Asorti koncertos en BET-49

AsortiLa kultura programo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Utena, estos vere elstara. Krom la jam anoncita partopreno de la esperantistaj artistoj Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando), Miĥail Povorin (Ruslando) kaj Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio), en BET-49 koncertos ankaŭ la konata esperantista muzika grupo Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Asorti fondiĝis en la 1982a jaro. Ĝi estas tripersona familia grupo: Edvardas Piščikas, Edgaras Piščikas kaj Elena Piščikienė). La grupo kantas ern la folka stilo. Asorti eldonis kelkajn kasedojn muzikajn albumojn en Esperanto: Se povus mi (1994), Ni denove renkontiĝos (1995), Edgar + Asorti (1995), Lernejaj amikoj (2005), Kantu kune (2007).

Asorti estas ofta koncertanto dum esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj en Litovio kaj en pluraj landoj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Irlando, Israelo, Italio, Japanio, Norvegio, Pollando, Svedio, Svislando.

Jen plia kaŭzo por veni al Utena ĉi-julie.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/04/bet-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi