BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena

49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes!

La urbo Utena situas en la nord-orienta parto de Litovio. Sed havante iom pli ol 750 jarojn ĝi havas nur kelkajn malnovajn konstruaĵojn el la 19a jarcento. Sed la ĉirkaŭa naturo kun river(et)oj kaj multnombraj lagoj allogas ŝatantojn de ekologia turismo. Utena kun ĉ. 30 mil loĝantoj estas tre ĉarma, trankvila, bone prizorgita urbo.
Utena
La urbaj gvidantoj (ni konatiĝis kun la urbestro kaj vicurbestro dum BET) sukcesis konservi ĉe transiro al la libermerkata ekonomio la ĉefajn entreprenojn de Utena. La plej gravaj estas la bierproduktejo “Utenos alus” kien iris du ekskursoj (unu kun gustumado de kvin bierspecoj) kaj la trikotaĵa fabriko “Utenos trikotažas”, kies firmaan vendejon kun favoraj prezoj multaj vizitis aĉetocele. Ili kaj aliaj entreprenoj grave kontribuas al la urba buĝeto. Danke al tio Utena havas multajn allogaĵojn, urbajn skulptaĵojn, fontanojn, florbedojn, bonajn vojojn por aŭtoj kaj vojetojn por piedirantoj kaj biciklantoj, kajojn ktp.

Ĉe la malfermo de BET-49 bonvenige parolis la urbestro de Utena Alvydas Katinas. Sian saluton al la partoprenantoj sendis la prezidanto de Sejmo, la Litovia parlamento, Vydas Gedvilas.

Nia kongresejo estis la kolegio de Utena, kies oportunaj ejoj, provizitaj per komputiloj kaj projekciiloj, perfekte taŭgis por ĉiuj eroj; estis libere uzebla komputila ĉambro kun konstanta ret-aliro, ankaŭ sendrata. La koncerta programo okazis en la granda salono de la muzika lernejo, en la urba kulturcentro kaj sur la subĉiela scenejo ĉe la lago Dauniškis.

Aparte riĉa estis la folklora programo. Kutime oni organizas unu nacian vesperon, sed dum la 49a BET estis kvar vesperaj programoj, en kiuj ni konatiĝis kun la lokaj kantoj, muziko kaj dancoj. Gaje kaj vigle pasis koncerto-diskoteko kun la blovensemblo Indraja.
Koncertas kanklista ensemblo (Fotis Halina Gorecka)
En sia salutmesaĝo la prezidanto de UEA Probal Dasgupta emfazis, ke la Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unu el la gravaj eventoj sur la esperantista kalendaro kaj deziris al ĝi longan kaj buntan vivon. BET estas kiel malgranda UK, kaj UEA nature donas al ĝi sian aŭspicion. Kaj la programo de la 49aj Tagoj konfirmis tion. Memorante pri la dumviva lernado, kiu estas nuntempe tre populara en la Eŭropa Unio (ankaŭ esperantistoj sukcesas ricevi monon por tiaspecaj projektoj), en BET funkciis divers-tipaj kaj divers-nivelaj kursoj, gvidataj de elstaraj instruantoj: Stano Marček, Svetlana Smetanina, Miĥail Lineckij.

Novaĵo de ĉi tiu BET estis du kursoj. La kvarprelega ciklo de tradukisto, eseisto, historiisto Petras Čeliauskas temis pri “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. La litova lingvo estas la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo, prezenton de ĝiaj kuriozaĵoj sekvis nemalofte rideksplodoj de la aŭskultantoj. La Ruslanda ĵurnalisto kaj esploristo Aleksander Korĵenkov per kvin prelegoj prezentis la ĉefajn etapojn de la historio de Esperanto kaj senvualigis kelkajn historiajn misterojn.

