da optimismo, kaj pli da agado.

  5. M. Malovec diras:

    Por mi estas pli facile enkomputiligi 100 librojn ol persvadi 100 homojn. Libroj ne povas sin defendi, ne povas forkuri kaj se mi prizorgos ilian konservadon, ili restos en la movado por ĉiam.

    Mia amiko sukcesis instrui Esperanton al 150 studentoj ĉe Masaryk-univeristato en Brno, sed post la kurso restis nur unu studento kaj unu instruisto, kiuj aliĝis al nia klubo. La ceteraj ne volis fariĝi esperantistoj (movadanoj) kaj ni ankoraŭ ne scias, kiom longe restos tiuj du.

    En Hungario eble 50 000 universitataj studentoj faris ekzamenon pri Esperanto por facile akiri diplomon pri la dua fremda lingvo, sed neniu el ili volis fariĝi movadano.

    Mi ĝojas kompreneble, ke en Lernu registriĝis 150 000 homoj, sed sincere dirite mi ne deziras kun ili babili, certe ne nur por uzi Esperanton, sen vera bezono sciigi iun gravan informon aŭ ricevi gravan informon.

    Novaj esperantistoj estas bezonaj, sed nur por konservi la nunan staton. Eĉ se la nombro dekoble kreskus, tio neniel puŝus la movadon antaŭen. La 150 000 al mi ne helpas pli ol kiam estis nur 15 000 kaj neniel helpus al mi, se ili estus 1 500 000. Tio estas nur belaj statistikaj numeroj por propagandiloj, sed al aplikado de Esperanto en la praktika vivo tio neniel helpas.

    Internacia lingvo, Esperanto aŭ la angla aŭ iu alia, devas esti antaŭ ĉio fonto de informoj, tutmonda enciklopedio. Ankaŭ pri Esperanto, sed precipe pri ne-esperantistaj aferoj: pri kulturo, sporto, scienco, tekniko, vetero, kosmo ktp. Milionoj da homoj ĉiutage serĉas en la reto miliardojn da informoj. Se ili ne trovos ilin en Esperanto, tia internacia lingvo estos por ili senvalora.

    Kompreneble, inter novaj esperantistoj povas troviĝi tiaj, kiuj povus helpi al la necesaj laboroj. Sed ili devas scii, ke tiaj laboroj estas bezonaj kaj ke jam ekzistas bazoj, al kiuj ili povas aliĝi kaj kontribui. Kaj ke nia movado celas konstrui tian informan sistemon.

    Esperantistoj dum la pasintaj 126 jaroj faris multe da laboro, parte publikigita, parte restinta manuskripte en skatoloj. Ili prezentas almenaŭ milionon da laborhoroj.
    Kiu scias kaj kapablas fari ion novan kaj aktualan, tiu faru tion, la ceteraj klopodu revivigi tion, kion postlasis niaj antaŭuloj. Estas pli facile enkomputiligi tion, kio jam estis elpensita kaj prilaborita ol elpensi ion novan. Se ni ne zorgos pri tio, kion postlasis esperantistoj antaŭ ni, tiuj kiuj venos post ni, ne zorgos pri nia laboro.

    La internacia komunikado ne estas vetkuro de lingvoj pri iu “fina venko”, kvankam la publiko tion ofte tiel komprenas. “Venkis la angla”, ili diras. Sed laŭ Eurobarometro 2012
    http://ec.europa.eu/public_opinion/archives/ebs/ebs_386_en.pdf
    tio signifas, ke nur 40% de Eŭropanoj scias angle, la scio de aliaj lingvoj estas pli malbona. Ni ne devas forgesi, ke eĉ naciaj lingvoj de malgrandaj nacioj ricevas por sia agado miliardojn da eŭroj, la angla bilionojn (milojn da miliardoj), dum Esperanto nenion kaj tamen sukcesas vivi. En Esperanto kuŝas granda potencialo.

    La “fina venko” ne estas iu daŭra stato, sed afero senĉese moviĝanta. La angla kaj franca por certigi por si la ĉefan pozicion inter la aliaj monlingvoj, devas ĉiutage traduki milojn da paĝoj pri diversaj leĝoj, regularoj, proklamoj, politikaj, ekomoniaj, kulturaj kaj sportaj novaĵoj ktp.

    Enkonduki lingvon en lernejon ne sufiĉas. En mia lando ni devis dum 40 jaroj lerni la rusan, lingvon parencan, por kiu ni havas naturan lingvosenton, tamen ni ne rusiĝis.

    Estas ankaŭ fakto, ke en la interreto ekzistas multe da rubaĵo kaj fatraso, en ĉiuj lingvoj de la mondo, kiuj eksidis en la reto. Sed la samo ekzistis kun libroj post la invento de Gutenberg. Cervantes plendas, ke oni nun presas ĉiun stultaĵon, kaj pastro kun instruisto elĵetis sur fajron preskaŭ la tutan bibliotekon de Don Quijote post lia freneziĝo. Ankaŭ inter la homoj svarmas sovaĝe milionoj da libroj de diversaj kvalitoj. Sed aperis publikaj bibliotekoj, precipe la sciencaj, kiuj estas kiel oazoj de ordo en la maro de kaoso.

    Mi tute ne dubas, ke post kelkaj jaroj da serĉado, hezitado kaj eksperimentado ankaŭ en la interreto aperos tiaj sciencaj bibliotekoj de elektronikaj materialoj.
    Kaj nur tiam estos katastrofo por nia movado, se aliaj lingvoj ĝin havos, sed Esperanto ne.

    En la projekto Gutenberg nun troviĝas 43 606 libroj, la lasta estas
    http://www.gutenberg.org/ebooks/43606

    Ni certe devas ankaŭ propagandi kaj akiradi novajn esperantistojn. Sed ni ne rajtas pro tio neglekti ankaŭ tiajn laborojn, kiajn faras Vikipedio kaj Gutenberg.

  6. Enrique diras:

    Mi trovas tro multe da pesimismo en cxi tiuj komentoj.

    A. Künzli diris:

    >La homoj (e-istoj), kiuj konstante krias, ke por la lernado de la angla lingvo estas bezonataj multaj jaroj (jes povas esti – por stultuloj kaj malshatantoj de la angla lingvo pro politkaj kauzoj)

    Dankon por diri ke mi estas stultulo. Sxajnas ke vi sxatas
    insulti homojn.

    La facileco por lerni lingvojn multe varias inter la homoj. Sed gxenerale, tiuj homoj kiuj povas lerni la anglan rapide, pli rapide ili povus lerni Esperanton.

    Denove, mi asertas ke se lerni Esperanton estus tiel malfacile kiel lerni aliajn lingvojn, neniu lernus Esperanton. Ankaux mi.

    >Ekzistas milionoj, eble ech miliardoj da homoj, kiuj relative rapide lernis la anglan lingvon kaj bone parolas kaj skribas ghin

    Eble pro tio, en kongresoj kie oni elektas la partoprenanton
    nur se ili kapablas la anglan … ili bezonas havi grandan
    nombron da interpretistoj kaj tradukistoj.

