Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj

MASIanoj kun libroj de Sezonoj

La 23an de marto 2013, sabate, malfermiĝis nova direkto en la agado de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. En januaro ĉi-jara Nikolao Nikulin, unu el la masianoj, aranĝis en la libera spaco Domo sub la Arbo modestan breton kun kelkdeko da Esperanto-libroj kaj pompe nomis ĝin Libera Esperanta Biblioteko (LEB).

Ĉi tiu inicato havis ŝancon formorti same silente, kiel ĝi startis, sed la mencio pri ĝi en la artikolo pri la penetrado de masianoj en liberajn spacojn, logis la atenton de Aleksander Korĵenkov, kiu proponis donaci al LEB kelkajn librojn de la Kaliningrada eldonejo Sezonoj. Tio inspiris nin fari el la librotransdonadoj al LEB kaj aliaj okazaĵoj, ligitaj kun Esperanto-libroj, publikajn eventojn en liberaj spacoj. La unuan aranĝon ni organizis en la nesto de LEB – la Domo sub la Arbo.

Ni nomis la eventon: “Konatiĝu: Esperanto-Libro”, reklamis ĝin en la sociaj retejoj kaj – helpe de la sezonanoj kaj masianoj – kompilis jenan programon:

  • skiza rakonto pri libroeldonado en Esperanto kaj (surbaze de la broŝuro Dek libroj, donacita de Sezonoj) pri la plej gravaj Esperanto-libroj;
  • prezento de la eldonejo Sezonoj, ties historio, evoluo kaj planoj;
  • solena transdono de la dek libroj, venintaj poŝte el Kaliningrado, kaj prezentado de la donacitaj libroj diversmaniere: skizajn karakterizojn ricevis la esperantologiaj verkoj Dek libroj, Dek gazetoj, Zamenhofologio, Zamenhof (ambaŭ de Aleksander Korĵenkov), originala novelaro Diverskolore de Trevor Steele kaj traduko de Maigret eraras de Georges Simenon;
  • voĉlegado de fragmentoj el La ĉashundo de la Baskerviloj de Arthur Conan Doyle, Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj de Jules Verne, kaj de kelkaj poemoj de Jorge Luis Borges el La sekreta miraklo;
  • Aŭskultado de la rakonto Emma Zunz de Borges el la 12a sonprogramo de la Kaliningrada podkasta servo Radio Esperanto, voĉlegita de Halina Gorecka.

Gaste venis al la kunveno la eldonistoj de Impeto Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova kun siaj libraj kontribuoj al LEB. Rezulte la mastroj de la Domo proponis al ni kromajn bretojn por la biblioteko – kaj nun ĝi aspektas multe pli impone. La renkontiĝo pasis en amika, vigla kaj gaja etoso, konkorde ni registradis la novajn venaĵojn, remetadis la librojn sur la bretoj, fotiĝis, kantis, teumis, komunikiĝis kun aliaj gastoj de la Domo…
Librovespero de MASI
Ĉar al la prezentado venis nur esperantistoj, la tuta programo pasis en Esperanto. Eble ĝuste pro tio la gejunuloj, venintaj al la Domo post nia programo, multe interesiĝis pri ĝi – kaj kvar el ili tri tagojn poste vizitis la enkondukan renkontiĝon por la baza Esperanto-kurso FaRo-38. Do, pluse al la agrabla kaj kleriga tempopasigo, kiun ni, esperantistoj, ĝuis dum la evento, estis atingita ankaŭ ĝia supercelo – popularigo de Esperanto.

Ni sincere dankas al Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka pro la bonegaj libroj kaj pro la nova impulso por la agado kaj plezuriga okazintaĵo!

Irina Gonĉarova, kunordiganto de MASI
Julia Samsonova, MASI-aktivulo
www.ek-masi.weebly.com

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/04/masi-5/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Libera Esperanto-Biblioteko: Donaco de Sezonoj

  1. A. Kuenzli diras:

    Ĉi-teksto devis veni ĉi tien:

    Ĉu en la libera spaco formiĝos la novaj disidentoj de Ruslando?

    Estus interese scii, kio estas konkrete diskutita en tiu libera spaco (aŭ ĉu ankaŭ tio restos sekreto?). La e-istoj ĉiam nur pompe raportas pri kion ili organizis/as/os, sed ili neniam raportas pri la konkreta enhavo de la diskutoj (ĉar en la realeco tiaj supozeble ne okazas).

    La tamtamo ĉirkaŭ “liberaj libroj en libera spaco” en ligo kun iuj etaj privataj ruslandaj Esperanto-eldonejoj, kiuj bonvolas donaci siajn malnovajn librojn, estas iom ridinda. Despli se oni konsideras, ke Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto evitas kaj sufokas ĉian (liberan) kritikan raportadon pri Ruslando, ĉar oni estas registrita ĉe la Ministerio pri Preso kaj Amaskomunikiloj kaj verŝajne nepre volas eviti, ke oni estu konsiderata de la putinisma punjustico kiel agento de eksterlando, laŭ nova leĝo (kiu tragike rememorigas la stalinisman tempon). (Nu, se mi vivus en Ruslando kaj dependus de la ŝtato, probable mi kondutus same singarde).

    Mi do esperas, ke la “masianoj“ havas ne nur la librojn de Sezonoj je sia dispono, ĉar en tiu kazo oni vere devus bedaŭri ilin.

    Por diskuti ion interesan mi proponas debaton pri la libro de Luke Harding, ĵurnalisto de Guardian, kiu estis recenzita sub jena retadreso:
    http://www.osteuropa.ch/Rezensionen/Rez_Weltkiosk_Mafiastaat.pdf(Kompreneble la libro ekzistas en la angla lingvo). La aŭtoron FSB elĵetis el Ruslando, ĉar li tro realisme raportis pri Ruslando, kio evidente ne plaĉis al s-ro Putin.

    (Por iom kompreni la enhavon de la germana teksto, eblas facile fari malbonan tradukadon per translate.google.de)

  2. José Antonio Vergara, dankon pro via reago. Vi tute pravas: liberaj libroj en libera lingvo en libera spaco!

  3. José Antonio Vergara diras:

    Mi kompreneble celis “dankon”…

  4. José Antonio Vergara diras:

    Dankmon pro tiu chi belega, vere entuziasmiga novajho! Liberaj libroj en libera spaco, chirkau la libera lingvo!!!

Respondi