Mez-Oriento: La sesa kunveno

AraratoUnu el la problemoj de la Meza Oriento estas, ke homoj kaj popoloj tie kverelas inter si. Estas pluraj historiaj, religiaj kaj sociaj kialoj por kvereli. Ŝijaanoj, ekzemple, ankoraŭ memoras pri la murdo de Alī ibn Abī Tālib en la 7a jarcento. Kion diri pri la homoj elpelitaj de tio, kio estis iam Palestino. Ili ankoraŭ vivas kaj memoras. Kaj la turkoj memoras la provon post la unua mondmilito fare de la okcidentaj landoj okupi Turkujon (neniu okcidentano vizitanta Turkujon povas klarigi al si, kial mortis tiom da aŭstralianoj en Galipoli.) Inter ĉi tiuj memoroj estas ankaŭ la memoro de la armenoj pri la genocido dum la unua mondmilito. Multe malpli oni memoras pri la pozicio kaj agado de la armenoj en la Turka Imperio okaze de tiu milito.

Ĉi tiun maron da memoroj ankoraŭ nun utiligas la grandaj potencoj por estigi problemojn, kiam tiuj estas avantaĝaj por ili mem. La nuna ekzemplo de Usono, kiu pere de Kataro, provas invadi Sirion estas sub ĉies okuloj, krom tiuj de la okcidentaj ĵurnalistoj, kiu rediras siajn litaniojn pri homaj rajtoj.

En ĉi tiu kadro agas MONA (Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA), kiu ĉiujare provas trovi landon, kie ne okazas milito kaj al kiu, ĉiu rajtas veturi. Post Turkujo estis la vico de Armenujo, kiu gastigis la 6an Mezorientan Kunvenon en Erevano de la 29a de marto ĝis 1a de aprilo kun postkunvenaj ekskursoj la 2–3an de aprilo.

Partoprenis ĝin ĉ. 35 esperantistoj inkluzive de deko da armenaj esperantistoj, al kiuj aldoniĝis ankaŭ vizito de erneja klaso, kiu lernas Esperanton, gvidata de la prezidanto de la armena asocio, Gayane Abrahamyan. Ĉeestis iujn partojn de la programo Andy, esperantisto el Kubo, kiu nun esploras pri la armena lingvo kaj historio, kaj sveda esperantisto laboranta nun en Armenujo kun sia filino Anna, kiu ludis violonon kaj kantis dum la interkona vespero.

Didier Izacard el Germanujo jene skribis al la loka organizantino, Karine Arakelyan:

Mi ŝatus danki vin kaj viajn helpantinojn, Esperanto-amikinojn, pro la perfekte organizita restado dum la 6a MK en via urbo Erevano, via lando Armenujo <…> mi bonege ĝuis la etoson inter la partoprenantoj, la bonajn (troajn) manĝojn kaj eĉ vinojn, la interesajn ekskursojn al mirindaj lokoj enurbe kaj montare, al monaĥejoj, foje kaŝitaj kvazaŭ miraĝoj en dezerto, al la blua lago Sevan, al la ebenaĵo de la monto Ararat kun virga blankeco… Mi ŝatis kaj ĝuis la afablecon kaj ĝentilecon de la homoj renkontitaj en diversaj lokoj, kaj mi ne kontraŭis la varmecon de la suno post nia longfrosta vintro!