    En Usono ekzistas granda nombro da homoj kiuj naskigxis en Usono, kiuj tre malbone parolas la anglan, kaj ecx ne aŭdacas skribi gxin.

    >kiu aplikas relative primitivan Esperanto-lingvajhon, apenau povas bone skribi ghin

    Mi kredas ke tio okazas en cxiuj lingvoj.

    >unuflankan prezentadon de la aferoj fare de la fanatikaj
    Esperanto-propagandistoj,

    Mi iom konsentas pri tio … precipe kiam mi legas ke estas 15 milionoj da Esperanto-parolantoj, aux ke maljuna kuracisto kreis Esperanton. Bedauxrinde, Zamenhof ne havis la sxancon esti “maljuna”, kaj komencis Esperanton antaux ol esti kuracisto.

    >chion malbonan en la angla (au alia nacilingvo)

    Mi neniam komparas Esperanton kun alia lingvo. Mi komencis lerni la anglan kiel sxatokupo kiam mi estis infano, sen iu sukceso. Poste mi malkovris Esperanton kaj rapide lernis gxin … aux almenaux mi povis uzi gxin. La scio de Esperanto helpis mian lernadon de la angla. Mi lernis ambaux lingvojn.

    >Ekzistas tro da materialo en Esperanto, KIUN LA
    ESPERNTISTOJ NE UTILIGAS,

    Tiu estas unu el la kialoj pro kio mi kreis mian retpagxon.

    >Oni povus ankau listigi 20 kialojn kial NE lerni Esperanton

    Bedauxrinde, tiuj retpagxoj jam ekzistas … tiuj kialoj ne estas realaj.

    >Esperantistoj kondutas kiel fundamentalismaj katolikoj,

    Mi ne estas tia … nek tiuj esperantistoj kun kiu mi parolis en multaj landoj, aux el multaj landoj.

    >Restas nur esperi, ke vi ne rakontas fabelojn, mitojn kaj

    legendojn – finfine stultajhojn kaj absurdajhojn – pri Eo al viaj lernantoj.

    Mi konsilas al ili ke ili legu mian retpagxon por scii pri la valoro de Esperanto. Tial vi scias kion mi diras al ili:

    http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm esperante
    http://esperantofre.com/faktoj/kialh.htm hispane
    http://esperantofre.com/faktoj/ angle

    Kiam iu lernanto skribas kelkajn liniojn en komprenebla Esperanto, post 10 horoj da lernado, ne estas facile respondi dirante ke Esperanto estas malfacila.

    >ONI PRAKTIKE NENION UTILAN POVAS FARI PER GHI

    Sxajnas ke vi ne legis mian retpagxon.

    >Komparem, la angla lingvo, kaj la naciaj lingvoj praktike
    malfermas chiujn pordojn.

    Ili investas multege da mono por trudi ilian lingvojn al siaj kredantoj.

    Esperanto malfermas multege da pordoj. Nur legu la milojn da ekzistantajn retpagxojn. Ankaux legu multajn librojn verkitajn en multe da lingvoj, por montri la valoron de Esperanto al tiuj kiuj ne konscias pri gxi.

    >Ech unu serioza kaj aktuala libro pri komputiko, ekonomiko
    au informatiko ne ekzistas en Eo

    Eble vi pretas verki tiujn librojn … Iu devas verki ilin …

    >ekzistos nul shanco de ghia progreso kaj (re)prospero.

    Por konscii pri la progreso de Esperanto, komparu kiom da retpagxoj ekzistas hodiaux kun kiom ekzistis antaux 10 aux 15 jaroj … pagxoj pri:

    Por instrui Esperanton.
    Por montri kaj elsxuti videojn.
    Por legi kaj elsxuti librojn kaj revuojn.
    Por acxeti muzikon de esperantaj grupoj.
    Novajxoj, blogoj, diskutoj … pri multege da temoj.
    Ankaux en Facebook kaj multaj aliaj retejoj.

    Ne forgesu pri la Lernu.net . Gxi havas 151 328 registritajn membrojn.

    >Chiuj indikiloj antaumontras tiun evoluon.

    Tio dependas de tiuj okuloj kiuj vidas gxin. Bedauxrinde pesimistoj vidas cxion iom same kiel vi.

    Iu diris ke Esperanto progresos nur kiam granda entrepreno
    uzus Esperanton.

    Google estas suficxe granda entrepreno, kaj ili evoluigis suficxe bonan tradukilon el kaj al Esperanto. Estas rimarkinde ke la Google traduk-masxinon ne faris esperantistoj. Gxin faris la samaj homoj kiuj kreis la tradukilojn por la aliaj 70 lingvoj.

  7. A. Künzli diras:

    Restas nur esperi, ke vi ne rakontas fabelojn, mitojn kaj legendojn – finfine stultajhojn kaj absurdajhojn – pri Eo al viaj lernantoj. Tio estas unu el la kauzoj, kial la plimulto de lernantoj kutime denove forlasas Esperanton, post la amara konstato, kaj seniluziigho, KE ONI PRAKTIKE NENION UTILAN POVAS FARI PER GHI, krom umi en la movado kaj LUDI Esperanton (dum IJK kaj UK ekzemple), krom devi auskulti la eterne saman merdan propagandon el la busho de la eterne samaj Eo-charlatanoj. Komparem, la angla lingvo, kaj la naciaj lingvoj praktike malfermas chiujn pordojn. Ech unu serioza kaj aktuala libro pri komputiko, ekonomiko au informatiko ne ekzistas en Eo (mi jhus kontrolis en la reta katalogo de UEA). Do, kion vi volas? Pri fabeloj de Andersen kaj Sherlock Holmes neniu plu interesighas, char chiuj jam legis tion en siaj naciaj lingvoj. Ankau pri interlingvistiko la universitatoj ghenerale ne plu interesighas. La e-istoj bone scias chion tion, sed pro ideologiaj kauzoj ili rifuzas konfesi tiun veron kaj ripetas siajn malnovajn kredojn kaj konvinkojn (por konsoli sin mem au eviti, ke ilia mondkoncepto ne ruinighas).

    Tiom longe ke tiu situacio de Eo restas valida, ekzistos nul shanco de ghia progreso kaj (re)prospero. Ghia prospero de antau 1989 okazis precipe pro ideologiaj-politikaj kauzoj kaj chefe sine de la komunisma bloko (kio estas ghissate klarigita en la 13 hipotezoj). Post 1989 Esperanto disfalis en la komunismaj landoj kaj restis nur ruinoj, dum en Okcidento ghi preskau malaperas nun, precipe pro la biologia elmortado de la pioniraj e-istoj. Kaj grandparto de partoprenantoj de Eo-kongresoj estas nuraj turistoj, do, kalkuli je tiu publiko, ke ghi substanceIeprosperigos Esperanton, oni povas forgesi.

    Esperanto TOTALE maltrafis la “Anschluss”-on al la 21a jarcento kaj probable malaperos en tiu chi jarcento, kiel movado. Chiuj indikiloj antaumontras tiun evoluon. Voli savi Esperanton per la interreto estas iluzio. Tiam ankau viaj, niaj kaj miaj retpaghoj ne plu helpos, char en tiuj retpaghoj oni reale trovas ne multon interesan kaj AKTUALAN (mi sufiche bone konas la Esperantan interreton). Kaj la plimulto de Eo-retpaghoj estas ne pli ol ghena datena rubajho.

