Neforgesebla NASK 2013

NASK en Raleigh: Fabjo Monteiro el Brazilo prezentas siajn filmojn de “Globeto – interreta televido”. (Foto: Hoss Firooznia)

NASK 2013 estis luma fasko el kulturo, amuzaĵo kaj amikeco, okazinta de la 26a de junio ĝis la 5a de julio meze de la urbo Raleigh en la usona ŝtato Norda Karolino.

Mi estas tre feliĉa pro mia decido partopreni en tiu prestiĝa kursaro jam longedaŭra, komencita en la jaro 1969 kaj daŭre okazigata de la fonduso Esperantic Studies Foundation. Ĝi estis mirinda okazo por praktiki nian lingvon. Partoprenis ĉirkaŭ 50 homoj, ĉefe el Usono, sed ankaŭ el Aŭstralio, Barato, Brazilo, Ĉilio, Kanado, Kolombio, Koreio, Kubo, Germanio kaj Meksiko. Tamen ne gravis la deveno: ni ĉiuj estis anoj de granda familio ligita de frateca amo! Mi ĝoje amikiĝis kun multaj homoj, kaj mi sentis min hejme.

La etoso estis tre agrabla. La universitato William Peace estas vera paradiza ĝardeno: belega, arboplena, silenta. Krome moderna kaj komforta. Ni havis bonan manĝaĵon: matene, tagmeze kaj vespere.

La postbazan kaj meznivelan kursojn instruis Lee Miller kaj Derek Roff. Mi frekventis la superan kurson, gvidatan de la klera kaj entuziasma d-ro José Antonio Vergara. Mi estas ravita pro la kurso kaj pro la fakto, ke la amindaj usonanoj serioze studas kaj parolas Esperanton!

Grava temo de nia kurso estis diskuto pri la rolo por Esperanto en la moderna mondo. Interalie ni analizis eseojn de Trevor Steele (Ĉu malesperi?, LOdE, 2011, №10), José Antonio Vergara (Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”, LOdE, 2011, №11) kaj Jorge Camacho (La zombia lingvo, aperinta en Libera Folio).

Menciinda estas la mojosa ĵurnalo La NASKa Fasko, kiu aperis ĉiutage dum la kursaro kaj legeblas en la kursretejo ĉe http://lodestone.org/nask. Ankaŭ menciinda estas la ĉarma flago de Esperanto sur la pordo de mia dormoĉambro: ĝi estis manfarita de samideanino Mar Cardenas. Sur la flago videblas mia nomo per orumitaj literoj! Tre emocie!

En la liberaj posttagmezoj ni faris ekskursojn tra la urbocentro, vizitis interesajn muzeojn kaj spektis artfajraĵojn okaze de la datrevenfesto de la sendependiĝo de Usono. Dum la artaj vesperoj ni multe amuziĝis per filmoj, kantoj, ludoj. Ni do havis tre bonan tempon dum la neforgesebla NASK 2013!

Maria Nazaré de C. Laroca

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227nask/

17 komentoj pri “Neforgesebla NASK 2013”


  1. A. Künzli

    Frateca amo – kia groteska ridindajho! Chu Esperanto estas religio/eklezio au kio?

  2. Lee Miller

    Venas varme bela raporto pri renkontiĝo de homoj por studi Esperanton, kaj tuj aperas s-ro Kunzli por verŝi akvon sur la aferon . . . li estas kiel malbonkonduta knabo kiu ne povas toleri ke aliaj homoj amikiĝas kaj amuziĝas inter si.

    Krom instruado, NASK celas specife krei komunumon de Esperanto-parolantoj dum mallonga tempo por ebligi konstantan kaj ĉiutagan uzadon de la lingvo konversacie. En tia medio la ideo de “frateca amo” ne estas stranga. Ĉu nur religiuloj aŭ sektanoj kapablas ami siajn gefratojn?

    Viaj emociaj perturboj devus resti privataj. Vi perdas ĉian kredindecon kiam vi montras ke vi kapablas nur kritiki negative. Kaj jen konsilo: foje estas plej saĝe resti silenta, ol elverŝi amarajn pensojn.

    Sed ne timu, kara Andreas. Ne estas danĝero ke iu iam invitos vin partopreni en NASK. Vi ne devos esti ĝenata de fratecaj amikoj kiuj parolas Esperanton. Vi povas resti komforte en via Svisa kaĉ-poto.

  3. Lee Miller

    Venas varme bela raporto pri renkontiĝo de homoj por studi Esperanton, kaj tuj aperas s-ro Kunzli por verŝi akvon sur la aferon . . . li estas kiel malbonkonduta knabo kiu ne povas toleri ke aliaj homoj amikiĝas kaj amuziĝas inter si.

    Krom instruado, NASK celas specife krei komunumon de Esperanto-parolantoj dum mallonga tempo por ebligi konstantan kaj ĉiutagan uzadon de la lingvo konversacie. En tia medio la ideo de “frateca amo” ne estas stranga. Ĉu nur religiuloj aŭ sektanoj kapablas ami siajn gefratojn?

    Viaj emociaj perturboj devus resti privataj. Vi perdas ĉian kredindecon kiam vi montras ke vi kapablas nur kritiki negative. Kaj jen konsilo: foje estas plej saĝe resti silenta, ol elverŝi amarajn pensojn.

    Sed ne timu, kara Andreas. Ne estas danĝero ke iu iam invitos vin partopreni en NASK. Vi ne devos esti ĝenata de fratecaj amikoj kiuj parolas Esperanton. Vi povas resti komforte en via Svisa kaĉ-poto

  4. Vicente Valdes (Cxente)

    Tute mi kunakordas kun Profesoro Lee Molle, Dankon Profesoro pri vía preciza kaj tujaj komentoj.

  5. Mar Cardenas

    Kara fratin’, estis granda plezuro kaj honoro renkonti vin kaj NASKumi kun vi. Mi dankas vin pro via donaco de via amikeco kaj pro la bele verkita artikolo.
    Mi esperas viziti vian belan landon venontjare kiam mi vizitos mian filinon en Peruo.
    Vivu la verda stel’!

  6. José Antonio Vergara

    La charma artikolo de nia bonkora amikino kaj elstara poetino Maria Nazaré trafe elstarigas la agrablan etoson de amikeco kiu spontanee estighis dum tiuj memorindaj NASK-tagoj. Brila korea junulo, kiu jam de longe loghas en Usono por siaj doktorighaj studoj, sprite esprimis tion je la fino: li diris ke li sentis sin tiel bone en Esperantujo, ke li nun iom timis reveni en Usonon!

    Tre bone impresis min la entuziasmo, organiza efiko kaj instruaj lertoj de la konstanta NASK-teamo. Danke al la loka organizanto, al nia evento venis profesia jhurnalistino kiu amplekse raportis pri ghi:
    http://www.indyweek.com/indyweek/esperanto-speakers-from-around-the-globe-come-to-raleigh/Content?oid=3667632

    Kion diri pri la gale amara komentacho de Andy? Nu, ke tial ke li komplete seniluziighis pri chio ajn Esperanta, ghis la punkto de furioza malamo, li ne kapablas reagi alimaniere: por li chio estas “groteska” en la “Esperanto-vomado” (li kreis tiun terminon). Kelkfoje mi agnoskis ke iuj el liaj kritikoj kaj analizoj estas tute interesaj kaj atentindaj, sed tial ke li tro ofte uzas tonon nenecese detruan, vundan, troigan kaj unuflankan, vershajne neniu plu interesighas pri io ajn venanta de li. Tio estas bedaurinda tragedio, char iam li estis serioza E-intelektulo.

    Tiel enfermita do de sia cinika grumblado, probable Andy simple ne povas kompreni ke en la Esperanto-socio restas homoj kiuj havas idealisman koron, malgrau chio, homoj kiuj ekz. emociighas pro la Zamenhofaj revoj kaj aspiroj kaj do rajtas tute senghene paroli pri “frateca amo”. Jen ekzemplo kiun mi lernis en NASK:

    En unu el la lecionoj de la supera kurso, kies instruanto mi estis, Phil Dorcas (prezidinto de Esperanto-USA) rakontis al ni tre kortushan sperton. Kadre de sia loka eksterrilata agado, la membroj de la Esperanto-grupo en Dallas partoprenas la solenan memoradon al la viktimoj de la holokausto en Texas. En la ceremonio, dum multaj horoj diversaj partoprenantoj sinsekve legas la unuopajn nomojn de falintoj en la amasmurdado, char multaj familioj komplete pereis en tiu terura violento kaj do ne plu restas familianoj de tiuj viktimoj kiuj zorgus pri ilia memorado. Do aliaj, tute senrilataj personoj alprenas la respondecon vochlegi iliajn nomojn agnoske al ilia iama ekzisto, celebre al ilia homa digno. La nomoj de la Esperantaj viktimoj estas legitaj de nunaj esperantuloj. Tiu rakonto profunde emociigis min, char mi komprenis tion kiel esprimon de la “granda rondo familia”, de la kunhomeco kiun Zamenhof chiam elstarigis kiel la veran kialon malantau nia Esperanto.

