La kvara ĉampioniĝo de CSKA

Rezultoj de la futbala sezono en Rusio

La finiĝinta futbala sezono en Rusio estis la unua, kiu plene okazis laŭ la sistemo “aŭtuno-printempo”. La antaŭa transira sezono daŭris pli ol plenan jaron (ekde marto 2011 ĝis majo 2012), kaj ĉiuj pli fruaj ekde 1936 startis printempe kaj finiĝis malfruaŭtune. Kiam la decido pri la sistem-ŝanĝo estis akceptita, mi multe malĝojis. Futbalo estas signifa parto de mia vivo, kaj mi, same kiel ĉiuj en nia lando, kutimiĝis, ke la plej bona ludo en la mondo reaperas printempe – finiĝas longa vintro, venas longatendata varmiĝo, tagoj suniĝas, kaj oni esperas, ke ĉi-sezone la ŝatata teamo nepre progresegos kaj eventuale ĉampioniĝos… Ekde pluraj jaroj mi volis verki (tamen ne verkis) poemon, kie estus proksimume jenaj versoj: “Denove la printempo, denove la amo, denove la futbalo”. Do estis tre domaĝe perdi tian humoron – nun futbalemuloj jam pli-malpli scias, kio atendas oniajn teamojn, kaj jen ĉagreniĝas pro vica fiasko, jen nervoze atendas kulminon. Sed simplajn futbalŝatantojn neniu demandis, ĉu ni volas la novan sistemon aŭ ne. La poraj argumentoj estis sufiĉe klaraj – plejparto de eŭropaj ĉampionadoj finiĝas maje kaj ni devus sinkroniĝi kun tiuj, kio alportus plurajn avantaĝojn.

Nu, jes. Sed la afero evidentiĝis tute ne tiom malbona, kiom oni supozis. La paŭzo estis same kiel pli frue longa – ekde decembro ĝis la mezo de marto inkluzive (la partoprenantoj de la Ĉampiona Ligo (ĈL) kaj Ligo de Eŭropo (LE) startis pli frue), kaj preskaŭ ĉiuj printempaj rundoj estis interesaj. La Rusia futbala premiera ligo (RFPL) evidente progresas, kvankam ne tre rapide.

Ĉampioniĝis la Moskva CSKA, kio fariĝis la kvara truimfo de la teamo en la postsovetia historio (post 2003, 2005 kaj 2006). La teamo, kiu onikalkule havas nur la sepan buĝeton en la ligo, sukcesis venki la rivalojn. Post la unuaj tri rundoj CSKA estis la tria, kio ne estus tre malbona, se ne temus pri la tria loko de malsupre. La teamo malgajnis du el la tri startaj matĉoj, kaj oni serioze opiniis, ke la ĉeftrejnisto Leonid Sluckij devos demisii, aparte konsiderante la pasintsezonan malsukceson, kiam CSKA iuetape antaŭis ĉiujn je 9 poentoj, sed rezulte finis nur la tria. Sed, laŭ sagaca decido de la kluba prezidanto, Sluckij laboris plu, kaj CSKA ekascendis. Jam post la sepa rundo la moskvanoj estis en la unua loko, kaj ne plu foriris de ĝi. Por la ĝenerala sukceso signifege kontribuis la fama brazila atakanto Vagner Love, kiu revenis en Moskvon por unujara paŭzo.

La duan lokon okupis la Sankt-Peterburga Zenit, kiu estis ĉampiono de la du pli fruaj “sezonoj”. La teamon skuis multaj skandaloj, inter kiuj la plej laŭta estis ligita kun la transiro de la brazilano Hulk. Onidire, Zenit pagis por li 60 milionojn da eŭroj kaj donis al li altegan salajron, kio kaŭzis naturan malkontenton de kelkaj aliaj ludantoj. La Peterburga klubo aŭtune ludis tre malstabile, kaj la dua loko estas absolute laŭmerita. Oni ne miros, se la ĉeftrejnisto – italo Luciano Spalletti – estos baldaŭ maldungita. CSKA kaj Zenit partoprenos la sekvasezonan Ĉampionan Ligon.

Anĵi el la Dagestana urbo Maĥaĉkala unuafoje en sia historio atingis podion. Unu el plej laŭtaj eŭropaj teamoj, kiu ne ŝparas monon aĉetante famaj multekostajn futbalistojn, sukcese plenumis sian taskon – ricevi bronzajn medalojn kaj la rajton sekvasezone partopreni la Ligon de Eŭropo. La centran rolon en la teamo ludas la ĉiukonata kamerunano Samuel Eto’O, kies transiro el la itala Internazionale antaŭ certa tempo estis sensaciego. Eto’O nun kapitanas kaj enŝotas gravajn golojn. Anĵi estas trejnata de eĉ pli fama nederlandano Guus Hiddink, tamen estas preskaŭ tutcerte, ke li lasos la teamon post mallonga tempo.

Krome, CSKA kaj Anĵi ludos finalon de la nacia Pokalo, kiu okazos la 1an de junio.

Tute magra estas la fina rezulto de la “golistoj” – plej multe enŝotis la brazilano Wánderson el la teamo Krasnodar kaj la armena usonano Jura Movsisjan, kiu startis la ĉampionadon same en Krasnodar, sed poste foriris de tie al Spartak. Wánderson kaj Movsisjan enŝotis nur po 13 golojn – neimageble malmulte. Pasintsezone plej multe enŝotis eburbordano Seydou Doumbia el CSKA – 28. Memorendas tamen, ke la antaŭa ĉampionado daŭris 44 rundojn, dum la nuna – la kutimajn 30, kaj pro tio la mezuma rezulto estas tamen proksima – en 2011/12 Doumbia averaĝe enŝotis po 0,66 golojn ĉiumatĉe (li partoprenis 42 ludojn), ĉi-jare Wánderson – po 0,59 en 22 ludoj, kaj Movsisjan eĉ pli – po 0,61 en 21 ludoj.

Kvar rusiaj teamoj ludos en la Ligo de Eŭropo: krom Anĵi estos la Moskva Spartak, dufoja nacia ĉampiono (2008, 2009) Rubin el Kazano, kaj unuafoje Kuban el Krasnodar. La batalado por la lokoj en LE tradicie daŭras ĝis la lasta rundo, sed ĉi-sezone nekutime densa kaj akra konkurado okazis ankaŭ inter la malsukcesaj teamoj. La ideo enkonduki “transirajn” ludojn inter la 13a kaj 14a teamoj de RFPL kaj la 3a kaj 4a de la Futbala nacia ligo (laŭrange la dua) tute praviĝis. Tiel la marĉa parto de la tabelo estis nekutime vigla – neniu volis ludi ekstrajn du matĉojn kaj des pli eventuale malgajni. La plej malbonŝanca estas Rostov el Rostov-na-Donu, okupinta nur la 13an lokon – ĝi devos flugi al la Fora Oriento, por ludi en Ĥabarovsk. La rezultoj de la transiraj ludoj koniĝos la 3an de junio.

La rusia nacia teamo startis en la selektokampanjo por la mondĉampionado en Brazilo sufiĉe bone – 4 venkoj en 4 matĉoj. Bedaŭrinde la ludo, devinta okazi en Norda Irlando fine de la marto, prokrastiĝis ĝis aŭgusto pro misvetero. Sed malgraŭ tio Rusio devancas Portugalion, kiu ludis jam 6 matĉojn: rusianoj havas 12 poentojn, portugaloj – 11.

La sekva sezono komenciĝos, same kiel en plejmulto de la landoj, jam baldaŭ – somere. Daŭre estas iom domaĝe, ke la nocioj “printempo” kaj “starto de nova sezono” ne plu egalas. Nu, tion ni, certe, postvivos. Nur la matĉoj daŭre estu interesaj kaj multgolaj. “Se virino venas por la rendevuo bela, ĉu iu ĉagreniĝos, ke ŝi malfruis?” (Jerome D. Salinger)

Grigorij Arosev

Legu ankaŭ:

La futbala jaro 2010 en Rusio

La Rusia futbalo en 2011/12

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/05/cska

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La kvara ĉampioniĝo de CSKA1

  1. A. Kuenzli diras:

    Unue mi volis skribi:
    Ba, kia stultega kaj teda temo!

    Sed mi ŝanĝis mian opinion kaj nun skribus:
    Bonege, ke finfine iu skribis pri iu evento el la “ekstera mondo“!

    Venontfoje vi povos verki ekzemple pri rusa, aŭ ĉeĉena mafio.

    Esperplena rekomenco por Esperanto!

Respondi