Tipa regea afrikaĵo, bedaŭrinde tute sen vizaĝo

Zhou-Mack Mafuila. Originoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2012.

Zhou-Mack MafuilaLa unua tutesperanta albumo de la zaira kantisto Zhou-Mack Mafuila rezultis tre unustila, eĉ tede unustila: preskaŭ ĉiuj kantoj prezentas tre similajn regeajn komponaĵojn kun multe da drumoj, recitativecaj kaj parolataj frazoj (nur du kantoj titolitaj Marcelina kaj Haŭto elfalas el la tuta tendenco; la unua sonas iom roke, dum la dua similas lirikan baladon). Tipas ankaŭ multaj eĥoj inter la koruso kaj la ĉefkantisto, tekstaj ripetoj kaj ĉiuj ceteraj elementoj, kliŝaj por meznivelaj regeaj muzik-grupoj, multegaj tra la mondo. Karakterizas la albumon ankaŭ la tipa “afrika” temaro. Sed, bedaŭrinde, multo da afrikaĵoj kaj tipaj regeaj artifikoj ne sufiĉe efikas por fari la albumon vere atentinda.

Muzikoj estas relative simplaj; la muzik-aranĝoj – plejparte unustilaj (ilin certagrade ornamas riĉaj instrumentaj improvizaĵoj, sed tiuj fone de simpleco de la ĝenerala muzika kanvaso foje impresas eĉ plumpe). Melodiaj fragmentoj tre malmultas. Ankaŭ la tekstoj prezentas nenion interesan nek originalan. Dominas la simplalingvaj rezonadoj pri “senkompata mondo”, en kiu “homoj nur batalas plu, batas, pafas, murdas sin”, pro kio “Afriko mortas en mizero”, tamen oni “kantu por ke regu espero kaj liber’” (kvankam ankaŭ priamaj kantoj ne mankas). Karakteriza trajto, kiu, mi opinias, pli bone priskribas la muzikan senpovecon de la albumo, ol la optimismon de la aŭtoro, estas, ke eĉ tiel mornaj tekstoj kiel “Bom-bom-bom, bombardoj en ripet’, tak-tak-tak respondas mitralet’” estas kantataj kaj ripetataj en senzorga maĵoro.

La teĥnika realigo de la albumo estas ja senriproĉa; krom bela tekstolibreto oni provizis la diskon ankaŭ per la karaokeaj versioj de ĉiuj kantoj. Tamen la kantado kaj prononco de la kantisto estas neniel elstaraj; kompreni multajn fragmentojn sen la helpo de la teksto-libreto preskaŭ ne eblas.

Rezoluciante pri la disko, mi konkludas, ke Zhou-Mack Mafuila ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝis kiel aŭtoro kaj plenumanto por digne prezenti sian arton inter dekoj da aliaj Esperanto-artistoj. La albumo eble povus servi nur por unu-du-foja ilustrado de nacia kaj stila bunteco de la Esperanta muzika kulturo, sed ĝi certe ne povas bone ekzempli ĝian bonan nivelon. Se vi do dubas, per kio kompletigi vian Esperanto-muzikotekon, prefere pensu pri io alia.

Paŭlo Moĵajev

Ĉi tiu recenzo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/07/recenzo-19/

2 komentoj pri “Tipa regea afrikaĵo, bedaŭrinde tute sen vizaĝo”


  1. Cezar

    Mi trovas la recenzon de Paŭlo Moĵajev tute ne taŭga kiel enkonduko al la albumo, la albumo laŭ mia opinio estas multe pli bona ol oni imagas post la legado de la recenzo. Recenzoj kun tia ofenda subtono ne havu lokon en E-gazeto. (cez)

  2. Marie Aminthe

    Mi trovis kaj legis aliajn recenzojn pri la muziko de Zhou Mack Mafuila cxe diversaj franclingvaj pagxoj en la reto.
    Post auxskultado de la albumo “Originoj”,mi pensas ke Paŭlo Moĵajev ne scias kio estas regeomuziko kaj ecx ne konas la afrikan muzikon.
    Lia recenzo estas tute stulta kaj senvalora!
    Mi komprenis ke Zhou Mack Mafuila estas tre bona muzikisto, sxatata de multaj fanoj en Francio kaj ankaux en Afriko pro sia regeomuziko kiu sonas tre afrikstile.
    Estas tute normala ke li kiel Kongolandano parolas (kantas) pri la aktualaj problemoj de afrikaj landoj.
    Mi ne scias cxu Paŭlo Moĵajev kantas regeostile, sed mi dubas ke li tauxgas recenzi afrikan muzikon aux ecx regeomuziko.
    La albumo Originoj de Zhou Mack Mafuila enhavas belegajn kantojn kaj la muziko tre placxas al mi kaj ecx dancigas miajn geamikojn.
    Mi pensas ke oni devas esti malfermita al aliajn kulturojn por esti kapabla kompreni ilin !
    Mi tre sxatas la komento de Cezar cxi supren !

Vi devas registriĝi por komenti.