Parto de la kongresanoj en ekskurso

Aparte kontentaj estis la turkaj partoprenintoj, kiel raportas ilia gvidanto, Murat Ozdizdar:

Mi kaj miaj samlandanoj vere ĝuis la kunvenon. Miaj gelernantoj estis komencantoj kaj ili nun pli entuziasme ellernas nian lingvon kaj daŭrigas la lernadon… Ni manĝis bonege. Kiel ĉiuj scias, la kuirarto de armenoj estas mondfama <…> Mi, miaj gelernantoj kaj familianoj vizitis la Genocidan Muzeon sen problemo. Fine mi povas diri ke ni ĉiuj estis tre kontentaj…

La frazero pri la Genocida Muzeo estas malgranda miraklo de la esperantista popola diplomatio. La streĉoj inter la du landoj (cetere, laŭ mia opinio, varmigata de politikistoj, kiuj profitas el ĝi) estas ankoraŭ tiom grandaj, ke ne ekzistas rektaj vetureblecoj inter la du landoj. Turkoj devis flugi al Kartvelujo kaj de tie aŭtobusete atingi Erevanon. Turkoj laborantaj por la turka registaro ne estas akceptataj en Armenujo ktp. En ĉi tiu situacio la abunda ĉeesto de turkoj kaj ilia vizito al la Muzeo de Genocido estas malgranda venko de prudento kaj diplomatio.

Ĉeestis la kunvenon ankaŭ lastatempe maloftaj homaj ekzempleroj: kartvelaj esperantistoj.

Ankaŭ pro tio la 7a Mezorienta Kunveno venontan jaron okazos en en Tibiliso/Tbiliso, Kartvelujo, kie la movado renaskiĝas, kaj kie oni povas abunde debati pri tio, ĉu la kartvela ĉefurbo en Esperanto havu la nomon Tbiliso laŭ la loka elparolo aŭ la iom pli facile proneonceblan kaj pli internacian Tibiliso.

Renato Corsetti

Ĝi estas iom ampleksigita versio de la artikolo, kiu aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/224mok/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Mez-Oriento: La sesa kunveno

  1. A. Kuenzli diras:

    Ne estas dirite konkrete pri kiu “agado de la armenoj en la Turka Imperio okaze de tiu milito” temas. Vershajne temas pri la Ribelo de Van (1915), pri kiu oni trovas en Vikipedio informojn en pluraj lingvoj, ech en Esperanto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Rezistado_de_Van.

    Kvankam en tiu batalo pereis dekmiloj da armenoj, chi tiun ribelon la turkoj utiligis kiel kauzon por akcepti leghon, kiu kondukis al la deportado de la armenoj en la Otomana Imperio kaj finfine al la genocido kontrau ili.

    Pri la Batalo de Galipoli oni same povas trovi informojn en interreto.

    Mi treege malshatas, se en tiaj artikoloj kaj raportoj oni nur aludas gravajn aferojn, sed lasas la leganton en la nebulo, por pravigi la propran vidpunkton kaj akuzi la alian flankon, sed rezignas mencii konkretajn fontojn kaj faktojn. Mi ne scias, chu oni faras tion intence au pro nekono de la faktoj. Bedaurinde, la plimulto de la “verkaro” de Corsetti estas verkita en tiu stilo (ekzemple ankau pri “lingvaj rajtoj” kaj similaj temoj), pro kio oni ne povas serioze konsideri ghin. Sed tiu konfuzado kaj tordo de la historio estas la tipa maniero de la komunistoj (kiuj bedaurinde tro multe influas la Eo-movadon, aplikante sian pseudo-sciencan stilon en senescepte chiuj skribajhoj kaj diskutoj. Corsetti ne estas la sola.)

  2. A. Kuenzli diras:

    PS

    Pri la genocido kontrau la armenoj kaj la vidpunkto de Turkio kaj de kelkaj aliaj opiniantoj kaj esploristoj oni povas informighi che la sekvaj fontoj (angla-, franc- kaj germanlingvaj):

    http://www.armenian-genocide.org/genocidefaq.htm

    http://www.armenian.ch/gsa/Docs/DokGenF.pdf

    http://www.weltwoche.ch/ausgaben/2006-42/artikel-2006-42-die-armenische-t.html

    Ankau en Vikipedio oni trovas kelkajn artikolojn:
    ekzemple:

    http://en.wikipedia.org/wiki/Armenian_Genocide
    http://en.wikipedia.org/wiki/Armenian_Genocide_denial

    Mi opinias, ke tiuj materialoj estas vera alternativo al la unuflankaj kaj ideologiaj eksplikoj de d-ro Corsetti, kiu shajne sekvas la teorion de la turka komunisto Dogu Perinçek, lau kiu la “fabelo” pri la armena genocido estas nenio alia ol “komploto de la imperiismo” kaj Turkio viktimo de ghi.

