Kultura vigliĝo en radikala etoso

La politika radikaleco de SAT percepteblas pli ol antaŭ kelkaj jaroj – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant’ komence kaj fine de la Kongreso de SAT en Madrido (2013-07-28 – 2013-08-04), tion emblemas. Senteble kreskas la kolektiva optimismo post la finance malfacilaj jaroj. La politika spektro larĝiĝas per la pliaktiviĝo de la frakcioj. Kunvenis la ekologia, sennaciista, komunista, liberecana frakcioj kaj la Vegetara Sekcio.

Al la komforta kongresejo en la universitata kvartalo venis iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj. Mankis kvin komoranoj kaj du malianoj, al kiuj la hispana ambasado respektive la franca konsulejo rifuzis vizojn.

En 2011 la sarajeva kongreso proponis krei artan fakon en SAT, kaj, kvankam tio restas neplenumita, viglas nun la menciita Interkant’, gvidata de Franjo Leveque. La kultura flanko de la kongreso estis eksterkutima: Unu vesperon aperis la indignula koruso Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj, kie homoj protestas kontraŭ la nuna ŝtata politiko de fiska rigoro. Ankaŭ Jomo dancigis la kongresanojn dum tuta vespero. La spektaklo Vivu la teatro! surprizis ĉiujn per la komedia kaj deklama talento trovita inter la kongresanoj. En alia tago Miguel Fernández abunde kaj verve deklamis el sia nova libro Poezio: armilo ŝargita per futuro, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio eldonita de SATeH (SAT en Hispanio).

En aparta kunveno la Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) prezentis novajn eldonaĵojn. Aperis finfine, kun ĝena malfruo, la senpacience atendita filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis. Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj ekplanis ĝian disvastigon. Montrinda estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir’: BoRoKo – Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj kun bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj.

Salutoj al la kongreso venis de Luis Garcia Montero (poeto, aktivulo en Izquierda Unida), unu distrikta federacio de CGT, IWW, COS (Laborista kunordigantaro), Alan Woods (Internacia Marksisma Tendenco) kaj Eduardo Larrouy (Grupo Esperantista de Bilbao). La nun streĉa socia-politika situacio en Hispanio speguliĝis en aranĝoj kiel podia diskuto (“Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj”) inter hispaniaj aktivuloj de la gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la traduk-reto Tlaxcala. Granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato klarigis ĝian funkcimanieron. En alia tago Tonyo del Barrio prelegis hispanlingve por eksteraj vizitantoj pri Esperanto kaj SAT.

Kongresanoj laŭdas la organizantojn, kiuj kaj faciligis kontaktojn kun lokaj neesperantistoj kaj prizorgis akuratan disvolviĝon de la programero-riĉa kongreso.

Reprezentantoj de neesperantistaj organizaĵoj pri “Esperanto ekster Esperantujo” (Foto: José Salguero)

Kiel menciite, la kongreson trafis konata plago: vizaj barieroj. SAT atentas la pli larĝan kuntekston. Dumkongrese projekciiĝis la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj enmigrintoj. La filmo temigas la situacion de enmigrintoj en Hispanio kaj diversajn manierojn reflekti ĝin. En ĝi Pedro Sanz, aktivulo de SATeH, prezentis la sennaciismon al la hispanlingva publiko. Preskaŭ fine de la kongreso venis informo, ke en Moskvo okazas amasarestoj de eksterlandanoj. Du alineoj en la kongresa Deklaracio “gratulas la agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas la EU-ŝtatojn, kiuj membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn” kaj “energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon”.

La Deklaracio mencias ankaŭ la nuntempe kreskantan emon “en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj”. Temas pri reviviĝo de malnova tradicio de la anarkiista-liberecana medio. La kontraŭhierarkia, antaŭfigura politika fono de Esperanto ricevas agnoskon tie eĉ ĉe multaj, kiuj mem ne lernas ĝin.

La SAT-anoj devis trakti unu tre zorgodonan aferon: la ne plu laŭordan eldonritmon de Sennaciulo. Dum la kongreso oni komencis alvenigi freŝajn fortojn al la redakta skipo kaj alvokis la membraron pli aktive kontribui. Aliaj traktitaĵoj, kiuj eniris la Gvidrezolucion, estis, ke “la PK [Plenum-Komitato] studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos” kaj ke la PK estigu “la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla”. SAT faras eksteran informadon en diversaj lingvoj – sed la anglalingva lamas de kelkaj jaroj.

Nekutime valoraj estis la postkongresaj ekskursoj. “Vojaĝo al la Mezepoko” gvidita de vera fakulo, Félix Rodrigo Mora, kondukis lunde al ĉirkaŭmadridaj lokoj ekster la ordinara turista itinero. Oni ekkonis lokojn ligitajn al la tiel nomata consejo abierto (malferma konsilio) kaj la forua leĝaro, la komunuma reĝimo, la interhelpaj sistemoj, la popola romanika arto. Pli ĝenerale temis pri la fluso kaj malfluso de tolerado en la mezepoko, la tiama religieco, la klasbatalo esprimiĝinta en la kontestado inter la konsilioj kaj la reĝeco.

Vegetaranoj kaj veganoj pli rimarkeblis ĉi-jare – kaj ilia agadmotivo atingis la Gvidrezolucion. Oni “ĝojas, ke ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto, kaj bonvenigas la pretecon de la Vegetara Sekcio helpi organizantojn de ontaj Kongresoj pri planado de ekvilibraj manĝoj”. SAT ĉi-rilate partoprenas evoluon multlande observatan.

En aliaj rilatoj SAT – oni esperas – antaŭiras la ceteran socion: per sia penado maksimume praktiki la rektan demokration, konkretiĝinta dumkongrese en kvin malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie traktiĝas ĉiuj aferoj de la Asocio, kaj per sia kontraŭhierarkiemo, kiu inklinigas lasi spacon por novuloj en dumkongresaj funkcioj. Kiel ajn etskale, SAT daŭre klopodas “kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”.

Gary Mickle

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227sat/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi