Junio 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Internacia Infana Tago.

2. Antaŭ 25 jaroj forpasis la plej fama hinda aktoro Raj Kapoor (1924-1988).

3. Antaŭ 50 jaroj forpasis Johano la 23a (Angelo Giuseppe Roncalli; 1881-1963), romkatolika papo (1958-1963).

9. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona filmaktoro John Christopher “Johnny” Depp (1963-).

10. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la sovetia rusa komponisto Tiĥon Ĥrennikov (1913-2007).

11. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Adam Zamenhof (1888-1940), la filo de Ludoviko Zamenhof, kaj Bartolomeo Vanzetti (1888-1927), italdevena usona laboristo kaj anarkiisto, kiu kun sia kunulo Ferdinando Nicola Sacco estis ekzekutita la 23an de aŭgusto 1927.

12. Tago de Ruslando.

Antaŭ 50 jaroj Medgar Wiley Evers (1925-1963), aktivulo de la movado por egalrajteco de afroamerikanoj en Usono, estis pafmurdita de la Ku-Kluks-Klan-ano Byron De La Beckwith.

13. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Fernando António Nogueira Pessoa (1888-1935), portugala poeto, prozisto, eseisto kaj dramaturgo.

14. Internacia Tago de Sangodonanto.

imperiestro Konstanteno15. Antaŭ 1700 jaroj (313) imperiestroj Konstanteno kaj Licinio subskribis la Edikton de Milano pri religia toleremo.

Antaŭ 125 jaroj mortis Frederiko III (1831-1888), kiu dum la 99 lastaj tagoj de sia vivo estis imperiestro de Germanio kaj reĝo de Prusio.

16. Antaŭ 100 jaroj la parlamento de Sud-Afriko malpermesis terposedadon al negroj.

Valentina TereŝkovaAntaŭ 50 jaroj startis la kosmoŝipo Vostok-6 kun Valentina Tereŝkova (1937-), la unua (dum 19 jaroj la sola) virino en Kosmo.

Antaŭ 700 jaroj naskiĝis Giovanni Boccaccio (1313-1375), itala verkisto.

17. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Heinz Wilhelm Guderian (1888-1954) nazia generalo, iniciatoro de konstruado kaj uzado de tankoj.

20. Internacia Tago de la Rifuĝintoj.

Antaŭ 125 tagoj forpasis Johannes Hermann Zukertort (1842-1888), malgajninta al Wilhelm Steinitz en la unua oficiala ludoserio por la ŝaka mondĉampioneco (1886).

21. Solstico. Antaŭ 400 jaroj Miĥail Romanov estis kronita kiel la caro de Ruslando.

Antaŭ 100 jaroj la 39-kilograma usonanino Georgia “Tiny” Broadwick (1893-1978) iĝis la unua paraŝutistino en la mondo.

Antaŭ 50 jaroj Giovanni Battista Enrico Antonio Maria Montini (1897-1978) iĝis la romkatolika papo Paŭlo la 6a (1963-1978).

Jozefino23. Antaŭ 125 jaroj laborista koruso en Lille (Francio) unuafoje kantis La Internacion de Eugène Pottier (vortoj) kaj Pierre De Geyter (muziko).

Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Joséphine de Beauharnais (fraŭline: Marie Josèphe Rose Tascher de La Pagerie, 1763-1814), la unua edzino de Napoleono kaj imperiestrino de Francio (1804-1809).

24. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la pola pentristo Jan Alojzy Matejko (1838-1893).

25. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Georgios Kyriakos Panagiòtou (1963-), grekdevena brita kantisto, famiĝinta kiel George Michael.

Antaŭ 75 jaroj en Vieno mortis princo Nikolaj Trubeckoj (1890-1938), rusa lingvisto kaj filozofo.

26. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Miĥail Ĥodorkovskij (1963-), oligarĥo, kiu, estante la plej riĉa ruslandano, en 2003 estis arestita kaj poste enprizonigita pro impost-evitado kaj aliaj financaj krimoj.

Antaŭ 1650 jaroj mortis Juliano la Apostato (331-363), romia imperiestro (161-363).

27. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Peter-Paul Mauser (1838-1914), germana inventisto kaj produktanto de armiloj, interalie, de “Gewehr 98” (pli ol 100 milionoj da produktitaj fusiloj).

28. Antaŭ 175 jaroj en Britio okazis kronado de la reĝino Viktoria.

Ossaka KenĵiAntaŭ 125 jaroj naskiĝis Ossaka Kenĵi (1888-1969), kunfondinto kaj prezidanto de Japana Esperanto-Instituto.

Antaŭ 25 jaroj forpasis Pavel Rosa (1906-1988), fondinto kaj honora prezidanto de Slovaka Esperanto-Asocio.

29. Antaŭ 400 jaroj dum la premiero de la Ŝekspira dramo Henriko VIII en Londono forbrulis la teatro Globe.

Antaŭ 100 jaroj komenciĝis la Dua Balkana Milito.

30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Alfonso López Michelsen (1913-2007), prezidanto de Kolombio (1974-1978).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Perla Martinelli (1938-), itala esperantistino, redaktoro de Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto kaj Femina.

Ĉi tiu kalendaro aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/junio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Junio 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj1

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Nu, la lasta en la listo estas vere memorinda kaj celebrinda, sed ĉu estas eventoj Monda, Ruslanda aŭ almenaŭ Onda la antaŭlistitaj Dua Balkana Milito kaj naskiĝo de Alfonso López Michelsen (1913-2007), prezidanto de Kolombio (1974-1978)?

Respondi