Aŭdi Esperanton en la reto

E@IFoje nekonata Azia komencanto en Vikipedio demandis min, kie li povus aŭdi vortojn kaj frazojn en Esperanto, por ekzerci sian aŭdkomprenon kaj plibonigi sian elparolon. Ĉi tiu artikolo estas traduko de mia respondo.

Forvo enhavas kolekton de 7121 sonregistraĵoj de Esperantaj vokabloj, de diversa kvalito, kun indiko pri sekso kaj lando de la parolanto.

Esperanto furoras en la multlingva frazaro Tatoeba, en kiu krom 239 mil Esperantaj frazoj troveblas ankaŭ 548 sonregistraĵoj. Atentinda estas ankaŭ la kategorio “Esperanto-elparolo” en la Vikimedia Komunejo (111 dosieroj) kaj iom pli en la superkategorio “Esperanto-sono”.

Ĉi tiujn sonojn registris volontuloj kaj ĉiuj reuzeblas laŭ libera permesilo Krea Komunaĵo: Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe (Forvo), Atribuite (Tatoeba) kaj Atribuite-Samkondiĉe aŭ pli libera (Vikimedia Komunejo). Legu pli pri “Krea Komunaĵo” en Vikipedio.

Laŭ informo de E@I, uzantoj de la plej granda Esperanto-vortaro PIV, konsultebla post senpaga registriĝo, baldaŭ povos aŭskulti ĉiun el la preskaŭ 50 mil leksikaj unuoj. Pri ilia voĉregistrado nun diligente laboras unu voĉo en la E@I-oficejo. Ankaŭ lernu!, la plej populara retejo por lerni Esperanton, proponas laŭtlegaĵojn de kelkaj el siaj kursoj (menuo: Lernado – Elŝutaĵoj – MP3) kaj aldone ĝi baldaŭ tute renoviĝos kaj enhavos unu centran kurson kies rakonto estos aŭskultebla.

Kompreneble, la plej bona alternativo tamen restas aŭdi Esperanton parolata vive, pro kio rekomendindas partopreno en Esperanto-renkontiĝo, ekzemple, la komencant-amika Somera Esperanto-Studado en Slovakio. En tiaj lokoj eblas konatiĝi kun la bunteco de la Esperanto-komunumo kaj la elparolaj nuancoj de ties anoj.

Por rapide ekhavi ideon pri la sono de Esperanto, ĉiumomente aŭskulteblas Muzaiko. Ekzerci aŭdkomprenon helpas Facila Vento, en kies kategorio Radio troviĝas laŭtlegitaj tekstoj. Ĝia subpaĝo Paroli enhavas liston de nomoj kaj horoj de volontuloj, kiuj volas paroli al komencantoj. Ĉiutage unu vorton, akompanatan de ekzempla frazo, elparolo kaj angla traduko publikigas la blogo Transparent Language. La vorton de la tago eblas aboni retpoŝte, sekvi per RSS-fluo, Facebook aŭ Twitter.

Fine, en artikolo kiel tiu ĉi, ne rajtas manki parolsintezo. Ekzistas pluraj maŝinparoliloj, ekde la libera Parolu ĝis provoversio de komercaj programoj, kiel Oddcast (elektu kaj tajpu iksokode en Enter Text, fine klaku Say It).

Tamen ne multaj esperantistoj jam rimarkis, ke ankaŭ Google-Tradukilo scias krom traduki ankaŭ relative bone paroli. Sufiĉas elekti Esperanton kiel fontlingvon, enskribi tekston kaj klaki la simbolon de laŭtparolilo en la malsupra dekstra angulo de la tekstujo.

Marek Blahuš

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/223ei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Aŭdi Esperanton en la reto

  1. Ganto diras:

    Por dezirantoj studi Esperanton memstare, mi rekomendas TTT-ejon LinQ (http://www.lingq.com) . Ankaŭ oni povas riĉigi la TTT-ejon per novaj tekstoj kaj ties sonregistraĵoj.

  2. Ronaldo diras:

    Tre interesa artikolo pri voĉoj de Esperanto en la Reto. Sed ankaŭ la multaj filmetoj, kiuj vagadas en la Reto ĉiukaze estas interesaj sondokumentoj.

Respondi