FESTO: la programo konturiĝas

FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet’ en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo.

La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala malfermo de la arta programo. Unuafoje dum tiu festivalo Nikolin’ kun akompano de sia gurdo prezentos kantojn en la valona kaj franc-belga lingvoj. Post ĉi tiu enkonduko komenciĝos folka balo kun la frisa bando Kapriol’! kiu dancigos la homojn, intermiksante kaj plezurigante la partoprenantaron.

KapriolPor lundo estas antaŭvidita dancateliero dum la tago, por ke oni povu profiti la ĉeeston de Kapriol’! por lerni tradiciajn folkajn dancojn. Vespere estas programita la fama Kimo (eventuale kun Hotel Desperado), post loka neesperanta bando en la unua parto.

Marde pli intima vespero ekfajrigos kandelojn kun la stokholma popfolka duopo Ĵomart kaj Nataŝa, kaj por fini la vesperon Kimo per sia akordiono dancigos la publikon…

Merkrede Nikolin’ kun gitarakompano de Laŭrenzo prezentos abundan popkanzonan Esperanto-repertuaron. Poste la frislanda duopo Kajto ludos kaj kantos popfolke.

Ĵaŭde ni iros al tute alia muzikstila registro kun la pola metalindustria bando Krio de Morto, kiu ĝis nun maloftege koncertis en Esperantujo krom en ARKONES. Rokuloj, metaluloj kaj alternativuloj havos sian dozon da potencega sono, kvankam la vespero malfermiĝos per rokfolka enkonduko de Martin Wiese (sola, sen La Talpoj).

Vendrede, la 16an, ni restos en la roka etoso kun Martin kaj La Talpoj (konfirmota) kaj roka bando el Belgio aŭ Nederlando.

Sabate, la 17an, Platano repados hiphopaĵojn el sia lasta liberstila albumeto kaj el la albumo planata en la promeskampanjo de Vinilkosmo. Poste venos Jonny M kun DĴ Leo ĉe la muzika mastrumado por kunkanti kun Platano, enkonduke al la propra koncerto, kiu disvolviĝos dancige kun regeaj kantoj el la albumo Ĝojo kaj doloro, aperonta antaŭ FESTO. Fine de la koncerto la ejo transformiĝos al diskejo kiun etosigos DĴ Leo dum la tuta nokto ĝis la tagiĝo…

Dum aliaj noktoj DĴoj vivigos diskejon, dum por trankviluloj servos gufujo kaj Esperanto-kinejo. La taga programo proponos muzikajn atelierojn, ekskursojn, prelegojn, ludojn kaj aliajn programerojn.

Ni nur povas instigi vin aliĝi al FESTO 2013 por ĝui someran festivalecan etoson en la kerno de Eŭropo!

http://alesk.eu/festo2013/aligho/

Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/festo-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi