WikiTrans: rapide kaj bonkvalite traduki

E@ILa programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la 5a de majo en Partizánske (Slovakio) por seminario organizita de E@I danke al subvencio de Esperantic Studies Foundation.

El Danlando venis Eckhard Bick, la aŭtoro de WikiTrans, kaj inter la deko da ĉeestantoj troviĝis du administrantoj de la Esperanta Vikipedio, Marek Blahuš kaj Michal Matúšov. Speciale por la seminario oni pretigis aldonaĵon al la vikipedia interfaco, kiu ebligas al la uzanto serĉi tradukitan tekston, provlegi ĝin kaj enmeti la korektitan tradukon en la Esperantan Vikipedion, kreskigante ties artikolbazon (nun 182 mil artikoloj). La organizintoj kredas, ke per tia provlegado novaj artikoloj ekestas pli rapide ol per traduko plene permana.

Oni ne nur entuziasme testadis la novan ilon, sed ankaŭ diskutis lingvistikajn, esperantologiajn kaj politikajn aspektojn de la projekto; ekzemple, la terminologian defion. Kvankam la tradukvortaro de WikiTrans nun ampleksas pli ol 200 mil kapvortojn (eble ĝi estas la plej granda Esperanta tradukvortaro), por multaj anglaj vortoj kaj plurvortaĵoj simple ankoraŭ ne ekzistas enuziĝinta Esperanta traduko, do WikiTrans devas ofte proponi proprajn esprimojn. Eblas pritaksi la vortaron kaj influi ĝian evoluon ĉe http://xl.wikitrans.net

Alia diskutata afero estis tradukindeco. Laŭ iuj kritikoj, la tradukoj de WikiTrans helpas disvastigi anglecajn vidpunktojn pri la mondo. Tio supozeble plej problemas ĉe politikaj, religiaj kaj historiaj anglalingvaj artikoloj, kiuj do devus pliriĉiĝi per informoj de alikulturanoj aŭ el alilingvaj artikoloj. Sekve, laŭ konsento farita en la seminario, indas en Esperanton traduki precipe stabilajn kaj kulture neŭtralajn informojn (ekzemple, biologio kaj aliaj natursciencoj) pli ol kulture ŝanĝiĝemajn temojn (ekzemple, usonaj sportistoj kaj muzikistoj). Kiel temo aparte interesa por esperantistoj proponiĝis geografio: Tipa esperantisto multe vojaĝas kaj ĉiu havas unuamanajn sciojn pri sia propra aŭ vizitata regionoj.
wikitrans
Fine oni faris eksperimenton por esperantigi artikolojn pri ĉiuj filmoj de Charlie Chaplin, por praktike testi la sistemon. Evidentiĝis, ke eblas produkti novan artikolon dum ĉirkaŭ 20 minutoj. Tio ankoraŭ povos pliboniĝi, kiam Eckhard Bick adaptos la sistemon por bone trakti fenomenojn tipajn al la filma lingvaĵo kaj kiam la nova reviziilo fariĝos stabila. Se vi volas helpi testi ĝin, vidi rezultojn de la Chaplin-eksperimento aŭ simple legi respondojn al oftaj demandoj pri WikiTrans, vizitu la retadreson: http://eo.wikipedia.org/wiki/P:WT

Marek Blahuš, Eckhard Bick

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/225ei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi