Beletra Almanako, 2013, №16

Beletra Almanako 16La 16a kajero de la Beletra Almanako, aperinta en februaro 2013, ne estas kutima, eĉ la prezento far Jorge Camacho estas nekutime mallonga, ja pri Belartaj Konkursoj de UEA ĉio estis dirita en la antaŭa BA. Do, en BA-16 publikiĝis du lastaj premiitaĵoj de la Belartaj Konkursoj vorintaj la pliparton de la almanako: eseo de Aleksandro Melnikov kaj teatraĵo de Carmel Mallia.

En la resto aperas la rakonto Arkta simfonio de Jesper Jacobsen, poeziaĵoj de Liven Dek, Alexandrine Omba kaj Baldur Ragnarsson. Ve, nur ses paĝoj da originala beletro. Kvar poemoj de Rabindronath Tagor aperas en la traduko de Probal Dasgupta el la bengala.

Pli ampleksa estas la sekcio kun artikoloj kaj eseoj. En 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun Humphrey Tonkin donas karakterizon al la periodo, en kiu Zamenhof publikigis la Unuan Libron, kaj komparas kun ĝi la nunan, donante ŝancon al Esperanto. Kaj pri UEA li verdiktas: “Se nia asocio ne respondos al tiuj novaj evoluoj, ĝi mortos same kiel ni mortuloj” kaj demandas: “Ĉu la organoj de UEA havas la kuraĝon iri novan vojon?”

Mikaelo Bronŝtejn parolas pri la forpasoj de Aleksandr Ŝevĉenko, gvidanto de la dudekjara Impeto, kaj de la SF-verkisto Boris Strugackij. Gunnar Gällmo rememoras pri alia forpasinta elstarulo de la sama ĝenro, Harry Harrison. Andreas Künzli recenzas la Esperantan version de la libro Mia stelo de Felicja Raszkin-Nowak, travivinta la Bjalistokan getton, sed forlasinta Pollandon en 1971 pro antisemitismo.

Mi esperas, ke la 17a Beletra Almanako enhavos pli multajn originalajn beletraĵojn kaj recenzojn.

Halina Gorecka

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/04/ba16

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Beletra Almanako, 2013, №161

  1. A. Kuenzli diras:

    Chiam nur Tonkin, Tonkin, Tonkin. Same kiel chiam nur Putin, Putin, Putin (kio okulfrape sonas simile).

    Fakte ne temas pri kuragho, kiun la nova estraro eventuale havos au ne havos, sed temas pri la demandoj de kapablo, au pli bone, de povo, okazo, ebleco, de rimedoj. Do, la problemo ankau de la nova estraro estos, ke antauvideble ankau al ghi mankos la necesaj povo, okazo, ebleco, rimedoj por iri novan vojon, ech se ghi dezirus au kuraghus, kaj ech se ghi ricevos iom da fresha mono de ESF, kiu restos probable vana elspezo kaj havos neniujn sekvojn por UEA au por Esperanto (komparu la vanan monelspezadon flanke de s-ro Miyoshi).

    Jen tio estas la diskuto, kiu devas esti gvidita.

Respondi