E@I kun tri novaj projektoj, subtenitaj de EU

E@ILa teamo de E@I krom poresperanta agado okupiĝas ankaŭ pri EU-projektoj (ĉefe lingvoinstruaj). Ankaŭ ĉi-jare E@I sendis plurajn projekt-proponojn al la agentejo EACEA en Bruselo. En julio venis la respondo: el ĉiuj proponitaj projektoj estis aprobitaj tri, en kiuj E@I estas envolvita. Unu projekton E@I mem kunordigos, en la du aliaj ĝi estos partnero. Temas pri kreado de multmediaj multlingvaj retkursoj en la stilo de lernu.net.

La unua projekto (kiun E@I mem kunordigos) estas daŭrigo de la retejo www.slovake.eu. EU subtenos ĝian evoluigon per 398 mil eŭroj. Pri la projekto laboros 9 partneroj el 7 landoj. Nova paŝo inkluzivos kreadon de kursoj por progresantoj en niveloj B1 kaj B2 laŭ KER, aldonajn tradukojn al la rusa, hungara kaj kroata lingvoj, kreadon de poŝtelefonaj aplikaĵoj, mediateko ktp.

La dua projekto, subtenita de EU, estas destinita por lingvo najbara al la slovaka – la ĉeĥa. La monpeton por ĝi sendis la lingva centro de la Universitato Masaryk en Brno (Ĉeĥio), en kiu nun laboras E@I-estrarano Marek Blahuš. La universitato pretigis la projekton surbaze de la pozitiva sperto en la kunlaboro kun E@I pri la projekto www.deutsch.info, kie la lingva centro estas partnero. Krome la centro helpis traduki la retejon slovake.eu al la ĉeĥa lingvo, kaj post tio ekestis ideo krei similan projekton por la propra lingvo. La projekto por la ĉeĥa lingvo estos same multlingva kurso, kun aldona specialiĝo pli altnivela pri la medicina lingvaĵo (en la universitato studas pluraj estontaj kuracistoj). La projekto ricevos subtenon de 240 mil eŭroj.

La tria projekto estas nelingva – “Cybermobbing” (Kibernetika/Interreta ĉikanado). Dum du jaroj necesos krei multlingvan kurson/retejon kun la instrukcioj, informoj kaj atentigoj pri la danĝeroj de la cifereca mondo al la infanoj kaj adoleskuloj. Por la projekto oni disponigos 400 mil eŭrojn. La projekto tute bone eniras la agadkampon de E@I, kiu specialiĝas ĝuste pri “Edukado ĉe Interreto” – do eduki junularon pri la danĝeroj de interreto (kaj pri homoj kiuj misuzas ĝin) estas tre taŭga kaj tre aktuala projekto en la nuna mondo.

Pri la novaj EU-projektoj la laboro komenciĝos ĉi-vintre kaj daŭros dum sekvaj du jaroj. Pri la progreso de la novaj iniciatoj ni detale informos la legantojn kiam tio aktualos.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227ei/

5 komentoj pri “E@I kun tri novaj projektoj, subtenitaj de EU”


  1. A. Künzli

    Devus esti: “ni detale informos LA legantojn”…

    Mi tre malshatas tiun slavan emon neglekti la difinitan artikolon en Esperanto.

  2. Valdas BANAITIS

    Ĉu vi same malŝatus alian slavan (bulgaran) emon preferi la difinitan artikolon en Esperanto? La principo de sufiĉo laj neceso ne helpas trafi la oran mezon, des pli kiam temas pri legontoj.
    Restas nur gratuli E@I pri la sukcesoj, esperante, ke la publiko informiĝos, ke ili okazas per/dankal/pro/helpe de Esperanto.
    Alia slava projekto – lega metodo de Ilja Frank – estas adaptita jam al 25 kvin lingvoj, eĉ al Esperanto, sed, bedaŭrinde, neadekvate – ne laŭ la strukturo de EsperantoMetodo

  3. AlKo

    Dankon, korektite.

  4. Vladimir MININ

    A. Kuenzli, la auxtoro ankoraux ne scias, kiuj legantoj legos. Tial li ne uzas la artikolon. Mi tre malsxatas tiun germanan emon ensxovi superfluajn artikolojn en Esperanton. 🙂

  5. A. Künzli

    En tiu chi kazo la difinita artikolo ne estis superflua, sed DEVAS esti metita, lau la gramatiko de la lingvo Esperanto. LLZ same aplikis la difinitann artikolon en tiu senco; mi konas neniun ekzemplon en la verkaro de LLZ, kie li aplikis la artikolon “slavece”, t.e. ne metis ghin tie kie ghi devus esti metita. La lingvouzo de certaj slavdevenaj e-istoj montras au mankon de lingvosento au mankon de ghusta lingvoscipovo.

    Cetere, dum mia studado de praktike chiuj slavaj lingvoj mi sufiche okupighis pri la “artikola demando” en la slavaj lingvoj kaj scias ke por certaj slavaj e-istoj tiu gramatikajho estas kelkfoje malfacila afero, same kiel la akuzativo por la francoj. Ankau inter bulgaraj e-istoj ekzistas tiaj, kiuj ghuste aplikas la artikolon kaj aliaj, kiuj ne faras tion (pro la ekzisto de la postmetita artikolo en la bg. lingvo bulgaroj en principo devus disponi pri la sento de substantiva difiniteco). Se en iu lingvo ekzistas la difinita artikolo, tiam oni devas ghin laugramatike ghuste apliki. Alikaze oni povas aboli la artikolon kaj uzi Esperanton kiel oni uzas la slavajn lingvojn.

    De redaktoroj de Eo-gazetoj mi atendas, ke ili ghustigas ankau tiajn erarojn (kion oni ja evidente intertempe faris, kio signifas, ke AlKo akceptis mian plendon).

    Ne pli kaj ne malpli.

Vi devas registriĝi por komenti.