Majo 2013: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia laborista tago.

2. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Moshoeshoe II (Constantine Bereng Seeiso, 1938-1996), reĝo de Lesoto (1966-1990, 1995-1996).

Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia esperantisto, tradukisto Nikolaj Danovskij (1905-1988).

3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.

Carl von Ossietzky4. Antaŭ 75 jaroj mortis la germana pacifisto kaj ĵurnalisto Carl von Ossietzky (1889-1938), laŭreato de la Nobela Pacpremio (1935).

5. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la dana filozofo, teologo kaj verkisto Søren Aabye Kierkegaard (1813-1855).

8. Venkotago en Eŭropo.

Antaŭ 300 jaroj (1713) Peterburgo iĝis la ĉefurbo de Ruslando.

Antaŭ 25 jaroj (1988) estis fondita Demokrata Unio – la unua opozicia partio en USSR.

Antaŭ 25 jaroj mortis la usona scienc-fikcia verkisto Robert Heinlein (1907-1988).
Venkotago9. Venkotago: festo de la venko de la Sovetuniaj popoloj en la milito kontraŭ Germanio (1941-1945).

10. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Maximilian Raoul Steiner (1888-1971), usona filmkomponisto.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la rusdevena francia aktorino Marina Vlady (Poljakova-Bajdarova, 1938-), la tria edzino (1970-1980) de Vladimir Vysockij, kiu estis ŝia tria edzo.

Antaŭ 150 jaroj mortis generalo Thomas Jonathan Jackson (1824-1863), konata ankaŭ kiel Ŝtonmuro, militestro de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.
Izrail Bejlin11. Antaŭ 125 jaroj en Tjumeno naskiĝis Izrail Bejlin (1888-1989), famiĝinta en Usono kiel komponisto Irving Berlin, aŭtoro de muzikaloj, filmomuzikoj kaj de pli ol mil kanzonoj, i. a. God Bless America, Puttin’ on the Ritz kaj The White Christmas.
Antaŭ 25 jaroj mortis Kim Philby (1912-1988), agento de la brita kaj sovetunia sekretservoj.

13. Antaŭ 125 jaroj (1888) sklaveco estis abolita en Brazilo.

15. Internacia familia tago.

18. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la franca kanzonisto Charles Trenet (1913-2001).

Antaŭ 25 jaroj mortis la pola esperantista verkistino Julia Pióro (1902-1988).

20. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Redington Hewlett (1913-2001), kunfondinto (kun David Packard) de la kompanio Hewlett-Packard.

Kateĥismo21. Antaŭ 450 jaroj mortis la litova verkisto Martynas Mažvydas (1510-1563), kiu eldonis en Kenigsbergo la unuan litovlingvan libron Kateĥismo (1547).

22. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la germana komponisto Richard Wagner (1813-1883) famiĝinta pro siaj operoj La fluganta holandano, La ringo de Nibelungo, Tristano kaj Isolda k. a.

23. Antaŭ 225 jaroj (1788) Suda Karolino iĝis la oka ŝtato de Usono.
S-taj Kirilo kaj Metodio
24. La tago de la slavaj skribo kaj kulturo en Ruslando kaj en kelkaj slavaj landoj (Tago de S-taj Kirilo kaj Metodio).

Antaŭ 25 jaroj forpasis la rusa filozofo kaj filologo Aleksej Losev (1893-1988).

25. Tago de liberigo de Afriko.
Afrika Tago
26. Antaŭ 75 jaroj (1938) Hitlero metis la unuan ŝtonon en la fundamento de la uzino Volkswagen en la ekkonstruata urbo Stadt des KdF-Wagens bei Fallersleben (nun Wolfsburg).

Antaŭ 100 jaroj forpasis la hungara lingvisto kaj poligloto Gábor Bálint (1844-1913), esperantisto kaj idisto.

27.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Johannes Palu (1913-1993), Esperanto-aktivulo en Estonio kaj USSR.

28. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Joseph-Ignace Guillotin (1738-1814), kies nomon ricevis gilotino, kiun li propagandis kiel humanan ekzekutilon.
Bildo de Roerich
29. Antaŭ 100 jaroj en Parizo estis premiere surscenigita la baleto La sakrala printempo de Igorj Stravinskij.

31.
Monda sentabaka tago.
Sentabaka tago

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/majo2013/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi