Ponto de la Espero

La 46a konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis unika el pluraj vidpunktoj. Ĝi okazis en Germanio, kie ĝis nun neniam okazis tiu ĉiujara ĉefevento de la Esperanto-instruistaro, kies konferencoj estas listigitaj ekde 1976. Ĝi okazis la 12–18an de julio en Sieber, urboparto de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kie la evoluinta Esperanto-infrastrukturo ofertis multajn servojn al la partoprenantoj. Ne nur multaj dulingvaj ŝildoj, Esperanto-menukartoj en pluraj kafejoj, restoracioj, aro de esperantlingvaj turismaj kaj informaj broŝuroj estis je helpo al la vizitantoj, sed ili povis ankaŭ ĝui la gastamon de la Esperanto-hotelo Zum Pass kaj senĝene konversacii kun la urbestro Gerhard Walter en la internacia lingvo.

Dum la inaŭguro de la konferenco okazis ankaŭ alia inaŭguro: nova ZEO aperis apud la konferencejo Haus des Gastes. Temas pri ponto super la rivero Sieber, kiu ricevis la nomon “Ponto de la Espero”, pri kio informas memorŝtona tabulo en la germana, pola kaj en Esperanto.

Zsófia Kóródy, urbestro Gerhard Walter, vilaĝestro de Sieber Reinhard Ahlborn kaj Peter Zilvar inaŭguras la memorŝtonon ĉe la “Ponto de la Espero”

Dum la konferenco okazis tri plursesiaj seminarioj. La unuan gvidis Katalin Kováts, kiu altnivele traktis metodikajn temojn kaj laborigis la seminarianojn por realigi intensan instrukapabligan trejnadon, kiu donis bonan ŝancon je spertiĝo al pluraj gekolegoj, kiuj alikaze ne povintus sekvi tian internacian fakan kursaron.

La gvidanto de la dua seminario estis Sabine Trenner, kiu ne nur teorie sed ankaŭ per praktikaj rolludoj instruis pri mediaciado, konfliktsolvado kaj ofertis specialiĝon pri tiu temo.

La tria seminario sub la gvido de Rudolf Fischer celis ellabori strukturon kaj postularon por la KER-ekzamenoj A1 kaj A2.

Parolante pri la ekzamenoj, indas mencii, ke dum la konferenco okazis B2 kaj C1 nivelaj UEA/ITK KER-ekzamenoj, kiujn trapasis dek kandidatoj.

La komitato de ILEI, krom la ĉiujara kunsido, raportado, diskutado kaj planado devis decidi ankaŭ pri la konsisto de la ĉefa gvidorgano kaj elekti novan prezidanton unu jaron post la regule okazinta elektado de estraranoj. Pro la demisio de Stefan MacGill en aprilo 2013 provizore ekrolis Zsófia Kóródy kiel aganta prezidanto, kaj nova prezidanto fariĝis Mireille Grosjean, kiu ricevis preskaŭ unuaniman subtenon de la komitato por gvidi la ligon en la sekvaj jaroj. La komitato reelektis sian antaŭan vicprezidanton, tiel Zsófia daŭrigas sian laboron kiel respondeculo pri instrukapabligado, ekzamenoj kaj Esperanto-centroj.

La ĉefprelegon pri la konferenca temo “Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj” ni dankas al Mireille Grosjean, pri virtuala lingvolernejo prelegis Duncan Charters, metodikajn temojn kaj ekzamenojn traktis Katalin Kováts, Zsófia Kóródy kaj Jesuo Moinhos, tradukadon Peter Zilvar. Literaturo aperis en la prelegoj de Gian Carlo Fighiera kaj Marija Jerković, gramatiko, lingvistiko estis traktitaj de Rob Moerbeek kaj Pjer Bouvier. Pri universitata instruado raportis Ilona Koutny kaj Sebastian Kirf, movadajn kaj sciencajn temojn prezentis Stefan MacGill, Martin Ptasinski kaj Mihai Trifoi.

La urborigardado en Herzberg kaj la ekskursoj al la regiono, al la belaj kaj famaj urboj Goslar, Göttingen kaj Hannover celis konatigon de lokaj historio, kulturo kaj tradicioj. Dum la vizitoj la partoprenantoj ricevis fakan gvidadon, ĉiĉeronadon. Aparte ni povas mencii la speciale por la konferencanoj organizitan viziton al la universitata biblioteko en Göttingen kaj la promenadon inter la historiaj konstruaĵoj de Goslar, urbo de Unesco-mondkulturheredaĵo.

Ankaŭ la muzik- kaj dancprogramoj ligiĝis al la Harz-regiono, al la montaro; restos en la memoro la folklora vespero de Harzklub Pöhlde kaj la koncerto de la Harz-Musikanten, kiuj ambaŭ sukcesis tiom entuziasmigi la publikon, ke el trankvila aŭskultado fariĝis vigla komuna dancado ĉirkaŭ la tabloj en la konferencejo. Per belegaj melodioj vigligis la adiaŭan rostadvesperon muzikistoj el la loka orkestro Sieberaner Musikanten.

La organizantoj de la konferenco estis AGEI, la germana ILEI-sekcio, Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj urbo Herzberg mem, kies urbestro per jenaj vortoj salutis la konferencon:

“Multaj homoj kredas, ke la lernado finiĝas ĉe la forlasado de la lernejo… Esperanto-instruistoj scias, ke la tuta vivo estas lernado. Kaj ĝuste tio stabiligas nian junecon. La proverbon ‘kiu haltas, tiu rustiĝas’ mi volas persone emfazi per la aldono: kaj tiu, kiu ĉesas lernadon, rustiĝas eĉ pli rapide”.

Paralele kun la konferenco okazis alia ĉiujara evento: la ĝemelurboj Herzberg kaj Góra (Pollando) jam la 8an fojon organizis la kunferiumadon Somera Arbara Lernejo (SALO) por 12– 18-jaraj gelernantoj. Estas ĝojige, ke pluraj el ili jam kelkfoje partoprenis en tiu somera evento kaj lernas Esperanton dum la lernojaro en siaj lernejoj aŭ en klubkunvenoj, tiel la lingva nivelo de la gejunuloj ebligis naturan interkomunikadon. Estis granda ĝojo por ili konatiĝi kun eksterlandanoj el 25 landoj kaj lerni pri iliaj lingvoj kaj kulturoj.

Ni esperas, ke la partoprenantoj de la 46a ILEI-konferenco ĝuis ĉiun tagon kaj kunportis multajn spertojn kaj belajn travivaĵojn el Germanio, el Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo.

Zsófia Kóródy

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227ilei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi