Balotado pri komitatanoj B komencita

Per la dissendo de balotiloj al ĉ. 4000 membroj, kiuj jam kotizis por la jaro 2013, komenciĝis la elektado de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2013–2016. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el la 7 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas ankaŭ ĉi-sube. Oni devos resendi la balotilon tiel, ke ĝi atingu la Centran Oficejon plej laste la 14an de junio 2013.

La Centra Oficejo daŭrigos sendi balotilon ankaŭ al la malfruaj kotizantoj ĝis iom antaŭ la limdato. Por ŝpari afrankon, pluraj membroj rajtas resendi siajn balotilojn en la sama koverto. Ĉar oni malfermos la kovertojn nur post la fino de la voĉdonado, oni nepre ne enmetu en la saman koverton kun balotilo iujn ajn aliajn korespondaĵojn, ĉar ekz. loĝmendo por la ĉi-jara UK fatale malfruiĝus. Kunsendo de balotilo k.a. korespondaĵoj en sama koverto eblas tamen, se la balotilo troviĝas en aparta anonima koverto. Eblas transdoni balotilon ankaŭ surloke en la Centra Oficejo, ekzemple dum la Malferma Tago la 27an de aprilo.

En la antaŭa fojo en 2010 estis senditaj 4801 balotiloj, el kiuj revenis 1550, t.e. 32,3%. En 2007 balotado ne okazis, ĉar estis malpli da kandidatoj ol elekteblaj lokoj. En 2004 estis dissenditaj 5140 balotiloj, el kiuj revenis 1491, t.e. 29,0%. Rekorda aktiveco estis en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj el 6920, t.e. 33,6%.

Sinprezentoj de la kandidatoj

Johan DERKS. Studis matematikon en Nederlando. Li instruis dum kvar jaroj en Afriko. Johan lernis Esperanton en 1956. En 2002 li fariĝis kasisto de EEU, sed eksiĝis pro malŝparo de mono por “Bruselo”. Ekde 2009 li kampanjas por enkonduki sistemon de perreta voĉdonado en la Komitato. Li kunordigas grupon “Tutmondeca Esperanto”. Kun sia edzino Johan faris sukcesplenan instruviziton en 2009 al Burundo. Li starigis fondaĵon “Esperanto en Evoluo” por financi la ekster-eŭropan movadon. El tio konstruado de biblioteko en Rumonge realiĝis. Kiel Komitatano B li strebos al:
1. realigado de necesaj strukturŝanĝoj en UEA;
2. plia travideblo de la paŝoj de la Estraro;
3. kreo de moderna multlingva retpaĝaro por ne-esperantistoj, kunlaborado kun komunumoj kiel Esperantoland, stimulado de misiaj vizitoj en “triamondaj” landoj;
4. kreado de tutmonda interkluba reto daŭre aktualigata;
5. fleksebligo de Centra Oficejo, atento por projektoj kaj eksteraj iniciatoj (Esperanto Internacia, E@I, edukadaj retoj);
6. kunordigado de retdiskutlistoj.

Mark FettesMark FETTES (1961), Kanado. Profesoro pri edukado en la Vankuvera universitato Simon Fraser; liaj esploroj inkluzivas la edukadon de indiĝenaj infanoj kaj komunumoj (kun atento al demandoj de lingvo kaj kulturo), la rolon de la imagopovo en la edukado, kaj la teorion kaj praktikon de ekologiaj lernejoj. Multjara sperto en UEA kiel oficisto (1986–1992), estrarano (1992–1998), kaj lastatempe kiel Komitatano B kaj gvidanto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (2010–2013). Dum la lastaj 15 jaroj li ankaŭ rolis en la gvidado de ESF, la usona fondaĵo kiu financis i.a. la evoluigon de lernu.net kaj edukado.net. Fettes volas kontribui al la modernigo kaj plifortigo de UEA surbaze de longperspektiva strategio kiu ampleksas ĉiujn agadkampojn de la Asocio. Tiucele li esperas evoluigi kaj gvidi celkonscian teamon de estraranoj, komitatanoj, oficistoj, kaj aliaj kunlaborantoj, emfazante bonan komunikadon, konservadon de la esencaj atingoj de UEA, kaj prudentan renovigon de niaj ideoj, strukturoj, kaj agmanieroj.

Dennis KEEFE. Eklernis Esperanton en 1980 en Madrido. Instruisto de Esperanto tie kaj multjare ĉe Gresillon, NASK, Herzberg, kaj ankaŭ ĉe Oomoto en Japanio. Fondinto de Lingvaj Festivaloj; lanĉinto de la nova Universitato de Esperanto en 2012; kreinto de la BEK-Kurso; organizinto de la eksperimento Esperanto-Insulo. Dumviva membro de UEA. Esperantisto de la Jaro 2012. Profesio: 1) estrado de lingvo-instruado (Universitato de Illinois, Usono) kaj 2) strategio kaj merkatiko (Ecole HEC, Francio; kaj MBA de la Universitato de Nankino, Ĉinujo). Antaŭa estro de fabriko, merkatikisto por IBM, kaj direktoro de diversaj internaciaj programoj ĉe la Universitato de Illinois kaj Universitato de Nankino. Movadaj celoj: Tre simple: limigi min al la AKTIVA reprezentado de ALIAJ membroj de UEA dum tri jaroj. Kunlabori kun informadikistoj por starigi mezuro-sistemon por aŭskulti la individuajn membrojn de UEA. Ne prezenti miajn ideojn, sed tiujn de aliaj. Aktive aŭskulti UEA-anojn. Helpi krei lernado-organizon por UEA.

Stefan MacGILL. Denaska esperantisto el Nov-Zelando (1948–), diplomita instruisto. Direktoro de CO (1980-84), teknika redaktoro de Kontakto (1978–86), redaktoro de Jarlibro (1976–86), de Juna amiko (1986–96 kaj de 2000 ĝis nun). Prezidanto de TEJO (1979–80) kaj ILEI (1992–94 kaj 2009–13). Restariginto kaj sekretario (1989–95) de la Ekzamenoj UEA/ILEI. Aspiroj: Aktive kunlabori en la finformado de la Strategia Plano, precipe pri Kapabligo, poste aparteni al ties liverteamo. Koherigi la nunan oferton pri instruista trejnado laŭ fleksebla modula strukturo, prezentenda al eŭropaj aŭ aliaj instancoj cele al oficialigo, ekz. al ALTE kiel kontribua elemento al la KER-ekzamenoj. Evoluigi strategion de eksteraj rilatoj en edukaj rondoj. Laboradi por loki edukadon centre de la Asocia politiko, tenante en tio proksimajn rilatojn kun ILEI. Modernigi la Asociajn retpaĝojn, vastigi aliron al retaj kursoj de Esperanto paralele kun evoluigo de lerneja instruado.

Barbara PIETRZAK. Esperantistiĝis 1958. Sekretario de Pola Esperanto-Junularo, kunlaboranto de ĝia gazeto Tamen, komitatano de TEJO. Ĵurnalisto kaj redaktoro, ligita kun la Esperanto-Redakcio de Pola Radio (1968–2007; laste 7 jarojn kiel la estro), poste ĉefkunlaboranto de ĝia podkasta Esperanto-programo (2007–2011). Ekde 2011 ĉefredaktoro de Pola Retradio en Esperanto. Verkas ĉefe pri temoj kaj tradukas el verkoj ligitaj kun la pola kulturo kaj lingvo, kaj pri pri E-movadaj temoj. Membro de Akademio de Esperanto kaj Akademio Literatura de Esperanto. Ĝenerala sekretario kaj estrarano pri informado de UEA (2007–2013), Komitatano B (2010–2013). Nun ankaŭ vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj ĉefredaktoro de Pola Esperantisto. Kiel Komitatano B celas intensigi agadojn por:
– utiligi la potencialon de Individuaj Membroj por fortigi la pozicion de UEA kaj por sproni ilian kunlaboron kun LA-oj;
– intensigi la klopodojn por internacia agnosko de Esperanto;
– intensigi landnivele kaj internacie kunlaboron kun organizoj rimarkantaj la homrajtan dimension de lingvoj.

José Antonio VergaraJosé Antonio VERGARA (1962). Ĉiliano, DM de UEA. Epidemiologiisto kaj universitata instruisto. Aktivulo por lingva ekologio kaj scienca edukado. Ofta kontribuanto al movadaj diskutoj kaj iniciatoj (IKU, UK-temoj, ktp). Estrarano de UEA dum la oficperiodo 2007–2010. Nuna prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta. Membro de la Strategia Komisiono de UEA. Kiel mondperiferia movadano, mi volas reliefigi la tutmondecon de UEA kaj plifortigi ĝin kiel libervolan kaj kunlabore efikan homgrupiĝon por plivastigi ĉiujn dimensiojn de la fenomeno Esperanto kiel kunkonstrua iniciato en la homa sfero lingvo, kontribua al egaleca komunikado tutmonda, laŭ la vivanta revo de Zamenhof. Laŭ la principoj de la nova Strategia Plano, ni devas ĝisdatigi nian komunan hejmon UEA por pli bone labori sur la informa kaj eduka terenoj en la interreta epoko, kun prioritata atento al la kleriĝo de la esperantuloj pri la lingvaj problemoj kaj aliaj sociaj aspektoj de nia strebado, cele al pli trafa agado.

Amri WANDEL (1954), Israelano, profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, gastprofesoro en UCLA, membro en Internacia Astronomia Unio. Iama TEJO-prezidanto (1981–1983) kaj honora prezidanto. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1990–1996, 2009–). UEA-Komitatano (1989–), trifoje estrarano. Sekretario de Internacia Kongresa Universitato (2007–). Fondinto kaj rektoro de Internacia Vintra Universitato. Organizanto kaj LKK-prezidanto de la UK Tel-Avivo (2000). Redaktoro de Israela Esperantisto (2009–). Membro de Akademio de Esperanto (1992–). Profesoro kaj vicsenatano de Akademio Internacia de la Sciencoj. Celoj: De 1992 mi akompanas la sciencan kaj fakan agadon de UEA; mi iniciatis i.a. la komunajn IKU/AIS-sesiojn, IKU-libron kaj Fakan Forumon en UK-oj. Estonte mi celas diskonigi atingojn de Esperanto en la scienco kaj en la interreto tutmonde, aparte en internacia eduka kaj universitata medio, Unesko kaj amaskomunikiloj. Mi ankaŭ kunlaboros por kreskigi la retan membraron de UEA i.a. per sociaj retoj kaj per ebligo de virtuala partopreno en UK.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 495.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Balotado pri komitatanoj B komencita

  1. José Mário Marques diras:

    Miso enkondukigxis en la nomo kaj devenlando (fakte Nov-Zelando) de Stefan MacGill.

    Same pri la ortografio de la vorto “legitimeco”.

    Se validas la kontinentligigxxo kiel kriterio por la elektprefero, do oni aldonu kiel sesa elektoto JohnDerks-on pro lia dukontinenta ligiteco. Ne nur lia agado Afrikdirektita reliefigxas.

    Do, mi jam difinis mian sesopon, mankas nur ricevi la balotilon kiu gxi nun ne alvenis.

  2. José Mário Marques diras:

    Mi jxus metis en fejsbuko jenan komenton:

    Jose Mário Marques konigis ligilonn.
    antaŭ 2 minutoj
    .Individuaj UEAmembroj rajtas partopreni tiun balotadon. Oni rajtas vocxdoni por ses el la sep kandidatoj, aux elekti nur unu, du gxis ses kandidatoj. Estas afero pri elekto de la ses plej kapablaj, ecx se ili minoritatas antaux la plimulto …da A- kaj C-komitatanoj, tamen pro ilia reprezentanteco ili havos ligitimecon auxdigi sian vocxon nome de la individua membraro, kiu praktike solaj garantias rekte aux nerekteaux la financan vivtenon de nia kupola asocio.

    Mi emfazas la gravecon de allekto de la du amerikaj kandidatoj Dennis Keefe (Usono/Cxinio) kaj Vergara (Cxilio), de la Auxstralia Stefana McGill, de la Azia Amri Wandel, de la duonamerika kandidato Marc Fettes (Irlando/Kanado), tiel helpante ekvilibrigi la grandan plimulton de euxropaj komitatanoj, cxefe en periodo kiam la movado cxefe en Euxropo lamas kaj bezonas la enfluon de pli entuziasma sango en UEA.

    José Mário

  3. Osmo Buller diras:

    Tute prave Dennis Keefe demandas, pri kiu “politiko” Dieter Rooke parolas. Se li celas partipolitikajn opiniojn de la kandidatoj, la afero tamen estas klara. UEA estas politike neŭtrala, kio signifas, ke ĉe la elekto de ĝiaj funkciuloj iliaj politikaj opinioj ne gravas. Mi mem havas politikajn opiniojn, sed pri aferoj rilate UEA mi malsamopinias kun multaj, kies politikajn opiniojn mi dividas, kaj konsentas kun aliaj, kiuj politike pensas malsame ol mi.

  4. dennis keefe diras:

    Dieter, Dankon pro via komento pri la B-Kandidatoj. Kion, laŭ vi, signifas “politiko” rilate la Esperanto-Movadojn ĝenerale, kaj UEA specife? Kiel longdaŭra loĝanto en Nordameriko, Eŭropo kaj nun Azio, mi malfacile komprenas vian eble vastan demandon, tamen, kun iom pli da detaloj aŭ limigo de la temo viaflanke, mi provos respondi al vi. La aliaj kandidatoj eble scias multe pli ol mi pri la politika kampo.

    Danke,

    Dennis Keefe
    Unu el la B-Kandidatoj

  5. Dieter Rooke diras:

    Kun la sinprezentoj mi estas ne kontenta,
    Mankas al mi informo pri la politiakj starpunktoj de la kanditatoj

  6. Väčesláv diras:

    Jen voĉdonado kontraŭ unu kandidato 🙂 Tamen certe tiel estas pli taŭĝe, ol kiam lokoj sufiĉas por ĉiu deziranto.

Respondi