Perlo en la kongresa koliero: 62a UK en Rejkjaviko (1977)

Kvin semajnojn antaŭ la malfermo de la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko ni proponas konatiĝi kun la ĉefpaĝa artikoleto el la revuo Esperanto pri la unua Islanda UK, okazinta antaŭ 36 jaroj en tute alia epoko. Jen teksto el tiu epoko, kiam multaj esperantistoj sincere kredis je plua progresado de Esperanto, ja ties prestiĝo en Rejkjaviko, laŭ la aŭtoro de la suba artikolo (evidente, Simo Milojević), “atingis nivelon ĝis nun ne spertitan”.
La 62a UK en Rejkjaviko (1977)

Perlo en la kongresa koliero

62a Universala kongreso de Esperanto, Rejkjaviko 1977 07 31 – 08 06

Kiam oni venigas mil homojn al la ĉefurbo de Islando, tio signifas invadon de ĉi tiu ŝtato sen soldatoj. La 62a Universala Kongreso de Esperanto, inter la 31a de julio kaj 6a de aŭgusto 1977, kun 1197 aliĝintoj, estis ĝuste tia invado, ĉar la kongresanoj kelkprocente pligrandigis la feritempan loĝantaron de la plej norda ĉefurbo en la mondo. La Movado unuafoje kunvenis en lando, kie la Kongreso efektive estis ĉeftemo de la publika kaj kultura vivo de la lando.

Havi en la Kongreso la ĉeestoprivilegion de la plej altranga ŝtata funkciulo, d-ro Kristján Eldjárn, ŝtatprezidanto, estas malofte spertita honoro. Sed, havi samtempe ankaŭ la Ĝeneralan Direktoron de Unesko, s-ron Amadou-Mahtar M’Bow, tio signifas plenumiĝon de jardekojn longaj movadaj revoj. La Prezidanto de lslando pasigis kun la kongresanoj iom malpli ol kvar horojn; la Ĝenerala Direktoro de Unesko elektis ĝuste nian Kongreson por liveri sian plej signifan paroladon pri la komunikado en la hodiaŭa mondo. Li krome renkontiĝis plurfoje kun movadaj funkciuloj kaj estis gasto en speciala tagmanĝo kun trideko da esperantistoj.

La Kongreso en Rejkjaviko estas pruvo, ke la prestiĝo de la Internacia Lingvo kaj UEA, kiel ĝia ĉefa organiza portanto, atingis nivelon ĝis nun ne spertitan. En la impone longa vico de Universalaj Kongresoj, Rejkjaviko estas la plej brila perlo de tiu koliero. Ĝi tion meritas ne nur pro la prestiĝaj trajtoj de la aranĝo, sed ankaŭ pro pluraj aliaj aspektoj, kiujn ni traktas tra la paĝoj de ĉi tiu numero.

Unu el la specifaj trajtoj de la 62a UK estas la fakto, ke ĝi eble unuafoje en la riĉa kongresa historio sukcesis starigi veran dialogon kun la kongresa lando, kies funkciuloj kaj fakuloj rolis en la kongresa programo apenaŭ malpli ol la movadanoj.

Nia Kongreso ja estas unu el la plej imponaj internaciaj eventoj okazintaj en Islando. Tamen, Islando montriĝis pli ol preta digne gastigi nin kaj regali ne nur per la spirhaltigaj unikeco kaj belo de siaj pejzaĝoj, sed ankaŭ per veraj spiritaj malkovroj, kiaj estis la majstra prezento de Inuk kaj partoj de la kongreslanda vespero.

Kiam ni estonte serĉos novajn lokojn por niaj kongresoj, ni serĉu novajn Islandojn. Ne gravas, se ilia Movado estas malforta, ĉar la Kongreso generos kaj multobligos tiujn fortojn. Rejkjaviko kun sia malmultnombra LKK estu nia definitiva kuraĝigo tiurilate. La decido kongresi en Islando estas unu el la plej senriproĉaj trafoj en la kongresa historio. Laŭ pluraj vidpunktoj, la 62a UK restos dum longa tempo – modelo por sukcesi.

Esperanto, 1977, №9 (861), p. 141.


Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/06/uk62

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Perlo en la kongresa koliero: 62a UK en Rejkjaviko (1977)

  1. Ronaldo diras:

    Bonega artikolo pri tre impona kongreso.
    Mi tre scivolemas, ĉu nun estas samnivela akceptiĝo kaj komparebla nombro de partoprenantoj.

  2. Valdas BANAITIS diras:

    Koran dankon, kara Kuenzli-Mosxto, pro Via kompletigo, vera diamanto al la perla koliero kaj mia biblioteko.

  3. A. Kuenzli diras:

    Kompletigo:
    Pri A. M.Bow legu sur p. 24s. de
    http://www.planlingvoj.ch/UEA_lau_Esperanto.pdf

Respondi