Komentoj pri: La aventuroj de Ŝerloko Holmso – finfine en Esperanto!

De: A. Künzli
Eble indus esperantigi la Putilin-trilogion de Jusefovic (kiun mi estas leganta en la germana lingvo).

De: A. Kuenzli
Legi tiun Eo-tradukon

http://esperanto.org/Ondo/Tl-ang14.htm

estas vera torturo.

Aparte ghenas la sistema esperantigo de la personaj nomoj, lau mi.

Do, mi preferas la tekston en la germana traduko.

De: La hobito reaperis | Esperanto feed
[...] de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko Holsmo la eldonejo Sezonoj aperigis represon de La hobito de John Ronald Reuel [...]

De: Stano Belov
Ioma korekto: esperanto-libroj pri aktualaj aferoj maloftas, sed tamen aperas. Ekzemple “Taglibro de malliberulo” de la iraka elmigrinto Hussain Mohammed Al-Amily. Oni povas pridiskuti ĝiajn ideojn, sed ĝia aktualeco estas senduba.

Mi skribis pri ĝi en mia blogo: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/467997

De: Hoĉjo
Mi ja faras tiajn esplorojn Andreas, kiel mi jam diris. Ne estis mi kiu plendis, ke oni ne tradukas sufiĉe da modernaj kaj modaj verkoj malgraŭ tio, ke ekzistas sufiĉe da verkistoj kaj eldonejoj, kiuj senpage permesas tradukojn. Vi eĉ pretendis, ke vi mem havas proponojn pri ĝuste tiuj verkistoj kaj eldonejoj.

Do, bone. Mi simple petas, ke vi malkaŝu viajn sekretajn kaj sendube tre indajn proponojn.

De: A. Kuenzli
Kial vi mem ne faras la esploron pri “tradukendaj, modernaj verkoj kies posedantoj permesas senpagan tradukon.”?

De: Hoĉjo
Roland skribis: “Aliflanke, se oni havas la tradukrajton, oni ne trovas Esperantistojn, kiuj pretas traduki.”

Ĉu vere? Ironie, vi afiŝis la jenan plendon ĝuste post mia peto al Andreas (al kiu li ankoraŭ ne respondis) provizi liston de tradukendaj, modernaj verkoj kies posedantoj permesas senpagan tradukon. Do mi petas ankaŭ vin.

De: A. Kuenzli
Do, mi esperas, ke hodiau vespere vi profitos la belan veteron (espereble ankau en Berlino) kaj aranghos grandan ghardenan festenon okaze de la rara okazo, ke vi povis, au devis, subteni la opinion de s-ro Künzli.

De: Roland Schnell
Estas unu el la maloftaj kazoj, kiam mi devas subteni la opinion de s-ro Künzli. Moderna literaturo, en la senco ke ĝi traktas aktualajn sociajn, politikajn, ideologiajn aŭ ekologiajn temon, ne estas tradukata al Esperanto.

La nobelpremiitoj eble ne estas la taŭga gvidlinio, ĉar ili ricevas la premion por verkoj, kiuj ekestis antaŭ deko da jaroj.

Sed en ĉiu lando ekzistas listoj de la plej ofte venditaj libroj. La gazetaro, radio kaj televido raportas pri la “plej gravaj” libroj de la jaro. Sed la Esperanto-mondo ne rimarkas tion.

Oni preferas traduki “klasikajn”, do tute malnovajn verkojn. En la frua periodo tio havis sencon: oni devis montri al la publiko, ke eblas traduki tion.

Tio pruvo ekzistas kaj ne necesas aldoni plian elementon.

Necesas pruvi, ke Esperanto povas rapide reagi al aktualaj tendencoj. La sola verko dum la lastaj jaroj estas la traduko de populara libreto de Stéphan Hessel, kiu traktas aktualan problemon.

Alia ekzemplo estas “Kie ni povas trovi Dion?” tradukita, financata kaj eldonita de privata grupo (http://porkido.wordpress.com)

Ankaŭ mi sukcesis ricevi la permeson de la verkisto Robert Menasse kaj tradukis lian alvokon por Eŭropa Respubliko, legebla en “libera folio”

http://www.liberafolio.org/Members/Agrokarbo/alvoko-por-eŭroa-respubliko-nun-en-esperanto

Cetere la rajton por traduko oni kutime ricevas senpage aŭ kontraŭ simbola sumo, ĉar la aŭtoroj kaj eldonejoj bone scias, ke la esperanto-merkato estas tute marĝena. Sed la Esperantistoj eĉ ne aŭdacas demandi la eldonejojn.

Aliflanke, se oni havas la tradukrajton, oni ne trovas Esperantistojn, kiuj pretas traduki. Ili ĉiuj havas siajn proprajn projektojn, pri kiuj neniu interesiĝas.

De: Hoĉjo
Andreas, mia demando estis serioza, ne retorika. Kiel tradukemulo kiu jam malŝparis multan tempon vane baraktante kun eldonejo por ricevi rajton elangligi modernan, furoran verkon, mi ege interesiĝas pri viaj proponoj.

Do se vi havas liston de indaj modernaj verkoj kies posedantoj permesas senpagan tradukon, mi avide volas vidi ĝin.