Rusa antologio: Poemoj de Ivan Nikitin

NikitinLa vivo de Iván Sávviĉ Nikítin (Иван Саввич Никитин) ne estis eventoriĉa. Li naskiĝis la 21an de septembro (Gregorie: la 3an de oktobro) 1824 en komercista familio en la urbo Voroneĵ. Li ekstudis en porpastra seminario, sed ne finis ĝin, kaj pro la ŝanceliĝo de la familia entrepreno devis rezigni la planon pri universitato kaj eklaboris kiel tenanto de hotelo kun ĉevalejo, en kiu plejparte haltis vojaĝantoj. Tie li aŭdis multajn historiojn, kiujn li poste uzis en siaj verkoj.

Siajn unuajn poemojn Nikitin publikigis en loka gazetaro en 1849, kaj poste aperis du liaj poemaroj (1856, 1859) kaj granda poemo Fikomercisto (1858), kiujn oni povis aĉeti en la librovendejo kaj legi en la legejo, kiujn li fondis en Voroneĵ. En lia verkaro elstaras poemoj pri naturo kaj pri vivo de simplaj kamparanoj kaj urbanoj. Unuavide senpretendaj, ili tre populariĝis en Ruslando, kaj pluraj el ili – ekzemple, kanzono pri la brava komercisto veturanta el foiro – nun estas konataj “al ĉiu ruso” kiel popolkantoj en multaj versioj, ofte tre foraj de la originalo.

La 37-jara poeto mortis pro ftizo la 16an (28an) de oktobro 1861 en Voroneĵ, baldaŭ post la eldono de la romaneto Ĵurnalo de seminariano (1861). (AlKo)

KAMPO

La kamp’ etendiĝis je onda sateno,
ĉielen kuniĝis la blua ebeno,
kaj jen ora ŝildo sur la duonsfer’ –
la suno brilanta lumegas al ter’;
la vento promenas, samkiel tra maro,
per blanka nebulo vestiĝis montaro,
kun herboj vent’ kaŝe flustretas en val’,
susuras aŭdace tra l’ ora sekal’.
Mi solas… Liberas la pensoj en puro…
Jen mia patrin’ kaj amiko – naturo.
Kaj ŝajne pli helas la viv’ en estont’,
Dum al larĝa brusto, al la vivo-font’
Ŝi min, kiel bebon, almetas, retenas –
Kaj parto de ŝia plenfort’ al mi venas.

al N. D.

Minutojn de trankvilo ne venenu
per antaŭsent’ de perdoj, de la fin’;
ordonon de l’ ĉielo ne divenu:
neŝanceleblas ties leĝ-destin’.

Kaj se jam de lulilo nur kruelon
al vi proponas sorto laŭ fatal’ –
vi, kiel homo, vian altan celon
ne forgesadu en turment-batal’.

* * *

Amik’, ne ploru! Multas tristo
Sen tio jam en mia kor’;
Vi kredu, ke multjara disto
Ne iĝos ĉerko por amor’:
Pelata en ekzil’ dezerta,
Sub prem’ de sorta malfavor’,
Mi ĉiam pie gardos, certa,
Imagon vian en memor’.

* * *

Dum Nevo pompa en border’ granita
briladas diamante en malhel’
Kaj gaje sur pavimo lumigita
preteras min la hom-amas’ sen cel’ –
Do tiam kontraŭvole mi imagas
jarcenton eksan: jen sur marĉa ter’
malriĉa finn’ ĉi tie triste vagas –
id’ de malsanoj, zorgoj kaj mizer’;
Jarcenton, kiam nur nebul’ ĉiama
arbarojn kaj ĉielon kovris plu,
kaj estis tiom trista, senornama
la frida belo de libera flu’.
Mi rememoras kun fiero prava
la krean saĝon de majesta car’,
admire pri l’ kolosa urbo rava –
de Petro la belega trezorar’.

AL LA INFANO

Dezir-angoroj vin ne celas,
Printempas mondo en kviet’,
Kaj sen suferoj ĉiam helas
Naiva sonĝ’ de infanet’.

Senzorga ekster viv-tempesto,
Gajema kiel birdo – jen
En hejmo, en gepatra nesto
Por vi troviĝis la eden’.

Temp’ venos – larmon viŝos mano,
Laboro klinos vin al ter’…
kaj dolĉaj revoj de l’ infano
forvelkos sub rutin-sufer’.

Portante vian krucon deve,
sub ĝia ŝarĝo, je plurfoj’
memoros vi printempon reve,
sed – ne revenos eksa ĝoj’.

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Ĉi tiuj poemoj aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227ra/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Rusa antologio: Poemoj de Ivan Nikitin

  1. Aleksandro Mitin diras:

    Ankaux mi penis traduki ion de I. Nikitin. Eble iam mi montros.

  2. Valdas BANAITIS diras:

    Bonega traduko de tiu trista poeto. Dankon al V.M. Mi memoras, sed ne parkeras alian poemon kun la rara vorto zastup (fosilo).

Respondi