La 31a sonprogramo de Radio Esperanto

La 16an de junio, post sesmonata paŭzo, aperis en la reto nova podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). La programon, kiu estas laŭvice la 31a, gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

La programo daŭras 29 minutojn.
Amplekso: 27 Mbajtoj.

En ĉi tiu programo

  • Post duonjara paŭzo: Enkonduko de Aleksander
  • Esperante kaj etnografie en Toruno: Rakonto de Halina
  • Esperanto-novaĵoj
  • La Ondo de Esperanto, 2013, №6
  • La aventuroj de Ŝerloko Holmso en Esperanto
  • Bonvenon al BET-49
  • Revenante de Vilafranko: Kanto de Patric

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn sonprogramojn de “Radio Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

3 komentoj pri “La 31a sonprogramo de Radio Esperanto”


  1. Szilvási László

    La 1-an de januaro fermiĝis la retejo rpod.ru. Kie nun oni povas aŭskulti la pli fruajn podkastojn de Sezonoj?

  2. AlKo

    Mi supozas, ke nenie. Mankas al ni la tempo por registriĝi aliloke kaj enmeti ĉiujn pli fruajn programojn, kiuj, cetere, tute malaktualiĝis escepte de literaturaj kaj muzikaj programeroj.

  3. Szilvási László

    Mi sukcesis retrovi la tutan arkivon ĉe http://web.archive.org/web/20140829051348/http://la-ondo.rpod.ru/ – kie eblas elŝuti ankaŭ la sondosierojn (klaki sur la vorton “скачать”)

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.