  8. Enrique diras:

    Miroslav Malovec diris:

    >Esperanton eblas rigardi kiel religion kun eklezio UEA

    Nur tre eta nombro de Esperanto-parolantoj membras cxe UEA. Multaj el tiuj membroj ne konsentas kun la agado de UEA.Se Esperantistoj diras ke Esperanto estas religio … kion povas diri la neesperantistoj?

    >Esperanton eblas rigardi ankaŭ kiel instrumenton,
    >celo estas prepari tiun instrumenton por ĝenerala uzado.

    Cxi tio estas iom pli bona. Sed la instrumento jam ekzistas kaj bone funkcias. La celo estas esperantigi la neesperantistojn.

    >Libro enretigita povas esti daŭra, se pri ĝi zorgas institucio

    Estos pli bone se institucio faros tion. Sed, la agado de unuopuloj jam kolektigis milojn da libroj kaj revuoj en la reto. Kaj la nombro de tiuj libroj dauxre kreskas.

    >Pri la 20 kialoj, kial lerni Esperanton, ĉiu neesperantisto respondos, ke la samon proponas la angla kaj en multe pli alta kvalito. Precipe pro tio, ke ĝi proponas pli multe da daŭraj aferoj – multe pli da libroj en la reto, multe pli da artikoj en Vikipedio, multe pli da turismaj informoj, pri multe da informoj pri ĉio ajn imagebla.

    Ne. La angla ne proponas ke oni lernu gxin tiel rapide kiel oni povas lerni Esperanton. En multege da landoj studentoj studas la anglan dum multe da jaroj. Tio ne signifas ke ili povas uzi la lingvon. Kelkaj monatoj suficxas por uzi Esperanton … jes kun multe da eraroj … sed malpli da eraroj kiuj ili faras kiam ili parolas aux skribas la anglan. Preskaux cxiam oni komprenas Esperanton. Multege da fojoj oni ne komprenas la anglan.

    Mi ne scias se en la reto estas tiel multe da libroj en la angla. Kopirajtoj malfaciligas tiun enretadon de libroj.

    En mia pagxo mi montras 10 fotojn de homoj kiuj forlasis siajn agojn de tuta tago por akompani min. Tio estas, en Hanojo tri junulinoj kiuj akompanis min dum tuta tago, (3 malsamaj tagoj). En Seulo, junulo akompanis min dum 3 tagoj. Tri sinjorinoj akompanis min dum tuta tago kaj du el ili invitis min al siaj hejmoj. Poste mi faris same por meksikanino, kubano, kaj meksikano, kiuj tranoktis cxe mi dum kelkaj tagoj. Bonvolu diri al mi kiel atingi tion per la angla.

    >Miloj da volontuloj jam faras tion dum 15 jaroj, sed 75% de tiu laboro perdiĝas, ĉar neniu movada institucio ĝin kolektas

    Eble via celo estu krei tiujn instituciojn. Mia celo estas kreskigi la nombron de Esperanto-uzantoj per instruado. Se la nombro de uzantoj kreskas, estus pli facile trovi homojn kiuj volus fari cxion kion vi proponas.

  9. A. Künzli diras:

    La homoj (e-istoj), kiuj konstante krias, ke por la lernado de la angla lingvo estas bezonataj multaj jaroj (jes povas esti – por stultuloj kaj malshatantoj de la angla lingvo pro politkaj kauzoj), ke ghi estas ege malfacile lernebla kaj neniu praktike kapablas perfekte paroli kaj skribi ghin, dum aliflanke Esperanton oni lernas kvazau dum la dormado, troigas lau sia propra maniero kaj vidas nur unu flankon de la medalo.

    Ekzistas milionoj, eble ech miliardoj da homoj, kiuj relative rapide lernis la anglan lingvon kaj bone parolas kaj skribas ghin, inter ili sennombraj negepatrolingvanoj, dum ekzistas amaso da esperantistoj (vershajne la plimulto), kiu aplikas relative primitivan Esperanto-lingvajhon, apenau povas bone skribi ghin (mi tute ne parolu pri verkado) kaj kies Esperanto-lingvajho de stagnas de la komenco sur certa nivelo, kun multaj gramatikaj eraroj kaj malcertecoj (pri la gramatikaj problemoj, kiuj estas menciitaj en iu piednoto de la 13 hipotezoj). En tiuj hipotezoj trovighas ankau la aserto, ke bona regado de kia ajn lingvo ne dependas unuavice de ghia facileco au malfacileco, sed de la lingvokapablo kaj de la klereco de individu parolanto. La praktika observado de la chi-rilata realeco en la Eo-movado estas klara pruvo por tiu aserto.

    Per tiu chi klarigo mi nek celas defendi la anglan lingvon (kiel mondlingvon) nek dubas, ke Esperanto estas relative facile lernebla, sed mi nur fakte konstante, devas kvazau “kontraubatali” la unuflankan prezentadon de la aferoj fare de la fanatikaj Esperanto-propagandistoj, kiuj argumentas komplete ekster la realaj relacioj, kiuj vidas chion bonan en Esperanto kaj chion malbonan en la angla (au alia nacilingvo). Tiu sinteno estas la esenca problemo de la Esperanto-propagando, kiu kauzis al Esperanto grandan damaghon kaj perdon de kredindeco kaj reputacio che la “ekstera mondo”.

    Mi ankau ne asertas, ke nenio utila au interesa ekzistas por praktiki Esperanton. Fakte la malo ekzistas: Ekzistas tro da materialo en Esperanto, KIUN LA ESPERNTISTOJ NE UTILIGAS, preferante suprajhan kaj amuzigan pasigon de sia libera tempo en Eo-medioj, kie bona lingvoregado de Eo or la membraro fakte ne ludas tioman rolon (krom por prelegantoj), char oni estas akcetebla ankau kiel krokodilo (morala apogo de Eo sufichas en tiaj kazoj).

    Jen tiu chi estas mia sinteno.

    Oni povus ankau listigi 20 kialojn kial NE lerni Esperanton, kio respegulas al la elekto de 99,99999999….% de la homaro, sed se mi farus tion oni vershajne mortigus min.

    Esperantistoj kondutas kiel fundamentalismaj katolikoj, kiuj kondamnas protestantismon au kiel fundamentalismaj protestantoj, kiuj abomenas katolikismon. Tio estas la esenca problemo de la e-istoj.

  10. Malovec M. diras:

    Esperanton eblas rigardi kiel religion kun eklezio UEA, do celo estas kapti kiom eble plej multajn novajn ŝafojn por nia ŝafejo.

    Esperanton eblas rigardi ankaŭ kiel instrumenton, celo estas prepari tiun instrumenton por ĝenerala uzado.

    Manaĝero kun merkataj kapabloj poste povas direkti sian elanon aŭ al kaptado de homoj aŭ al preparado de lingvaj servoj.

    Niaj agoj estas parte pasemaj, parte daŭraj, la movado bezonas ambaŭ. Kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj estas pasemaj kaj jam post semajno ne plu aktualaj, libroj estas daŭraj kaj uzeblaj eĉ post cent jaroj.

    Libro enretigita povas esti daŭra, se pri ĝi zorgas institucio, kaj pasema, se ĝin flegas unuopulo, kiu povas morti aŭ kabei.

    Pri la 20 kialoj, kial lerni Esperanton, ĉiu neesperantisto respondos, ke la samon proponas la angla kaj en multe pli alta kvalito. Precipe pro tio, ke ĝi proponas pli multe da daŭraj aferoj – multe pli da libroj en la reto, multe pli da artikoj en Vikipedio, multe pli da turismaj informoj, pri multe da informoj pri ĉio ajn imagebla.

    Kiu faros, kion mi proponas? Miloj da volontuloj jam faras tion dum 15 jaroj, sed 75% de tiu laboro perdiĝas, ĉar neniu movada institucio ĝin kolektas, nek planas kolekti.

  11. Enrique diras:

    Mi legis la artikolon kaj la komentojn. Mi trovis tro multe da pesimismo. Ecx homoj kiuj plendas pri troigado, ili mem troigas alimaniere.

    Mi konsentas kun Roland Rotsaert kiam li diras: “Neniam tiom da materialo estis je dispono de interesitoj, senpage, sur la hejma komputilo.”

    Pro tio, jam de kelkaj monatoj mi konstruas retpagxon por montri kiom da aferoj oni povas fari per Esperanto. Bonvolu rigardi gxin: (pagxo en Esperanto, la hispana kaj la angla)

    20 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton (pli ol 300 ligiloj)

    http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm

    En la “13 hipotezoj” diras

    “2. La lingvo Esperanto ne estas tiom facile lernebla kiel asertas la oficiala propagando.”

    Mi ne bezonas propagandon por scii ke Esperanto estas facilega.

    Mi kredas ke se homoj bezonus tiom da tempo por lerni Esperanton, kiel mi bezonis por lerni la anglan … neniu da ili parolus Esperanton nun, ankaux mi.

    Mi parolis en Esperanto kun lokaj junuloj en Pekino, Hanojo, kaj Seulo. Tiuj azianoj parolis Esperanton multe pli bone ol ili parolis la anglan. Ili lernis la anglan en lernejo dum multaj jaroj.

    Kelkaj esperantistoj pensas ke oni devus paroli kaj skribi en Esperanto senerare. En Usono estas tre malfacile trovi homojn kiuj tiel bone regas la anglan … ecx homoj kiuj parolas en televido aux radio, aux skribas en jxurnaloj.

    Miroslav Malovec mencias kelkajn aferojn kiun ni bezonas … sed kiu farus tiujn aferojn?

    Ni bezonas tiujn fakajn teknikistojn, kiuj ankaux regu Esperanton. La nura maniero por atingi tion, estas kreskigi la nombron da Esperanto-parolantojn, prefere junulojn, kiuj
    eventuale lernus diversajn fakojn, por poste verki pri ili.

    Se iu scias kiel esperantigi fakulojn, tio ankaux helpus.Mi jam de multaj jaroj instruas Esperanton al homoj de multege da landoj per retposxto. Mi komunikas kun ili per la hispana aux per la angla.

    Ne forgesu rigardi mian retpagxon: “20 kialoj”

  12. A. Künzli diras:

    1. Mi ne neas la signifon kaj gravecon de merkatikaj elementoj en la laboro de NROj, kiuj tie estas aplikataj. Sed la Eo-movado kiel tia pro diversaj kauzoj ne estas matura, kapabla kaj preta konsideri kaj implementi ilin (krom kelkaj esceptoj, kiujn mi menciis kaj al kiuj laudinde certe apartenas ankau vi). Neniam mi vidis en Eo-medioj analizon pri riskoj kaj shancoj (SWOT-analizon), nur por mencii unu ekzemplon de kompleta foresto de merkatika sento en la Eo-moavdo. Se iuj e-istoj (kiel Marco Picasso) prelegis pri merkatikaj temoj, liaj prelegoj havis neniajn konsekvencojn, kaj la samaj e-istoj, kiuj auskultis liajn prelegojn, daurigis sian idiotan propagandon kiel ili chiam faris ghin.

    2. Mi dubas, ke la kapitalo de ESF kaj UEA kaj ilia maniero de ghia uzado multe influos la sorton de Esperanto.
    Kvankam oni pretas elspezi cent mil dolarojn por nova retujo, sen garantio pri longdaura efikeco, oni vershajne baldau konstatos, ke tiu mono estis vane investita, se oni ne jam rimarkos ghin pli frue. La problemo estas, ke ili havas neniun alian ideon ol elspezi sian monon por la interreto, plus kelkaj projektetoj. De tiu mono ne profitos Esperanto en si mem, sed nur la homoj, kiuj produktis la koncernajn projektojn. Ekzemploj abundas. Sed chi tie ni estas che la malnova demando, kion kaj kiun ni finance subtenu.

  13. Daŭre mi opinias, ke la ŝlosilaj elementoj estas la manaĝeraj konoj.

    Ankaŭ NRO-j kaj ĉiuj neprofitcelaj organizaĵoj agadas en merkataj cirkonstancoj, inter ili la lokaj klubetoj, ankaŭ la landaj asocioj kaj ankaŭ UEA. Por la organizado eĉ de la plej simpla Esperanto-renkontiĝo, por funkciigado de ajna movada servo, aŭ por baznivela funkciigado de Esperanto-organizaĵoj estas esence gravaj la kono kaj uzado de manaĝeraj scioj. Ne nur la firmaoj, ne nur la profitcela agado bezonas manaĝeran/merkatikan vidmanieron, sed la tuta Esperanto-agado!

    Esperantujo ekzistas ne sur iu izolita insulo kie ne validas la sociaj kaj merkataj leĝoj, sed ĝi estas ordinara parto de la vivo. Se gvidantoj de la koncerna klubo, servo aŭ asocio posedas tiujn manaĝerajn kaj merkatikajn sciojn, ilia agado estas sukcesa (vidu Sezonojn, Esperantolandon, Eventojn, E@I ktp.) – se ne, do tio videblas en la (mal)kvalito de ilia agado, kiel ekz. ĉe multaj tradiciaj E-organizaĵoj. — Dum la balotoj kaj elektoj de estraranoj ĉu oni atentas nun pri tiuj scio kaj kapablo?

    Alia elemento, la personaj financaj interesoj de gvidaj personoj gravas pro tio, ĉar kaj ESF kaj UEA disponas pri tre signifa kapitalo, kaj maniero de ilia uzado multe influos la sorton de Esperanto. En la ekstera politika vivo bedaŭrinde ni vidis multajn malbonajn ekzemplojn. Mi ne estas certa, ĉu la Esperanta ĝenerala publiko ekzemple scias pri tio, ke jam delonge ekzistas Esperantaj projektoj, kiuj estas subvenciataj per plurcentmildolaraj sumoj. La investado, kaj ĉefe la elektado de la subtenindaj projektoj kaj celoj same bezonas la supre menciitajn manaĝerajn/merkatikajn konojn kaj kapablojn…

    Ĉu mi diru ekzemplon? ILEI elspezis du jarojn kaj sakon da mono kaj laboro por verki novan kurson kun mistikaj 125 elementoj – sed dum la du jaroj estis neniu, kiu demandis pri la celo de la projekto. Kiam mi antaŭnelonge faris demandojn, ke kiel oni funkciigos la diversajn nacilingvajn versiojn, kiel la homoj en la ekstera mondo ekscios pri la nova kurso, kaj kial iu ajn nova lernanto elektus tiun kurson anstataŭ Lernu? – mi ricevis la respondon, ke tiuj demandoj estas tute ne gravaj, oni pensos pri ili “poste”… – Mi pensas do, ke oni povas veti pri la fiasko 🙁

  14. Malovec Miroslav diras:

    Jes, en la reto estas multaj tekstoj, ankaux miaj, sed cxiam ili estas nur fragmento de nia kulturo kaj ne estas tio merito de UEA, sed de unuopuloj. La tekstoj estas dissemitaj tra la tuta reto, en diversaj formatoj kaj kvalitoj. Don Harlow ilin kolektis en sia retejo, preskaux 2 mil verkojn, sed post lia morto duono de la adresoj ne plu funkcias. Jen sekvo de tio, se la afero dependas de unuopulo, ne de institucio. Skanajxoj de la Viena muzeo tauxgas por esploristoj, sed ne por novuloj. Tiuj bezonas tian prilaboron, kian faris Franko Luin en e-Librejo, sed ankau post lia morto cxio haltis. La verkoj konservigxis, sed novaj ne aperas en la serio.

    Post 10 aux 20 jaroj nia movado povus havi propran projekton Gutenberg kun 30 mil verkoj, sed UEA pri tio ne interesigxas, nenion planas tiucele, ne alvokas esperantistojn al laboro. La Strategia Plano volas nur cxasi novajn membrojn, kunordigi propagandistojn.

    Mortaj esperantistoj postlasis tunojn da paperoj kun iliaj neeldonitaj verkoj, kiujn ni povas nun enkomputiligi. Sed ne cxiujn eblas tuj enretigi, cxar ili estas blokataj de kopirajto. Tamen estus bone ilin stoki por la futuro. Same tiujn tekstojn, kiuj jam naskigxis en elektronika formo. Eldonistoj ofte forvisxas tekston el sia komputilo, kiam ili eldonis librojn kaj post 10 jaroj, kiam ili volas la libron reeldoni, ili devas cxion denove enkomputiligi.

    Kompare kun aliaj lingvoj nia literaturo ne estas tre ricxa, tamen ni senbezone perdas ecx tion, kion ni havas, cxar UEA tute ne zorgas, ke la farita laboro estu konservata kaj stokata.

  15. Miroslav Malovec diras:

    Jes, estas vero, ke nun estas multaj verkoj en la reto, cxe pluraj en Gutenbergo, e-Librejo aux Tekstaro estas ankaux mia nomo. Sed povus esti dekoble pli multe, se oni tion farus sisteme kaj kunordige. Don Harlow en sia retejo kolektis cxirkaux 2 mil verkojn, kiujn enretigis unuopaj esperantistoj, sed post lia morto la retejo ne estas aktualigata kaj duono de la adresoj ne plu funkcias.

    Cxefa problemo estas, ke cxion cxi faras unuopuloj, sed UEA kiel institucio tute ne interesigxas pri tio, ecx en siaj strategiaj planoj ne kalkulas kun virtualaj bibliotekoj. Sekve ankaux ne instigas esperantistojn, ke ili laboru tiucele.

    Kiam ankorau prezidis Renato Corsetti, mi atentigis lin pri la slovaka retejo Zlatý fond (Ora fonduso), kie slovakoj tute sisteme ciferecigas kaj enretigas sian klasikan literaturon (http://zlatyfond.sme.sk/), cxar ni bezonus ion similan en Esperantujo. Renato respondis, ke li sendas mian mesagxon al komitatanino pri kulturo, kiun certe interesos io tia. Bedauxrinde ne interesis, sxi ecx ne reagis.

    Mi scias pri la hispana Bitoteko, japana Sakura, pri la vienaj Inkunabloj kaj gazetoj, pri STEB kaj pri multaj unuopuloj, kiuj enkomputiligis unu aux plurajn verkojn. Sed la morto de Don Harlow kaj Franko Luin montras, kiel facile cxio povas halti aux ecx perdigxi, se cxio dependas de unuopulo, ne de institucio.

    Post 10 jaroj ni povus havi propran Gutenbergon kun 30 mil verkoj, sed UEA nenion planas, pri nenio interesigxas, sub Kunordigo imagas teamon, kiu babilos pri kunlaboro inter asocioj por akiri novajn membrojn.

    Kiel kluba bibliotekisto mi havas je mia dispono 4 mil verkojn (paperajn), sed ecx tio estas nur fragmento de la Esperanta kulturo (minimume tri kvaronoj estas por mi ne atingeblaj). Pro tio mi tiom alte taksas la virtualajn bibliotekojn.

  16. Roland Rotsaert diras:

    Miroslav Malovec skribis: “Tamen eĉ por spertaj esperantistoj estas alirebla nur fragmento de tiu riĉaĵo, dum por novuloj ĝi preskaŭ ne ekzistas.”
    Neniam tiom da materialo estis je dispono de interesitoj, senpage, sur la hejma komputilo. Estas la esperantaj libroj je http://www.gutenberg.org, tiuj de Ondo de Esperanto, la bitigitaj dokumentoj kiujn produktas – kvankam foje amatore – multaj E-bibliotekoj kaj arĥivoj…

  17. A. Künzli diras:

    MI CENTPROCENTE APOGAS LA ELDIROJN DE S-RO MALOVEC; PRECIPE EN LA DUA ĈAPITRO, kaj ankaŭ la ceteron. Do, gratulon kaj admiron pro tiu valora kontribuaĵo, kiu tiom diferenciĝas de la giganta fatraso, kiu estas skribita aliloke!

    La UEA de 1908 (t.e. Hector Hodler kaj liaj kolegoj) strebis produkti servojn kaj informojn, kiuj povus esti utilaj al uzantoj de Esperanto, kaj ĝi ankaŭ faris tion. Hodiaŭ Esperanto estas utila nur al fermita grupo de aktivuloj (koterio), kiuj funkcias ene de la movado kaj kiuj (mis)uzas sian pozicion lige kun sia profesia kariero kaj por pasigi sian liberan tempon kadre de asociaj okupoj, ignorante kaj fajfante pri ĉiuj opinioj kaj ideoj, kiuj venas de ekster tiu koterio. Por Esperanto mem ili faras nenion, krom disrakonti la plej absurdajn fabelojn pri neutraleco, facileco, paco kaj humaneco, avantaghoj kompare kun la angla lingvo, ktp. kadre de groteska propagando, kies principoj hodiaŭ ne plu validas. Jen, tio estas la ĉefa diferenco de la nuna UEA kaj de UEA de 1908 (kvankam UEA de 1908 ankoraŭ troviĝis plene en la pacifisma etoso de tiu tempo – sed la pacifisma sinteno de la siatempaj UEA-funkculoj esis plene sincera kaj honesta, kompare kun la formala-oportunismo de la nuntempa UEA-funkciularo, kvankam pri la temo de la paco jam delonge neniu plu interesiĝas en la Eo-movado).

    Do, denove dankon, al s-ro Malovec.

  18. Miroslav Malovec diras:

    Tasko de lingvaj institucioj kaj organizoj estas prepari lingvojn tiel, ke la vasta publiko povu ilin uzi en sia praktika vivo. Simile kiel necesis konstrui trakojn kaj ŝoseojn, por ke la publiko povu vaste uzi trajnojn kaj aŭtomobilojn, simile ankaŭ ĉiu lingvo bezonas prepari kondiĉojn, kiuj ebligos al la publiko uzi tiun lingvon.

    Lingvo, kies bona scio ebligas nur propagandi tiun lingvon kaj diskuti pri tiu propagando, tia lingvo ne estas sukcese propagandebla. Ĉu la homoj lernu tian lingvon por fariĝi propagandistoj kaj por kvereli kun aliaj, kiel propagandi plej efike? Ĉu lerni lingvon, por fariĝi membro de organizo, kiu eldonas 12-foje jare gazeton pri sia propagando kaj ĝia ĉefa celo estas havi plej multajn membrojn-abonantojn?

    Mi atendis, ke la Strategia Plano celos, ke nia movado dum la venontaj 10 jaroj havu je dispono de la uzantoj:

    – lernolibrojn por infanoj, adoleskantoj kaj plenkreskaj komencantoj, lernolibrojn por progresintoj kaj taŭgajn retajn kursojn
    – lernolibrojn por kuracistoj, teknikistoj, elektroteknikistoj, kemiistoj, juristoj, agrikulturistoj k.s.
    – fakajn vortarojn (speciale medicinan, teknikan, elektroteknikan, kemian, juran, agrikulturan), kaj ke tiuj vortaroj ne ekzistu nur en versio angla-Esperanta, sed UEA
    helpos al landaj asocioj prepari nacilingvajn versiojn
    – prepari kaj daŭre flegi sinoniman kaj frazeologian vortaron
    – prepari virtualan bibliotekon, kiu ne nur rakontos pri la riĉeco de la Esperanta kulturo, sed faros ĝin efektive alirebla por ĉiu uzanto, precipe por ĉiu hezitanta novulo
    – prepari kaj daŭre flegi virtualan sistemon de turismaj informoj pri ĉiuj landoj kaj urboj de la mondo kaj pri iliaj vidindaĵoj (ekz. per Vikipedio)
    – prepari kaj daŭre flegi ĝeneralan enciklopedion en Esperanto (ekz. Vikipedio)

    La homoj bezonas internacian lingvon multe pli por ĉiutaga akirado de informoj pri ĉio ajn imagebla el la interreto ol por vojaĝado aŭ interparolado kun fremduloj. Fremdulojn ili renkontas nur kelkajn dum la tuta jaro, sed informojn en la interreto ili serĉas ĉiutage. Kaj se ili ne trovos ilin en Esperanto, sed en aliaj lingvoj jes, kial ili lernu Esperanton?

    Strategia Plano proponas neniujn konkretajn taskojn, sed nur abstraktajn promesojn “plibonigo, kapabligo, kunordigo” k.s. Sed ĉu nia movado dum la pasintaj 126 jaroj strebis pri io alia? Ĉu ni volas, ke la situacio de UEA kaj de la movado ĝenerale estu post 10, 20, 30 aŭ 100 jaroj la sama kiel nun?

    UEA 2013 ne diferencas de UEA 1908 per kvanto de membroj, sed per kvanto de ekzistantaj libroj, gazetoj, bibliotekoj, kulturcentroj, virtualaj prezentiĝoj.

    Tamen eĉ por spertaj esperantistoj estas alirebla nur fragmento de tiu riĉaĵo, dum por novuloj ĝi preskaŭ ne ekzistas. Nia movado devas zorgi, ke la kursanoj ne nur legu pri la riĉeco de nia kulturo en sia lernolibro aŭ en niaj propagandiloj, sed povu ĝin vere trovi kaj aliri per sia komputilo.

  19. A. Künzli diras:

    Jenaj rimarketoj:

    1. Mi tute ne atendas, ke oni devas konsenti pri chio formulita en la hipotezoj. Sed mi atendas, ke oni almenau komencu diskuti pri la kritiko.

    2. Ankau en la svisa Eo-movado oni hezitas gvidi diskuton pri tiklaj temoj(vershajne char oni timas malpacon). Jam antau kelkaj jaroj mi publikigis kritikon kun tuta aro da sugestoj, ideoj, rekomendoj. La prezidantino de la Landa Asocio reagis nur per iom kruda komento.

    3. Mi intence ne emfazis mian personan nomon, char mi opinias, ke tio ne tro necesas, nek gravas.

    Mia konkludo: La e-istoj komplete rezistas al chiuspeca iom pli substanca kritiko, char ili timas, ke oni povus “malpurigi” ilian neston kaj endangherigi la “sanktan aferon”.

    Pri la rifuzo de kritiko mi iam aperigis alian tekston, kiun vi povas trovi chi tie:

    http://www.planlingvoj.ch/Kritiko_nedankon.pdf

    Sed vidu, se mi rigardas la reklamojn de la politikaj partioj en Germanio, kiuj proponas plej diversajn alternativajn ideojn, ili ankau estas ignorataj. Pro tio la socio kaj la politiko stagnas, ghis certa grado, kiel la Eo-movado.

  20. Roland Rotsaert diras:

    Mi legis grandajn partojn de la ‘hipotezoj’; foje mi konsentas, foje tute ne. Mi jam faris analizojn je landa niveloj; miaj tekstoj estis laŭdataj, sed poste nenio okazis. Sekve, mia verkemo etas.
    Cetere, menciindas alia simileco inter la strategia plano kaj la hipotezoj: por ambaŭ la leganto devas diveni kiu estas la aŭtoro.

  21. A. Künzli diras:

    En tiuj 13 hipotezoj estis pakitaj multegaj (sub)pensoj kaj (sub)ideoj, kiuj akumuliĝis ĉe mi dum unujara intensa konsiderado de la traktitaj temoj, surbaze de 30-jara sperto kaj movada observado, tiel ke la tuta idearo kaj argumentaro jes faras la tekston iom peza kaj malfacile legebla, superrigardebla aŭ digestebla.

    Tamen, la principoj de la hipotezoj estas resumitaj en iliaj titoloj. Kaj mi povus verki simpligitan version de la teksto, sed nuntempe mi ne emas. Eble post 10 jaroj mi revenos al la aferoj por vidi ĉu io ŝanĝiĝis intertempe.

    Sed ankaŭ la reago de Rotsaert signalas, ke li negative reagas al la teksto. Kompreneble, diri, ke la teksto estas nelegebla estas tro facile kaj supraĵe kaj montras, ke oni aŭ ne volas aŭ ne kapablas okupiĝi pri la prezentita materio, kio estas karakteriza por la Eo-movado, kiu laŭ mi ne estas serioza movado, kiel estas unu el la konkludoj.

