La Dua Tutmonda Ekzameno

La 11an de majo okazis trejnado en la sidejo de Paranaa Esperanto-Asocio (Kuritibo, Brazilo) kun 13 aliĝintoj al la dua monda ekzamentago. (Foto: Rangel Gotardi)

Post la granda sukceso de la Unua Tutmonda Ekzamentago (la 9a de junio 2012) la ekzamenkomisiono de UEA decidis aranĝi similan tagon la 8an de junio 2013.

Ĝis la 15a de majo, la lasta tago de la aliĝeblo, anoncis sin 250 kandidatoj el 16 landoj. La sesioj disvolviĝos en 24 lokoj, inter ili en sep urboj de Francio, en po du urboj de Meksiko kaj Brazilo. Aliĝis al la kampanjo urboj el Nikaragvo, Kolombio, Argentino, Usono, Japanio, Svislando, Svedio, Germanio, Pollando, Serbio, Belgio, Finnlando kaj Ruslando.

Dum pasintjare estis nur skribaj sesioj, ĉi-jare en kvin lokoj okazos ankaŭ parolaj sesioj, tiel ekzemple la kandidatoj eĉ en Meksiko havos eblon ekzameniĝi laŭ la Eŭropa Referenckadro, kaj post sukcesa ekzameno akiri ateston de UEA kaj ITK, la hungara Ekzamencentro.

La distancekzamenojn ebligos la uzo de modernaj teknikaĵoj, danke al kiuj la kandidatoj estos kunligitaj kun la du ekzamenantoj tra skajpo aŭ videokonferenca sistemo.

La malfermo de la testoj okazos samtempe ene de unu bloko. Eŭropo kaj Azio formas unu blokon, kaj Usono kaj Sud-Ameriko la alian. La testoj ekvojaĝis al la gvidantoj de la ekzamensesio (ofte ne esperantistoj) ekde mezo de majo, kaj la solvitaj dokumentoj estos resenditaj al Budapeŝto por taksado.

Pasintjare multaj kandidatoj de la tutmonda ekzamentago jam dum UK en Hanojo povis transpreni siajn atestilojn. Katalin Kováts, la ĉeforganizanto de la Tutmonda Ekzameno, la samon esperas ankaŭ por tiu ĉi jaro, do, ŝatus vojaĝi al Rejkjaviko kun granda kofro da atestiloj.

Inklude la junian ekzamensesion, kiu estos la 34a, la nova ekzamensistemo havos jam 1300 kandidatojn.

Pliaj ekzamenebloj dum la somero estos en Herzberg dum la ILEI-konferenco, en Rejkjaviko dum UK, kaj dum la Itala Kongreso en Kastelaro. Informojn kaj aliĝeblojn trovu ĉe www.edukado.net.

Dr. Katalin Kováts

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/224ker/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La Dua Tutmonda Ekzameno

  1. AlKo diras:

    Dankon pro la atentigo. Korektite.

  2. Synnöve Mynttinen diras:

    Ankaux el Finnlando gxustatempe aligxis 8 esperantistoj al la Tutmonda Ker-ekzameno, kiu okazos en Helsinko.
    Kvankam nia lando malgrandas, gxi tamen havas aktivan esperantistaron.

Respondi