  7. Steĉjo Schwichow

    Kara sinjoro Künzli,

    Se vi definas la vorton “religio” kiel vivo-filosofio pri kiu iu komunumo kongruas kaj al kies celo oni strebas, por mi la homaranismo de nia fondinto estas tia vivo-filosofio.

    Ekde mia esperantiĝo mi revis pri NASK-o kaj *DaB, post pli ol 20 jaroj mi spertis ĝin ĉirkaŭite de tiom da bonkororaj geEsperantistoj junaj kaj maljunaj (kiel mi) el multaj landoj.

    Ĉu tia okazo ne estas la sama revo de la fondinto?

    Mia avino ofte konsilis al mi: “Ne kalumnu la manĝaĵon se vi ne antaŭe gustis ĝin.”

    Mi invitas vin partopreni NASK-on kaj renkonti “unu grandan rondon familian”.

    Mi dankas al mia nova fratineto Maria pro ŝia bona kaj konciza artikoleto.

    Steĉjo

    * Dank’ al Budho 😉

  8. ursula grattapaglia

    Fratino Nazaré,

    ne ĉagreniĝu tro pro la malfeliĉa esprimo “groteska ridindaĵo” kaj la provoka demando, ĉu nia movado estas religia aŭ eklezia.

    Jen klara ekzemplo de kultura pluralismo, kiu devigas vin, akcepti, pardoni, bedaŭri kaj sendi tutan brakon plena je fratina amo al individuo kiu ne kompreans tropikan entuziasmon.
    Daŭrigu distribui viajn valorojn laŭplaĉe ĉar multaj aprezos….

  9. Ĵajro

    Mi gratulas la partoprenantojn de NASK. Mi gratulas pro plus unu bona rekontiĝo kaj mi esperas, ke ni produkutu ĉiam kaj ĉiam.

    Koncerne al ĝena negativa opinio, ve, ni devas esti tute malfermata por ricevi ian ajn opiniojn. Ĉu la negativaj ĝenas ni devas labori por, ke tuj ĝi iĝas kiel krioj en dezerto.

    Sed tiu kiun mi timas ne estas tamtaman krianton sed silentan ridetantan subfosanton. Detrui per simpatia rideto estas pli danĝera ol vi imagas.

    Sed, ne gravas. Montru la partoprenantoj la rezulton de tiel bla rekontiĝo.

  10. Affonso Soares

    Kara, aminda Nazaré,
    Kvankam, laŭ nia amata Andreo Ludoviko, malbono neniam meritas komenton, tamen ĉi-okaze frateca, sed energia reago nepre necesas, ĉar silento estus ja malkaritata konduto kontraŭ eks-samideano Künzli. Kial? Ĉar ni lasus lin kredi, ke li pravas, ke li ĝuas spiritan bonfarton…
    La reagoj de la amikaj komentintoj povos – kiu scias? -veki s-ron Künzli el lia koŝmara dormo…
    Mi tute certas, ke vi, kara, talentoriĉa poetino, neniel sentas vian noblan koron eĉ supraĵe gratita de tiel bedaŭrinda okazaĵo. Daŭre proklamu, per via vivo, per via poezio, ke la esenco de Esperanto ja estas amo, frateco!

  11. Ĵenja Bondelid

    Koran dankon, Nazaré, pro via artikolo. Vi ne troigas pri kio okazas ĉe NASK. Mi esperantiĝis tie kiam ĝi okazis en San Francisco Kiel usonanino, mi tre dankemis tie ekkoni multajn bonajn geamikojn el la tuta mondo, kiuj estis kaj estas granda beno en mia vivo.

    Mi volas dividi personan sperton kiel montrilo ke ne nur Nazaré vidas fratecan amon ĉe NASK. Ĉi-jare, ĉe Raleigh, Fábio Monteiro (foto supre) venis unuafoje en Usonon kun tre malferma koro kaj afabla akcepto de ĉiuj, kiuj (kiel oni anticipus) amikiĝis kun li rapidege. Tuj ekestis inter mi kaj li tre natura rilato kiel fratino kaj frato, kiun mi ege ĝuas kaj tre alte aprezas. Nova afero al mi, kiel ununura infano de miaj gepatroj. Certe neniuj ĉe NASK taksis tion strange; fratecan amon inter homoj el foraj landoj.

    Ĉe NASK, oni fariĝas familian rondon, subtenante unu la alian. Estas taŭge, ke Nazaré tiel bone priskribas tion, por sciigi la mondon kiel aferoj elrulighas tie. Plejparte, NASK alogas homojn kiuj emocie pretas partopreni kiel familianjo, akcepti fratecan amon, kaj redoni ĝin en frateco – *subtenante ankaŭ aliulojn*. Pli bone, ke ĉiuj sciu kiel ni interagas, kaj tiel, tiuj, kiuj ne felichus tie, ne malshparos la monon veni, kaj foriri seniluziite.

  12. Dirce Sales

    Amikino kara,
    dank’ al Dio ni gxuas tian religian kaj ameman renkontojn mondskale, cxu?
    Gratulegon pro via artikolo, elegante skribita kaj plena de respekto kaj dankemo kiel konvenas al la veraj esperantistoj.
    Kisojn.

  13. Fabjo Montejro

    Tro da sopiro en mia koro nun!!! Ĵeniaaaaa, vi fakte multe mankas al mi, karulino mia! ^_^ Mi kore esperas renkonti ĉiujn NASK-ajn geamikojn multfoje en la estonteco… =D Tiu sperto vere estis ege speciala!

  14. Guadalupe Vega

    Mia tre kara amikino María Nazare: Mi gratulas vin pro la artikolo ke vi sendis al la jxurnalo, gxi estas belega kaj viaj vortoj tre kortusxitaj. Mi pensas same kiel vi kaj mi fieras esti tia. Do, forgesu stultajxojn kaj sekvu vian vivon. Mi profitas la okazon saluti al mia instruisto Antonio kaj al miaj klasanoj, dum la NASK-kurso. Iru antauxen! Mi forte cxirkauxbrakas vin kaj mi amas vin! Guadalupe el Meksikurbo.

  15. Guadalupe Vega

    Mia tre kara amikino María Nazare: Mi gratulas vin pro la artikolo ke vi sendis al la jxurnalo La Balta Ondo, gxi estas belega kaj viaj vortoj tre kortusxitaj. Mi pensas same kiel vi kaj mi fieras esti tia. Do, forgesu stultajxojn kaj sekvu vian vivon. Mi profitas la okazon saluti al mia instruisto Antonio kaj al miaj klasanoj, dum la NASK-kurso. Iru antauxen! Mi forte cxirkauxbrakas vin kaj mi amas vin! Guadalupe el Meksikurbo.

  16. Saulo

    Oportunecoj tiaj indikas al la mondo ke esperanto estas afero valora, utila kaj progrsiganta por la homaro.
    Bonege!
    Gxi ripetigxu, regule!
    Gratulojn al la organizintoj!
    Gratulojn al la partoprenintoj!

  17. João Silva dos Santos

    Kara Sro. A. Künzli, saluton!
    Kiam mi legis vian komentarion “Frateca amo – kia groteska ridindajho!”pri la artikolo verkita de Nazaré, mi ne kredis en miaj okuloj!
    Mi pensas ke vi estas civilizita homo kaj ne estas malamiko de homoj; ankaŭ mi pensas ke vi ŝatas esti bone akceptita de homoj en iu ajn loko kaj esti bone komprenata kaj respektata sen diskriminacio, kiel Zamenhof ĉiam rekomendis al la esperantistaro.
    Frateco kaj amo ekzistas sendepende de religio/eklezio.
    Amo estas bonega por ni ĉiuj ĉar feliĉigas nin; indiferenteco, egoismo, orgojlo, malamo ktp. suferigas nin.
    Mi tre deziras ke vi ŝanĝu vian senton kaj provu kiel bone estas senti la fratecan amon!
    Amike
    João Silva dos Santos, el Brazilo

Vi devas registriĝi por komenti.