    La 13 hipotezojn de planlingvoj.certe ne estas kompareblaj kun la Strategia Plano de UEA, kiu estas preskaŭ plena fantaziaĵo produktita en la eburturo de utopiema kanada universitatulo, kiu jam aŭtoris la Manifeston de Prago (1996), dum la 13 hipotezoj de planlingvoj.ch baziĝas sur faktoj kaj sur la realeco, kaj parte respegulas ankaŭ la vidpunktojn de la “ekstera mondo”

    Krom tio, la 13 hipotezoj de planlingvoj.ch estas speco de “labordokumento” por diskutado, kaj ne deviga (kvazaŭ-?)oficiala dokumento kiel la Strategia Plano de UEA.

    Do, se vi volas fari la hipotezojn pli legeblaj mi invitas vin reskribi ilin tiel, ke ili estas kompreneblaj ankaŭ por “malpli intelektaj” legantoj kaj “simplaj“ aktivuloj.

  22. Roland Rotsaert diras:

    Mi rigardis la 13 hipotezojn de planlingvoj.ch kaj konstatis ke ili same nelegeblaj kiel la strategia plano de UEA. Eĉ se oni ne ignorus kaj prisilentus, apenaŭ iu legus.

  23. A. Künzli diras:

    La Eo-movado konsistas plimulte el kulturaj kaj nekomercaj NROj, en kiuj la homoj pasigas sian liberan tempon por flegi amatore sian hobion. Alian intereson ili ne havas. Tiaj organizaĵoj havas aliajn strukturon, karakteron kaj celaron kaj ne sentas la bezonon funkcii laŭ merkatikaj, aŭ komercaj kriterioj. Ĉar tiuj asocioj ne estas firmaoj, merkatikaj elementoj ne estas bezonataj por ili. UEA jam duonkomerce funkcias, almenau tra la Centra Oficejo, kie laboras salajritaj oficistoj, kiuj produktas kaj vendas librojn kaj gazeton, organizas kongresojn, enkasigas kotizojn ktp. Ekzistis/as kelkaj frmaoj kiel Esperantotur de Grzebowsi, sed tiuj estas la granda escepto, kaj ili ne estas pure esperantistaj, ĉar priservas ankaŭ ne-e-istojn, de kiuj la mono ĉefe fluis/as.

    Tia estis la situacio ĝis nun. Nuntempe, la Eo-movado troviĝas en grandega ekzista krizo. Ĉu la situacio pliboniĝos en estonteco estas tre dubinde.

    La ĉefa demando de la Eo-movado, kiu estas esence kultura movado, ne estas ĉu ĝi estu merkatika aŭ ne merkatika. La ĉefaj problemoj de la Eo-movado estas analizitaj en la 13 hipotezoj de planlingvoj.ch. Estas interese, ke tiu papero estas fere ignorita kaj prisilentita. La merkatika aspekto ludas neniun rolon en tiu hipotezaro.

    La merkatika/komerca rolo de Esperanto eble kreskus kun la kreskanta rolo de Esperanto en la mondo. Ĉar Esperanto konsistas grandparte el aero kaj el produktoj, kiuj interesas precipe nur e-istojn, do ĝi havas ne multon por vendi kaj oferti. Vi ja mem sufiĉe bone konas la Eo-“merkaton“, kiu estas tre limigita mikromerkateto, kiu funkcias ĉefe dum kongresoj kaj kunvenoj. Laŭ mia scio, hungaraj e-istoj lastatempe nur malmulton produktis.

  24. Plaĉas al mi tiu komitatano Z, li pensadas simile kiel mi 🙂

    Mi pensas, ke la demando havas 2 ĉefajn flankojn: financan kaj personan.

    Financaj interesoj de la unuopaj gvidantoj (de estraro, konsilio, CO) estas unu el la ŝlosilaj elementoj. Tiu interesosfero nun estas alia, ol ĝi estis antaŭ 10-20-50 jaroj. E@I lastatempe ŝajne trovis propran EU-bovinon, sed multaj aliaj melkas – aŭ volas melki – UEA-n aŭ ESF-n. La demando nun estas, kiu kaj kiel decidos pri la financaj aferoj? Ĉu la decidontoj estas manaĝeraj fakuloj, aŭ ili decidas nur laŭ la belaj vizaĝoj kaj belaj vortoj de la subvencipetantoj?

    Estas interese konstati, ke granda parto de landaj kaj fakaj Esperanto-asocioj agonias, dum funkcias eĉ prosperas pluraj projektoj, lanĉitaj kaj gvidataj de individuoj aŭ organizaĵoj ekster la tradicia strukturo (Libera Folio kun Kniivila, Eventoj/STEB/Lernejo/ kun mi, Sezonoj kun Korĵenkov, E@I kun Peter Balaz, Esperantotur kun Grzebowski, Eurokka kun Martorell, Retradio kun Oberndorfer, Belarta Almanako kun Becker, ktp.) Indas rimarki, ke funkciigado de tiuj projektoj postulas manaĝerajn kapablojn, kiuj kutime mankas ĉe tradiciaj organizajxoj, ĉe landaj asocioj.

    La Esperanto-movado devas labori en merkataj cirkonstancoj, laŭ merkataj leĝoj. Gvidado de Esperanto-asocio (= ĝia agado en la merkato) postulas la samajn manaĝerajn, financajn kaj merkatikajn sciojn kaj kapablojn, kiujn bezonas gvidado de entreprenoj.

    Se iu esperantisto havas tiujn manaĝerajn aŭ merkatikajn sciojn, kutime – post la unuaj kelkaj turmentaj spertoj – li rapide forlasas la Esperanto-movadon kaj prizorgas sian propran firmaon/projekton. Pro foresto de kapablaj manaĝeroj la postenojn de Esperanto-organizaĵoj okupas personoj, kiuj povas tre bele lingvistikumi, instrui, traduki poemojn kaj simile, sed ne povas sukcese gvidi entreprenon, nek la landan asocion. Resume do, se iu kapablas sukcese gvidi propran entreprenon, li faras tion, se li ne kapablas fari tion do li povas iĝi gvidanto kaj titolulo en E-asocio… (Kompreneble estas esceptoj, sed mi parolas pri la ĝenerala situacio).

    Antaŭ tri jaroj dum la aktualaj balotoj de la hungara sekcio de ILEI mi proponis elekti al la estraro gvidantojn de sukcesaj hungariaj Esperanto-lingvolernejoj. Oni ignoris mian proponon, kaj por gvidi la agadon de la societo oni elektis “famajn” instruistojn. Dum la pasintaj jaroj la estraro kaj la sekcio faris preskaŭ nulon…

    Gvidado de UEA bezonas ĝuste tiujn manaĝerajn sciojn kaj ne iujn literaturajn aŭ lingvistikajn kapablojn. Malgraŭ la unua ploriga decido pri tiu centmil eura retej-investado, mi faris la demandon por mi kun pozitiva espero: Ĉu la nunaj estraranoj kaj konsilianoj povus mem sukcese gvidi sian propran entreprenon? Se ne, ĉu ili mem rekonos tion?

  25. A. Künzli diras:

    La okazajhojn en UEA kaj en la Eo-movado entute, kiu estas regata de stranguloj, fantaziuloj, stultuloj, kretenoj kaj idiotoj, ne permesas komenti alimaniere ol per plenaj ironio, sarkasmo kaj ciniko.

  26. Johan Derks diras:

    La ideo fari el grupo de komitataj “observantoj” fikcian Komitatano Z estas la plej malbona decido iam de la redaktisto de la Ondo, Aleksandr Korjenkov.
    Ech nun, post la promesplena shangho de la UEA-gvidantaro la cinismo restas:
    Idiota rimarkigo estas: “MacGill kiel direktoro de la CO antaŭ 30 jaroj ne impresas tre freŝe.” Chu li estis seniniciata kiel direktoro? Se jes, chu tial li ankau nun estos seniniciata ?
    Pri la strategia plano: inter la komitatanoj verŝajne malmultaj legis, kion ili akceptis. Chu la Kongresa raportisto faris intervjuon kun chirkau 40 komitatanoj cheestantaj pri tio?
    La nura trafa rimarkigo estas: unu konsekvenco ŝajnas neevitebla: plia pasiviĝo de la komitato.
    Komitatano Z, kreajho de la ne plu fresha redaktisto de La Ondo, nur kapablas sarkasmi pri la pupetoj chirkau la estrara tablo de UEA. Inteligentan analizon ghi ne kapablas, nek volas fari.
    Kaj se ghi rimarkigas pri la duoblaj interesoj de kelkaj estraranoj, kiam aperos tranchaj intervjuoj kun ili pri tio en La Ondo?

  27. La vortoj de “komitatano Z” estas tiom milda, ke oni povas supozi, ke li intertempe iĝis “estrarano Z”!

    Lia analizo, ke diversaj estraranoj havas proprajn projektojn, kiuj estas en konkurenco kun UEA, boras la fingron en la vundon.

    Espereble la komitanoj, kiuj elektis ilin, antaŭe konsciis pri ĉi tio konflikto.

  28. A. Künzli diras:

    Oni ne devas forgesi la rolon de la Centra Oficejo, kiu plenumas, aŭ devus plenumi la tutan laboron. McCoy, unu el ĝiaj ĉefaj oficistoj, baldaŭ pensiiĝos (ĉu li vere forlasos la CO-n?), kaj Buller, kiu pensiiĝos plej malfrue post 2 jaroj, ne plu emos ŝanĝi la mondon kaj ne faros pli ol obei la instrukciojn de la nova estraro (en kiu la “fortaj homoj” probable estos la triopo Fettes-McGill-Schäffer) por plenumi la rutinajn taskojn, ne riskante malbonigi la propran sanon, pro eterna nervoziĝo pro la stultaĵoj deciditaj de la Eo-movado. Post la foriro de McCoy restas esence nur Ionel Onet, la libroservisto. Sed ĉu ne ankaŭ li baldaŭ atingos la pensian aĝon? Tiuj tri figuroj estas/is la ĉefaj motoroj de la CO, dum la aliaj estis simplaj oficistoj, kiuj estas lauplaĉe elŝanĝeblaj. Ĉu, finfine, Zapelli fariĝos la nova ĝenerala direktoro ankoraŭ ne estas klare.

    Kaj, last but not least, certa risko estis la maldungo de la (ĉu ankaŭ pensiiĝonta?) redaktoro de la revuo Esperanto, kiu garantiis stabilecon dum almenaŭ 10 jaroj por la revuo, kvankam oni kulpigis lin i.a. pri la membrofalo kun la dubinda argumento ke li produktis malinteresan revuon (neniu povmalican is pruvi tiun absurdan kaj aserton, kiu devis profunde ofendi la slovakon, kiu en principo faris bonan laboron).

    Do, pli granda kaj pli grava estas la defio solvi la baldaŭajn personarajn demandojn flanke de la CO ol ĉe la estraro, kiu restos pura dekoracio (pri ĉi-vorto vd. sube), eĉ se oni troviĝas en nova “erao”, de kiu laŭ mi oni ne atendu tro multe, se mono (de ESF) ne fluos abunde por efektivigi la ambician Strategian Planon (ne nur la novan retujon). La ĉefa problemo ĝuste estas la nova Strategia Plano mem, kiu en tiu formo ne estas realigebla – do ĝi servos kiel dekoracio same kiel la Manifesto de Prago servis kiel dekoracio – kaj verŝajne nur blokos la agadon de la estraranoj, kies ebloj, kapacitoj kaj malkapabloj estas konataj. Do, probable neniu serioze konsideros tiun Strategian Planon, io signifos, ke neniu vere interesiĝos pri ĝi, plej laste la Komitato mem (en la koncerna retlisto de la komitato, kiu estas publike alirebla, neniu diskuto okazis pri ĝi), kiu verŝajne eĉ ne bone scias kaj komprenas, pri kio ĝi voĉdonis (sed tio estas malnova problemo, kaj dum la feria tempo tio ankaŭ ne tro gravas, ĉiukaze neniu sentas respondecon en tiu asocio). Aŭ la UEA-membraro baldaŭ estos surprizitaj per grandiozaj faroj, aŭ la nova estraro (kies tasko ĉefe estos priservi la propran koterion kaj iomete ludi Esperanton), konsciante pri sia senhelpeco, baldaŭ denove endormiĝos. Persone mi vetas je la dua opcio.

    Amri Wandel ne estis reelektita, probable ĉar oni ne plu volis vidi israelanon en la estraro (preferante komunistojn). Kaj kio koncernas la estraranojn Keller kaj Pietrzak, ili pluekzistas nur, ĉar la Komitato decidis havi 7 anstataŭ nur 5 estraranojn. Fakte, 5 ankaŭ sufiĉus, por ŝpari monon (la okulfrapa inovacio estas, ke pri la financoj okupiĝos la prezidanto kaj ĝenerala sekretario).

    PS La vorton dekoracio utiligis alia esperantisto, kun kiu mi korespndas, por karakterizi la rolon de UEA mem. Ĉar mi trovas tiun ĉi esprimon ege trafa (kiel “intelekta fikcio” por la Civito, kiun ankaŭ uzis alia e-isto), mi reuzis ĝin por la estraro.

    Anstataŭ do palavri pri utopiaj planoj, prefere oni serioze okupiĝu pri temoj traktitaj ekzemple en la 13 hipotezoj de planlingvoj.ch por eventuale regajni la fidon de la “homaro“, kiun oni volas, jam de 126 jaroj, konvinki, ke ĝi lernu kaj enkonduku Esperanton.

    Jen denove la ligo al la dokumento:
    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

    Sed ĉar mi ne estas membro de UEA, tiuj problemoj lasas min indiferentaj. En mia aktiva tempo mi konstatis, ke kunlabori kun tiuj aktivuloj estas tre malfacile, kaj praktike neeble kaj sensence, ĉar ilia menso estas nebuligita de fantazio kaj iliaj ideoj iom tro strangaj kaj frenezaj (por mia gusto).

Respondi