    Cetere, la 22an de aprilo 2013 Usono decidis klasifiki la masakrojn kontrau la armenoj en 1915/16 kiel genocidon (au etnocidon).

  3. A. Kuenzli diras:

    PS Jen ankorau pri unu alia turka genocido, kiu estas totale forgesita:

    http://en.wikipedia.org/wiki/Assyrian_genocide

    Pri la aludita kulpigo de Corsetti kontrau armenoj en la 1a mm mi esploros kaj verkos laubezone raporteton.

    Oni ankau ne forgesu la sennombrajn viktimojn, kiujn kauzis la regado de la Otomana Imperio dum 500 jaroj en la okupitaj landoj de Balkanio kaj Proksima Oriento. Sed trakti tiun temon signifus vershajne, ke oni devus trakti ankau samtempe la koloniismon de europanoj en ekster Europo, kion neniu neas, plej laste la esperantistoj.

    Kion (ne nur la komunismaj) e-istoj prisilentas estas la viktimoj de la komunismo, kiu estas taksita de la Nigra Libro de la Komunismo (1997) je chirkau 100 milionoj da homoj. Kaj en la nunaj komunismaj landoj daure pereas ne malmultaj homoj pro politikaj kauzoj. Chio tio estas prisilentita de Corsetti kaj kompanio.

  4. A. Kuenzli diras:

    Ŝajnas, ke Corsetti estas influita de la turka propagandaĉo. Koncerne Sirion li forgesis inter alie mencii la armilojn, kiujn Moskvo liveras al Assado por “defendi” sin. K.s.

    Do, ŝajnas, ke la kriado de Corsetti kontraŭ la vizito de la Genocida Muzeo en Erevano estis vana, kaj kontraŭproduktiva. La turkoj CERTE NE vizitis ĝin pro la “prudento kaj diplomatio” de doktoro kaj falsa pacapostolo Renato Corsetti, kiu, se oni bone rememoras el Libera Folio, forte malrekomendis inkluzivi la koncernan viziton en la programo!

    Mi invitas Corsetti formuli pli bonan litanion de la Homaj Rajtoj, se li abomenas la nuntempe validan litanon. Eble li orientiĝu laŭ la “homaj rajtoj” praktiktaj en la BRIC-landoj (Brazilo, Ruslando, Hindio kaj Ĉinio) kaj en la arabaj kaj certaj afrikaj landoj, kie amaso da homoj estas mortpafita aŭ alimaniere mortigitaj, subpremataj, persekutataj kaj malliberigataj. Sed Ĉar Corsetti, kiu laŭ la bona komunisma tradicio daŭre tordas la historion, ne vivas kaj ne devas vivi en tiuj landoj, sed en bella Italia (kiu fakte ankaŭ jam profunde malalten falis), ĉi tiu malnova komunisto povas trankvile ellasi stultaĵojn publike tra la reto. Kaj la idiotaj e-istoj ankoraŭ kredas kaj aplaŭdas lin, kiel kutime, ĉar Corsetti estas “fama, populara kaj grava e-isto”. Mi fajfas pri tiaj e-istoj.

    Ĉi-okaze mi invitas la e-istojn legi jenan novan libreton
    http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Stakian&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo

    Ĉi tia teksto estas milfoje pli valora kaj honesta ol la fatraso, kiun d-ro Corsetti rakontas.
    (Pria recenzo antaŭvideble aperos en MONATO)

Respondi