Fotis Halina Gorecka

En unu el la 30 programeroj de la Somera Universitato (Fotis Halina Gorecka)

La Somera Universitato proponis por la kleriĝema publiko nekredeble abundan 30-eran sortimenton de prelegoj kaj prezentoj. Oni serĉis respondojn, ekzemple, pri kio okazas en Skotlando kun Ed Robertson, el kio konsistas niaj manĝaĵoj kun Tōnu Hirsik, konatiĝis kun la vivo, agado kaj verkado de Ludmila Jevsejeva (Margarita Želve) kaj Pulgis Andriušis (Gražina Opulskienė). Eldonejoj Sezonoj kaj Impeto prezentiĝis, sonlibrojn en Esperanto konigis Stano Marček, pri diversaj retaj projektoj, interalie, sociaj retoj parolis Dima Ŝevĉenko. Anna Striganova ekspoziciigis propramane faritajn pupojn kaj parolis pri “Fabelaj mondoj”. Pri la plej juna ĉefurbo Astana rakontis kaj bildojn montris la subskribinto de ĉi tiu artikolo. Mikaelo Bronŝtejn kontribuis al la programo prelege kaj koncerte.

Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok)

Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok)

Cetere, la oferto de esperantista arta programo estis varia kaj riĉa. Koncertis Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Bertse kaj Miĥail Povorin. Emanuele Rovere (Manŭel) kantis ankaŭ por la urbanoj en la subĉiela koncertejo ĉe la lago Dauniškis. Sume dek du koncertoj esperantistaj kaj folkloraj en ĝenerala (ne arta festivalo) esperantista kongreseto estas maloftaĵo, eble eĉ unikaĵo.

Kelkfoje dum BET eblis spekti admirindajn unuhorajn prezentadojn de lum-muzika fontano, vera allogaĵo por turistoj kaj lokanoj.
Fotis Lolita Kaminskienė
Ĉiutage aperis Heroldo de Utena, la riĉe ilustrita gazeto de BET-49, prizorgita de Vytautas Šilas. Cetere, partoprenis pluraj esperantistaj ĵurnalistoj, inkluzive de la prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis, kiu gvidis neformalan TEĴA-kunvenon en la apudkongresa kafejo Žarija, kie dum la BETa semajno oni ĉiam povis aŭdi esperantistojn, kiuj babilis Zamenhof-lingve kaj krokodile.

Ankaŭ per la nepra ekskursa tago – merkredo – BET similas al UK. Ankaŭ ĉi-foje Antanas Vysockas modele planis kaj efektivigis la tuttagan ekskurson en la lagregiono de la orienta Aŭkŝtajtio. Unue la ekskursantoj venis al la muzeo de ceramiko en Leliūnai, kie nin bonvenigis la “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis, fondinta la klerigan centron kun muzeo en 2001. Ĉirkaŭ 700 eroj troviĝas en la muzeo, ne nur ceramikaj potoj, teleroj, tasoj, kruĉoj kaj fajfiloj, sed ankaŭ ĉiutagaj objektoj de kamparanoj por variigi la ekspozicion. La mastro evoluigas la ceramikan arton organizante renkontiĝojn por kolegoj, instruante al junuloj kaj infanoj. Ĉio ĉi estas ebla en la iama duetaĝa lernejo kun korto.

Fotis Halina Gorecka

La “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis (Fotis Halina Gorecka)

En la ekskursa itinero troviĝis la biendomo de la familio Tyzenhaus, interesa ekspozicio de la popola ligna skulptisto Lionginas Šepka, kies naiva arto kaj malfacila vivo neniun lasis indiferenta. En Rokiškis estis vizitita la novgotika preĝejo de S-ta Mateo. Ni ĉirkaŭiris la plej aĝan kaj dikan en Litovio kverkon, kies aĝon oni taksas ĉ. 1500 jaroj. En Zarasai esperantistoj uzis kuriozan promenradon por atingi la lagobordon kaj ĉirkaŭrigardi. La akvomuelejo Šlyninka aĝas 300 jarojn kaj enloĝas ĝin petolemaj diabloj, historiojn pri ili konigis la muelisto, kiu montris la procedon de muelado kaj baptis nin per faruno. Poste venis vico por gustumi la muelejan specialaĵon – sekalajn flanojn bakitajn laŭ malnovaj receptoj. Bone gustis ankaŭ pano kaj kvaso. Laste estis promeno per ŝipoj sur la lago Alaušas kun fiŝsupo sur eta insulo (al- kaj debordiĝo okazis gaje). Nepre menciindas bonega interpretado dum la tuta ekskurso kiun faris Gražina Opulskienė.

Ĉe la urbestra akcepto pro ekferiado de la urbestro, sesdekon da esperantistoj en la kafejo Abu bonvenigis la vicurbestro Vidmantas Valinčius. En neformalaj paroloj li rakontis pri la laboro de la urbestraro, kiu malavare subtenis la organizadon de BET-49, pri la projekto lagregiono (kune kun Latvio kaj Bjelorusio) subtenita de la Eŭropa Unio, ankaŭ pri sia hobio – vojaĝoj kaj konatiĝo kun novaj lokoj, ja li estas eksa instruisto pri historio. Ne mankis bongustaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, gitaro kaj kantado.

216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj travivis interesajn kaj agrablajn tagojn en la urbo Utena, flegante daŭran amikecon, konatiĝante kun la lokaj folkloro kaj historio, perfektiĝante en la Somera Universitato, promenante kaj kantante, ĝuante agrablan veteron, kiu estis nek tro malvarma nek varmega – ideala por laboro kaj ripozo, eĉ pluvo prokrastiĝis ĝis la ferma tago. Dankon al la organizantoj – Povilas Jegorovas kaj la teamo de helpantoj, dankon al la kursgvidantoj, prelegantoj, artistoj, kaj al la partoprenantoj!

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperos en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/07/bet-9/

6 komentoj pri “BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena”


  1. Valdas BANAITIS

    BET-49 estis vera sukceso, ne nur turista intereso, sed ankaŭ kelka progreso dankal kursoj, jam ne plu okazantaj publike. Kaj certe dankal la prelega serio de Aleksandro Korĵenkov, kiun mi kun plia plezuro re kaj re aŭskultus registritajn sur KoDo. Stan Marĉek prezentis nur kion li pacience voĉigis ne tre adekvate. La titolo de lia prelego promesis la signifon de voĉlibro por Esperanto, sed li tute ne menciis aliajn legistojn. Ivo Lapenna kaj Leopold Knoedt postlasis juvelojn. Regula uzado de voĉlibro preventus krokodiladon kaj kronikan komencozon, je kiu malsanas 90% de nia popolo, kiu apenaŭ legas ion el nia literaturo Tiu magris en la libroservo Utena.. Feliĉe AlKoHaGo venigis Legiston – ĉu promese je progreso, kiun mi esperas por la jubilea BET-50?

  2. Tõnu Hirsik

    Aparte bonegaj estis čelagaj noktaj kantadoj (23.00-01.30) de Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Bertse kaj Miĥail Povorin.Unikeca kaj eksterordinara sperto por tiuj kiuj ne rapidis enlitiĝi.

  3. A. Künzli

    Nu, en tiu chi kazo ja chio pasis perfekte (malgrau miaj timoj), kiel oni povas legi en chi tiu raporto, kiu povintus aperi en iu siatempa sovetia gazeto.

    La apero de Dasguptas supozeble estis surpriza regalajho.

    Sed feliche mi ne devis partopreni tian maratonan programon (al kiu oni sendis al mi inviton), kiu grandparte probable devis esti terure teda, char en la supra artikolo mi povas trovi nenion vere interesan kaj allogan (kiel mi anticipe timis). Eble, la prelegojn oni aperigos paperoforme au en la interreto.

  4. A. Kuenzli

    Travidinte la tutan disponeblan materialon (ankau sur esperanto.lt) mi venis al la konkludo, ke chi tiu arangho servis unuavice, kaj eble en pli forta grado ol en la pasinteco, al la propagando por montri al shtataj instancoj kaj funkculoj de Litovio, ke Esperanto ankorau ekzistas. Kvazau kiel rekompencajho por aliaj aranghoj, kiujn ne plu okazis en Litovio (kiel UK, Nitobe-simpozio kaj jhurnalisma konferenco).

    Kiam Jegorovas, Silas kaj Celiauskas, kiuj neniel estos anstataueblaj, ne plu povos organizi tiujn aranghojn, la litova Eo-movado frontos antauvideble gravan ekzistokrizon. Pro tio oni deziras al tiuj meritoplenaj aktivuloj longan vivon kaj fortan sanon!

  5. Raita Pyhälä

    Legante pri BET49 mi sentis sopiron al Litovio kaj BET. Bedaurinde mi ne cxeestis. Gratulon al la organizintoj kaj prezentintoj. Dankon pro la detala raporto al Halina!
    Saliko

  6. Robert Bogenschneider

Vi devas registriĝi por komenti.